PLUVIS JANUARE
Pluvis. Kaj promenis mi surstrate
longtempe, pluvombrelo enmane
feliĉeco enkore, memoraĵo enkape
kia odoro citrona, estis malvarme
kia sensaĵo, tiu de pluv’, ĉi-monate
arbaj folioj, promenadi januare
kia plezuro, flarante subakve
paŝis mi, pli kaj pli, vagade
paradizo vivebla, plene, senpage
emocioj ĝuindaj, tute, plenskale
ĉu pluvo revenos februare?
atendos mi, plenespere, brave
pluvado feliĉigas min, sane
kaj memoros mi pri vi, ĉiame.
No hay comentarios:
Publicar un comentario