monda lingvo

monda lingvo

lunes, 28 de marzo de 2022

  (Daŭrigo)

 VÖDASBUK STABIK

. BAZA VORTARO

. BAZALA VORTOLIBRO

lipu lili toki 


VOLAPÜK / ESPERANTO / IDOLINGUO/ toki pona



Ninäd / Enhavo / Kontenajo / jo lipu

Dua parto


7. Adjektivoj
8. Adverboj
9. Prepozicioj
10. Konjunkcioj
11. Gramatikoj
sekcioj: Volapuka, idolingva, tokipona

------------------------------------------------------------------

7.- ladyeks / adjektivoj / adjektivi

. gudik / bona / bona / pona
. badik / malbona, mava / mala / ike

. fasilik / facila / facila / pona pali
. fikulik / malfacila / desfacila / ike pali

. gretik / granda / granda / suli
. smalik / malgranda / mikra / lili

. nulik / nova / nova / sin
. bäldik / malnova / anciena

. yunik / juna / yuna / sin
. vönik / maljuna, olda / olda

. nulädik / moderna / moderna
. vönik / antikva / antiqua


. stabik / baza / bazala

. saidik, sätik / sufiĉa / sata, suficanta

. fredik / feliĉa / felica
. lügik / malgaja / trista

. hitik / varma / varma / seli
. koldik / frida / kolda / lete

. vifik / rapida / rapida 

. nitedik / interesa / interesanta

. lienetik / freneza / fola / nasa
. bisarik / stranga / stranja / nasa
. foginik / fremda / stranjera, stranja
. nomik / normala / normala

. sagatik / inteligenta / inteligenta
. klaunöfik / stulta / stulta / nasa

. veratik, velatik / vera / vera
. lugik / malvera, mensoga / falsa, mentia

. frutik / utila / utila
. nefrutik / neutila / neutila

. faemik / malsata / hungroza
. soafik / soifa / durstoza

. jönik / bela / bela / pona
. plidik / agrabla / agreabla / pona

. bevünetik / internacia / internaciona

. difik / malsama / diferanta / ante
. leigik / sama, egala / simila, egala / sama
. votik / alia / altra / anu ante

. blümik / preta / pronta
. nuik / aktuala, nuna / nuna

. riskädik / danĝera / danjeroza

. köls / koloroj / kolori / kule:

. viet(ik) / blanka / blanka / walo
. bläg(ik) / nigra / nigra / pimeja
. grün(ik) / verda / verda / laso
. red(ik) / ruĝa / reda / loje
. yelov(ik) / flava / flava / jelo
. blöv(ik) / blua / blua / laso 
. braun(ik) / bruna / bruna



8.- ladvärbs / adverboj / adverbi

* kitimo? / kiam? / kande? /tenpo seme?

. adelo, ädelo, odelo
hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ 
. hodie, hiere, morge
. tenpo ni, tenpo pini, tenpo kama

    
. ai, neai, ömna
ĉiam, neniam, (kelk)foje
. sempre, nultempe, kelkafoye

. suvo, ofen/ ofte / ofte
. ya / jam / ja
. nu / nun / nun / tenpo ni
. nog / ankoraŭ / ankore


kiöpo? / kie? / ube? / tomo seme?

. deto, nedeto, zäniko 
. dekstre, maldekstre, centre
. dextre, sinistre, centre

. is, us ĉi tie, tie / hike, ibe / tomo ni


 * kimödo? / kiom? / quante? / mute seme?

. vemo / tre / tre
. mödiko / multe / multe / mute
. te / nur / nur
. ti / preskaŭ / preske
. i, id / ankaŭ / anke / kin, a
. tu, tu mödiko / tro, tro multe / tro, tro multe

. plu / pli, plu / plu
. neplu, läs / malpli min

. plü... plü...
ju pli... des pli...
quante plu... tante plu


* lio? / kiel? / quale? / pona, ike seme?


. gudiko / bone / bone / pona
. badiko / malbone, mave / male / ike
. kobo / kune / kune / kan*, poka
. igo / / mem 
. ba / eble / forsan


9.- präpods / prepozicioj / prepozicioni

. ko / kun / kun
. nen / sen / sen
. medü /per, pere de / per
. dö / pri / pri
. fa / de, fare de / da 

. lü / al / a, ad / tawa
. bif, fo / antaŭ, fronte / ante, avan / sinpin
. po, post / malantaŭ, poste / pos / monsi
. bevü / inter / inter
. in / en / en / lon
. nin(ik)o / interne / interne / insa
. plödü / ekster / exter, ek 
. love / trans / trans



10.- konyuns e rets / konjunkcioj, ktp / konjuncioni, etp

. ab, sod / sed / ma / taso
. ye / tamen / tamen / taso
. do / kvankam / quankam

. nü / nun kiamnun kande
. du / dum / dum

. e(d) /kaj / e(d) / en
. if / se / se
. u(d) /  / o(d) / anu

. bi / ĉar, tial, pro tio ke / pro ke, nam
. dat / por ke , cele / por ke, vize
. sikod / do, tial / do, tale

------------------------

. ekö / jen / yen
. vi! / ve! / ve!
. stopö! / haltu! / haltez!
. fümö / kompreneble / to esas, komprenende
. seilö!, takedö!/ silentu! / tacez!
. pidö! / pardonon! / me regretas!

. e rets / kaj tiel plu / e tale pluse





________________________________________________________________


11.- gramats / gramatikoj / gramatiki 

a) pri Volapük

 Laŭvice kaj laŭkampe, mi komentos kelkajn trajtojn de la volapuka gramatiko per skema prezentado, uzante ekzemplojn pli ol detalemajn eksplikojn.

* Pri la deveno de la radikoj, direndas ke Volapuko estas ĉefe kaj kun maloftaj esceptoj (same kiel E-o, IL kaj tp) aposteriora lingvo. Kaj tio, eĉ se oni akeptas ke tre ofte estas malfacile diveni la originajn devenojn de la vortoj. Direndas, ke Schleyer decidis ke, laŭeble, ĉiuj radikoj estos unusilabaj, kaj ke ili komenciĝos kaj finiĝos per konsonantoj. Aldone, pro tio ke li preferis ne uzi la literon “r”, tre ofte ĝi estas anstataŭigita per “l”. Ni vidu:

. bel (el la germana “berg”) = monto
. log (el ĝermandevenaj “auge”, “oog” ktp )= okulo
. koap (latine “corpus”, ktp) = korpo

*Jen ekzemplo pri kiel formi sustantivojn, adjektivojn, adverbojn kaj verbojn disde iu radiko. Ni prenu la radikon dren = larmo:

. dren = larmo
. drenik = larma
. dreniko = larme
. drenön = larmi, plori
. drenükön = larmigi, plorigi


La kutima fraz-ordo estas subjekto - verbo - objekto. La adjektivoj ne estas deklinaciitaj kaj ne akceptas pluralan formon. Aldone, ili situas ĉiam post la substantivoj. Jen ekzemplo: 

. brod obik eremom floris jönik = mia frato aĉetis belajn florojn

* La deklinacio de Vp estas pli komplika ol tiu de E-o, kaj iom simila al tiu de la germana lingvo. Ĝi ne aplikiĝas al adjektivoj, sed nur al substantivoj. Ni vidu kiel deklinacii la vorton vol (=mondo), singulare kaj plurale:

nominativo: vol; vols
akuzativo; voli; volis
genitivo: vola; volas
dativo; vole; voles
vokativo: o, vol; o, vols

Ĉiu infinitivo finiĝas per ön, kiu estas aldonita al la radiko. Por la finitivaj konjugacioj, oni forigas tiun finaĵon kaj, sialoke, oni metu la respektivajn pronomojn. La fina rezulto estas ja iom nekutima. Por alveni al la diversaj verbaj tensoj kaj modoj (paseo, futuro, imperativo, ktp) oni aldonu variajn afiksojn, foje antaŭe, foj poste. Mi nur montros kelkajn tensojn, ĉar la volapuka verba sistema estas ege kompleksa, eĉ post la diversaj simpligadoj efektivigitaj sur la lingvo.    Ni vidu:

spikön (spik-ön) = paroli
spikob (spik-ob) = mi parolas
spikol (spik-ol) = vi parolas
äspikob (ä-spik-ol) = mi parolis
ospikom (o-spik-om) = li parolos
spikolöd! (spik-ol-öd) = vi parolu!

* En Volapuko ne estas io tia kia la regula tabelvortaro. Certe, oni povus formi ion similan, sed sen la logiko de la Esperanta. Tio ege komplikas la lernadon de tiuj vortoj. Ankaŭ okazas, ke kelkaj formoj akceptas genrojn kaj eĉ la disingon abstrakta/ konkreta. Aldone, en Vp multaj el tiaj vortoj estas apartaj, kiam ili estas uzataj kiel konjunkcioj aŭ por rilativaj frazoj. Ni vidu:

. kim, kif binol? = kiu -vira, ina- vi estas?
. man kel slipom... = la viro kiu dormas...

. kitimo? = kiam?
. del ven ekömöm... = la tago kiam li venis...

. kiöpo? = kie?
. neseimo = nenie

* Same kiel E-o, Vp estas aglutina lingvo. Do, ĝi uzas afiksojn por krei novajn vortojn. La nombro de afiksoj en la definitiva Vp estas ĉirkaŭ 120, krom la apartaj “sciencaj afiksoj” (do, trioble ol la E-a nombro!). Ni vidu nur kelkajn ekzemplojn: 

kelkaj prefiksoj: (foyümots anik)

. al- = ĉiu  : del = tago; aldelik (al + del + ik) = ĉiutaga

. ge- = re: gegivon = redoni

. hi- = vir-genra  : pul = knabo; hipul (hi + pul) = vira knabo

. ji- = in-genra : jupul (ji + pul) = knabino

. le- = eg : dom= domo; ledom = palaco; lefat = avo

. lu- = aĉ, et : ludom (lu+dom) = domaĉo;
                     lufat (lu+fat) = duonpatro

. mi = mal-, fi- -aĉ: mikonfid = malfido

. ne = ne, mal : ai = ĉiam; neai = neniam
            deto = dekstre; nedeto = maldekstre

. nü = enmovo : nügolön = eniri

. ru = antikva, pra- : rutim = pratempo, prahistorio


kelkaj sufiksoj: (poyümots anik)

. - ab = indeco, igeco: hetab = malamindeco

. - äb = persono ricevanta aŭ suferanta: drefäb= viktimo

. - ad = eco (universalal konkretiĝo)

. - äd = -aĵ- : bumäd = konstruaĵo; jenäd = okazaĵo

. - am = -ado: penam = skribado

. - äl = mensa: tikäl = menso; tikälim = raciismo

. - av = scienco: kalkulav = aritmatiko

. - ät = eco (abstrakta nocio): kobät = solidareco

. - an = isto, ano: tidan = instruisto; Spanyänan = hispaniano

. - bu = prefere al: buön = preferi

. - ed = konkretigo: pened = letero

. - ef = aro de homoj: menef = homaro

. - em = aro de aĵoj: tridem = ŝtuparo

. - el = faristo: bodel = panbakisto

. - id = . orda numeralo: balid = unua
            . por reversi ordon: pönön = puni; pönidön = suferi
            . izi: lektinidön = elektrizi

. - ik = adjektivigo: gudik = bona

. - ik(ön) = iĝi: bäldikön =  maljuniĝi

. - il = -et-: dogil =  hundeto, hundĉjo

. - ük(ön) = igi: redükön = ruĝigi

. - ül = ido: dogül = hundido

. - um = komparativo: gudikum ka ob = pli bona ol mi

. - ün = superlativo: gudikün zifa = plej bona de la urbo

. - na = foje: telna = dufoje

. - od = konkretiĝo: magod = bildo; nulod = novaĵo (nulön = sciigi)

. - ot = konkretiĝo pli solida: magot = statuo

. - ov = ebleco: fidov = manĝebleco; fidovik = manĝebla

. - öf = eco: manöf = vireco; flenöf = amikeco


----------------------------------------------

b) pri Idolinguo

  Male al tiu de Volapuko, la idolingva gramatiko estas sufiĉe simila al tiu de E-o. Do, ni rimarku nur kelkajn trajtojn:

* kial jam vidite tra la supra vortaro, la leksiko estas ege simila al tiu de E-o (ĉirkaŭ 70 procento tute aŭ preskaŭ egalas). Idistoj decidis anstataŭigi kelkajn vortojn pro diversaj kialoj: pro forigo de ĉapelitaj vortoj, pro pli “naturalisma” aliro, pro pli granda precizigo, ktp. 

* Pro la (tiom dezirata) manko de akuzativo, la fraz-ordo estas devige ĉiam la sama: SVO. Tamen, kiam - pro iu ajn kialo- oni deziras modifi tiun ordon, oni almetu la finaĵon “N” por indiki la akuzativon.
  
* La vorto-finaĵoj estas preskaŭ la samaj kiel en E-o: a por adjektivoj, e por adverboj, as por prezencaj tensoj, ktp. Tamen, direndas ke:

la pluralaj formoj finiĝas per -i, forigante la finan o de la singulara formo. Do, amiki = amikoj
- la infinitivo havas tri eblecojn (ekz: dormar, dormir, dormor); 
- la volitivo finiĝas per ez (dormez!); 
- oni aldonas la eblecon de verbaj “sekundaraj tensoj” per la afikso -ab. Ekzemploj: me dormabas =mi estis dormanta; me dormabos: mi estos dormanta, ktp

* La tabel-vortoj estis forigitaj kaj anstataŭigitaj per vortoj pli “naturalismaj”. Mi nur donos la jenajn ekzemplojn: kande, lore, olim, sempre, nul-tempe = kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam.

---------------------------------------------

c) pri toki pona

 Pro tio, ke mi jam -antaŭ kelkaj jaroj- verkis sufiĉe multe pri toki pona, mi prefere almetos ĉi tie kelkajn tiamajn komentojn, ĉar ili ankoraŭ nuntempe ŝajnas al mi sufiĉe pravaj.

Baza gramatiko

Al la ĝenerala vortaro aldonendas ankaŭ kelkaj “vortetoj” kiu ne havas propran signifion rilatan al reala aĵoj, sed kiuj estas nepraj por la konstruado de frazoj kaj la kompreno de la gramatiko. Menciendas la jenaj:

  e: utilas kaj necesas por marki la “rektan objekton” (t.e.: la “akuzativon”!!)

  -la: servas por indiki la kuntekston, adverbigi vortojn ktp. Oni vidos ekzemplojn sube.

  - li: utilas por distingi kaj disigi la subjekton disde la predikato. Tamen, “li” ne estas uzata kiam la subjekto estas mi aŭ sina (=mi, vi).

  - seme: uzenda por demandoj. Ekz: tenpo seme?= kiam?; tomo seme?= kie?

Jen kelkaj bazaj gramatikaj reguloj.

1.- La ordo de la frazo devas esti ĉiam: subjekto + predikato. Kaj ene de la predikato, nepras la ordo: verbo + rekta objekto + nerekta objekto + adjektoj kaj aliaj komplementoj. Ne eblas aliaj frazordoj.

2.-  Adjektivoj (inkluzivante posesivojn) situendas ĉiam post la substantivoj. Ni vidu nun kelkajn ekzemplojn de tiuj du supraj reguloj:

tomo lili: malgranda domo; 
- tomo mi: mia domo
kili ni li pona: tiu frukto estas bona (aŭ bongusta)
tomo sina li pona tawa mi: via domo estas bona al mi (=mi ŝatas vian domon)
- jan pona mi li moku e kili lili: mia amiko manĝas malgrandan frukton.

 3.- Se oni volas indiki “kuntekston”, tio estas indikenda tuj antaŭ la subjekto. Tiel:
   -tenpo pini la, mi moku e kili: hieraŭ, mi manĝis frukton (notu ke “tenpo pini la” estas ankaŭ tradukebla per “antaŭ iom da tempo”, “pasintece”, ktp; t.e. iam ajn “kiam la tempo jam finiĝis”) 

5.- Kelkaj frazojkaj ekzemploj

  - toki! mi jan Toni: saluton! Mi estas Toni (la homo Toni)
  - kama pona!: bonvenon, estu bonvena!
  - mi toki e toki epelanto: mi parolas Esperanton.
  - mi toki e toki pona: mi parolas Tokiponon.

  - tomo mi li suli: mia domo estas granda.
  - mi wile e moku: mi volas manĝi
  - suno li pona: la suno estas bona (aŭ bela, ktp)
  - kili ni li ike: tiu frukto estas malbona (aŭ malgusta, ktp)
   

  - mi olin e sina: mi amas vin
  - mi olin ala e sina: mi ne amas vin
  - mi tawa: mi iras (=adiaŭ, ĝis -esprimate de tiu kiu iras for)
  - tawa pona: bonan iradon (=adiaŭ, ĝis -esprimate de tiu kiu restas)

_____________________________________

Kaj jen mi atingis la finon de tiuj du artikoloj. Mi celas daŭre kompletigi kaj plibonigi kelkajn detalojn de tiu ĉi humila verko. Nun, jen mi remetas la ligilon al la unua artikolo, kaze ke oni deziru ĝin facile trovi. 


Ĉiukaze, dankon pro via legado. 




sábado, 26 de marzo de 2022

 Plurlingva vortaro-metodo 


VÖDASBUK STABIK

. BAZA VORTARO

. BAZALA VORTOLIBRO

. lipu lili toki 


VOLAPÜK / ESPERANTO / IDOLINGUO/ toki pona



Ninäd / Enhavo / Kontenajo / jo lipu

Unua parto

Antaŭparolo

1. Malsamaj literoj kaj sonoj
2. Frazoj
3. Nombroj
4. Pronomoj
5. Verboj
6. Substantivoj
sekcioj: geografio, domo, urbo, tempo, vetero, manĝaĵoj, korpo, bestoj, vestaĵoj, familio, objektoj, kleraj vortoj
 

Dua parto (en alia artikolo)

7. Adjektivoj
8. Adverboj
9. Prepozicioj
10. Konjunkcioj
11. Gramatikoj
sekcioj: Volapuka, idolingva, tokipona

------------------------------------------------------

Antaŭparolo


  Oni ja scias ke ĉiu ajn vortaro (eĉ se simpla unulingva) bezonas profundan laboron kaj estas necese -kaj laŭdifine- nekompleta. Do, la nura propono de tiu ĉi plurlingva vortaro estas, jam dekomence, kritikinda kaj antaŭkonsiderebla kiel intelekta fiasko. Tamen, mia celo tute NE estas prezenti kompletan gvidilon pri la mondo de la lingvoj tie ĉi elektitaj. Inter la multaj kialoj, mi menciu nur du: unue, ĉar miaj scioj ne tiom ampleksas por tia tasko; kaj due, ĉar tiu impona laboro necesigus veran enciklopedion plurvoluman. 

  Do, la ĉefa celo de tiu ĉi humila verko estas sciigi al scivolemaj esperantistoj pri tiuj vortoj kaj bazaj lingvaj trajtoj kies scio valorus la penon por atingi pli ampleksan kaj fakan nivelon pri la -iom freneza kaj foje troa- mondo de planlingvoj. 

 Dum tiuj pasintaj jaroj mi jam verkis kelkajn artikolojn pri planlingvoj. Sube mi almetos la ligilojn al la du ĉefaj el tiuj. Sed nun temas pri alia ideo: baza vortaro enhavanta la plej sciindajn konojn pri tiu afero. Kaj tiucele, jen la nepraj rimarkindaĵojn: 

a) Oni nur pritraktos tiujn planligvojn kiu, laŭ mi, pleje interesus esperantistojn:  Volapukon, Idon kaj Tokiponon.

b) La vortostokoj en ĉiu lingvo elektita inkluzivos nur la plej uzeblajn vortojn en ĉiu elektita sfero. Entute, oni provos ne preterpasi la nombron 500 en ĉiu lingvo.

c) Celante plifaciligi la konsultadon, oni uzos diversajn tipojn de litero por ĉiu lingvo. Do, tiu ŝajna malekvilibro estas tute intenca. Tiuj literoj en Esperanto aperos ĉiam kursive. 

ĉ) Unuacele, tiu ĉi verko aperos kiel simpla (kvankam iom vasta) artikolo por mia interreta blogo. Do, tio permesos tion, ke ĝi estu daŭre kompletigita kaj plibonigita iom-post-iome en postaj miaj aldonoj. Tamen, tio ne malpermesas ke iam ĝi povos aperi en surpapera formo.  
 
d) Unuavide, temas ja nur pri trilingva vortareto por Volapuko, E-o kaj Ido. Nepraj klarigoj estos malmultaj, kaj nur en Esperanto. La vortoj en Tokipono (vera minimumisma kaj tute aparta lingva projekto) aperos nur tiam, kiam tio estos akcepteble tial, ke ekzistos vera ekvivalento al la tri aliaj lingvoj. Kaj tio okazos ja iom escepte kaj malofte. 

e) Tabeloj kaj listoj ne aperos ĉiam laŭ alfabeta ordo, ĉar foje oni prefereble montros ilin laŭ temaj/objektaj sekcioj, aŭ laŭ la kutima ofteco de apero de la vortoj elektitaj.
 
f) En la tabeloj, la orda kriterio -de maldekstre- estos tiu difinita laŭ la jaro de la unua apero de ĉiu lingva projekto: Volapuko (1879), Esperanto (1887) Idolingvo (1907), Tokipono (2001). Sciate, ke ĉiu ajn lingvo fakte prezentas diversajn versiojn pro multaj kialoj (evoluo, tempo-pasado, diversaj skismoj...) oni nur montros tiujn  ĝenerale akceptitajn kiel definitivajn aŭ modelajn. Tiel, la volapuka versio estos tiu kiu devenas el Volapük Nulik  (Arie de Jong,1931, kaj ne tiu komenca farita de Johann M. Schleyer); pri Toki pona, oni uzos la version kiu aperas en la libro de Sonja Lang publikigita en 2014 (iom malsama al la postaj proponoj kiuj eĉ okazigis novan lingvon, nome toki ma!). Pri E-o la bazo estos la PIV kaj la reguloj aprobitaj de la Akademio. Pli kompleksa estas la kazo de Ido, kvankam la lingvo iom stabiliĝis ĉirkaŭ 1920, kaj oni sekvos la kutiman lingvon uzatan en la revuo Progreso. Aldone, la vortaro Angla-Ido far L.H. Dyer (1924) estos referenco.

  La signo * indikas "neoficialajn" vortojn kaj signifojn.

g) Nun jen la malmultaj mallongigoj uzataj: Vp (Volapuko); E-o (Esperanto); IL (Idolinguo); tp (Tokipono); IPA (International Phonetic Alphabet - Internacia fonetika alfabeto). 

ĝ) Fine, jen la ligiloj supre menciitaj: 



Dankon pro via legado. Kaj memoru: temas nur pri baza aliro...
 


1.- Tonats-tons difik / Malsamaj literoj kaj sonoj / Diferanta literi e soni

Volapük - IPA - Esperanto - Ido

c t͡ʃ  =  ĉ = ch  

j = ʃ , ʒ = ŝ , ĵ = sh , j 

y = j = j = y

z = ts = c = c

x = ks = ks =


Volapük - IPA

ä =  ɛ

ö = œ , ø

ü = y

Esperanto - IPA

ĥ = x

ĝ = d͡ʒ

ŭ = w
 
Ido - IPA 

q = k


2.- fraseods, sets / frazoj / frazi

. vekömö / bonvenon / bonveno / kama pona

. glidis! / saluton! / saluto! /toki!

. lio stadol-li? / kiel vi fartas? / quale vu standas?

. stadob gudiko, danö; ed ol?
. mi fartas bone, dankon; kaj vi?
. me standas bone, danko; e vu?


. nem obik binon Juan, vilol-li binön flen obik?
mi nomiĝas Juan, ĉu vi volas esti mia amiko?
. me nomesas Juan, ka vu volas esar mea amiko?
. nimi mi li Juan, sina wile jan pona mi seme?

. spikol-li Volapüki?  
. ĉu vi parolas Esperanton? 
. ka vu parolas Ido? 
. sina toki e toki pona seme?

. si, spikob / no, no spikob
. jes, mi parolas / ne, mi ne parolas
. Yes, me parolas / no, me ne parolas
. mi toki / mi toki ala

. begö! / mi petas, bonvolu! / me pregas!/ pona o!
 
. adyö, jüs suno
adiaŭ, ĝis (la) revido
. chao, til rivido
. mi tawa; tawa pona


. vilob fidön bodi e drinön vati 
mi volas manĝi panon kaj trinki akvon
. me volas manjar pano e drinkar aquo
mi wile moku e pan, mi wile moku e telo

. vom et binof mot obik
. tiu virino estas mia patrino
. ita muliero esas mea matro
. meli ni li mama mi


3.- Nüms / nombroj / nombri / nanpa

0 - ser - nul(o) - zero - ala
1 - bal - unu - un - wan
2 - tel - du - du - tu
3 - kil - tri - tri - tu wan
4 - fol - kvar - quar - tu tu
5 - lul - kvin - kin - luka*
6 - mäl - ses - sis - luka wan
7 - vel - sep - sep - luka tu
8 - jöl - ok - ok - luka tu wan
9 - zül - naŭ - non - luka tu tu
10 - deg - dek - dek - luka luka
11- degbal - dek unu - dekedun - luka luka wan
12 - degtel - dek du - dekedu - luka luka tu
20 - teldeg - dudek - duadek - mute*
35 - kildeg lul - tridek kvin - triadek kin - mute luka luka luka

100 - tum - cent - cent - ali
1000 - mil - mil - mil - ------
1000000 - baliono - milionomiliono - -----


. balid, telid, kilid, folid...
. unua, dua, tria, kvara...
. unesma, duesma, triesma, quaresma... 


. teldil, kildil, foldil, luldil...
. duono, triono, kvarono, kvinono...
. duimo, triimo, quarimo, kinimo...



4.- pönops / pronomoj / pronomi / toki pi nimi

. ob - mi - me - mi
. ol - ci, vi - tu, vu - sina
. om - li - il(u) - ona (mije)
. of - ŝi - el(u) - ona (meli)
. on - ĝi - ol(u) - ona (ijo)
. oy - oni - on
. obs - ni - ni - mi mute
. ols - vi - vi - sina mute
. oms - ili - ili - ona mute (mije)
. ols - ili - eli - ona mute (meli)


. obik, olik, omik, ofik...
. mia, via, lia, ŝia...
. mea, tua, ila, ela...
. mi, sina, oni


. löfom oki
. li amas sin
. ilu amas su
. ona olin e ona



5.- värbs / verboj / verbi

1.- Sam konyuga / konjugacia ekzemplo / exemplo di konjugo 

(Tial, ke regulaj lingvoj, same estos ĉe ĉiuj aliaj verboj)

a) binön  / esti / esar

binob - mi estas - me esas
binol - ci, vi estas - tu, vu esas
binom- li estas - il(u) esas
binof - ŝi estas - el(u) esas
binon - ĝi estas - ol esas
binobs - ni estas - ni esas
binols- vi estas (plurale) - vi esas
binoms - ili estas - ili, eli esas

b) foms votik/ aliaj tensoj / altra tempi

. binön / esti / esar
. binöl / estante /  esante
. ebinob; äbinob; ibinob / mi estis / me esis
. obinob / mi estos / me esos 
. binoböv / mi estus / me esus
. binolös / vi estu (afable) / vu esez
. binolöd / vi estu (ordone) / vu esez

c) sams votik / aliaj ekzemploj / altra exempli

. gretik / granda / granda
 gretükön / grandigi / grandigar



2.- Lised värbas / listo de verboj / listo di verbi

. beginön, primön / komenci / komencar 
. blebön / resti / restar
. blinön / (al)porti / (ad)portar
. breikön / rompi / ruptar / pakala
bumön / konstrui / konstruktar
. bunön / salti / saltar
. bradon / brakumi / embracar
. buön, buükön / preferi / preferar

. cenön / ŝanĝi / chanjar

. dabinon / ekzisti / existar / lon
. danüdon / danci / dansar  
. däsinön / desegni / desegnar
. deadön / morti / mortar
. deidön / mortigi / mortigar

. dotön / dubi / dubar
. dredön / timi / timar
. drenon / plori / plorar
. drimön / sonĝi / sonjar
. drimälön / revi / revar 
. dunön / fari / facar / pali

. falön / fali / falar
. färmikön / fermi / klozar
. feitön / disputi / disputar
. fidön / manĝi / manjar / moku
. finükön / fini / finar / pini

. flapön / frapi / frapar 
. flitön / flugi / flugar
. fögetön / forgesi / obliviar

. gaenön / gajni / ganar
. gebön / uzi / uzar
. getön / ricevi / recevar
. givön / doni / donar
. gleipön / preni / prenar
. gesagön, gespikön / respondi / respondar
. golön / iri / irar

. hetön / malami / odiar

. jedön / ĵeti / jetar
. jeifön / razi / razar
. jelön / protekti / protektar
. jelodön / defendi / defensar
. jenön / okazi / eventar
. jinön / ŝajni / aspektar
. jokön / puŝi / pulsar
. jonön / montri / montrar

. kanön / povi / povar / ken
. kanitön / kanti / kantar
. kidön / kisi / kisar / pilin uta
. kipön, kipedön / gardi / gardar
. klanedön / kaŝi / celar
. komipön / lukti / kombatar / utala
. kontagön / tuŝi, kontakti / tushar
. kömön / veni / venar / kama

. labön / havi / havar / jo
. lärnön / lerni / lernar / kama sona
. lavön / lavi / lavar
. letön / permesi / permisar
. lilón / aŭdi / audar 
. lifön / vivi / vivar

. lobön / laŭdi / laudar
. lodón / loĝi / lojar
. löfön / ami / amar / olin
. logón / vidi / vidar / pilin oko*
. lüvön / forlasi / abandonar
. lüsumön, dasumön / akcepti / aceptar

. memön / memori / memorar
. mufön / movi / movar 
. mutön / devi / mustar

. nedön / bezoni / bezonar
. nolön / scii / savar / sona
. nofön / insulti, ofendi / insultar


. pelön / pagi / pagar
. penön / skribi / skribar / sitelen lipu
. perón / perdi / perdar 
. pladön / meti / pozar
. pledön / ludi / ludar
. plidön / ŝati / prizar
. prömön, pömetön / promesi / promisar
. proibön / malpermesi / interdiktar

. reidön / legi / lektar
. remön / aĉeti / komprar / jo esun
. rönön / kuri / kurar

. sagön / diri / dicar / toki
. säkön / demandi / demandar
. savön / savi / salvar
. seadön, seidön / sidi / sidar
. sedön / sendi / sendar  
. senön / senti / sentar / pilin
. sevön / koni / konocar/ sona

. sinifön / signifi / signifikar
. sinön / peki / pekar
. slipön / dormi / dormar / lape
. sludön / decidi / decidar
. smilön / ridi / ridar
. smililön / rideti / ridetar
. smelön / odori / odorar
. smeilön / flari / flarar / pilin kon

. spatön / promeni / promenar
. spelön / esperi / esperar
. spikön / paroli / parolar / toki 
. stebedön / atendi / vartar
. stimön / respekti / respektar
. sufön / suferi / sufrar
. sukön / serĉi / serchar
. süadükön / konvinki / konvinkar
. svimön / naĝi / natar


. takädön / ripozi / repozar
. tatakön / ataki / atakar
. tävön / vojaĝi / voyajar
. tegön / kovri / kovrar

. tifön / ŝteli, rabi / furtar, raptar
. tikón / pensi / pensar 
. tradutön / traduki / tradukar
. tuükön / troigi / exajerar
. tuvedön / solvi / solvar
. tuvön / trovi / trovar

. valön  / elekti / elektar
. vikodön /venki / vinkar
. vilön / voli / volar / wile
. visitön /  viziti / vizitar
. vitón / eviti / evitar
. vipön, desirön / deziri / dezirar

. vobón / labori / laborar
. vokön / voki / vokar
. votükön, cenön / ŝanĝi / chanjar
. vunön / vundi / vundar
. vüdön / inviti / invitar

. yufön / helpi / helpar
. yümön / kunigi / unionar
. zeilön / celi / vizar
. zibön /  manĝigi / alimentar

--------------------------------------------

6.- subsats, nemirs / substantivoj / substantivi / nimi pi ijo

a) taledav / geografio / geografio

. Vp: leval, planet, stel, vol
. E-o: universo, planedo, stelo, mondo
. IL: universo, planeto, stelo, mondo


. nolüd, sulüd, lofüd, vesüd
. nordo, sudo, oriento, okcidento
. nordo, sudo, esto, westo

. Tal / Tero / Tero / ma suli, ma sike
. taledav / geografio / geografio
. kaed  / mapo / mapo
. mied / landlimo / frontiero
. län / lando / lando / ma
. länod / pejzaĝo / peizajo
. pöp / popolo / populo

. mel / maro / maro / telo suli
. flum, flumed / rivero / rivero, fluvio
. nisul / insulo / insulo

. nat / naturo / naturo
. lut / aero / aero / kon
. sil, sül / ĉielo / cielo /kon lawa
. glun / grundo / sulo, tereno
. bel / monto / monto / nena

. Yurop: Fransän, Deutän, Polän...
Eŭropo: Francio, Germanio, Pollando...
. Europa: Francia, Germania, Polonia...

. Frikop: Marokän, Lätiopän, Längolän...
. Afriko: Maroko, Etiopio, Angolo...
. Afrika: Maroko, Etiopia, Angola...

. Siyop: Larabän, Tsynän, Yapän...
. Azio: Arabio, Ĉinio, Japanio...
. Azia: Arabia, Chinia, Japonia...

. Merop: Lamerikän, Brasilän, Mäxikän...
. Ameriko: Usono, Brazilo, Meksiko...
. Amerika: Usa, Brasilia, Mexico...

. Seanop: Laustralän...
. Oceanio: Aŭstralio...
. Oceania: Australia...

. Spanyän, spanyänan, spanyänapük...
. Hispanio, hispaniano, hispana lingvo...
. Hispania, hispaniano, hispana linguo...

. Fransänapük paspikon in Fransän
. la franca lingvo estas parolata en Francio
. la franca linguo esas parolata en Francia


b) domädik / pridomaj / pri domo / pi tomo

. dom / domo / domo / tomo
. bumäd / konstruaĵo / konstrukturo / tomo suli
. cem / ĉambro / chambro 
. slipacem / dormo-ĉambro / dormo-chambro / tomo lape
. kvisinöp / kuirejo / koqueyo / tomo moku

. yan / pordo / pordo / lupa tawa
. kik / ŝlosilo / klefo / ilo open
. fenät / fenestro / fenestro / lupa lukin

. völ / muro, vando / muro, parieto / palisa tomo
. nuf / tegmento / tekto 
. fasad / fasado / fasado / palisa sinpin
. yad / korto / korto / tomo open 
. gad / ĝardeno / gardeno / tomo kasi

. möb / meblo / moblo
. körten / kurteno / kurteno
. tab / tablo / tablo / supa moku
. stul / seĝo / stul, siejo 

. söf / sofo, kanapo / sofao, kanapeo
. bed / lito / lito / supa lape

. trid, tridem / ŝtupo, ŝtuparo / grado, eskalero
. bakun / balkono / balkono

. ronät / krano / robineto
. lok / spegulo / spegulo
. taul / bantuko / toalo, tuko 
. sob / sapo / sapono
. böket / sitelo / sitelo / poki telo


c) zifädik / priurbaj / pri urbo 

. top, plad / loko / loko
. zif / urbo / urbo
. vilag / vilaĝo / vilajo 
. süt / strato / strado / nasin
. plad / placo / placo

. fel / kamparo / ruro
. pon / ponto / ponto
. fon, foned / fonto, fontano / fonteno
. veg / vojo, pado / voyonasin lili
. spataveg / promenejo / promeneyo
. legad / parko / parko / tomo suli kasi

. pof / haveno / portuo
. lutapof / flughaveno / aeroportuo
. stejen / stacidomo / staciono
. niver / universitato / universitato
. jul / lernejo / skolo

. glüg / preĝejo, kirko / kirko
leglügkatedralo / katedralo
. kased / kastelo / kastelo
. tüm / turo / turmo
. lotidöp / hotelo / hotelo

. malädanöp /malsanulejo / hospitalo
. pötek / apoteko / apoteko
. bioskopöp / kinejo / cinemo
. teatöp / teatro / teatro

. mused / muzeo / muzeo
. konsälöp / urbodomo / komon-domo, urbo-domo
. staudöp / restoracio / restorerio / tomo moku
. maket / bazaro / merkato / tomo esun
. selidöp / vendejo / vendeyo, butiko

ĉ) tim / tempo / tempo / tenpo

. düp kinid binos-li? Binos folid
. kioma horo estas? Estas la kvara
. qua tempo esas? Esas quar


. glokhorloĝo / horlojo / ilo tenpo
. daet / dato / dato
. düp / horo / horo
. del / tago / jorno / tenpo suno
. neit / nokto / nokto / tenpo mun

. vig / semajno / semano
. mul / monato / monato
. yel  / jaro / yaro 
. tumyel / jarcento / yarcento
. timäd / epoko / epoko

. säsuns: florüp, hitüp, fluküp, nifüp
. sezonoj: printempo, somero, aŭtuno, vintro
. sezoni: printempo, somero, autono, vintro

. mudel / lundo / lundio
. tudel / mardo / mardio
. vedel / merkredo / merkurdio
. dödel / ĵaŭdo / jovdio
. fridel / vendredo / venerdio
. zädel / sabato / saturdio
. sudel dimanĉo / sundio


.Vp:  yanul, febul, mäzul, prilul, mayul, yunul, yulul, gustul, setul, tobul, novul,dekul
. E-o: januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro
. ILjanuaro...mayo...agosto... (= E-o)


d) stom / vetero / vetero

. sol / suno / suno / suno
. mun / luno / luno / mun
. rein / pluvo / pluvo 
. vien / vento / vento
. fog / nubo, nebulo / nubo, nebulo
. tep / ŝtormo / tempesto, sturmo

e) fidsmanĝaĵoj / manjaji / ijo moku

. Vp: janed, koled, fided; pos-zib
. E-omatenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo; deserto
. IL: (frua) dejuno, repasto, vespermanjo; desero

. vär / glaso / glaso / poki telo
. flad / botelo / botelo / poki suli telo
. bovil / telero / plado
. spun / kulero / kuliero
. fok / forko / forko
. neif / tranĉilo / kultelo
. jim / tondilo / cizo

. bod / pano / pano / pan
. vat / akvo / aquo / telo
. vaet / suko / suko
. milig / lakto / lakto / telo walo
. leül / oleo / oleo
. fit / fiŝo / fisho / kala
. mit / viando / karno 
. fromad / fromaĝo / fromajo

. jueg / sukero / sukro
. jokolad / ĉokolado / chokolado
. lalkohol / alkoholo / alkoholo / telo nasa
. vin / vino / vino / telo nasa loje
. bir / biero / biro / telo nasa jelo
. nög / ovo / ovo

. fluk / frukto / frukto / moku kasi
. rojat / oranĝo / oranjo
. pod / pomo / pomo
. benen / banano / banano
. zitron / citrono / citrono
. beb / cepo / onyono


f) koap / korpo / korpo / sijelo

. kap / kapo / kapo / lawa
. her / haro / haro
. log /okulo /okulo / oko*
. logod / vizaĝo / vizajo / sinpin lawa
. lip / lipo / labio
. mud / buŝo / boko / uta
. nud / nazo / nazo 
. lil / orelo / orelo
. tut / dento / dento
. balib / barbo / barbo

. doat / fingro / fingro
. nam / mano / manuo / luka
. brad / brako / brakio
. fut / piedo / pedo / noka
. lög / kruro / gambo

. lad / koro / kordio
. blud / sango / sango
. dren / larmo / lakrimo
. dol / doloro / doloro / pilin ike
. vög / voĉo / voco
. kög / tuso / tuso


g) nims / bestoj / animali / soweli

. kat / kato / kato
. dog / hundo / hundo
. mug / muso / muso

. jevod / ĉevalo / kavalo
. cuk / azeno / asno
. jamod / kamelo / kamelo

. böd / birdo / ucelo / waso
. musak / muŝo / musho

. fit / fiŝo / fisho / kala

. svin / porko / porko
. leon / leono / leono
. leefad / elefanto / elefanto


ĝ) klots / vestaĵoj / vesti


. hätĉapelo / chapelo / len lawa
. jit / ĉemizo / kamizo / len sijelo
. blit / pantalono / pantalono
. juüp / jupo / jupo 
. lustog / ŝtrumpeto / kalzeto
. juk / ŝuo / shuo / len noka

. lün, lünät / okulvitroj / binoklo



h) famül / familio / familio / jan mama

. men, pösod / homo, persono / homo, persono / jan

. man / viro / viro / mije 
. vom / virino / muliero / meli
. cil / infano / puero / jan lili
. pul / knabo / yuno
. hi-pul / vir-knabo / yunulo
. ji-pul / knabino / yunino

. fat / patro / patro / mama mije
. mot / patrino / matro / mama meli
. (hi)son / filo / fili(ul)o
. (ji)son, daut / filino / filiino
. blod, brod / frato / frat(ul)o / pata* mije
. (ji)blod, sör / fratino / fratino / pata* meli
. lefat / avo / av(ul)o

. Vp: mat, himatan, jimatan, matükön, matikön
. E-o: geedziĝo, edzo, edzino, geedzigi, geedziĝi
. IL: mariajo , spoz(ul), spozino, mariajar, mariajar su



ĥ) dins / aĵoj / kozi / ijo mute 

. buk / libro / libro / lipu
. papür / papero / papero
. pad / paĝo / pajino
. stib / krajono / krayono / ilo sitelen
. pen / globkrajono / plumo
. jurnal, gased / ĵurnalo, gazeto / jurnalo
. lekoned / romano / romano

. tood / aŭtomobilo / automobilo / ilo tawa
. vab / veturilo / veturo / ilo tawa
. naf, bot / ŝipo / navo
. tren / trajno / treno
. flitöm / aviadilo / aeronavo
. saikul / biciklo / biciklo / sike tu

. lit / lumo / lumo
. lampad / lampo / lampo 
. lektin / elektro / elektro
. cin / maŝino / mashino

. telefonöm / telefono / telefonilo
. televidöm / televidilo / televidilo, televiziono
. kompütöm / komputilo / komputoro
. skrin / ekrano / skreno
. biomagodem / filmo / filmo

. nat / naturo / naturo
. tal / tero / tero / ma
. glun / planko, grundo / sulo / ma

. lut / aero / aero / kon
. fil / fajro / fairo / seli
. mel / maro / maro / telo suli
. sil, sül / ĉielo / cielo

. ton / sono / sono / kalama
. noid, lenoid / bruo / bruiso / kalama jaki
. mag / bildo / imajo / sitelen
. tiket / ideo / ideo

. flol, flor / floro / floro / kasi lili
. bim / arbo / arboro / kasi suli
. bel / monto / monto / nena ma
. ston / ŝtono / stono / kiwen

. glöp / pilko / balono / sike nasa
. spot / sporto / sporto
. futaglöpäd / futbalo / futbalo

. mon / mono / pekunio / mani


i) nolik vöds / kleraj vortoj / erudita vorti

. lekan /arto / arto 
. musig / muziko / muziko / kalama nasa
. stum / muzikilo / muzik-instrumento / ilo kalama
. dramatan / aktoro / aktoro
. jov / spektaklo / spektaklo
. prem / premio / premio


. nolav / scienco / cienco
. kuliv / kulturo / kulturo
. sanav / medicino / medicino
. lanav / menso-scienco / psikologio
. kiemav / kemio / kemio
. jenav / historio / historio

. rel / religio / religio
. lukred / superstiĉo / superstico
. tem / templo / templo

. sog /socio, societo / socio
. konöm / ekonomio / ekonomio
. konömav / ekonomiko / ekonomiko
. dustod / industrio / industrio

. bolit / politiko / politiko
. reiganef / registaro / guberno
. lon / leĝo / lego
. reg / reĝo / rejulo
. poldan / policisto / jendarmo
. cödal / juĝisto / judiciisto
. cödöp / juĝejo / tribunalo
. lavogan / advokato / advokato

. klig, krig / milito / milito / utala
. püd / paco / paco
. krisid / krizo / krizo
. levolut / revolucio / revoluciono
. livät / sendependeco / nedependeso

. zäl / festo / festo
. zel, vakon / ferio / vakanco
. ventür /  aventuro / aventuro 
. dinäd / cirkonstanco / cirkonstanco
. köolog / ekologio / ekologio

. program / programo / programo
. sit / sistemo / sistemo
. binod / strukturo / strukturo
. plak / sperto / experienco

---------------------------------------

Por la restantaj ĉapitroj vidu la duan parton en tiu ĉi ligilo: