monda lingvo

monda lingvo

lunes, 19 de julio de 2021

 Jen belega poemo verkita de Ster Karimi (irana samideanino, kvankam el kurda origino). Mi rekontis ŝin ĉe babilĉambro pri verkistoj, dum la Dua Virtuala Kongreso de Esperanto (19/07/2021). Ŝi donis al mi rajtigon por uzi kaj publikigi ĉi tiun sian poemon ie ajn. Dankon, Ster.


Utopio

Ĉu vi aŭdis,
en la lando de Esperanto
ĉiu horo, iu homo renaskiĝas?
Dum la noktoj,
kaj la luno kaj la suno briladas?
Ĉu vi aŭdis
en la lando de Esperanto
ne nur homoj sed naturo
kaj la sentoj kaj la revoj paroladas?
Ĉu vi aŭdis,
en la lando de Esperanto
la aŭtunoj ne malĝojas
la vintroj ne ploras?
Ĝojaj kantoj kun muziko
dancigadas la pensadojn
ĉiuj homoj enamiĝas.
Ĉu vi aŭdis,
en la lando de Esperanto
neniu koro rompiĝas, neniu homo sopiras?
Ĉar la paco nur regadas
Ĉu vi aŭdis?
Ĉu vi vidis?
Kia mondo vere estas
tiu lando de Esperanto?!


Ster Karimi