monda lingvo

monda lingvo

sábado, 10 de abril de 2021

 Dumnokte, Al-Andalusuje

Ĵus vekiĝis mi, frumatene
demandis min, kie mi dormis?
sentis mi, ke longe vojaĝis
tra ravaj, mildaj misterejoj 
ĉu temas pri sonĝoj, ĉu revoj?
memoraĵoj venas, senpene.

Promenadas mi, svage, lante
ne plu helas, vesperfiniĝas
aervarmetas, eknoktiĝas
rimarkas mi apudajn homojn
aŭdadas mi amikajn sonojn
jasmenoj odoras, ravante

ĝardenetoj ĉion ĉirkaŭas
virineto min bonvenigas
manĝaĵojn al mi korproponas
akceptas mi tion, dankema
sidiĝas mi tuje, sentima
noktecajn birdojn oni aŭdas

ĉio aspektas antikv-tempa
plej eble, mezepoka, maŭra
eldome, kanto sonas, daŭra
tra kanaletoj, fluas akvo
min tuŝetante, blekas kato
sentas min mi agrable trempa

tie, meze de oranĝ-arbar’
aŭskultante gaj-liuton 
akompanantan virin-fluton
ekzotaj kantoj, kokso-movoj
flor-diademoj, freŝ-odoroj
luno reflektiĝas sur la mar’
 
sed, tiam, ĉio ekforiĝas
nun, gekunuloj foriradis
muzikaĵoj malaperadis
eĉ odoroj ne plu ĉeestas
verŝajnas, ke nur tristec’ restas
aldone, jen nun ektagiĝas...

Tute vekiĝinte, mi vidis:
tiu ĉi ĵus pasinta sonĝo
difinindas per propra vorto;
kvankam eble “belegis" estus, 
pli bone novan mi elpensus
kaj jen! tiu nokto... ĵamilis!


(Ekzemplo de tiu ĉi neologismo proponita de mi): ĵamila lampo


--------------------------------------------------------------
Rimarkindaĵoj pri tiu mia supra poeziaĵo:

1.- Kiel certe jam vidite de la legantoj, temas pri poemo sepstrofa; ĉiu strofo konsistas el naŭ-silabaj versoj. La rimado estas asonanca (krom iu hazarda konsonancaĵo!). Jen la rima strukturo: ABBCCAAliaj metrikaj aferoj (tiaj kiaj pieda strukturo: jambo, trokeo, amfibrako...; silabaj longeco kaj akcentado, ktp) estos tute neatentitaj. Ja ĉiu lingvo, ĉiu epoko kaj ĉiu aŭtoro elektu kiel verki sian poezion. Muzoj inspiru nin...

2.- Al-Andalus (الأندلس ) estis la nomo de la regionaro de la Iberia duoninsulo konkerita kaj regita de la islamanoj dum longa mezepoka tempo (711-1492). La deziro verki ion pri la al-andalusa etoso alvenis pro tio, ke dum tiuj pasintaj semaĵnoj mi daŭre legadas -kaj ĝuadas- la admirindan verkon “Lirikaj Perloj de Al-Andalus”, far nia elstara samideano Antonio Marco Botella

3.- Fine de la poemo, mi aldonis neologismon: ĵamila. Temas pri arabdevena vorto por “bela” (arablingve: جميلة). Mia celo estas aldoni ĝin en Esperanton kun la nuanco de “io bela" kiam tia percepto / impreso devenas el -iom ekzotaj- sonĝoj, revoj, fantaziaĵoj; aŭ el lontanaj tempo kaj loko. La rilato al mezorientaĵoj ne estas nepra, sed estus ja la plej proksima al ĝia originala ideo. Do, la sonĝo priskribita en mia poemo estas ĵamila, kaj tiun neologismon mi aperigis per la verba is-tempa formo: ĵamilis

Ĉu ĵamila (kaj ties logikaj derivaĵoj) temos pri simpla hapakso (malsukcesa neologismo)? Aŭ ĉu ĵamila eniros la beletran ĝeneralan vortaron? Tiu estas demando kiun nur tempo respondos.

-----------------------------------------------------------------
  
Verkis kaj rimark(ig)is: Juan García del Río






viernes, 2 de abril de 2021

 

Enkonduko al ĝenerala psikologio 
(1879-1960) (ψ -  ĝ)




Enhavo

∘ Antaŭvortoj

1.- Unuaj paŝoj

a) Strukturismo
b) Funkciismo
c) Aliaj gravaj fruaj senskolaj aŭtoroj

2.- Psikanalizo

3.- La Geŝtalto

4.- Kondutismo

5.- Postkondutismaj tendencoj

a) Edward Tolman
b) La Kogna Psikologio
c) La Humanisma Psikologio

∘ Glosareto

∘ Apendicoj
1- La aŭtoro-preleganto 
2- Aldonaj bildoj





ENKONDUKO AL  ĜENERALA  PSIKOLOGIO (1879-1960)

Antaŭvortoj:

 De antaŭ longa tempo, mi deziradas diskonigi al homoj kiel grave kaj utile estas iu adekvata kono de la diversaj mensaj procezoj por atingi pli feliĉan vivadon, persone kaj socie. Mensaj perturboj okazigas grandan suferadon al milionoj da homoj. Direndas, ke konduto kaj penso baziĝas sur tri apartaj faktoroj: biologio, cerba kemio kaj lernado-mallernado. Tiu lasta estas certe la sfero kie pli facile oni povas modifi kaj korekti erarojn kiuj suferigas nin. Tamen, tio ne signifas ke resaniĝo estos facila afero. Tute ne. Sed almenaŭ estu certa pri la jeno: resaniĝo ĉiam eblas (kvankam, multfoje, medikamentoj estos necesaj). Estu tiuj sekvaj bazaj sciigoj la starto por posta pli profunda scivolemo pri tiu ĉi afero.   

 Tiucele, tiu ĉi humila eseo montros al nefakaj legantoj la bazojn de la historio de mensoscienco (ankaŭ nomebla en Esperanto per la vortoj psikologio, psiĥologio aŭ psikoscienco). Oni nur pritraktos la fakojn konatajn kiel “ĝeneralan psikologion” kaj “prilernan psikologion”. Kaj tio estos farata nur ekde la komenco de scienca psikologio ĝis pli malpli la jaro 1960. Postaj skoloj estos apenaŭ nur menciitaj (sed, fakte, ili nur ripetas aŭ miksas tradiciajn proponojn).

 Kaj unu lasta antaŭsciigo: personajn proprajn nomojn oni montros per ĝiaj originalaj formoj en la denaskaj lingvoj de la aŭtoroj  menciitaj (kutime la angla kaj la germana). La solaj esceptoj estos tiuj el rusa deveno, kies ruslingvaj per-cirilaj nomoj aperos latinigitaj.



1.- UNUAJ PAŜOJ

  Kiel kutime, oni komencu per la difino de “psiĥologio”. Kiel estas jam supozeble, tiu tasko meritus tutan longan artikolon aŭ eĉ kompleksan libron. Ni estu pli simpla: psikologio estas la scienco kiu pritraktas homan menson en ties multaj diversaj eblecoj (penso, lernado, strukturo, malsanoj, terapioj, sociaj aspektoj, ktp). Sufiĉas.

  Ekde la komenco de civilizacioj, dum multaj jarcentoj (eĉ jarmiloj) la pritraktado de mensaj aferoj estis farita de filozofoj. Tiel, homoj kiel Aristotelo, Kartezio aŭ Baruch Spinoza povas esti taksataj kiel “pra-psikologoj”. 

  Kiel jam sciate, la 19-a jarcento estas la historia momento kiam multaj diversaj novaj sciencoj naskiĝas, ofte kiel disiĝo de filozofio aŭ de aliaj pli ĝeneralaj stud-objektoj. Multaj estas mencieblaj: geologio, ĥemio, genetiko, fiziologio...la listo estus longega. Nu, same okazas al psikologio. En la jaro 1879, grava germana kuracisto kaj filozofo, nome Wilhelm Wundt, starigis la unuan eksperimentan laboratorion, kies ĉefa tasko estas la analizo kaj studo de homa menso.

A) Strukturismo

Wilhelm Wundt (1832-1920) estas konsiderata kiel la unua profesia moderna psikologo, pro ti ke li starigis tiun jam menciitan  unuan laboratorion. Tio okazis en la germana urbo Leipzig. Verdire, ekzistis unu antaŭa laboratorio en Usono, mastrumita de William James, sed pro tio ke ĝi ankoraŭ ne utiligis “eksperimentajn rimedojn”, ĝi ne estas konsiderata kiel “scienca afero”.

  Wundt profunde antaŭstudis homan fiziologion kaj tre atentis la cerban strukturon kaj la nervo-sistemon. Nur poste, li aliris la analizon de la reakcioj al kelkaj fizikaj stimulaĵoj, sed ne per “fizikaj mezuriloj”, sed per la konsciaj rakontoj. Tiel, li deziris observi la “konsciajn mensajn procezojn” en la homoj analizataj.

  En tiu ĉi laboratorio, Wundt analizis la enhavon de la homaj pensoj, sensoj kaj sensacoj  uzante la metodon de “introspektado” (“ena rigardado” aŭ “interna perceptado”). Wundt observis, notis, kontrolis kaj komparis la psikajn variablojn aperintajn en tiuj analizoj (ekz: tempoj de reakcio kaj de kunligo de vortoj). Wundt establis ke ĉiu sensaco havas kvar karakterizojn: kvalito, amplekso, intenso kaj daŭro.

Jen Wund -sidanta- kun kelkaj liaj helpantoj


  Por Wundt, nur la simpla psikaj procezoj povas esti kontrolitaj, ĉar la ĝenerala kaj entuta homa penso estas tro kompleksa por ke introspekto povu doni fidindajn datenojn. 

 Dum la lasta jaroj de sia vivo, Wundt pritraktis kaj funde studis la psikologion de popoloj kaj etnoj. Liaj ĉi-rilataj verkoj restas la bazo de postaj sociaj branĉoj de psikologio.

  Kvankam Wundt nomis sian psikologion “volismo”, poste li estos konziderata kiel la fondinto de strukturismo, tial ke li studis homan menson kiel "strukturon dividitan en diversaj partoj". Al tiu skolo ankaŭ apartenis Tichener kaj aliaj esploristoj.

 - Edward Titchener (1867-1927) estis anglo kiu portis strukturismon al Usono. Tichener starigas la bezonon analizi penson per ties konsistigaj elementoj. Tiel li asertas ke, “kiam mi pensas, mia konscio konsistas el iu nombro da ideoj. Poste, tiuj ideoj povos esti analizataj kiel sensacoj, bildoj kaj sentoj, kiuj estas partoj de ĉiu ajn mensa fenomeno".


B) Funkciismo

  Kiel supozeble, ne longa tempo pasis ĝis kiam la unuaj kritikoj naskiĝis kontraŭ la strukturismaj principoj kaj ties obsedoj pri la anatomio de homa menso. Kaj tiam, pere de William James, alvenis alternativo kiu baziĝis sur la ĉefa ideo ke la atento de psikologoj devas esti enfokusita en la mensaj funkcioj. Ni vidu. 

- William James (1842-1910) estas konsiderata kiel la pioniro de la funkciisma psikologio. Li havis brilan karieron ĉe la Universitato de Harvardo. En la jaro 1890 li publikigis la verkon Principoj de Psikologio, kie li asertas ke kio vere gravas estas la studo de la celo de konscio. Al James vere gravas la inkluzivado de la bazoj de la teorio de evolucio (tute forgesita de Wundt) por ĝuste kompletigi la klarigadon de lia doktrino. Tiel, li asignas al la teorioj de Jean-Baptiste Lamarck, Charles Darwin, Francis Galton kaj Alfred R. Wallace gravan rolon, precipe celante enmeti la ideon de “adaptado” en siaj eksponoj. 

  William James proponis tute pragmatisman kaj empiriisman sintenojn en siaj teorioj. Mi ĉiam ŝatas resumi sian pensadon per la du jenaj frazoj: “Estas vero nur tio kiu estas utila (al evoluo)“; "estas granda malkovro ke homo povas ŝanĝi sian vivon per modifo de sinteno".

  Tamen, li suferis teorian problemon, ĉar kvankam li subtenis determinisman aliron al psikologio, li ankaŭ kredis je libera volo de homa konscio, kaj tio ne bone alĝustiĝas al la ideo pri “natura selektado” de la darvina teorio. Tiu problemo estis solvata per la ideo ke iu konscia ago, se utilas al supervivado (kaj de la unuopuloj kaj de la specio) estus akceptebla kiel valida el evolua vidpunkto. 

- John Dewey (1859-1952) estis usona pedagogo, filozofo kaj psikologo, kiu ege emfazis en la adaptema valoro de la konscio. Li estis la fondinto de la filozofio de pragmatismo. Sed li estas precipe agnoskita kiel la fondinto de la progresisma pedagogio. Dewey celis atingi justan demokration pere de la instruado al infanoj de demokratiaj principoj, kaj ankaŭ per la daŭra lukto favore al civilaj rajtoj de la marĝenuloj de la usona socio.

Harvey Carr (1873-1954), ankaŭ sekvanto de funkciismo. Li substrekas la adaptivan funkcion de pensado.

William James kaj John Dewey

  
C) Aliaj gravaj fruaj aŭtoroj (ne apartenantaj al difinitaj skoloj):

 
 - Franz Brentano (1838-1917), germano kiu eksiĝis kiel katolika pastro ĉar li ne akceptis la dogmon de “Papo neeraripova” establita de la 1-a Vatikana Koncilio (1870). Brentano enkondukis la koncepton de “intenco” en la tiutempa psikologio. Tamen li mem devis ofte klarigi la veran signifon de tiu iom ambigua koncepto. Resume, tio signifis ke "la objekto ekzistas nur, se la subjekto direktas sian atenton al ĝi".

- Oswald Külpe (1862-1915), elstara membro de la Skolo de Würzburg (Bavario, Germanio). Kvankam li estis disĉiplo de Wundt, li rifuzis ties “analizan instrospektadon” kaj proponis anstataŭigi ĝin per ia “eksperimenta introspektado”.

- Lev Vygotsky (1896-1934) rusa judo. Pro lia talento kaj frua morto oni alnomis lin la "Mozart de psikologio". Vygotsky asertis ke iu ajn unuopa disvolviĝo nepre baziĝas sur ia socia inter-agado, ene de kiu la lingvo havas elstaran rolon. Tiu socia fono estas transigita per tradicioj ene de ĉiu homa grupo.

Aleksander Lurija (1902-1977) ankaŭ juda ruso kaj disĉiplo de Vygotsky. Lurija estis kuracisto kaj neŭrologo. Li studis la cerbajn vundojn suferatajn de soldatoj dum la Dua Mondmilito. Liaj esploroj estis tre gravaj por la postaj disvolviĝoj de la nervo-kirurgio kaj psiko-kirurgio. 



2.- PSIKANALIZO

Sigmund Freud (1856-1939) estis aŭstra kuracisto, psikiatro kaj neŭrologo. Lia famo estas tiel granda tutmonde -eĉ ene de la populara kulturo- ke plej eble, neniu alia homo kiu verkis pri psikologio estas pli konata ol li. Tamen, liaj teorioj iom-post-iome perdis akcepton ĉe la scienca mondo. Sed ni vidu almenaŭ iom pri liaj pripsikologiaj ideoj.

 Ni ĉiuj scias ke en iu ajn homa eltrovo estas ĉiam origina antaŭa punkto. En la kazo de psikoanalizo, temas ja pri la elstara d-ro Josef Breuer (1852-1925), aŭstra kuracisto, psikologo kaj fiziologo, kiu multe helpis al Freud dum ties unuaj paŝoj. Ambaŭ kuracistoj publikigis la verkon “Studoj pri Histerio” (1895), en kiu ili rakontas kaj analizas gravajn kazojn, kiel tiun faman de “Anna O.” Poste, naskiĝis malsamaj opinioj pri diversaj temoj (ekz. Freud decidis ne plu uzi hipnotismon) kaj ili disiĝis. Tamen, Breuer restas gravega simbolo de la komencaj tempoj de psikoanalizo kaj de la ĝenerala historio de medicino.

   Psikoanalizo estas skolo de psikologio kaj psikoterapio fondita de Freud en 1890. Ĝia unua celo estis pritrakti kaj kuraci psikajn malordojn. Freud ege studis kazojn pri histerio, kaj sekve, en mallonga procezo, li establis sian ideon de “nekonscio”.  Poste li aldonis la konceptojn de Mio, Supermio kaj Ĝi. Ni vidu ilin: 

   a) La Mio (Egoo/Das Ich) estus la konscia parto de la menso. La Mio ebligus regi agojn, malgraŭ naturaj impulsoj.
 
  b) La Supermio (Superegoo/Das Über-Ichestus la kulturaj aspektoj, ia el-ekstera moralo de la menso. 

 c) Siaparte, la Ĝio (Iduso/Das Es) estus tiu parto kie loĝas instinktoj kaj spontaneaj deziroj, kiuj ne ĉiam estos rekte transfomitaj en agojn, ĉar tio pliakrigus la sociajn konfliktojn. 

Alia grava teoriero de Freud estas la Edipa konflikto, per kiu viraj infanoj avidas siajn patrinojn kaj iĝas rivaloj de siaj patroj. Tamen, la diversaj fazoj difinitaj de Freud por la klarigo de la disvolviĝo de infanoj (fazoj buŝa, anusa, falusa...) ne plu estas akceptataj de la nuna tendencoj de psikologio. 

Sigmund Freud kaj lia filino Anna (kiu estis psikoterapiistino)


   Psikanalizo ne estas nur teoriaro sed ankaŭ estas ĝi terapio per kiu oni celas ke la paciento rigardu ene de si mem por trovi la nekonsciajn konfliktojn nesolvitajn. La paciento devas pervoĉe eksponi tiujn suferaĵojn al la kuracisto. Kiam tiuj malordoj estos malkovritaj, la resaniĝo estos pli facila.

  Menciendas ke la plej konata Freuda libro estas La Sonĝo-interpretado (1899), kie li pritraktas la simbolismojn kiuj aperas ene de la homaj dumdormaj sonĝoj. Estas ankaŭ grava fakto la fondo, en 1910, de la Internacia Psikoanaliza Asociokiu ankoraŭ ekzistas nuntempe.

  La verkaro de Freud estis bruligita dum la regado de la Nazia partio en Germanio. En 1938, pro la nazia invado, Freud forlasis Vienon kaj iris al Londono, kie la sekvantan jaron li mortis pro kancero.


  - Carl Gustav Jung (1875-1961), sviso, estis la plej grava disĉiplo de Freud. Tamen, post kelkaj jaroj de kunverkado kaj kunlaborado, Jung decidis apartiĝi disde sia majstro kaj krei sian propran skolon, kiu nomiĝis Analiza Psikologio. Verdire, ekestis inter ambaŭ sciencistoj gravaj diferencoj en kelkaj aspektoj, kiel religio, incesto kaj libido. Ekde tiam, Jung koncentriĝis en la studado de psikaj fenomenoj en grupoj kaj specioj.

La vivo de Carl Jung meritus apartan -kaj profundan- pritraktadon: liaj rilatoj al diversaj virinoj, liaj spertoj pri sonĝoj, liaj vojaĝoj tra Afriko, lia daŭra influo en la popularaj kulturaĵoj... Ege gravas liaj teorioj pri la arketipoj kaj la ideo pri la kolektiva nekonscio. 


Erik Erikson (1902-1994) juda germano el dana deveno. Junaĝe, li volis esti artisto kaj multe vojaĝadis tra Eŭropo. Post multaj duboj, fine li komencis studi psikologion ene de la influo de Anna Freud. Erikson prilaboris la koncepton de narcicismo kaj studis la krizojn de identigo dum la adoleskaj jaroj. Same kiel Jung, li ankaŭ distanciĝis disde Freud kaj kreis sian propran skolon.


2.- LA GEŜTALTO

 Tiu ĉi skolo naskiĝis en Germanio dum la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. La plejmulto el ĝiaj adeptoj fuĝis el Germanio kiam la naziistoj enposteniĝis. Preskaŭ ĉiuj geŝtaltistoj migris en Usonon.

  La ĉefa ideo de la Geŝtaltanoj estis la bezono konsideri la percepton de la mondo kiel tutaĵo, ne kiel diversaj partoj kunmetitaj. La nomo de la skolo devenas el la germana vorto Gestalt, kio signifus ion kiel “entuta formo”, “strukturo”.

Max Wertheimer (1880-1943) naskiĝis en Prago kaj mortis en Novjorko. De liaj junaj jaroj, li interesiĝis pri muziko, ludis violonon kaj eĉ komponis kelkajn simfoniajn verkojn. Kiam li estis 20 jaraĝa li ekigis studojn en la fakultato pri juro, sed tre baldaŭ li rimarkis ke tio kio vere interesis lin estas psikologiaj aferoj.

  En la jaro 1911 Wertheimer komencis prilabori diversajn aspektojn de la homa optika percepto. Li studis la efikon de la “ŝajna movo”, kiun li nomis fenomeno phi (el la greka litero fi: φ). Tiu fenomeno temas pri optika iluzio per kiu oni perceptas movon tie, kie fakte estas nur tre rapida bildara sinsekvo.


- Wolfgang Köhler (1887- 1967), germano kiu naskiĝis en Estonio kaj kiu ankaŭ migris en Usonon pro la alveno de la nazia partio al la germania registaro. Li estis disĉiplo de elstara homoj, kiel la fizikisto Max Planck, de la filozofo Carl Stumpf kaj de la jam vidita psikologo Max Wertheimer.

  De 1913 ĝis 1919 Köhler laboris en la insulo Tenerifo (Hispanio) en loko konata kiel “la flava domo”, kie li -kune kun aliaj gravaj fakuloj- studis la vivon de simioj kaj ties adaptiĝado al la natura medio. Tie li kompilis multajn datenojn por siaj postaj verkoj pri etologio kaj psikologio ĉe primatoj kaj antropoidoj.

  Li estis profesoro de kelkaj gravaj universitatoj, kiel tiu de Berlino kaj tiu de Harvardo (Usono). En 1929 li publikigis la unuan gravan verkon pri la Geŝtalta psikologio.

- Kurt Koffka (1886-1941) kunlaboris kun Wertheimer kaj Köhler en kelkaj ilia fruaj esploroj pri perceptado optika kaj aŭda. Li ege interesiĝis pri edukado de infanoj dum ilia tre junaj aĝoj. En 1935 li eldonis libron kies titolo estis Principoj de la Geŝtalta Psikologio.

Tipa ekzemplero de Geŝtalta bildo por terapio


Ni resumu la ĉefajn principojn de tiu  ĉi skolo per la jenaj punktoj:

-  Produktiva aŭ kreiva pensado stariĝas kiam la organismo frontas problemon kiun ĝi ne kapablas solvi per la kutimaj rimedoj;

- Pensado estas ia formo de percepta reorganizado de la problemoj starigitaj. Tiu formo progresas "de solvoj pli ĝeneralaj al tiuj pli specifaj";

-  Tiu pripercepta reorganizado dum la penso-procezo tendencas al plenigado de truoj  kaj vakaj spacoj, kaj al serĉado de la “plej bona formo”;

- La fina solvo kutime aperas kiel subita reorganizado aŭ transformado de la fona kampo;

- Se la individuo ellaboras siajn proprajn solvojn, estas tre probable ke li aplikos ilin al similaj taskoj.


3.- KONDUTISMO

  Kaj jen ni alvenas al tiu kiu estas, plej eble, la plej grava skolo en la historio de psikologio, almenaŭ el vidpunkto de teorio de lernado. Fakte, preskaŭ ĉiuj autoroj de tiu ĉi skolo pritraktas nur la procezojn per kiuj animaloj (t.e. bestoj kaj homoj) eklernas ekde sia naskiĝo. La ĉefa bazo de ĝia esploro estas pruvi tion, ke animaloj lernas pro la sistemo “stimulo-reago”. Tiel, tiuj kondutoj kiuj alportas avantaĝojn por adaptiĝo al natura medio, havos tendencon fiksiĝi en la menso, kaj aperos pli ofte dum la vivo de la estaĵo.

    Direndas ke, kvankam kondutistoj (ankaŭ konataj kiel behavioristoj)  subtenas la ideon ke lernado okazas per naturaj refleksoj, tamen por tiu aŭtoroj instinkto distingendas disde lernado. Tiel, ĉiu animalo havas denaskajn instinktojn, kiujn ili uzas por lernado; kaj certe tiu lernado okazas per la metodo provo-eraro. Sed la nura instinkto ne ebligus al la animalo trovi la solvon. Necesas lerno-procezo.

 Eksperimentoj estis farataj per bestoj, sed foje ankaŭ homoj estis uzataj dum la esploroj. Ni vidu la evoluon de kondutismo, studante ties kvin plej gravajn enketistojn.

a) Edward Thorndike (1874-1949). 

  Li estis disĉiplo de William James ĉe la Univesitato de Harvardo. Lia plej konata verko estas Animala Inteligento (1911), en kiu li disvolvas sian “teorion de la efiko”.
  Thorndike estas la unua homo kiu eksperimentis pri la konduto de animaloj. Ĉi-cele, li uzis precipe katojn, kiujn li metis ene de skatoloj. Tiuj katoj devis lerni, per si mem, kiel eliri tiujn skatolojn. Kiam katoj malkovris la manieron eliri (ekzemple, per la puŝado de iu butono aŭ per levilo) ili uzis tiun solvon pli kaj pli rapide. La celo de Thorndike estis pruvi ke tiuj kondutoj kiuj favoris supervivadon estis fiksitaj pli facile ene de la menso de animaloj.  


b) Ivan Pavlov (1849-1936)

  Rusiano, fiziologo. Pavlov atingis la Nobel-Premion pri fiziologio kaj medicino en 1904. Li estas fama pro siaj eksperimentoj kun hundoj, rezulte de kiuj li formis la ege faman “leĝon de la kondiĉita reflekso”. 

  Kurtigite, Pavlov starigis hundon ene de kaĝo kaj manĝigis ĝin je iu momento de la tago. Sed tiam, li enkondukis tintilon en la procezo: kelkajn momentetojn antaŭ la momento kiam la hundo ricevos la mangaĵon, la tintilo eksonis. Post kelkaj tagoj, la nura aŭdado de la tintil-sono okazigis la salivumadon de la hundo, eĉ se manĝaĵo ne estis alportita tuj poste. Jen la “kondiĉita reflekso”: iu neŭtra stimulo (la tintil-sono) okazigas fiziologian reagon.

Ivan Pavlov, la hundo kaj la “klasika kondiĉado”


c) John Watson (1878-1958)

  La du aŭtoroj ĵus viditaj estas “antaŭ-uloj” en la kondutisma skolo. Ĉar Watson estas, verdire, la unua plena kondutisma esploristo. Watson laboris en la Universitatoj de Ĉikago kaj Baltimoro (ĉi-lasta estas konata kiel Universitato Johns Hopkins). En 1913 li publikigis iun gravan artikolon, titolitan Psikologio tiel kiel kondutisto vidas ĝin. Ekde tiu momento, la celo de psikoscienco estos la antaŭdiro, prognozo kaj kontrolo de la konduto de bestoj kaj homoj.

  Watson estis jam edziĝinta kiam li konatiĝis kun esploristino Rosalie Rayner. Ambaŭ pretigis kaj efektivigis gravajn psikologiajn eksperimentojn kaj samtempe ili enamiĝis. Tio kaŭzis la divorcon de James kaj lia unua edzino.  

   Menciendas la fama kaj polemikaeksperimento de la eta Alberto”, per kiu Watson kaj lia helpanto Rosalie provokis ke bebo -aĝa nur naŭ monatoj- ektimiĝis kiam rato aperis apud li. En la unuaj paŝoj de la procezo, la bebo ne timis ratojn. Tamen, post la enkonduko de granda timiga bruo (farita de metala stango) ĵuse antaŭ -aŭ samtempe al- la apero de iu rato, la sola atendo de iu eksono de la malagrabla bruo okazigis ke ankaŭ rato timigis lin. Jen denove, iu neŭtrala stimulaĵo (la milda blanka rato) iĝis la kaŭzo de malagrabla kondiĉa reflekso. Tiaj eksperimentoj ne estus fareblaj hodiaŭe pro siaj maletikaj -kaj misetikaj- aspektoj.

 
ĉ) B. Frederic Skinner (1904-1990)

  Li multe eksperimentis per bestoj, ĉefe ratoj kaj kolomboj. Per kolomboj, li malkovris ke ili kreis siajn proprajn “ŝuperstiĉajn” korpo-movojn, esperante ke tiuj movoj alportu manĝaĵojn al ili. 

  Skinner estis la kreinto de la ideo opera kondiĉado, per kiu oni enkondukis elementojn kiuj okazigu sekvojn kaj reagojn kiuj estos utilaj al la supervivoj de animaloj. Ekzemple, li metis ratojn en skatolojn, kaj igis ke tiuj ratoj rilatu la aperon aŭ la uzadon de iu ajn elemento por doni al ili la rekompenco de manĝaĵo. Tiel, tiuj kondutoj estos mense memfortigitaj, kaj do, estos pli probable reuzitaj de la ratoj kiam ajn la ratoj deziros atingi manĝaĵojn denove.

Skinner kaj la kolomboj


d) Clark Hull (1884-1952)

  Tiu ĉi reserĉisto sekvas la liniojn fiksatajn de Skinner. Do, li ankaŭ pristudas la paradigmon de stimulaĵo-reakcio, kvankam Hull ne konsideras tiom gravaj la tujan naturajn reakciojn kaj emfazas la ideon de motivado. Tiel, ene de la natura kaj animala vivoj, okazas mankoj kan senigoj de bezonataĵoj. Tiam alvenas alpeloj kiuj celas satigi tiajn necesaĵojn. La fina konduto de vivantaj estaĵoj estos difinita per la deziro atingi tiujn celojn, per kiu oni pli bone supervivos.


4.- POSTKONDUTISMAJ TENDENCOJ

Menciendas almenaŭ tiuj aŭtoroj kaj tendencoj:

a) Edward Tolman (1886-1959). 

  Li tre influis la pensojn de Clark Hull, kaŭzante ke ĉi-lasta enketisto havu pli kompleksan aliron al la problemoj de kondutoj ol tiun proponitan de Skinner, kiu estis tro aŭtomata.

 Tolman tute oponis al la simpla konektado stimulaĵo-reago, ĉar li ne kredis je nura aŭtomatismo. Li eksperimentis per ratoj en labirintoj, kaj la rezultoj de siaj enketoj estis ke bestoj lernas faktojn pri la mondo kiu ilin ĉirkaŭas. Kaj tiuj faktoj lernitaj estas uzeblaj ankaŭ en multaj aliaj diversaj kazoj. Do, li sekvas la paradigmon "stimulo-stimulo".

b) La Kogna Psikologio.

 Temas pri reago kaj kontraŭstaro al la skolo de kondutismo. Por kognaj psikologoj, oni devas pristudi multajn aliajn aspektojn krom la simplaj reagoj de bestoj al stimulaĵoj. Tiel, iom post 1950, naskiĝas la psikologio de mensa procezado de informaĵoj ene de kiu aperas gravaj aŭtoroj kiel la jenaj:

- Alan Turing (1912-1954). Brita biologo, matematikisto, filozofo kaj sportisto. Laŭ la Provo de Turing, iu maŝino estas inteligenta se siaj respondoj estas nedistingeblaj de tiuj faritaj de homo. Turing estas antaŭ-ulo pri moderna informadiko. Li estis juĝeje procesata pro sia samseksemo. Kiel puno post la kulpa verdikto, anstataŭ esti enkarcerigita, li estis ĥemie kastrita, kio okazigis al li gravajn sano-problemojn. Plej eble, li mortigis sin pro tia granda sufero.

- Jerome Bruner (1915-2016) kaj George Miller (1920- 2012), kiuj en 1960 fondis -ene de la Universitato de Harvard- la “Centron por Kognaj Studoj”. Jen la vera solida starto de tia branĉo de psikologio. 

- Donald Hebb (1904-1985). Li estis pioniro pri bio-psikologio. Per siaj enketoj, li malkovris la reakciojn de ĉeloj ene de la cerbo, klarigante la kunigadon de aksonoj kaj ties konsekvencoj en la homa konduto.

Skulptaĵo de Alan Turing kaj ties “maŝino”

c) La Humanisma Psikologio

Ĉirkaŭ la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, naskiĝis tiu kiu estas konsiderinda kiel la lasta “grava skolo” en tiu ĉi kompleksa kaj bunta evoluo ĵus eksponita. Laŭ humanismaj psikologoj, la konduto de homoj ne estas pritraktebla nek komprenebla per nuraj biologiaj aŭ kondutismaj faktoroj, ĉar ene de ĉiu homo eblas trovi -kaj aperigi- internajn dezirojn al plena viva plenumigo, kiu rezultas el ekzercado de diversaj taskoj, kaj personaj kaj sociaj. Mensa sana vivo baziĝas sur la plenumado de tiaj taskoj. Psikologoj devas montri tion al homoj kiuj suferas mensajn konfliktojn.

- Abraham Maslow (1908-1970) Lia plej grava kontribuo estas tiu de la “piramido de necesoj”, kiu montras ke, ene de iu ajn viva estaĵo, troveblas bezonoj kiuj devas esti plenumitaj laŭgrade de graveco: 

1.- Je la bazo de la piramido situas fiziologiaj bezonoj: manĝi, spiri, resti, ktp.
2.- kiam tiaj necesoj estos satigitaj, alvenos la deziro satigi tiujn pri sekureco: sano, laboro, loĝejo, fizika sekureco, ktp.
3.- Tuj poste alvenos la sociaj-amikaj zorgoj kaj aspiroj: amikeco, kor-inklino, seksumado, ktp.
4.- Je la kvara nivelo situas rekono kaj agnosko: unue, internaj (memfido, memrespekto) kaj poste, sociaj (profesia kaj socia sukcesoj).
5.-  Fine, je la pinto de la piramido aperos memplenumado, kiu estas la bazo por plena feliĉeco kaj kiu estas atingita per la realigado de iu specifa persona dezirata aktivado (foje temas pri diversaj malsamaj aktivadoj).

- Carl Rogers (1902-1987). Li estas konsiderata kiel la plej grava psikoterapiisto de la historio (en pli alta nivelo eĉ al Sigmund Freud mem). Carl Rogers fokusigis siajn terapiojn en la ideo de persono-centrigita aliro (ankaŭ konata kiel kliento-centrigita).  Laŭ tiu ideo, terapiisto kaj kliento devas kune labori por atingi la resaniĝon de la mensaj konfliktoj de la paciento.
 
Jen grafika (kaj hispanlingva) desegno de la Piramido de Maslow


---------------------------------------------------------------------------

GLOSARETO

-Aksono: filamenta parto de nervoĉelo kiu kondukas nervoimpulsojn al alia nervoĉeloj aŭ al muskoloj kaj glandoj. La lokoj kie tiuj kontaktoj okazas nomiĝas sinapsoj.

- EndorfinoSubstanco, produktata de iuj neŭronoj, kiuj inhibas la dolor-senton.

- Etiologio: studo pri la kaŭzoj de malsanoj.

- Etologio: scienco pri konduto de animaloj en ties vivmedio natura. La plej grava etologiisto estas la aŭstro Konrad Lorenz (1903-1989) kiu multe studis la vivon de anseroj kaj aliaj specioj. Konrad kreis la gravan nocion de stampaĵo, laŭ kiu certaj instinktaj kondutoj estas denaske “gravuritaj” en la menso de animaloj.

Evolua psikologio. Temas pri iom ambigua termino, ĉar per ĝi oni nomas du malsamajn kategoriojn:
 
a) rilato de ŝanĝiĝanta medio (je skalo de jarmiloj) al psiko.

b) studo de la diversaj psikaj fazoj kaj etapoj dum la kreskado kaj disvolviĝo de la vivo de ĉiu individuo. La plej grava aŭtoro ĉi-rilate estas la sviso Jean Piaget (1896-1980).

- Hormono: substanco sekreciata de endokrinaj glandoj en la sangon aŭ la limfon. Hormonoj okazigas gravajn kaj specifajn agadojn (kaj ekscitajn kaj inhibajn) sur difinitaj histoj kaj korpaj funkcioj.

- Nervotransigilo (aŭ nervo-peranto, ktp)ĉiu el la substancoj kiuj portas nervo-impulsojn inter nervoĉeloj aŭ disde ĉi-lastaj al diversaj korpaj organoj. Nervotransigilo komunikas impulsojn al apudaj nervoĉeloj per sinapsoj. 
(Notu, ke kelkaj substancoj -i.a. adrenalino- povas esti konsiderataj kiel hormonoj aŭ kiel nervotransigiloj)

- Ontogenezo (=individu-genezo): procezoj, ŝanĝiĝoj, evoluoj, ktp, suferataj de ĉiu unuopa estaĵo.

- Filogenezo (= kladogenezo): procezoj, ŝanĝiĝoj,evoluoj, ktp, suferataj de iu tuta specio.

- Plifortigo: tia sekvo post kiam oni vidas ke iu ajn konduto okazigas profiton. Post tio, unuopulo tendencas al ripetado de tiuj profitodonaj agadoj. 

- Nekondiĉa reflekso: tiu kiu okazas tute nature, sen antaŭa trejnado aŭ   sperto. Ekzemple, salivumi antaŭ bonaspekta kuko.

- Klasika kondiĉiĝo: natura fiziologia reakcio kiu okazas post ofta intenca prezentado de stimulaĵo kiu, principe -pro ĝia neŭtraleco- ne devus tiun respondon kaŭzi. Ekzemple, salivumi tuj post la apero de sono, se tiu sono ofte aperadis antaŭ la alporto de manĝaĵo.

- Opera -aŭ instrumenta- kondiĉiĝo: sekvo kiu okazas post la sperto, ke kelkaj specifaj agadoj okazigas profiton. Tiuj agadoj estos plifortigitaj kaj ili estos efektivigataj pli ofte ol tiuj kiuj ne havas tiajn profitojn. Tiel, animaloj lernas kaj konservas tipajn utilajn kondutojn. Ekzemple, bestoj kiuj lernas ke, pere de la puŝado de iu butono, ekaperas bongusta manĝaĵo. Do, tiam bestoj devas “ion fari” por atingi avantaĝon utilan al sia supervivado.





 Apendicoj al la artikolo 

1.- La aŭtoro - preleganto 

Juan García del Río naskiĝis en Malago (Hispanio) en 1965. Profesie, li estas funkciulo de la hispana Ministerio de Justico. Juan estas licenciulo pri juro kaj studanto de psikologio (kaj universitate kaj amatore). Li esperantiĝis en 2004, kvankam li ekaktiviĝis kelkajn jarojn poste.

Inter liaj hobioj mencieblas muziko, desegno kaj poezio. Li verkas artikolojn en esperanto, kiujn li enhavigas en sian blogon, nomatan “Esperantaj Pripensoj”. Multaj el tiuj artikoloj estas ankaŭ publikigitaj surpapere en diversaj esperantaj revuoj, precipe el Hispanio, sed ankau el aliaj landoj. 

Juan partoprenis en kelkaj esperantaj eventoj kaj estis membro de la LKK dum la Hispana Kongreso de Esperanto de 2019, kiu okazis en Malago. Okaze de tiu ĉi lasta evento, Juan prelegis pri la unuaj paŝoj de Esperanto en Hispanio; li ankaŭ ĉiĉeronis la partoprenantojn tra kelkaj urboj. 
 



2.- Fotoj kaj bildoj kiuj estas aldoneblaj al tiuj jam montritaj

J. Breuer, "Anna O." kaj S. Freud


La juna pastro Franz Brentano: intenco gravas


Carl Jung: la  alloga vojo preter psikanalizo



Laŭ geŝtaltistoj, cerboj kompletigos la liniojn kiuj mankas por formi realajn figurojn


John Watson, Rosalie Rayner kaj la eta Albert: mis-etika eksperimento

Tolman kaj Hull: de la novkondutismo al la kogna psikologio

Donald Hebb, biopsikologo: hormonoj kaj dendritoj gravas

Abraham Maslow kaj Carl Rogers: humanistoj


K. Lorenz, grava etologiisto


Oni almenaŭ menciu tiun kiu estas eble la plej grava psikologo dum la periodo post 1960. Temas pri Albert Bandura (1925-2021) kanadano kiu multe verkis pri “socia lernado”.