monda lingvo

monda lingvo

sábado, 28 de octubre de 2017

KIO ESTAS SENNACISMO?

   Dum tiuj lastaj monatoj (kaj mi eĉ dirus jaroj) la plej grava temo por diskuto kaj pritrakto en la stratoj de Hispanio estas verŝajne la afero de la sendependeco de Katalunio. Vidite ke tiu sendependeco estis jam formale deklarata antaŭ kelkaj tagoj, vidite la multajn reagojn kiuj okazas ĉiutage kaj en Hispanio kaj en aliaj landoj de la mondo, venas al mia kapo la ideo de mondo sen landlimoj, la ideo de mondo sen nacioj.

   Mi agnoskas ke de antaŭ multaj jaroj tiu ideo de mondo sen formalaj kaj ekskluzivantaj limoj estas al mi tre ŝatata ideo. Eĉ antaŭ mia esperantiĝo mi sentis tiun idealon kiel tre konvena por la homaro. Bedaŭrinde neniu grava politika partio en Hispanio (nek en la tuta mondo) proponas aŭ defendas tiun vidpunkton... Malgraŭ tiu reala fakto, mi apogis kaj ankoraŭ apogas tiun ideon. Mi eĉ dirus ke tia persona simpatio al tiu idealo kreskas pli kaj pli en mia sento ĉiutage.

                   

   Sed, fakte, kio estas “Sennaciismo”? Nu, oni povus diri resume ke sennaciismo estas politika ideologio fondita de franca homo kiu nomiĝis Eugène Adam (poste konita en Esperantujo kiel Eŭgeno Lanti aŭ Lantio) kaj ke tiu ideologio estis iamaniere inkluzivita ene de la esperanta organizaĵo SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) ; kaj ke, post multaj jaroj de evoluo, dum kiuj oni povas certigi tempojn de dekadenco kaj tempojn de revivligo, hodiaŭ prezentas sin kiel tre minoritata politika sinteno en la mondo. Nur en Esperantujo ĝi havas iom da akcepteco inter niaj samideanoj. 

    Sed, unue, mi parolos iom pri tiu Eŭgeno Lanti. Tiu homo naskiĝis en Normandio (regiono kiu situas norde de Francio) en la jaro 1879. Li esperantiĝis dum la unua mondmilito (en kiu li estis soldato ĉe la franca armeo). Post la milito , en 1919 li  iĝis la redaktoron de la revuo “Le Travailleur Esperantiste” (La esperantista laboristo). Tiam li komencis sian aktivadon kiel anarĥia sindikatisto kaj tuj poste li fondis la organizon SAT, sigloj de “Sennacieca Asocio Tutmonda ”, kiu estas proleta asocio de laboristoj de la tuta mondo kiuj unuiĝas por defendi siajn laborajn rajtojn kaj celas atingi pacan kaj pli justan mondon. Por la interkomunikado inter la plurdevenaj membroj de la asocio, oni uzas Esperanton, kiu, tiel, utilas kiel rimedo kaj ilo por la interkompreniĝo kaj por la atingo de plej bonan mondon. SAT estas certe tre influata de anarĥiismajn ideojn , kvankam ne nepras estis anarĥiisto por aniĝi al ĝi.
                 
                                         

   Tuj post la fondkongreso de SAT estis kreita la gazeton “Sennacieca revuo”. Temas pri jara revuo kiu enhavas eseojn pri historio, socio kaj literaturo. Ĝi malaperis dum la dua mondmilito kaj ĝi estis denove eldonita ekde la jaro 1952. En 1928 Eŭgeno Lanti publikigis la broŝuron “La laborista esperantisto”, kaj en la jaro 1931 li publikigis “La Manifesto de la sennaciistoj”.

   Plej grava estis kaj estas la gazeto “Sennaciulo”, kiu naskiĝis en 1924. Ĝi aperas dumonate kaj pritraktas sociajn kaj politikajn aferojn. “Sennaciulo” estas la oficiala organo de SAT. Ekde la jaro 2015, la hispano Pedro Sanz estas la ĉefa redaktoro kaj kunordiganto de la revuo. 

   En 1928 Eŭgeno Lanti publikigis la broŝuron “La laborista esperantisto”, kaj en la jaro 1931 li publikigis “La Manifesto de la sennaciistoj”.

                            

   Eŭgeno Lanti konsideris sin kiel “mondcivitano”. Li aliĝis al Franca Komunista Partio. Tamen, post vojaĝo al Sovetia Unio, li forlasis komunismon kaj akre kritikis tiun ideologion. Poste, li fondis alian revuon nomita “La herezulo”, kie Lanti kritikis la situacion en Sovetio pli akre ol  la tiama “Sennaciulo”. Dum tiuj jaroj Lanti ankaŭ forlasis SAT-on. Li tiam komencis vojaĝi tra la mondo. Finfine li memmortigis sin en Meksikio en la jaro 1947.

   Oni devas ankaŭ noti la tre gravan agon, tiu, ke Eŭgeno Lanti komencis verki vortaron sekvante la ideon de la franca “Petit Larousse”. Tiu vortaro (farita en, per kaj por Esperanto) nomiĝis “Plena Vortaro” kaj ĝi estis la antaŭveninto de PIV (Plena Ilustrita Vortaro) kiu estas eble la plej grava vortaro en la mondo de Esperanto.

    La sennaciisma idealo febliĝis kaj malprogresis post la morto de Lanti. Tamen, ekde la okdeka jardeko de la pasinta jarcento la sennaciisma frakcio de SAT iom revigliĝis, kaj ankoraŭ ekzistas, ene de la esperanta movado, sektoroj kiuj konservas la celon kulturi kaj disvastigi la idearon de universala kaj kontraŭnaciisma revoj.  Fakte, dum la SAT kongreso de 2001, okazinta en Hungario, la frakcio de sennaciismo estis reestablita. 
Resumante, oni povas diri ke sennaciismo, kiel idealo, kunigas kelkajn ideojn: kontraŭnaciismo, tutmondismo, kosmopolitismo, edukado kaj organizado de la tutmonda proletaro, ktp. Esperanto estas uzenda kiel rimedo por tiu edukado.

    Estas rimarkinde ke sennaciismo ne egalas internaciismo. Ĉar internaciaj laboristaj organizoj defendis la unuigon de naciaj asocioj, kaj ĉiam asertis ke nacioj kaj landoj devis ekzisti. Kontraŭe, sennaciismo  proponas ke landlimoj devus esti forigitaj kaj ke la proletaro de la mondo unuiĝu sen naciaj radikoj, forigante la senton de aparteno al iu ajn lando.

                             

   Certe, sennaciismo estas hodiaŭ tre minoritata ideologio. Tamen, Mi estas certa ke multaj  homoj tra la tuta planedo sentas ke ili dezirus forigi landlimojn kiuj malhelpas pli pacan kunvivadon inter la popoloj. Kaj mi pensas ke tia opinio kreskas pli kaj pli. Kompreneble, por la plej bona efektivigado de tiun ideon, la uzado de neŭtrala lingvo internacia nepras. Alimaniere oni nur restarigos kulturan koloniismon!! 

    Oni povas  aserti ke, iamaniere, sennaciismo estas la laborista flanko de la homaranismo proponita de Zamenhof. Almenaŭ mi pensas tiel. Kaj en tiuj nuntempaj tristaj tagoj kiam flagoj kaj luktoj inter fratoj okazas pro naciismaj sentoj, mi proponas ke tiu tre antikva kaj eksmodiĝinta  idealo de Eŭgeno Lanti  devas esti revigligita. Kaj ne nur por laboristoj , sed por la tuta homaro. En mondo sen limoj, en mondo de humana kaj homara kunordigo kaj kunlaboro, militoj estus tre malprobablaj.