monda lingvo

monda lingvo

miércoles, 22 de septiembre de 2021

Likenoj: specimenoj de perfekta simbiozo 

 (Unue, ni vidu kelkajn bazajn sciigojn pri tiu afero)

- Talofitoj estas plantoj, foje unuĉelaj sed kutime plurĉelaj. Tiuj ĉeloj konsistigas ian korpon nomatan talo. Algoj apartenas al al talofitoj, kaj tradicie oni almetis en tiu ĉi grupo ankaŭ bakteriojn, fungojn kaj likenojn.
 
- Algoj estas plantoj kies talo estas longaj filamentoj aŭ lamenoj. Sed ili ne havas radikojn nek foliojn. Ĉiuj algoj havas klorofilon kaj nutras sin per fotosintezo (tial, ili nomiĝas aŭtotrofaj =memnutrantaj)
 
- Fungoj nutras sin per aliaj vivaj estaĵoj (t.e. ili estas heterotrofaj) kaj ili ne havas klorofilon.

 - Talo estas la vegeta parto de talofitoj. Ĝi havas nek tigon, nek foliojn nek radikojn

  (Kaj nun ni klarigu kio estas likenoj)

 Likenoj estas la rezulto de la asocio de cianoplantoj (kutime, unuĉelaj verdaj algoj) kun fungoj. Verdire, likeno estas fungo kiu deformiĝas celante ŝirmi ene de ĝia micelio (= radikoj) iun specion de verdaj aŭ bluaj algoj. Tiuj ĉi algoj provizas al fungo kelkajn jam ellaboratajn substancojn kiujn fungo bezonas por vivi. Kompense, la algo trovas ĉe la fungo protekton kontraŭ varmo kaj sekeco, kiuj al unuĉela planto estus mortiga.

  La evolución de los líquenes y la simbiosis en los últimos 250 millones de  años – Naturaleza con Derechos

  Tiu asocio, profitodona al ambaŭ partioj, estas nomata simbiozo. Eble, en la tuta animala kaj vegetaĵaj regnoj ne ekzistas pli elstara ekzemplo de simbiozo. Likenoj troviĝas sur trunkoj, ŝtonoj, muroj aŭ simple sur forlasitaj terenoj, rezultigante krustojn, membranojn kaj strangajn foliecajn vegetaĵojn.

  Kelkaj likenoj estas utiligeblaj en farmacio kaj en tinkturado. Kaj ekzistas kelkaj kiuj estas eĉ manĝeblaj. Tiel, en tempoj de militoj aŭ de grava malsatego, homoj anstataŭigis panon per likenoj. Ĉe arktaj regionoj, boacoj serĉas ilin sub neĝoj por nutri sin.
  
 Likenoj okupas ĉirkaŭ 8% de la Tera surfaco. Verdire, ili loĝas kaj vivas en ĉiu ajn loko aŭ natura habitato, escepte de dezertoj.
 
Fine, ni vidu la PIV-an difinon pri likeno: "biologia grupo de fungoj simbiozantaj kun algo (preskaŭ ĉiam verda-algoj) aŭ kun cianobakterio (blua-algo)". 
 
 Los líquenes no engañan: las zonas ganaderas de Cataluña están contaminadas  por amonio

martes, 21 de septiembre de 2021

 Kial ne iomete ĉinumi?

 

Melissa Padilla on Behance

  Saluton, Ĉinio!
 
 
 Antaŭparolo 

  
   Dum tiuj pasintaj monatoj mi multe legis pri Ĉinio kaj pri ties historio, geografio, kulturo, filozofio, kaj eĉ iom pri la ĉina lingvo. Mi nun planas la verkadon de granda artikolo pri taoismo. Sed, unue, ni vidu iom pri la lingvo. Memkompreneble, la ĉina lingvo estas tro komplika por ke mi povu ĝin bone lerni (aldone, tion mi ne celas!). Certe, la gramatiko de tiu ĉi lingvo estas pli simpla ol tiu de la eŭropaj lingvoj konataj de mi. Tamen, la problemo de la tonoj kaj la kompleksa skribsistemo ege malfaciligas la lernadon.
 
  Tamen, mi pensas ke almenaŭ kelkaj detaloj pri ĝia skribsistemo povas esti montritaj al scivolemaj esperantistoj. Kial ne lerni, entute, ĉirkaŭ dudek ideogramojn? Jen tiuj kiuj ŝajnis al mi la plej facilaj kaj belaj. Mi aldonos la trans-skribadon de la elparoloj per pinjino (pīnyīn); kaj ankaŭ la tradukojn en esperanto, la hispana kaj la angla. Tiel, tiu humila artikoleto povos esti uzata de pliaj homoj. 
  
  Aldonendas, ke tiuj subaj literaj signoj (kaj miloj da aliaj) estas komprenataj kaj uzataj ankaŭ en landoj kiel Japanio (kanĝi), Koreio (hanja) kaj eĉ Vjetnamio (ĉu-nomhan-nom). Verdire, nur en Japanio estas ili kutime uzataj, kvankam la uzado de tiuj literoj en vastaj zonoj de Azio estas notinda fakto kiu, iamaniere, unuigis aziajn etnojn.

  Kompreneble, tiuj subaj ideogramoj estas elparolataj tute malsame
en ĉiu lando aŭ regiono -ekzemple, laŭ la japana kaj korea lingvoj- sed ili estas komprenataj kiam legataj. Por pli bone kompreni tion, mi diru ke tio same okazas al la tutmondaj numeraloj (1, 2, 43, 85, ktp), kiuj estas komprenataj de ĉiuj homoj, kvankam en ĉiu lando kaj en ĉiu lingvo ili estas aparte prononcataj.

中 茶  /zhōng chá/ --- ĉina  teo / té chino / Chinese tea


  1.- Pinjino: bazaj sciigoj

  Pinjino (pīnyīn: "literumado de voĉoj") estas la oficiale agnoskita sistemo de trans-skribado de la ĉinaj litersignoj al latinidaj literoj. La ĉina registaro tion deklaris en 1958; kaj la Internacia Organizo por Normigoj (angle: IOS) tion faris en 1979.

  La Pinjino estas fakte la lasta etapo de longa procezo kiu komenciĝis antaŭ kelkaj jarcentoj, kiam kelkaj eŭropanoj deziris skribi la ĉinan per latinidaj literoj. Fine, la ĉina registaro komisiis tiun taskon al klerulo nomiĝinta Zhou Youguang, kiu finis la laboron.

  Flankenmetante la nuancojn, ĝenerale (kaj proksimume) oni povas prononci la pinjinajn literojn kiel esperantajn literojn. Tamen, oni nepre devas rimarkigi la jenajn grandajn diferencojn:
. z = c
. x = ŝ
. h = ĥ
. j, zh = ĝ
. q = ĉ

   Pri tiu ĉi lasta rimarko, direndas ke la vorto Ĉinio (uzata en preskaŭ ĉiu monda lingvo) devenas el la nomo de la dinastío Qín (kiu historie laŭtempe situas ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K. kaj kiu estis la unua imperia dinastio en la historio de Ĉinio). Notu, ke tiu vorto Qín NE devas esti elparolata kiel /kin/, sed kiel /ĉin/.

 
2.- Plej facilaj ideogramoj
 
人   /rén/ --- homo / hombre, persona / man, person

大   /dà/ --- granda / grande/ big

水   /shuǐ / --- akvo / agua / water

火  /huǒ/ --- fajro / fuego / fire

山  /shān/ --- monto / montaña / mountain

日  /rì/ --- suno, tago / sol, día / sun, day 

月  /yuè/ ---  luno, monato / luna, mes / moon, month

木  /mù/ --- arbo, ligno / árbol, madera / tree, wood
 
本 /běn/ --- radiko, deveno / raíz, origen / root, origin
 
花 /huā/ --- floro / flor / flower

女  /nü/ --- virino / mujer / woman
 
中  / zhōng / --- centro, meze de / centro / middle
 
 国  /guó/ --- lando / país / land
 
 王 /wáng/ --- reĝo / rey / king
 
 /xué/ ---- studi, lerni / estudiar, aprender / to study, to learn
 
 小 /xiǎo --- malgranda / pequeño / small
 
 文 /wén/ --- parolo, literoj / palabra, letras / word, letters
 
 天 /tiān/  --- ĉielo / cielo / sky, heaven
 
 安 /ān/ --- paco / paz / peace
 
 门 /mén/ --- pordo / puerta / door, gate

 茶 /chá/ --- teo / té / tea
 
 
 
3.- Kelkaj kunmetaĵoj
   
山水 /shānshuǐ/ ---  pejzaĝo / paisaje / landscape (esperantigite: ŝanŝuio)
 
山+水 (monto + akvo) estas la unua vort-kuno kiun mi montros al vi. Per tiu ĉi vorto oni nomas tiu belegan pentro-stilon, kiu naskiĝis je la 5-a jarcento, kaj kiu montras “montojn kaj riverojn” (=pejzaĝojn).
 
 Attributed to Shen Zhou | Landscape with Pavilion and Willows | China |  Ming (1368–1644) or Qing (1644–1911) dynasty | The Metropolitan Museum of  Art
  Jen ŝanŝuia pentraĵo de la fama pentristo Shěn Zhōu, kiu vivis dum la 15- jarcento
 

 Kaj nun ni vidu kelkajn aliajn vortkunojn. La ĉina estas izola lingvo. Tiel, oni povas krei novajn vortojn per la simpla kunmetado de du aŭ tri pli simplaj radikoj. Pro tio, ke tiu lingvo ne uzas finaĵojn, la funkcio de ĉiu vorto estas montrata de iu deviga ordo en la strukturo de la frazoj. Tiu ordo nepre estas la jena: SVO. Cetere, adjektivoj situas antaŭ substantivoj. En kunmetaĵoj, la lasta vorto estas tiu kiu donas la ĉefan-bazan signifon. Tiuj vortoj kiuj aperas antaŭ la lasta donas la nuancojn kaj pliajn informojn.
 
Jen ekzemploj:
 
大人  /dà rén/ ---- granda homo / persona grande / big person

火山  /huǒ shān/ --- vulkano / volcán / volcano
 
日本  /rì běn/ --- Japanio / Japón / Japan
 
中国  /zhōng guó/ -- centra+lando= Ĉinio /central+país= China/ central+land= China
 
王国 /wángguó/ --- reĝlando / reino / kingdom
 
大学 /dàxué/ --- universitato (大 + 学)
 
中文 /zhōngwén/ --- ĉina lingvo / lengua china / chinese language
 

Kaj nun, ni vidu du specimenojn de tri-vortaj kunmetaĵoj:

天文学 /tiānwénxué/ --- astronomio 
 
天安门 /tiān’ānmén/ --- pordo de la ĉiela paco / puerta de la paz celestial / Gate of heavenly peace
  

 4.- Pri la tonoj, mi nur diros ke estas kvar malsamaj tonoj por ĉiu vokalo en la ĉina oficiala (mandarena) lingvo. Foje, oni aldonas iun kvinan “neŭtran” tonon, kiu simple estas markata sendiakritaĵe. En aliaj dialektoj, troviĝas alia nombro da tonoj (kutime, eĉ pli ol kvar!).


 Jen la kvar tonoj (kune kun siaj respondaj supersignoj) prenante la vokalon a kiel ekzemplon:

ā  -- estu a elparolata je alta tono, tute ebene

á  -- estu a elparolata pli malalte, kaj poste, iom altigu ĝin

ǎ  -- temas pri eta irado: malsupren-supren

à  -- provu prononci la vokalon malsuprenigante ĝian tonon
 
a  -- “neŭtra tono”; prononcu ĝin sentone, tute malalte kaj nature
 
 (Ankaŭ eblas montri la tonojn tiele: a1, a2, a3, a4)
 
  Memkompreneble, tiu ĉi klarigado estas tute malsufiĉa. Sed estas tre facile trovi en interreto pli taŭgajn sonajn ekzemplojn.


 4.- Apendicoj. 
 
  A) Kaj nun ni vidu kelkajn iom pli malfacilajn vortkunojn. Verdire, mi ĉiam konsideras tiujn frazojn kiel la bazajn frazojn en ĉiu ajn lingvo: saluton, mi amas vin, dankon. (Skribitaj de mi mem...)
 


 
你 /nǐ/ --- vi / tú / you
好 /hǎo/ --- bone / bien / good 
/nǐ hǎo/ --- saluton /  hola / hello
 
 



  /wǒ ài nǐ/ --- mi amas vin / yo te amo / I love you



 
/xièxie/ ---- dankon / gracias / thank you


.- Resumo (kaj unu aldono):



 

B) Fine, ni vidu nun du filozofiaĵojn kaj ties ideogramojn kaj pinjinojn. Estas du vortoj ege ŝatataj de mi: tao kaj zen. Tiuj vortoj apartenas, respektive, al taoismo kaj al ĉina budhismo.

 CHINO - Colegio Guadalaviar

Tao (道, dào = vojo / camino / way): "nedifinebla principo, imanenta en la universo kaj ĝin movanta, karakterizata de la alterno de jino kaj jango". (PIV-a difino)


Qué es la Meditación?

/chán/ --- zeno / zen.  La miksado de ĉinaj budhismo kaj taoismo rezultigis zenon, kies origina sanskrita signifo estas "meditado". Kurioze, ĝia elparolo ege malsimilas en la diversaj aziaj lingvoj. En nuntempa pinjina ĉina tiu elparolo estas /chán/ kaj la ideogramo -komuna en la tuta orienta Azio- estas .

lunes, 6 de septiembre de 2021

 CAMEL (Tiuj -preskaŭ- ignorataj majstroj...)


Antaŭparolo

  Estas ja granda la nombro de muzikistoj kaj ensembloj kiuj komponas kaj surbendigas la tiel nomatan simfonian aŭ progresivan rok-muzikon. Certe, ekde ĉirkaŭ 1970, nomoj kiel Pink Floyd, King Crimson, EL&P, Genesis, ktp estas konataj de la sekvantoj de tiu ĉi muzika skolo. Kaj ne nur en Britio, ĉar ankaŭ en landoj kiel Italio, Germanio, Svedio, Meksikio kaj Hispanio tiu stilo havis elstarajn kreantojn; ja ensembloj kiel Kayak, PFM, Le Orme, Banco del Mutuo Soccorso, Änglagard, Guadalquivir kaj Imán -inter multaj aliaj- estas menciendaj.
  
  Ofte okazas ke ne ĉiuj grandaj artistoj atingas sian meritindan sukceson. Kaj tio estas la kazo de Camel, brita muzik-ensemblo kies verkaro meritus, laŭ mia gusto, pli grandan atenton. Tiu ĉi artikoleto estas mia eta omaĝo a ili.

  la muzika kariero de Camel etendiĝas tra pli ol 50 jaroj, dum kiuj ili publikigis dek kvin albumojn kun originala muziko kaj ĉirkaŭ dek albumojn kun registraĵoj el vivaj koncertoj. La nombro de kompilo-diskoj kaj filmo-diskoj estas ankaŭ tre granda. Kaj la nombro de koncertoj estus preskaŭ nekalkulebla. Pro tio, ke mi nur celas bazan sciigan artikolon, mi fokusiĝu nur en la ĉefaj momentoj kaj verkaĵoj de tiu grandega kariero, ĉar iu detala aliro bezonus milojn da paĝoj. 

 Tial, mi dividos la rakonton en tri apartajn plen-aktivajn periodojn. Aldonaj neaktivaj aŭ malgravaj periodoj estos nur menciitaj.


1.- Unuaj paŝoj kaj klasika etapo (1971-1976)

  En la jaro 1969, ie sude de Britio, la gitar-ludisto Andrew Latimer kuniĝis al la bas-gitaristo Doug Ferguson kaj al la tre juna drumisto Andy Ward, kaj kreiĝis la ensemblo The Brew, kiu laboris kiel triopo dum pli ol du jaroj. Sed, okaze de iliaj koncertoj, ili rimarkis ke mankis al ili kvara muzikisto, kiu scipovus ludi orgenon kaj pianon. Tial, ili metis anoncon en iu fama brita muzik-revuo serĉante klavariston, kaj iom poste alvenis Peter Bardens. Fine de 1971, la tiama kvar-teto eknomiĝis Camel

Jen la fondinto de Camel, Andrew Latimer dum trejnado

  
  La muzika propono de Camel dum tiuj unuaj jaroj difineblas kiel miksaĵo de kelkaj stiloj kaj tendencoj, meze de la ascendo de la tiuepoka "simfonia roko": ĵazo, bluso, mezepokaj sonoj, bukolikaj atmosferoj, simfoniaj trajtoj, psikedelismaj kaj alternativaj sonoj, longaj kreitaĵoj, kompleksaj strukturoj, ktp. Pri la instrumentaro, menciendas la uzado de flutoj kaj ĉiuspecaj klavaroj. Drum-ludado kaj gitar-ludado estas impresaj pro ĝiaj kvalitoj. En kelkaj iliaj diskoj, kordaj kaj blovinstrumentaj orkestroj estos uzataj. Kaj, entute, rimarkeblas sonaj elstaraj -kaj laŭvicaj- delikateco, denseco kaj forteco.

  En 1973 aperas ilia unua disko kiu simple titoliĝis Camel, en kiu aŭskulteblas la plej kruda kaj senafekta flanko de la kvaropo. Intensaj instrumentaj fragmentoj aperas en tiu unua disko; kaj same okazos en preskaŭ ĉiuj venontaj iliaj verkoj.

 La dua disko de Camel (1974) nomiĝis Mirage (Miraĝo). En ĝi aperas kelkaj siaj plej konataj kantoj, precipe tiu nomiĝanta Lady Fantasy (Sinjorino Fantazio) kiu temas pri 12-a minutaj longa muzik-peco, kie sukcediĝas tiaj malsamaj stiloj kiel metalroko kaj kampareca etosoj. 

  En 1975 Camel decidis registri sian unuan tut-instrumentan kaj konceptan albumon. Tiucele, ili muzikigis, laŭ ilia muzika vid-punkto, la novelon The Snow Goose (La Neĝa Ansero) publikigita en 1941 de Paul Gallico, usona verkisto kaj ĵurnalisto. Pro tio, ke s-ro Gallico oponis al tiu muzika verko kiu uzis la titolon de sia libro, Camel estis devigata modifi la nombron de ilia albumo, kiu fine aperis sub la nomo “Muziko inspirita de la novelo La Neĝa Ansero”. Tiu novelo rakontas teneran historion de amo kaj amikeco inter viro, knabino kaj ansero, kun tragika fino pro la unuaj paŝoj de la Dua Mond-milito. 

  Muzike, tiu ĉi verko estis aklamita de kritikistoj kaj ĝenerala muzikema publiko. La enhavo estas tute inspir-plena kaj delica. Plej eble, temas pri la plej rimarkinda instrumenta rok-muzika albumo. En 2013 Camel refaris, per pli modernaj rimedoj, la tutan enhavon, aldonante kelkajn detalojn kiuj faris ĝin eĉ pli ĝuinda muzika frandaĵo. Tiu nova disko nomiĝas la “Re-registrado de La Neĝa Ansero”, kaj ĝi estas -kaj restos- la lasta publikigaĵo en la historio de la ensemblo.

  En la printempo de 1976, Camel publikigas sian kvaran albumon, titolitan Moon Madness (Luna Frenezo), en kiu ili iom reprenas la krudan kaj rektan sintenon de la unua albumo. Tamen, oni rimarkas pli modernajn klavarojn kaj instrumentojn kaj ankaŭ pli komercema sinteno percepteblas. Post la sekva turneo (en kiu partoprenis, je la unua fojo, saksofonisto) la basgitaristo Doug Ferguson anoncas, ke li forlasas la ensemblon pro malkonsento pri la estontaj muzikaj projektoj. 

De maldekstre dekstren: Ward, Ferguson, Latimer kaj Bardens



2.- La malstabilaj jaroj (1977-1984)

  La eliro de Ferguson okazigas plurajn ŝanĝojn en la vivo de Camel. Tiel, novaj membroj kaj muzikaj stiloj kontinue eniras kaj eliras la grupon. La muziko de Camel tendencas eniri pli komerceman proponon en ĉiu sinsekva verkaĵo. Dum tiuj malstabilaj jaroj, ok albumoj estis publikigitaj. Kvankam la kvalito de tiuj diskoj estas sufiĉe akceptebla, mi nur menciu la vivan duoblan albumon kiu, kompilante parton de la freŝaj materialoj -kaj kelke el la pli malnovaj- fermis tiun etapon. Tiu duobla albumo nomiĝas Pressure Points (Premo-punktoj) kaj estis eldonita en 1985, fermante tiun periodon. Tiam, Camel disiĝis kiel ensemblo. 

   Samaj ŝanĝiĝoj okazis ene de la membraro de la grupo. Ekde 1982, Latimer restas la nura membro de la originala muzikistaro. Ne nur por la novaj surbendigaĵoj, sed ankaŭ eĉ por la koncertaj turneoj, oni kutime alvokis provizorajn muzikistojn, kiuj foje nur restis dum kelkaj monatoj. La tipa kvaropo de  la unuaj jaroj tute malaperis, kaj dum iuj momentoj Camel aperis kiel ses- aŭ eĉ sepopo. Multaj novaj vokalistoj kaj instrumentistoj alvenis, sed ili estis tiom multaj, ke tiu ĉi modesta artikolo ne devas nomi ilin. Escepte, ni nomu bas-gitariston kaj kantiston Colin Bass, ĉar li estas la nura muzikisto kiu akompanos Latimer-on dum la resto de la kariero de Camel.


Jen la kovriloj de la albumoj de la jaroj: 74, 75, 76, 77, 78, 84


 
3.- Reveno kun propra eldonejo kaj grandaj verkoj (1991-2002)

  En 1985 Andrew Latimer ĉesigis ĉiun aktivadon de Camel. Kune kun lia edzino, Susan Hoover, ili transloĝiĝis al Usono, kaj decidis krei sian propran disko-eldonejon, nome Camel Productions, ĉar la problemoj kaj disputoj de Camel kun la diversaj eldonejoj ŝajnis senĉesaj tra la jaroj. Pere de Camel Productions, Latimer kaj Hoover eldonis kvar albumojn kun nova materialo, kaj ĉirkaŭ dekon da albumoj kies enhavo estas registraĵoj de koncertoj okazintaj tra la tuta kariero de la ensemblo, ekde 1972 ĝis la ĝistiama momento.

  Pri la kvar novaj verkoj, direndas ke temas pri kvar ege flegitaj kreitaĵoj, kun longaj instrumentaj fragmentoj kaj sublimaj komponaĵoj. En ĉiuj tiuj diskoj, la tuta enhavo rilatas al unu temo, kiu estas traktita kaj disvolvita per la sinsekvaj pecoj de la disko. Tiel, direndas ke ni staras antaŭ preskaŭ son-bendoj de filmoj, kaj fakte, aŭskultante multajn fragmentojn de tiuj muzikaĵoj, oni havas la impreson ke temas pri veraj kino-muzikaĵoj. Aldone, direndas ke Susan Hoover kunlaboris kun Latimer en la verkado de la plimulto el la tekstoj de la kantoj de la mezaj kaj lastaj periodoj de la bando.

   Mi nomu almenaŭ du el tiuj elstaraj albumoj:

- Harbour of Tears (“Haveno de Larmoj”, 1996), kiu pritraktas la tristan destinon de miloj da irlandanoj kiuj, meze de la 19-a jarcento, estis devigitaj forlasi sian landon por elmigri al Usono kaj tie trovi viv-rimedojn. La haveno kie oni adiaŭis la forirantojn iĝis vera "haveno de larmoj". 




- A Nod and a Wink (“Kapsigno kaj Okulsigno”, 2002), kiu entute rilatas al la belaj memoraĵoj kiujn Latimer konservis de sia infanaĝo.

 Post la turneo de 2002, Camel ĉesigis sian kreadan aktivadon de novaj materialoj, kaj dediĉis sin nur al koncertoj en malgrandaj koncertejoj tra la mondo. Ekde 1991, Camel denove aperis sursceneje kiel kvarteto. Tiel, Andrew Latimer kantis kaj ludis gitarojn kaj fluton; Colin Bass kantis kaj ludis bas-gitaron; kaj du aldonaj muzikistoj (klavaristo kaj drumisto) estis aldonitaj, kutime tiuj kiuj estis kunlaborantaj en la respektiva antaŭa studio-disko. Ĉiukaze, direndas ke kelkaj tiuj muzikistoj partoprenis en pli ol unu disko kaj en pli ol unu turneo, fariĝinte iom “stabilaj membroj” de Camel. Ni citu, kiel ekzemplo, la talento-plenan kanadan klavariston Guy LeBlanc.

 
 En 2006, Latimer kaj lia edzino decidis reveni en Brition. En 2008 oni anoncis ke Latimer suferas gravan malsanon kaj oni transplantis ostan medolon al li. Feliĉe, iom poste kaj tre lante, li komencis resaniĝi ĝis sia preskaŭ kompleta rebonfarto. Ekde tiam Latimer dediĉas sian tempon al la prizorgado de la muzika heredaĵo de la ensemblo kiun li mem fondis. Koran dankon, Andrew kaj via kunlaborantaro, pro via talento kaj pro via enorma laboro favore al arto kaj al pli bona mondo.

Colin Bass kaj Andrew Latimer dumkoncerte