monda lingvo

monda lingvo

lunes, 30 de agosto de 2021

 

Teksto kaj traduko de “Bona Espero” (de la ensemblo Strika Tango)

Texto y traducción de “Bona Espero” (del grupo Strika Tango)



Antaŭparolo por esperantistoj 

  Bona Espero estas la nomo de farmo-lernejo kiu troviĝas proksime al la ĉefurbo de Brazilo, meze de la Amazona ĝangalo. Tiu lernejo gastigas infanojn kiuj, pro diversaj kaŭzoj, havas malfacilajn vivojn: orfojn, senrimedajn kaj mistraktitajn infanojn, ktp. Tiu institucio estis fondita dum la 50-aj jaroj, fare de kelkaj brazilaj esperantistoj. Ekde tiam, kelkaj centoj da infanoj estis edukataj, nutrataj kaj flegataj. Direndas ke multaj volontuloj venintaj el diversaj partoj de Esperantujo daŭre kunlaboris senpage por la fortigado kaj plifirmigado de tiu unika loko: kuracistoj, ĝardenistoj, kuiristoj, muzikistoj kaj ĉiuspecaj laboristoj alvenis, ĉeestis kaj kunlaboris en la projekto. Aldonendas, ke la bieno memsufiĉiĝas pri kuranta akvo kaj elektro; kaj ke la nutraĵaro estas preskaŭ vegetarisma por ĉiuj enloĝantoj.

  Sufiĉe granda nombro da kantoj, poemoj, libroj kaj artikoloj estas dediĉitaj al Bona Espero. Mi elektis, kiel specimenon, tiun kanton de Alejandro Cossavella, surbendigitan kun la argentina ensemblo Strika Tango. Sube mi almetas la ligilon al la filmeto de Jutubo, kie la kanto spekteblas. Do, aŭskultu, legu kaj ĝuu!


Prólogo para hispanohablantes

 Bona Espero (Buena Esperanza) es el nombre de una granja-escuela que se encuentra cerca de la capital de Brasil, en medio de la selva amazónica. En este colegio se acoge a niños que tienen una vida difícil: huérfanos, niños sin recursos o víctimas de malos tratos, etc. Esta institución fue fundada durante los años cincuenta por un grupo de esperantistas brasileños. Desde entonces, varios cientos de niños han sido educados, alimentados y cuidados. Hay que decir que muchos voluntarios venidos de diversas partes del "País del Esperanto" han ido colaborando de manera gratuita en el fortalecimiento y consolidación de este lugar único: médicos, jardineros, cocineros, músicos y toda case de trabajadores han venido, han residido y han colaborado en el proyecto. Hay que añadir que la hacienda es autosuficiente en lo que toca a agua corriente y electricidad; y que la alimentación es casi vegetariana para todos sus habitantes.

  A lo largo de los años, a Bona Espero se le ha dedicado un número importante de canciones, poemas, libros y artículos. Yo he elegido, como muestra, esta canción de Alejandro Cossavella, grabada con el grupo argentino Strika Tango (curioso nombre que podríamos traducir como "Un tango en Huelga"). Debajo dejo el enlace al vídeo de Youtube, donde puede verse la canción. Así, que ¡escuchad, leed y disfrutad!


Ligilo al la filmeto / enlace al vídeo: 

https://www.youtube.com/watch?v=DtpQPIZsXFk


Notas previas para el lector hispanohablante:

1.- Aunque tiene algunas letras especiales y propias, el esperanto suena, en gran medida, como el español. No vamos a entrar en detalles, ni mucho menos. Pero al menos, sí hay que decir que la letra c suena siempre -cualquiera que sea la vocal que le siga- como /ts/ (es decir, como en la palabra italiana pizza). Por tanto: ca=tsa, ce=tse, ci=tsi, co=tso, cu=tsu.

2.- Muchas palabras aparecen con un apóstrofo al final: harmoni´(=harmonio), senfin' (=senfino), patrin' (=patrino), etc. Incluso el artículo la aparece a veces como l' (=la). La razón es que el esperanto permite -solo para la poesía y para el canto- que se elimine la letra final del artículo y/o la de los sustantivos, cuando ello sea necesario para conseguir un mejor encaje de las sílabas en los versos.

3.- Cuando la canción menciona al Monto Balen' (=Monto Baleno), es porque cerca de la granja hay un monte que se llama así, y que es un referente del lugar: el Monte Ballena

La aŭtoro de la kanto, kune kun volontulino
El autor de la canción con una voluntaria de Bona Espero


Bona Espero


En Bona Espero ni loĝas, pace kaj en harmoni’
En Bona Espero habitamos, en paz y en armonía


Tiun trezoron ni havas, kaj emas donaci al vi
Ese tesoro tenemos, y tenemos ganas de regalártelo a ti

 
mildaj leviĝas la voĉoj al ĉielo: blua senfin’
suaves se levantan las voces al cielo: azul infinito


ame laboras la manoj, la Tero, nia patrin’
Amorosamente trabajan las manos, la Tierra, nuestra madre


Jen libro pri Bona Espero, publikigita en Pollando
"Ideal y realidad": Libro sobre Bona Espero publicado en Polonia



Refreno / Estribillo:

kantu kun ni dum la tago, ludu kun ni je l’ vesper’
canta con nosotros durante el día, juega con nosotros por la tarde


hela la lum’ de la amo, brilas la lum’ de la ver’
clara la luz del amor, brilla la luz de la verdad


(sama strofo denove)
(misma estrofa de nuevo)


 
Kelkaj bildoj pri tiu farmo-lernejo
Algunas imágenes de la granja-escuela



En Bona Espero ni loĝas...(ree la unua strofo)
En Bona Espero habitamos...(de nuevo la primera estrofa)
 

ĉirpas la griloj ekstere, noktas sur Monto Balen’
cantan(chirrían) los grillos fuera, es de noche sobre el Monte Ballena


baldaŭ revenos la suno, hela la lum’ del maten’
pronto volverá el sol, brillante la luz de la mañana


kantu kun ni dum la sano... (kaj ekde ĉi tie, ree la refreno)
canta con nosotros durante la salud...
(y desde aquí se repite el estribillo)


Bona Espero, ho!
Buena Esperanza, ¡oh!
 

 
Afiŝo pri la ensemblo Strika Tango
Cartel anunciador del grupo Strika Tango

Tiea monumento omaĝe al E-o
Monumento de homenaje al Esperanto: "Que la paz dirija al mundo"






domingo, 29 de agosto de 2021

 Skleroto kaj sklerozo: etimologio helpu min.

  Mi ege ŝatas legi librojn pri sciencoj; kaj samtempe, mi ŝategas etimologiaĵojn. Kelkfoje, okazas ke unu el tiuj lerno-objektoj helpas la alian por pli bone kompreni la tuton. Tio okazis al mi antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi renkontis, tuthazarde, la vortojn sklerozo kaj skleroto. Helpe de PIV kaj de aliaj fontoj, ni vidu kion ili signifas: 




- sklerozo: malsano okazigita de malmoliĝo de organo aŭ histo pro primultiĝo kaj plidensiĝo de kolageno...

- skleroto: okulblanko; membrano kiu konsistigas la ŝelon de la okulglobo...




  Tuj poste, mi vidis ke PIV inkludas ankaŭ la adjektivon sklera, kaj tie legeblas la jenon:
 
- sklera: 1(se paroli pri histo) dikiĝintaj kaj fibreca. 2 (se paroli pri ĉelo) havanta tre dikan muron tute ligneciĝintan. Pli sube, vortoj kiel multobla sklerozo, arteriosklerozo, ktp estas ankaŭ havigitaj. 
  
  Kaj mi demandis al mi la jenon: kia rilato povas ekzisti inter la blanka parto de okuloj kaj tiu grava malsano kiuj afekcias diversajn korpajn organojn?

   Post iom da serĉado kaj esplorado tra diversaj vortaroj, mi alvenis al la konkludo ke ambaŭ vortoj devenas el la sama greka radiko. Kaj jen, mi eklernis ke la antikva greka adjektivo σκληρος- ά- όν (elp. /skleros- a- on/) signifas “malmola”, “dura”. Kaj la solvo kuŝas tie. Ĉar skleroto estas malmola parto de la okulo, pro tio ke ĝi devas protekti ĝin fronte al eksteraj elementoj. Kaj la malsano sklerozo originas el la malmoliĝo de histo, kutime pro manko de mjelino. 

   Konkludo: fakoj kiuj -unuavide kaj ŝajne- estas tre malsamaj (kiel scienco kaj etimologio) ofte komplementas sin reciproke. Feliĉe...

 

sábado, 28 de agosto de 2021

 BAZA HISTOLOGIO POR ĈIUJ


(Ĉefa celo: diskonigi interesajn bazajn nociojn al ne-sciencemuloj)


   Histo estas aro de ĉeloj kiuj havas la saman organisman funkcion. La vorto devenas el la antikva greka vorto ἰστός, kiu tradukeblas kiel “teksaĵo”. Ni diru ke kaj animaloj kaj vegetaĵoj konsistas el histoj. Histologio estas la scienco kiu studas pri histoj. Unuafoje estis tiu ĉi vorto uzata komence de la 19-a jarcento, fare de la germana sciencisto Carl Mayer.

 Ni fokusiĝu nur al animalaj histoj, ĉar tiuj vegetaĵaj bezonas apartan studadon. Sciite, ke ĉiu aŭtoro -kaj ĉiu persono- havas sian propran manieron klasifiki aferojn, mi sekvos la mian preferatan, bazitan sur tiu lernita dum miaj junaj studoj, dum la 80-aj jaroj.



  Ĉiu vivanta estaĵo konsistas el ĉeloj. Por formi histojn (t.e. teksaĵojn), foje tiuj ĉeloj kuniĝas unuj apud la aliaj, sen apartaj  substancoj inter ili. Alifoje, okazas ke inter ĉeloj ekzistas diversaj specoj de substancoj. 

  Aldone, foje okazas ke la formoj de la ĉeloj apenaŭ sanĝiĝas kaj, male, alifoje tiuj formoj ege modifiĝas. Surbaze de tiuj du kriterioj, ni prezentos la diversajn histajn tipojn, arigante ilin en tri ĉefajn grupojn. Ni vidu.

A) Kiam simplaj ĉeloj apenaŭ transformiĝas formante histojn kaj ili unuiĝas rekte, sen interaj substancoj, oni nomas tiun histon epitelio. Tiu epitelio kovras la eksteran korpan surfacon (epidermo, haŭto) kaj la membranojn de internaj organoj, kiel, ekzemple, tiuj de intestinoj kaj de la pulmaj alveoloj. Tamen, en la kazo de tiuj internaj organoj, oni prefere nomas tiun histon endotelio. Tiu endotelio aspektas mukoze.

  En la kazo de korpaj glandoj (pankreato, hipofizo, tiroido, ktp), direndas ke la epitelioj kiuj ilin kovras inkluzivas apartajn ĉelojn, specialigitajn por sekrecioj. Glandoj estas ankaŭ kovritaj de konektiva histo (vidu malsupren).

Jen priepitelia desegno


B) Kiam ĉeloj apenaŭ transformiĝas kreante histojn, sed inter ili ekzistas interĉelaj substancoj, oni devas distingi la tipojn, konsiderante ĉu tiu substanco estas likva, duonlikva aŭ solida. Do:

1.- Histoj kie aperas likva interĉela substanco: sanga histaro kaj limfa histaro.

a) La sangaj histoj ekzistas nur ĉe vertebraj animaloj, kaj ili enhavas tri malsamajn specojn de ĉeloj, kiu flosas ene de likva substanco kiu nomiĝas plasmo:

- hematioj (aŭ ruĝaj globuloj), kiuj enhavas substancon nomatan hemoglobino. La tasko de tiuj hematioj estas transporti la enspiratan oksigenon tra la tuta korpo.

- leŭkocitoj (aŭ blankaj globuloj), kiuj aspektas kiel ameboj, kaj kies ĉefa tasko estas detrui fremdajn partiklojn, supozatajn damaĝaj por la organismo.

- trombocitoj, kiuj posedas la propecon ariĝi kaj akumuliĝi ĉe ĉiu ajn rompiĝo aŭ fendo kiuj eventuale okazos en la sangoportantaj vaskuloj. Tiuj rapidaj reagoj faros ke sango koaguliĝos kaj ŝtopiĝos vundoj.

b) La limfa histaro enhavas nur leŭkocitojn. Ni memorigu tion, ke la limfa sistemo utilas al la forigado de infektoj kaj al la daŭrigado de ekvilibro inter la diversaj korpaj likvoj. Ĝustedirite, limfo mem temas pri likvo konsistanta el akvo, lipidoj kaj proteinoj, kaj ĝi transportas diversajn substancojn tra la organismo.

2.- Histoj kie troveblas interĉelaj duonlikvaj substancoj: kunigaj histoj kaj adipaj histoj.

a) Ĉe la kunigaj histaĵoj (kiuj ankaŭ nomeblas konektivaj histaĵoj) tiu semilikva substanco nomiĝas kolageno, kiu estas proteino kiu utilas por “kunigi” histojn inter si. Kolageno tre abundas tra diversaj korpo-partoj, kiel ĉe kartilagoj, tendenoj, ligamentoj, muskoloj kaj haŭtaĵoj. Aldonendas, ke kunigaj histoj troviĝas abunde en esencaj organoj kiel renoj, hepato kaj kora perikardio. Ni aldonu, ke kolageno boligita fariĝas manĝebla gelateno.

b) Adipaj histoj ankaŭ konsistas ĉefe el kolageno. La precipa trajto de adipaj histoj estas ke ili enhavas grasaĵojn, kiuj utilas kiel kusenetoj fronte al kolizioj, froto-vundetoj, ktp. Ĝi ankaŭ utilas por amasigi la ekscesajn nutraĵojn (transformitajn en grasojn), kaze ke la korpo povos utiligi ilin, se necese. Ni diru ke la vorto adipo kaj ties derivaĵoj devenas el la latina vorto adips-ipis, kaj rilatas al la greka vorto λίπος, kies signifoj estas "graso".


Ĉestomaka histaĵara bildo
                   

3.- En la kazo de solida interĉela substanco, estas tri malsamaj tipoj de histoj: kartilaga, osta kaj denta.

a) En la kazo de la kartilaga histo, la interĉela substanco nomiĝas kondro, kaj ĝi ege similas al la ĵus vidita kolageno.

b) La osta histo estas iom pli komplika, kaj ties baza substanco nomiĝas osteino. Kune kun la kartilaga, la osta histo konsistigas la skeleton de vertebruloj.

c) La denta histo konsistas el substanco nomata dentino, kiu temas fakte pri eburo. Dentino montriĝas tegita de cemento sur la dentaj radikoj kaj de emajlo sur la dento- kronoj. 


C) Fine, ni vidu la histojn kies ĉeloj ege transformiĝas: muskolajn kaj nervajn histojn.

1.- Muskolaj histoj konsistas el longaj kaj tre kontrahiĝemaj ĉeloj, kiuj nomiĝas muskolaj fibroj. Kutime ili konsistigas faskojn aŭ paketojn, pere de kiuj muskoloj estas formitaj, kaj kiuj utilas por diversaj movo-kapabloj. La muskola histo de la koro nomiĝas miokardio kaj, kompreneble, ĝi plenumas specialan taskon.

2.- Rilate al nervaj histoj, direndas ke ili konsistas el ĉeloj ekipitaj de grandaj irito-kapablo kaj ekscitebleco. Nervaj ĉeloj (kiuj ankaŭ nomiĝas neŭronoj) kondukas nervajn mesaĝojn (nome, impulsojn) ekde la cerbo kaj la spina mjelo ĝis la diversaj partoj de la korpo.

   Ene de tiuj  nervaj ĉeloj, krom iliaj nukleoj, troviĝas aliaj menciindaj organetoj kaj realaĵoj, nome:

a) Dendritoj, kiuj estas disbranĉaĵoj ĉirkaŭ la ĉela korpo. Dendritoj al- kaj elkondukas nervoimpulsojn inter malsamaj neŭronoj.

b) Aksonoj, kiuj pere de longaj filamentoj kondukas nervoimpulsojn al muskoloj.

c) Sinapso estas la nomo de la kontaktoj (aŭ ankaŭ de la kontakto-lokoj) kiuj okazas :

- aŭ inter la ekstremaĵoj de du neŭronoj;
- aŭ inter iu nervoĉelo kaj la senso-ĉeloj de muskoloj aŭ glandoj.

d) Mjelino estas la nombro de substanco kiu tegas nervo-fibrojn. 

  Pere de la funkciado de tiuj nervaj fibroj kaj organetoj, estas transdonitaj sensacoj kaj ekscitaĵoj kiuj okazigas en la organismo diverstipajn reagojn kaj reakciojn, kiel movojn kaj sekreciojn. 


Desegno montranta nervoĉelon: kerno, dendritoj kaj aksonoj videblas













 














sábado, 14 de agosto de 2021

 Esperantaĵoj ekster Esperantujo. Ne tiom maloftaj...

  Ni ĉiuj scias ke okazas iom ofte ke esperantaj vortoj estas uzataj por diversaj celoj ekster Esperantujo. Mi decidis kolekti almenaŭ kelkajn dekojn da specimenoj (entute, temas pri pli ol kvindek!). Multaj el la bildoj subhavos komentetojn klarigajn. En aliaj kazoj, tio ne estos bezonate. Fine, mi aldonas kelkajn spritajn priesperantajn bildojn kiujn mi ege ŝatas. Dankon al ĉiuj.



Jen Bakejo, ie en Hispanio




La plej grava sur-reteja iniciato pri edukadaj debatoj alprenis esperantan nomon: Kialo

Tra la tuta mondo, centoj de kafejoj / restoracioj / hoteloj prenis la nomon Esperanto. Jen unu en Koreio

 


Plurlingva afiŝo en Germanio. Esperanto aperas laste, sed ne balaste...




 Asocio Homa Digno, kiu favoras socialan inkluzivadon kaj helpas senlaborulojn






Saluton kaj Feliĉan naskiĝtagon en plurlingvaj afiŝoj



Jen du el la centoj da bildoj pri la efemera Insulo de la Rozoj (Italio, 1968)



Du ekzemploj de Saluton ekster Esperantujo


Mi amas vin ĉe plurlingva saketo



Duolingo kaj Esperanto




Bonan matenon aperas en tiu ĉi plurlingva afiŝo



La produktorejo de la fama meksika kino-reĝisoro Alfonso Cuarón nomiĝas Esperanto Filmoj




La bicikla luo-servo en Varsovio nomiĝas Veturilo. Kaj unu urba bus-linio eĉ portos vin...al Esperanto!!



Arablingva E-o kurso




Vendejo en Germanio



Venka vojo ĉe slovena reklamo (kie legiĝas “ni kreas emociojn“)



Okulvitro aperas -dufoje- en tiu reklamo pri okulvitroj




Grava turka mallonga filmo nomiĝas Senmova (ĉe kiu E-o estas eĉ parolata)




 Saluton videblas en tiu bonveniga afiŝo


La Regionisto estas la nomo de tiu tut-Eŭropa revuo



Laktejo en iu Afrika vilaĝo


Libera Butiko estas la nomo de tiu Katalunia vendejo



Jen iu kostarika entrepreno kiu nomiĝas Denaska





Ĉu vere oni ofertas donacojn tie...?


Jen Saluton el Vjetnamio


Angle: Mi parolas Esperanton. Kio estas via superpovo?


Unu el la plej gravaj svisaj horloĝo-firmaoj nomiĝas Movado


Estas grava koreia entrepreno pri maskoj kiu nomiĝas...Mia Spiro


Pentru kaj protektu per: Pentrilo kaj protekto



Hispana biera fabrikanto uzas E-on en ĉiuj siaj produktoj: biero kulturo, Zamenhof, natura gusto, ktp






Ekologio estas la agnoskita esperanta nomo de tiu ĉi entrepreno de la Kanariaj Insuloj, en Hispanio



Kuko nomiĝas tiu manĝejo en Ĉinio






la vorto Viando aperas kiel komerca nomo en tiu pola reklamaĵo



Ginsengo-Butiko en Germanio



Elangligite: Mi ŝatas ŝablonojn kaj ludi kun ili. Do, mi ludis per Lego, doktoriĝis pri Fiziko kaj lernis E-on. Ĉu Esperanto? Ĉu vi frenezas?



Jen afiŝo, ie en Mongolio


Skolta afiŝo en Eibergen, Nederlando



Sukero-saketoj




La vorto Esperanto estas tre ofte uzata en muzikaj medioj (estas ja dekoj da ensembloj, kantoj, diskoj, ktp laŭ tiu nomo)




Mirinda estas la nomo de tutmonda fama refreŝigaĵo. Sed ankaŭ estas ĝi uzata kiel propra ina nomo de homoj...




 Sonĝa sonĝo estas la titolo de tiu cirka numero en Germanio


"Reprenu viaj potencialon" per Naturo



En la rusa kaj en Esperanto

------------------------------------------------------------------------------------------------


Kaj, fine, jen kelkaj ŝatataj esperantaĵoj






Esperanto-lernejo en Azio



Hispanlingve:  Ankaŭ en Kanariaj Insuloj ni parolas Esperanton



Jes ja. Kompreneble...