monda lingvo

monda lingvo

domingo, 18 de diciembre de 2022

 Antaŭnoto

Miguel Mosquera Paans (Roterdamo, 1964) estas grava galega verkisto kaj ĵurnalisto. Li estas fakulo pri natura medicino. Li verkas pri ampleksa gamo da aferoj kaj en la galega kaj en la kastilia lingvoj. En ambaŭ lingvoj li ricevis diversajn premiojn en multaj landoj. La liston de la premioj, pro la mallongemo de tiu ĉi biografia noto, mi ne inkluzivos, kvankam estas ja ili facile troveblaj per interreta konsultado. Li ankaŭ havas intensan rilaton kun latinamerikaj landoj, kie lia verkaro estas jam plene agnoskita. Preskaŭ hazarde, iun tagon li komisiis al mi la tradukadon de “Oriŝao, la putinoj de la fido” al esperanto. Mi akceptis la taskon kiel senpagan subtenon al la esperanta kulturo. 

Aldona noto de la tradukanto: pro diversaj kialoj, la komisiita tasko traduki la tutan libron fine ne povis estis efektivigita. Tamen, mi atingis la afablan permeson de la aŭtoro por almenaŭ publikigi la du unuajn ĉapitrojn kaj, eventuale, eĉ la trian, kiu, kvankam ankoraŭ ne alkomputile tajpita, estas jam surpapere tradukita. Mi aldonu, ke la glosaro pretigita por la fino de la libro estas metita antaŭ la komenco. 

----------------------------------------

Oriŝao: traduko al Esperanto 





 

 ĈAPITRO DUA


 La pasinta nokto estis tiel longa kiel amuza. Jam de antaŭ longe Mario ne vidis Paulon, amikon kun kiu li kunestis ekde la infan-vartejo ĝis la universitato kaj kiu, iun tagon, post brile fini la karieron de historio, surprizis ĉiujn enirante la Kompanion de Jesuo, kaj aventure ekirante en Amerikon kiel misiisto.

 Inter glutoj de brando Mario lamentis pri sia enua kaj sengusta vivo, dum Paulo tutnuance priskribis la brazilan vegetaĵaron aŭ la haŭt-koloron de la malbonhavaj rio-de-ĵanejranoj.

 Dum ili pasigis la sendormadon memorante pri la pasintaj belaj tempoj, tiam la jezuito ekdigresiis iom amare pri tio, ke tiu ĉi reveno estis malsama ol la aliaj. Alifoje li venis pasigi kelkajn ripozajn tagojn, refortiĝante por reiri al Rio de Ĵanejro por administri fidon kaj justicon ene de infero de kabanaĉoj. Tamen, ĉi-foje li suspektis ke sia restado estos pli longa ol li deziras: lia estro alvokis lin por ke vi devige forlasu la paradizon, ĉar ŝajne li tro implikis sin en la pastra tasko, kiam li danĝere flankeniĝis al la teologio de la liberigo. Aldone, la onidiro kuris ke li dediĉis sin al profunda esplorado de la afrik-amerika sinkretismo ĝis tiu punkto, ke la estraro konsideris tion hereza, se ne eĉ sakrilegia.

 Je nur kelkaj minutoj antaŭ la frumateniĝa kvina kaj duona horo, ili interkonsentis ke tio plej saĝa estas enlitiĝi, eĉ se nur por aserti kaj ne mensogi, ke ili ekĉifis la litkovrilojn.

 La impertinenta zumado de la vekhorloĝo rompis la silenton je la matena sepa kaj duono, sen plia respondo de Mario ol la restado ene de la litotukoj. Estis al li ege peniga leviĝi kiam je la oka li rerigardis la horloĝon. Sentualete, li vestis sin per tio kion li unue trafis enmane; fuŝaranĝita, li plirapidis al la mezlernejo As Lagoas, esperante alveni ĝustatempe por instrui tiun sian stud-objekton pri historio.

 Malfruiĝinta, li tiel rapide trapasis la avenuon La Habana, ke pli ol kuranta ŝajnis ke li estas voranta la straton. Kiam li atingis la voj-kruciĝon kun la strato Cardenal Quevedo, li ŝparvojiĝis tra la strato Manuel Pereira, transsaltante la semaforon por piedirantoj kaj kiel eble driblante la trafikon ĉe Celso Emilio Ferreiro, alvenante al la placo Maestro Vide.

 Pene ree spirante, tuj antaŭ ol eniri la esplanadon de la policejo, li vidis elde la elirejo por fremdaj aferoj allogan virinon je voluptaj kurboj ornamitan de brila kaj strikta vestaĵaro, aranĝantan sian glatan gagat-nigran hararon. Li esploradis tiun brunhaŭtan gazelon, kiam, alproksimiĝante, ŝi forportis liajn sensojn pro ŝia elodoro je juneco kaj virineco.

 Ĉe la foto-aŭtomato, kruda kaj dika ulo alsignis ŝin, ke ŝi rapidiĝu kaj sekvu obee kaj urĝe la indikitan direkton. Kiam ili paŝkruciĝis ŝi metis sur lin siajn grandegajn kaj dolĉajn sukcenajn nigrajn okulojn, desegnante perfektan vicaron de alloga eburo envolvitan en karnoplenaj lipoj.

 La junulino daŭre paŝegis dum, ŝtonigita, Mario okule sekvadis ŝian ritman koksbalancon ĝis kiam ŝi malaperis turniĝanta ĉe la stratangulo.

 Revenante al la senco de la tempo, li akceletis, fine atinginte sian lernoĉambron, ŝvita kaj ruĝiĝinta pro la kurado. Post laŭta voĉ-saluto al la studantoj, li malfermis la libron pri politika geografio je la paĝo rilata al Niĝerio. Eĉ pli klare ol se li havus ŝin antaŭ siaj okuloj, subite venis al lia kapo la bildo de la ebona diino al kiu li ĵuse krucpasis. Provante sensukcese eksponi la konvenan lecionon, ju pli li antaŭeniris la demografion kaj klimaton de la afrika lando, des pli li elvokis la figuron de tiu bela ino ĝis kiam li agnoskis al si esti nekapabla pensi pri iu ajn aliaĵo.

 Mario finis tiun renversitan lecionon kiel eble plej bone por iri rifuĝi en la profesorejo. Tiam li devis gardo-deĵori du horojn kaj, do, etendinte ĵurnalon su la tablon li akomodiĝis sur seĝo, preta legi la aktualaĵojn. Apenaŭ leginte la lokajn novaĵojn, kiam li alvenis al la paĝo pri internaciaĵoj, li legis la tiutagan titolon: “Niĝerio, la mil-kultura lando”. Jen tio estis kvazaŭ alvoko: al liaj nervoĉeloj emerĝis denove la afrikanino inundante lian tutan cerbon!

 La restanta tagotempo estis lukto inter la senso kaj lia memoro, revidante tiun inon ĉiufoje pli vibrantan en lia menso, ĝis fini la tagon sen atingi koncentriĝi en iu ajn alia celo.

 Je noktiĝo li urĝiĝis al enlitiĝo. Li estis apenaŭ dorminta la antaŭan nokton kaj li bezonis refortiĝi el la akumulita laco. Tamen, eĉ provinte tutintence, li ne atingis endormiĝon: ĝis fali elĉerpita, la skulptaĵeca knabino eniris la plej kaŝitan intimejon de lia deziro, stimulante la avidecon posedi ŝin.

 Kiam li leviĝis la postan matenon li daŭre estis tiel elĉerpita kiel atendema. Sen tro da formalaĵoj li aspektigis sin deca, kaj alstratiĝante li subiris laŭ la avenuo La Habana por alveni plej eble rapide ĝis la esplanadon Maestro Vide.

 Malplena! La placo estis tute dezerta. Kaze ke ŝi estus tie, li estas certa kapabli distingi ŝin meze de homamaso. Sed tio ne estis tiel, kaj pigre promenante li provis plilongigi la tempon. Eble li estis alveninta tro frue kaj iom malfruiĝante li povus eble ŝin ekvideti. Eĉ li pigriĝis kiam li estis alvenanta al la placo-limo, esperante ŝin revidi. Dek senfinaj minutoj pasis kaj neniu ekaperis tie. Mario konsultis la horloĝon: estas jam malfrue kaj atendas lin alia sensprita kaj griza mateno fronte al aro da sencerbaj adoleskantoj inter kiuj, por igi la kurson pli plaĉa, li alvizaĝigis tiun kiu antaŭvideblas kiel Jakĉjo la Deŝiranto, la siavica posta Robespierre, la estonta bank-rabisto kaj la potenciala psikopatia serio-murdisto. Eĉ se tro triste, li ne lasis lokon por iu Cervantes, Ramón y Cajal, Severo Ochoa aŭ Alfredo Kraus.

 Ekde tiam, la tagoj sinsekvis sin kaj li ripetadis sian ritaran esperon por atingi la placon Maestro Vide, serĉante tiun sopiratan inon kiu jam iĝis obseda bildo, kaj tamen ŝi neniam aperis.
 
 Mario maldikiĝis dum la du lastaj semajnoj, ŝanĝante sian mienon al silentema, montrante vizaĝon kie paranojo desegnis liajn trajtojn dum al liaj okuloj aperis la neceso posedi tiun efemeran virinon iĝintan lia sonĝa amatino.
Jam unu monato preterpasis kiam, atendante apud la semaforo, lia flarsenso rekonis agrablan parfumon: estas ŝi, sendube estas ŝi! Turninte sian kapon, li konstatis ke siadorse atendis, por transe trotuariĝi,  la plej fervore sopirata animo de lia ekzistado. Mirigita, li apenaŭ balbutis nekompreneblan saluton kiun la knabino respondis per ega rideto, subiganta sian rigardon algrunden kun ŝajniga timideco.

 Tuj post kiam la verda disko malfermis la iradon al piedirantoj, la knabino antaŭenmetis unu sian piedon por ekiri. Dummomente Mario hezitis kaj poste reagis, provante ekigi konversacion kun ŝi.

 -He, jen... mi nomiĝas Mario -li honte hezitis- kaj kien vi... mi signifas kiel vi nomiĝas?

 La afrikanino priserĉis sian mansakon kaj regalante lin per alia varma rideto, ŝi liveris al li  senmakulan blankan kartoneton kun atentokapta teksto skribita per alloga ruĝa inko, kie legeblis: “Ikere Efón 632986326”.
 
 Kiam la regalito finlegis la simplan kartonaĵon, la junulino jam estis supreniranta la unuan ŝtupon al la eniro de la policejo. Tiel perpleksa kiel ekstaziĝinta, li ekpiediris plena je renovigita iluzio direkte al la gimnazio, pli preta ol iam ajn antaŭe alfronti instruan tagon.

 La horloĝo ŝajnis pli malrapida ol iam ajn antaŭe. La horoj plilongiĝis ege peziĝantaj ĝis kiam, fine, la sireno metis finon al la instruo-tago. Mario kuris rapidege ĝis sia domo kaj, tuj post la alveno, senvestiĝinta li kuŝiĝis sur la lito kaj, prenante la kartonaĵon kiel plej deziratan fetiĉon, li celis plenkonscie ekzameni ĝin kaj provi malĉifri tiun sinsekvon de literoj kaj numeraloj.

 -Ikere Efón 632986323. Kion diable signifas tio? -demandis al si la obsedulo-. Mi supozas ke temas pri nomo kaj telefonnumero. Sed, kial ŝi donis al mi siajn datumojn se ŝi tute ne konas min? Eble ŝi provizus ilin al iu ajn kiu ŝin salutas, aŭ eble ankaŭ ŝi sentas iom da allogo pri mi?

 La galantulo endormiĝis meze de maro da disrezonaĵoj, post fluktui ekde ĝojo ĝis amareco, sefoliigante la petalojn de imagaj lekantoj ene de svaga kaj infaneca orakolo ĝis iom-post-iome serenigi sian animon.

 Kiam la vekhorloĝo sonoris li sentis sian kapon tiel malplena kvazaŭ se dum la nokto iuj koboldoj estus ŝtelintaj lian cerbon, kvankam fakte estis bonege al li ripozi, pludormi, ktp. Duonkonscia kaj nekapabla klare pensi, li matenmanĝis per sekega pico kiu estis restanta pakita de antaŭ almenaŭ kvar tagoj.

  Li rimarkis ke li enlitiĝis kun ŝtrumpetoj kiam malferminte la bankuvan kranon li sentis ke humideco supreniris liajn krurojn. Sensapiĝe, li trempita piedpaŝis al la dormoĉambro por rehavi sian etan paperan talismanon. Sekiginte sin per la lito-tukoj li ne surmetis sian kalsoneton sur la vestojn tute simple ĉar ĝi restis ene de la pantalono kiam li demetis ĝin la antaŭan nokton kaj, pli premita ol iam ajn antaŭe, sensuspekte li ekiris al tie kie, kvankam ĝis tiam estis sia laboreja itinero, transformiĝus ekde tiam al iniceca itinero.

 Konfuza kaj mallerta, tuje ektrairante la placon Maestro Vide, li antaŭsentis ke ĉi-tage la sorto estos favora al li, kaj tiel ĝi estis: ĵuse piedtuŝante la esplanadan ekstremon, tiam li ekvidis sian sopiratan deziraĵon marŝantan al li.

Mario sentis ke lia animo aŭ lia kuraĝo glitis sub siajn piedojn. Ke en sia stomako estas, ne nur papilia danco, sed skua meksika muzikista blataro, piedbatanta lian internaĵon kaj, nekapabla bridi la tremon kiu skuis lian tutan korpon kiel junkon, en lia koro malnodiĝis seismo kapabla disvastigi la eĥon de liaj korbatoj ĝis cent metroj ĉirkaŭen.

Kiam tiu Venuso de perfektaj korpaj mezuroj alvenis ĝis preskaŭ lia staro-loko, stuporigita li fuŝbalbutis iun renversitan “saluton”.

Ŝi respondis per larĝa kaj agrabla rideto, iom kaŝproponante inviton al pli daŭra parolado.

 -Mi, nu... -Mario provis balbute daŭrigi- kiel vi?

 Sufiĉis vidi ŝin por scii tion, ke ŝi estas aminda, belega knabino, kaj ke lia lango aĉe glitas samkiel al junulo kiam tiu hazarde trafis sian platonan amon! Miranta pri ŝia sparka kaj ĉiela dentaro, desegnita ene de vizaĝo tiel simetrie ideala kiel perfektaj estis ŝiaj okuloj kovritaj de senmankaj kaj ampleksaj okulharoj, Mario demandeme man-etendis la karton.

 -Mi volus scii kio tio estas- demandis li provante deteni la tremon de sia mano- kiucele do vi donis ĝin al mi?

 -Ha, temas pri mia karto! ekkriis la aludita virino.

 Konfuzita, li rigardis ŝin, dum ŝi direktis sian dekstran manon kun la manplato internen, indikante proprieton.

 Tio estas la numero de mia poŝtelefono, kaze ke volas... vi scias... -sugestis la afrikanino-. Mi estas amoristino, sufiĉas via voko kaj vi havos min.

 Kaj klininte sian vizaĝon ĝis preskaŭe tuŝeti lian tempion per ŝiaj okulharoj, ŝi okusignis al li kaj ekmalproksimiĝis.

 Dum sekundo, la enamiĝinto sentis ke sia tremado atingis la gravecon de Parkinsono. Lia koro tiel rapide galopis, ke li timis ke ĝi eliros pafita elbuŝe, dum tutkorpa disfalemo alpremis lin sur la esplanadajn pavimerojn.

 -Putino! -ekkriis li tuj post repreni la regon pri siaj korpo kaj cerbo-. Ŝi estas putino!

 Kaj kun siaj manoj enŝovitaj en la poŝoj de la pantalono ĝis preskaŭ rompi siajn testikojn, li grandpaŝe ekiris al la gimnazio, tiom konfuzita kiom kolera.

 La nokto estis senmezure pli malbona ol la mateno. Kuntiriĝinta flanken sur la matraco li turnadis la karton kaj la kapon ĝisenuiĝe. Zorgo voradis lin submetante lin en oceanon de kontraŭaj sentoj. Se la fakto, ke tiu virino estas prostituitino fortimigis lin, aliflanke li sentis la kreskon de nehaltigebla avido havi ŝin apud li.

 Pesante la cirkonstancon ĝis kapdoloro, subite li spertis ke la plej profunda parto de sia animo eklumiĝis kaj nova espero ekaperis. Ĉiukaze, ĉu vere gravas ke ŝi estas ĉiesulino, aŭ des pli bone? Li povos ĝui ŝin sen komplikoj kaj devigoj, evitante komenci galantan amindumon ŝarĝitan je ĝentilaĵoj. Eĉ ne necesos alvenigi ŝin al meze multekosta restoracio, por konvinki ŝin demeti sian subkalsoneton. Male, ŝia ofico estis avantaĝa opcio ekigi banalan rilaton evitante ligilojn el kiuj verdire li ĉiam fuĝis; kaj kun tiel freŝa kiel kontentiga ideo li endormiĝis.

 Spite al tiaj viglaj pripensoj, kune kun resaniginta ripozo, li ne povis eviti ankoraŭajn tri tagojn de droniga zorgo kaj dubo ĝis kiam li sufiĉe kuraĝigis sin por voki ŝin.

 -Jes? -demandis dolĉa voĉo el la alia flanko de la lineo- . Diru?

 -Ikere? -demandis la retorika instruisto kun sia spiro malfacila-. Mi estas Mario. Mi ŝatus vin vidi.

 Post aranĝi la servon kaj la tarifon li senpacience atendis ŝian alvenon. Post la sonorila ekzumo, li montriĝis ĉe la pordo por trapasigi la enirejon al ŝi, pel-tirante ŝian brakon endomen.

 Ikere alloge demetis sian mantelon, restanta nuda post lasi fali surplanken la malabundajn vestaĵojn kiuj kovris ŝin. Mario fride ŝvitis antaŭ tia bildo kiam la ĉiesulino lerte malzipis lian pantalonan fendon kaj, genuiĝinta antaŭ li, ŝi stimulis lin pere de ĝojiga delikata midzo. Post kiam ŝi atingis ke lia peniso estas baŭminta tiel rigida kaj dura kiel la trunko de cipreso, ŝi bruske stariĝis kaj karesante liajn generilojn daŭre plezurigis lin masturbante lin survoje al la lito. Alveninte al la litobordo ŝi milde puŝis lin kaj tiel kuŝigis lin; tiel Mario lasis sin fali, kaj rajdante lin, enmetante la faluson en ŝin, ŝi efektivigis dancon je ritmaj movoj dum li palpadis ŝiajn mamojn, provante perlange trovi ŝiajn cicojn.

 Tra la bruna haŭto de la afrikanino jam trairis iu ŝvita guto kiam, fermante la femurojn sur Marion, per lerta turniĝo ŝi atingis ke ili restas en la pozicio de la misiulo, pozicio ĉe kiu, komencante oscilan koksan movon, Mario provis alveni ĝis la plej profunda internaĵo de sia avidita friponino, ŝire ejakulante ene de ŝi, kvazaŭ li ne estus gustuminta viandon de antaŭ mil jaroj kaj tiu estus la lasta vespermanĝo de kondamnito al morto-ekzekutado.

 Finiĝinte, li restis dismetita sur la korpo de la ĉiesulino kun lia cerbo tiel malplena kiel liaj generiloj. Ŝi milde forskuis lin de sur ŝi. Ŝi vestis sin kaj, preninte kelkajn biletojn de sur la lito-tablo, ŝi foriris post kisi lin sur lia frunto, lasante lin en la dolĉa ĉielo aŭ en la infero kie nur loĝas malplenaj kaj sendefendaj kreitaĵoj. Mario reekkonsciiĝis kiam li aŭdis la bruon de la porda fermo kaj, rigardante ĉirkaŭen, li sentis sin tiom satigita kiel senhelpa.

 Post aflikta kaj nostalgia vespero li ree vokis ŝin, kaj la sekvan tagon, kaj la postsekvan... Pli ol unu semajno de rekontiĝoj estis pasinta, milfoje estis la nirvano vidita; sidanta sur unu flanko de la lito, vestiĝinta kaj preta tuj foriri, la stratulino rigardis lin kuŝantan surlite, tenere karesante lian frunton.

 -Vi enamiĝis al mi- asertis la putino dolĉece. Ankaŭ vi plaĉas al mi, sed mi ne povas esti via. Kun ekaperantaj larmoj surokulaj, ŝi delikate metis la biletojn sur la tablo kaj, leviĝinte, ŝi iris for.

 Mario pasigis la sekvantajn sep tagojn vokante ŝin senfrukte. Senesperante, li teksis mil planojn por ŝin retrovi ĝis kiam ĉe la lasta provo, iu dekroĉis la telefonon.

 -Mario?- eldemandis voĉfadeno tra la aŭdilo-. Vi ne devus...

 -Ikere!- alvokis ŝira hurlo disde la alia flanko de la aparato-. Bonvole, venu, mi petegas, mi bezonas vidi vin!

 -Pli bone, vi forgesu min! insistis la interparolantino-. Ni ne devas nin revidi: tio tute ne estas bone por ni ambaŭ.

 Post prononci tiajn enigmajn vortojn la komuniko interrompiĝis. La instruisto sentis sin morti. Li deziris ŝin, li bezonis Ikere-n kiel spiraeron. Ne temis pri kaprico sed pri postulo kiu naskiĝis plej profunde en lia spirito. La ebleco libere ĝui ŝin restas nun pli lontane ol iam antaŭe, agnoskante sin tute enamiĝinta.

Turmentita, li ade rondiris tra la koridoro kiel enkaĝigita tigro, provante elpensi kiel atingi ŝin vidi, kiam la sonorilo ekaŭdiĝis. Li ekkuris malfermi la pordon kiam li rimarkis ke li surhavas nur subvestaĵojn. Urĝe kaj mallerte li strikte surmetis sian negliĝon, malfermis la pordon kaj tuje sentis sin renaskiĝinta: lia muzo atendis en la etaĝa platformo kun vojaĝo-sako enmane, esperante ke li invitu al ŝi resti.

-Sed, eniru, mi petas, ne haltu tie- petegis la gastiganto elspiranta feliĉon.

 La kortegulino direktis sin rekte al la dormoĉambro kaj ĵetante sin sur la litkovrilon amare ploris antaŭ la konsterno de la pretendanto kiu, sidante apud ŝi, tenere karesadis ŝian dorson. Poste li metis sian manon sur ŝia glata gagat-nigra hararo ĝis glit-enŝovi sian manplaton tra ŝia vango, turnante ŝian vizaĝon kaj , kisinte ŝiajn lipojn, li demandis al ŝi la motivojn de tia senkonsola ploro.

 Aflliktita, ŝi konfesis siajn sentojn lamentante ke ŝi ne estas libera. Ŝi apartenas al reto de virino-komerco kiu estis alportinta ŝin el Niĝerio kaj, se ŝi restus kun li, ili ambaŭ endanĝeriĝus. 

 Mario proponis dialogi kun la kaptistoj cele intertrakti la prezon de ŝia elliberigo, preta pagi tiom kiom necesos por konservi ŝin apud si.

 -Tute ne eblas, ne temas pri mono!- plorĝemis la fuĝintino. La babalavo ne lierigos min ĝia kiam ili ordonos al li. Kaze ke ili tion faros iun tagon!

 Ikere klarigis ke ŝi liveris al joruba sacerdoto sian espiriton kiel garantion pro ĉiuj elspezoj por alporti ŝin en Hispanion. Ŝi perfekte sciis ke ŝi venos por trotuarumi, sed malgraŭ ke ŝi jam antaŭlonge elpagis sian tutan ŝuldon, ŝi ne estas atinginta la liberigon far la sorĉisto. Ili daŭre ekspluatis ŝin, sen spuroj de ŝanĝo en la situacio. Lasinte ke subita deziro alportu ŝin, ŝi rifuĝis apud li sed, se ŝi ne revenos al la bordelo, fine ili brutale miskondutos kontraŭ ambaŭ.

 La kapo de Mario vertiĝe turniĝis ĉirkaŭ ĉiu tiu sciigo kiu alvenis en lia cerbo kiel borilo inundanta lin pro stuporo. De lia epoko de studento li memoris la mencion pri tiuj malproksimaj landoj aŭ pri ties praaj ritoj kaj kredoj fare de profesoro nomiĝinta Madoz kiu, pridubante multnombrajn postulatojn de tiuj atavismaj religioj, li tamen neniam aŭdacis obĵeti, eĉ ne unumomente, pri la efiko de ties magiaj ceremonioj, plenplenaj je la blinda fido de iliaj piuloj.

 -Temas pri tiel solidaj kredoj kiel niaj kristanaj kredaĵoj-, asertis la antropologo al siaj lernantoj- kaj ties impres-markoj estas tiel nediskuteblaj sur iliaj adeptoj kiel al ni la nekontestebla efiko de atoma bombo.

 Provante re-alĝustigi la puzlon al kiu la vivo transformiĝis dun la pasintaj tempoj de lia vivo, Mario laŭorde analizis siajn aspirojn, bezonojn, frustrojn kaj timojn. Li provis eltiri ion klaran el tiu galimatio de magiistoj, sacerdotoj kaj malnovaj profesoroj kio faciligos plenumi sian nehaltigeblan avidon reteni Ikere-n apud li, kiam en lia menso lumo ekiĝis.

-Paulo!- ekkriis li plensukcese kiel grandega “trovita”-, li scias pri tio ĉio kaj li helpos nin!

 Kaj, plektante iliajn fingrojn, li alpuŝis ŝin disde la lito kaj alterigis ŝin milde kontraŭ lia brusto, brakumante kaj kisante ŝin.

Tiun nokton Mario festis sian novan vivon plejĝoje. Ornamante la manĝoĉambron, li unuafoje uzis tablotukon, kuirinte laŭ sia plej bona scio spagetojn kun tomata saŭco. Kaj cele vesti la okazaĵon iom solene, li surtable prezentis botelon de vino Ribeiro. Por la deserto, li malfermis persiko-ladskatolan konservaĵon kiu, se oni juĝis pri ties postgusto, ĝi kadukiĝis almenaŭ antaŭ jarkvino, transiĝinte la siropo al pura trinitrotolueno.

 Sed Ikere ne estis trankvila. Kvankam ja katolika pastro estas respektinda, des pli se de la Kompanio de Jesuo, kiujn ŝi konsideras alt-nivelaj kaj inklinaj al malbonhavuloj, ja babalavo estas viro kiu ege superos lin.

 La prostituitino strebis kompreni la senzorgon de ŝia amanto laŭ la sama volo kiun ŝi metis por maĉi rancan persikon senplende, kun grandega rideto sur sia vizaĝo, kiu ne atingis kaŝi la obskurajn aŭgurojn kiuj ŝvebis super sia animo.

 Mario konsideris ŝian zorgon negrava. Priserĉante tra la tirkestoj de la salono ĝis atingi trovi sian ciferecan kameraon, li metis ĝin sur la tablo kaj, invitante ŝin sidiĝi sur la sofon, li enfokusigis la lenson, pretigis la aŭtomatan ekklikon kaj tuje li metis sin apud ŝi.

 Ikere elspiris la aromon je tia Afriko plej profunda el la dokumentaj filmoj, kie la nigra kontinento transformiĝas al kolorplena edeno kaj la savano montras la plej brunigitajn haŭtojn vestitajn de safran-nuancaj tunikoj. Kovrinte sian vizaĝon per sia mano kvazaŭ signo ke ŝi hontas kvankam feliĉas, la mieno de la indiĝenino printiĝis en sinsekvo de fotaĵoj kiujn Mario eltiris meze de ŝercemaj ridoj. La vespero poste plilongiĝis inter karesoj kaj konfidencoj ĝis kiam ili profunde endormiĝis sur nupta lito ŝvitinta je amoro kaj mielo.

 Mario vekiĝis ektimiĝanta. Li daŭre strebis reveni al vigilo fuĝante el la terura koŝmaro en kiu oni forprenis Ikere-n el liaj brakoj, kiam li komencis palpi ĉirkaŭ sin. La lito estis dezerta aŭ, pli bone dirite, estis nur li. Plektita inter la litotukoj li stariĝis kaj iris al la vaka banĉambro. Stumble kaj restumble sin urĝante, kun la blankaj tukoj nodiĝintaj inter siaj kruroj, li atingis la kuirejon por vidi ĉu Ikere tie matenmanĝas. Ankaŭ ne. La ĉambro estis tiel malplena kiel la resto de la loĝejo. Nur noto sur la salona tablo certigis tion, ke la pasinta nokto ne estis sonĝo.

 Mi devas iri for. Ne eblas resti pli longe apud vi -li flustre legis-. Mi amas vin kaj ne volas ke oni vin vundu. Mi provos ke la prostituistoj ordonu la sorĉiston liberigi mian spiriton; se tion mi atingos, mi revenos. Bonvolu ne serĉi min, jen la pleja bono por ni ambaŭ.

 Forlasita, li lasis sin fali sur la sofon, sentantan teruran malvarmon trairantan lian dorson kaj profundan doloron ronĝantan lian internaĵon. Nekapabla koncepti tiom da rezigno, estis al li same neverŝajne akcepti sian vivon sen ŝi. La antaŭan tagon estis li tiel feliĉa! Tuje li intencis ŝin serĉi. Sed kie! Li apenaŭ konis peceton el ŝia biografio: ke ŝi naskiĝis sine de kampara familio elvenanta el riverborda vilaĝo apud la fluejo de la rivero Ogum, proksime al la metropolo Abeokuta, situanta en la ŝtato kiu nomigas la riveron kaj paradokse fondita en 1825 kiel rifuĝejo kontraŭ la deportado de sklavoj.

Ŝia infanaĝo pasis inter la koton-rikolado kaj la kakao-produktado. Kvinjaraĝa ŝi helpis sian patron elŝoveli montojn de cemento kaj rosti ternuksojn, depende de la sezono aŭ de la mendoj de la grandaj bienmastroj, en urbo kiu malgraŭ ties natura heleco montradis preskaŭ ĉiam plumbecan ĉielon, kontraste al tiu kutima bluo de Afriko.

 La naivaj tagoj de la infanaĝo pasadis tra urbo kun nurunu-etaĝaj koloniaj konstruaĵoj, aŭ maksimume du-etaĝaj, escepte de la centra areo superrigardita de enorma baziliko kun grandega tegmento, akra sonoril-muro kaj turoj, kies surfasadaj grizoj kaj blankoj kontrastis al okro-koloro kiu tinkturis la murojn de la restantaj kvartaloj. Tutcerte temis pri la plej alta kaj volumena konstruaĵo de urbo kiu montras la verdecon de la arboj kiuj regas ĉiujn stratojn, kie Ikere situigis superan diaĵon kiu protektas la feliĉon de ĝia loĝantaro spite al la malbonhaveco.

 Ĉirkaŭita de necesoj, kiel kutime ĉe la plimulto el la niĝeriaj inaj infanoj, dektrijara ŝi edziniĝis laŭ familia aranĝo al viro kiu proksimume duobligis ŝian aĝon, kiun ŝi tute ne konis kaj pri kiu ŝi sentis eĉ malplie.

 La nupta nokto la malfeliĉulino fuĝis al la parenca domo provante eviti ke oni altrudu al ŝi havi amorajn rilatojn kun ŝia novega edzo, kaj tuj oni remetis ŝin sub lia protektado aŭ, pli bone dirite, jugo. 

 Sub la geedza tegmento, Ikere spertis korpe kaj anime la plej profundan sencon de tradicio, estinte brutale perfortita de ŝia edzo. Kiel frukto de tiu terura puno naskiĝis la unua ido kiu estos sekvata de alia kiu alvenis la mondon ene de samaj cirkonstancoj, antaŭ ol tio, ke ŝia torturanto repudias ŝin, havantan dek kvin jarojn, perdintan ĉiun eblecon revidi ŝiajn gefilojn kiuj restos por-ĉiame sub la regado de la eksedzo.

 Malestimita, ŝi denove rifuĝis en la parenca domicilo kie la detruema pezo de la tradicio reduktis ŝin al ostracismo kaj disdegno, pro tio ke oni konsideras ĉiun divorcintan virinon malhonoro en kiu ajn deca niĝeria hejmo, sendepende de tio, ke separitan en iu ajn civilizita loko, la plej bazaj naturaj leĝoj pravigus la estingon de tia geedza akordo.

 Ŝia patro baraktis inter la respekto al la normoj de la prauloj kaj la korinklino kiun li sentis al ŝi, konscie que en tia situacio ŝi estos fine altrudita iĝi profesie prostituitino en iu ajn bordelaĉo ĉirkaŭaĵe de Abeokuta.

 Opresita de la strikta socia subpremo, en provo forigi tiun destinon kaj almetante la amon super la moro, estanta ŝi apenaŭ deksesjara, la familio transloĝiĝis al vilaĝeto apuda al la urbo Ibadán, je la sudokcidento de la lando, kie ilia anonimeco ebligis al ili pli komfortan vivon.

 Ŝi ĵuse deksepjariĝis kiam ŝajnis ke Dio venis vidi ŝian patron ĉar li akiris stabilan laborpostenon ĉe fabriko por ellabori cigaredojn. Sed tiu gajo mallonge daŭris ĉar li mortis venenita de la damninda tabako apenaŭ naŭ monatojn poste.

 Dum la sekva jaro ŝi fuŝvivadis kunpartiganta kun sia patrino la plej grandan malabundecon ĝis kiam, Ikere preskaŭ dekokjara, la kompatinda virino mortis, oni ne scias ĉu pro tiom da manko, ĉu pro tro frua maljunaĝo, aŭ ĉu pro la aĉa miksado de tiom da malhavoj kiuj trafis ilin.

 Orfa, kies nura havaĵo estas malsato, iun tagon Ikere eniris kaŝpasaĝere la fervojan linion kiu kunigas Lagoson kun Kano, serĉe de simpla bovlo de tapioko pere de kiu plenigi la kavon kiu krakas en ŝia internaĵo. Sola tra la urbaj stratoj, kiel eble plej evitanta prostituadon, ŝi almozpetadis kaj priserĉadis en la rubejoj kiun ajn krudmaterialon pere de kiu enspezi kelkajn mizerajn kobo-monerojn. Foje, kiam ŝi sukcesis kolekti sufiĉajn monerojn kobajn kaj unu du nariojn kiuj mirakle kursadas, ŝi interŝanĝis ilin kontraŭ biletoj en iu banko de Insulo Victoria, kio ebligis al ŝi malgrandajn luksaĵojn kiel varman manĝaĵon.

 La afero estis kolekti minimuman kvanton da narioj ĉar, pro tio ke la kobo ne havas objektivan valoron, oni vendis nenion subpreze de kvin narioj.

 Ekde tiu kvanto, ĉiam kvinoblige, ŝi povis akiri lakton kaj eĉ pladon de indiĝena naija kuirarto ĉe iun ajn buka aŭ strata budo. Estis okazoj kiam ŝi satigis sian malsaton pere de bovlo farita el hepataĵo kaj alifoje pere de seka viando spicita konata per la nomo kilishi, kvankam plej ofte nur eblis iom da supo egussi. La restantajn tagojn ŝi akumulis paciencon por haltigi malsaton aŭ trompis ĝin pere de la sugestio al si mem ke sia stomako estas plena eĉ se nur de simpla aero.

 Sed Ikere estis, malgraŭ ĉio, ege juna kaj alloga kaj tiel ŝi elstaris meze de tia pelmelo de malpureco kaj malhaveco, kaj ne pli ol tri monatoj preterpasis kiam iu prostituistino rimarkis ŝiajn eblecojn kuraĝigante al ŝi senhezite profesii en la afero. Spite al la komencaj hezitoj ŝi opiniis ke ŝi nenion havas krom sia intergambon, kaj pere de la sprita penso, ke piĉo bone administrata povas esti bonega mon-kaso, ŝi konsentis akompani ŝin al apartamento kie almenaŭ manĝo estos abunda kaj ĉiutaga.

Nur unu semajno pasis kiam la bordela estrino proponis al ŝi vojaĝon al Eŭropo patronita de distribua reto enradikiĝinta en Hispanio, kie la promeso por profitoj estas nekalkulebla kaj la vivo komforta kiel neniam ŝi povus imagi.

La malfeliĉulino konsentis je la deviga kondiĉo ke ŝi submetiĝu al antaŭa ritaĵo, provizore cedante ŝian spiriton kiel avalon por tio, ke jam en la alvenloko ŝi plenumos la interkonsentitan pakton, certigante la liberigon de ŝia animo tiam kiam estos repagataj ĉiuj elspezoj okazigitaj en ŝia promes-plena ekspedicio kun la “entreprenistoj de la libera tempo” komisiitaj protekti kaj inspekti ŝin ĝis tiu momento.

 Jen tio estas ĉio kion li konis pri Ikere: la tragikan historion pri ŝia seksa ekspluatado, kelkajn svagajn konojn pri la religioj ĉe la aŭtenta Afriko kaj la ironion, limantan la paradokson, ke ŝi elvenis el Abeokuta, urbo fondita en la pinto de la homo-komerco por esti rifuĝejo kontraŭ la deportado de sklavoj. Nenion plian, eĉ ne kie ŝi loĝis aŭ laboris. Apenaŭe konis li ŝian nomon, Ikere Efón, kaj telefon-numeron transe de kiu, tre verŝajne, post tia noto ŝi ne respondos.

 -Mi perdos nenion se mi tentas la diablon- Mario pesopensis al si. Ĉiukaze, la telefono ne formanĝos min.

 Per sia tremanta fingro li klavis la numeron sen atingi respondon, nur la senĉesan kaj impertinentan zumon de okupata lineo. Li insistis almenaŭ dekdufoje plie, kiam li fine aŭskultis la aliflakan dekroĉon. Strida vira voĉo retorike respondis.

 -Jes? Ikere ĉi-momente ne povas respondi la telefonon, ŝi estas priatentanta alian klienton- sciigis la fia ekspluatanto. Se vi volas, mi povas sendi al vi alian nigrulinon kiu estas ĉi tie; mi havas amason da ili por elekti. 

 Mario rekroĉis la telefonon tiom furioza kiom vomema. Certe li ĵus aŭskultis unu el tiuj fiuloj kiuj ekspluatadas ŝin kaj, ne povinte reteni sin, li rapidis al la necesejo por vomi. Distordita, doloranta kaj malpura li sentis sin tute profanita ene de sia plej intima esto. Enirinte la duŝejon li sapis sin furioze, sen atingi forigi la sensacon de malpureco, poste senrezulte provante tion pere de la spongo. Fine li prenis broson je malmolaj dentoj kiun li konservadis apud la bankuvo por viŝi la tapiŝojn kaj, brosinte sin tutenergie, li haltis kiam li rimarkis ke li estas senhaŭtiganta sin mem. Aldone al la anim-doloro, almetiĝis nun la damaĝo ĉe sia senfeligita haŭto. Kompate li esploris sian glanon: ĝi videblis sango-karna, dum la sapo jukis ĉe lia skroto kiu, post tiom da gratado, restis senfeligita kaj, vidinte la elŝiritan vilaron kiu buliĝis meze de la brosaj dentoj, sentante sin tiel makulita kiel antaŭe, li ekploregis.

 Tiun vesperon la botelo de vin-feĉa brando nivele malaltiĝis rapidpaŝe. Inter ebrieco kaj senesperiĝo li eniĝis en kapturnejon kiu kondukis lin al kirlego pro malespero.

 Lia premanta aflikto interrompiĝis pro la telefono. Ektimigita kaj senkuraĝinta li dekroĉis la aparaton.

 -Ikere?- eldemandis Mario deprimiĝinta- kie vi estas?

 -Ikere, kiu estas tiu? demandis la interparolanto-. Mi estas Paulo.

 -Ha, Paulo... - respondis li, disfalinta kaj laceca-. Mi pensis ke temis pri alia homo.

 -Mi supozas! replikis la misiisto-. Sed kio okazas al vi? Mi tuje iras vidi vin!

 Alveninte, li trovis lin ebria kiel vinbarelon, preskaŭ senkonscia kaj nuda, kuŝanta sur la sofo, inundita de vomaĵoj. Vidinte lin en tia kompatinda stato, la pastro rapide pretigis kafon kaj, post plenigi pelvon, li tualete lavis lin.

 Mario faris ebriajn idiotaĵojn meze de la flegoj de la predikisto, turnante sin kontraŭ imagaj malamikoj kvazaŭ Kiĥoto batalanta kontraŭ la vento-mueliloj.

 -Mi trovos ŝin, damnaj fiaĉuloj- minacis li-. Kaj ŝi estos mia por ĉiam!

 Kiel eble evitante la pelmelajn vangofrapojn, almetante paciencon kaj la enhavon de tri kafo-aparatojn, Paulo atingis revenigi lin en la mondon de la konscio.

 Kovrita de plejdo kaj kliniĝinta antaŭen surseĝe, subtenante sian kapon inter siaj manoj, Mario plorsingulte rakontis sian malfeliĉon al Paulo, kiu sugestis ke li prenu kontraŭanksiaĵon el la sukurkesto.

 -Glutu ĝin, vi bezonas ripozon!- petegis la pastro preskaŭ enmetante al li la pilolon subgorĝen-. Morgaŭ, kiam vi estos pli serena, ni provos tion ĉion solvi. Enlitiĝu, mi privigilos vian dormadon.

 Akompanante lin ĝis la dormoĉambro, li enlitigis lin, duonkovrigante lian vizaĝon per lit-kovrilo ĉirkaŭ lia kolo, laŭ preskaŭ patrineca flego.

 Kutimiĝinta al la plej malbonaj malkomfortaĵoj kaj kovrita de dika plejdo, la jezuito profunde kaj serene endormiĝis, sidanta sur divaneto ĉe la piedo de la lito de la afliktito. 

 Ĝojanta pro la memoraĵo de sia nigrahaŭta diino, Mario ankoraŭ provis kontraŭstari la dormigilon regalitan de la pastro, kiam laco venkis lin, ŝtelante lian konscion por sendi lin al la sonĝo-mondo. 

 Li pasigis maltrankvilan nokton. Tre ofte li vekiĝis pro la brua pumpado de sia koro, toksiĝinta pro kafo kaj alkoholo. La misiisto, male, ripozis kvazaŭ senkulpa infano, sonĝanta pri la gajo de la labirinta kabanaro de sia sopirata Rio de Ĵanejro. 











jueves, 8 de diciembre de 2022

 Poemetoj kaj mikro-rakontoj

Saluton, karaj. Jen mi reprenas la skribilojn dum kelkaj tagoj. Mi nur celas verki kelkajn etajn ideojn. Verdire, freŝtempe mi interesiĝas precipe pri mallongaj poemoj kaj mikrorakontoj. Fakte, la emo al minimumismo pli kaj pli altiras min en mia ĉiutaga sinteno pri la vivo. Aldone kaj rilate, mi nun emas rezigni pri perfekteco en multaj aferoj. Pli bone lasu min ĝui kelkajn neperfektaĵojn, kiuj ofte estas ankaŭ belaj kaj utilaj. La lasta poemeto de la kolekto tion esprimas je tre simpla maniero.

Spite al tio, la tri unuaj poemetoj sekvos la naŭsilaban longon (tre ŝatata de mi) kaj iom da akceptebla asonanca rimo.

Fine, mi remarkigas tion, ke en la mikrorakontoj estas la leganto kiu povas imagi kaj kompletigi multajn detalojn de la historio. La celo estas instigi scivolemon pri la antaŭaj kaj postaj okazaĵoj de la intrigo, kio tutintence estas kiel eble plej mallonge prezentita. 

(La artikolo restos aperta por postaj eblaj aldonaĵoj) 

Ĝis baldaŭ, samideanaj geamikoj! 


Minimumismo belas

Infanaĵoj

Mankas al mi miaj ludiloj
kie, do, forkaŝiĝis ili?
infan-memoraĵoj, sopiroj
kial devis ili foriri?

Lontanaj tempoj de amikoj
junaĝajn sentojn, ĉu eltiri?
kamparaj padoj, bildo-libroj...
mildajn ventojn, iru mi spiri!

Riveretoj kaj montopintoj
ĉu mi povas vin nun transiri?
revigaj biciklaj stiriloj...
mi petas: lasu vin reiĝi!

Venas fino al ĉies vivoj
eble io povos postvivi...
enkoraj kanzonoj, knabinoj...
volegas mi ree vin vidi!


Birdetoj

Karaj birdetoj: atentu min
aŭskultadas mi viajn kantojn
viaj triloj kaj pepoj, sen fin’
ŝvebas agrable en la ĉambrojn
akompanu min dum mia viv’
restu kaj ĝojigu la kampojn!


Pluvo mankas

Ho! pluvo ege mankas al mi
ve! al ni ĉiuj mankas pluvo
La Tero sekiĝas pli kaj pli
pri la monda fino, jen pruvo

Oron amasigis la homar’
diamantoj estis amataj
nafto, gaso, plene putra mar’
foraj planedoj vizitataj

Kio estas pri tio l’util’?
niaj staploj plenas je rubo
venu ploro, lamento kaj kri’
aj! kie kuŝas bena nubo?

La sonorilo 

Mateniĝas, mi milde vekiĝas. Leviĝinte, mi la domon traserĉas. Ŝi ne plu estas tie, ho ve! Kaj tiam... la porda sonorilo aŭskulteblas!


La fina venko

Mi restadis ekstere de ĉio dum jaroj. Mi restis tute izolita, en la kamparo. Kaj tiam, iun tagon, revenis mi en la urbon. Videblas verdaj steloj, ie kaj tie... Jen nekonata homo diras al mi “saluton” en la zamenhofa. Kio, do, okazis dum mi foresto...? Ĉu la fina venko? Diable...!!


Malplie kaj neperfekte

Minimumismo venu al mi!
kial strebe serĉi tri cent?
Ĉu ne sufiĉos tridek, eble nur tri?
Malutila celo al perfekteco
ne indas ĉiam aranĝi rekte
foje pli belas iom da klin’...



Tiu ĉi desegno iamaniere resumas la ĉi-artikolan kolekton 




--------------------------
Aldonaĵoj


Kies koro sangas?

Promenas mi tra la vilaĝaj stratoj. Meditas mi pri la mondaj kruelaĵoj. Kial tiom da batalemo, tiom da maljustaĵoj?
Jen apuda ĝardeneto. Plantoj, floroj, branĉoj, tigoj... Vidas mi ankaŭ ŝtonojn kiuj tie kuŝas kvazaŭ ornamaĵojn. Ha, tiu kor-forma marmoraĵo vekas mian atenton. Ŝajnas, ke iu pentris ruĝan strion meze de ĝi...
Nu, ĉio miksiĝas: belaj esperoj, timoj, angoroj; plantoj, ŝtonoj, malgajaj koroj.
Tiam, mi reekpromenas. Piedpaŝas mi meditema. En vivo, foje doloroj alvenas. Restu mi en vivo poema...


Komponaĵo el ĝardeno apudhejma