monda lingvo

monda lingvo

lunes, 16 de mayo de 2022

 Migdalo, cerbo-migdalo... Amigdalo!

  (Jen demando mia aligita en iu socia retejo por esperantistoj)

 Saluton, karaj. Lastatempe mi iom studadas pri la diversaj partoj de la homa cerbo. Tra tiuj studoj, mi facile trovis la respondajn esperantajn vortojn por la diversaj organoj: loboj, ventrikoj, kortekso, hipokampo, talamo, hipotalamo, hipofizo... Sed mankas al mi la esperanta vorto por tio kio, en aliaj okcidentaj lingvoj, nomiĝas amigdala, amygdala, ktp. Temas pri duopa organ(et)o situanta ĉe la subkorteksa areo, kaj kiu tre utilas por la pra-instinktoj kiaj timo, seksumo, agreso, ktp. 

 Kiel vi eble jam scias, temas pri vorto devenenta el la greka (αμυγδαλή), kiu signifas “migdalo”, ”amando”. Ŝajne -post konsultado- mi vidis ke eĉ en ekzotaj lingvoj tiu sama koncepto-vorto de “migdalo” estas uzata ankaŭ por tiu encerbaj organetoj. Kaj amygdala estas ofte ankaŭ uzata por nomi tiujn migdal-formajn organetojn kiuj troviĝas malantaŭgorĝe (esperante: tonsiloj, hispane: amígdalas). 

 Jen mia demando: Ĉu konvenas uzi la vorton “cerbo-migdalo”; aŭ eble “cerbo-tonsilo“...? Aŭ eble estus pli bone enkonduki la vorton ”amigdalo“ por fari pli facilan distingon...?




(Aldonite al tiu mia artikoleto kelkajn tagojn poste)
 
 Nu, danke al afabla helpo de samideano, fine mi atingis respondon al mia demando. Post aliro al la verko Esperanta medicina terminaro (1979, de la ĉeĥa medicinisto Josef Hradil) mi kontrolis tion, ke la esperanta vorto estas amigdalo. Do, tio ebligas iaman postan eseon mian pri tiu afero.
 




domingo, 15 de mayo de 2022

 Filozofio de la naturo  

 (Je la serĉado/konservado de feliĉo. Skizo por prelego)


Ni ĉiuj havas demandojn pri la senco de nia vivo. Kaj ofte oni ege suferas pro diversaj mensaj kialoj. Tio certe estis mia persona kazo, pro diversaj longaj krizoj de angoro kaj anksio. Post iom da terapioj, medicinaĵoj kaj ĉi-tema studado, mi alvenis al kelkaj konkludoj. Eble ili utilos al aliuloj.

Psikologio estas la scienco kiu studas kaj analizas la penson kaj la konduton. Kvankam en tiu ĉi afero psikologio estas la ĉefa konsiderenda stud-objekto, aliaj branĉoj de scio estas ankaŭ atentendaj . 

Por tion resumi en nur kelkaj vortoj, oni diru ke kutime -surbaze de unu el la naturaj instinktoj pri kiuj oni parolos poste- iu vivulo aliras iun difinitan celon. Se fine tiu celo estas atingita, tio estigos kemian rekompencon fare de la nerva sistemo. Kaj tiu plezuriga rekompenco plifortigos tiun specifan konduton ĵus agitan, kio okazigos ke ĝi ripetiĝu sufiĉe ofte por plibonigi la ekzistadon de la porokaza vivulo. Tiel, direndas, ke la konduto kaj la pensoj de ĉiu ajn homo (fakte de preskaŭ ĉiu ajn vivanta estaĵo) estas determinataj de kelkaj nepraj faktoroj. Jen ili:

1.-  Biologio. 

Pri ĉi tio, menciendas la nervaj sistemoj: 

a) centra: spina mjelo, bulbo, cerebelo, cerbo...
b) periferia: dendritoj, aksonoj, sinapsoj, nervotransigiloj... 
c) aŭtonoma: la bazaj funkcioj de iu korpo (spirado, digesto, korbatoj, ktp) estas sendependaj de la konscio. La ANS konsistas el du partoj: simpata (aktivaj procezoj) kaj parasimpata (inhibaj procezoj).

2.- Kemio.

 Temas pri la elementoj kaj komponaĵoj kiuj trairas nian sangon, limfon, ĉelaron. La plej gravaj estas sendube la ĉirkaŭ sesdek specoj de hormonoj: serotonino, dopamino, adrenalino (nuntempe nomata epinefrino), melatonino, seksaj hormonoj... Sed ankaŭ inkludendas en tiu grupo vitaminoj, glucidoj, lipidoj, protidoj, aminoacidoj. Entute, temas pri kemiaĵoj en kontinuaj procezoj, kie ĉio rilatas iamaniere. Por ekzemplo, melatonino estas proteino (kies kemia formulo estas: C13 H16N2O2).

 3.- Lernado (kaj mallernado)

La lernaj procezoj estas la ĉefa stud-objekto de la plejmulto el la psikologiaj skoloj (funkciismo, kondutismo, geŝtalto, kogna kaj evolua psikologioj, ktp). Kaj ankaŭ de etologio. 

En tiu ĉi kampo, multaj demandoj stariĝas: ĉu la paradigmo stimulo/reakcio estas tiel grava kiel asertas la kondutisma skolo?; kiamaniere (integre aŭ laŭparte) ni perceptas la realaĵojn?; ĉu spertoj estas ĉiam necesaj en la lerno-procezoj?; kie situas la denaskaj reagoj kiuj ne bezonas specifan lernadon...?

Foje, ankaŭ kelkaj orientaj filozofioj atentas tiujn procezojn pri lernado kaj la eblecon libere decidi. Tiel, la sinteno de taoismo al la akceptado kaj sekvado de la naturaj fluoj estas ekzemplo de tiu atento. Ankaŭ diversaj filozofiaj skoloj tra la historio pritraktas tiun aferon. Mi nur menciu la determinismon de Baruch Spinoza: ĉu homo estas libera por decidi aŭ ĉu homo nur povas sekvi kaj obei la naturajn regulojn? Eble ĉio estas antaŭfiksata de la naturo? Jen temo por alia prelego.

4. Instinktoj

Kvankam tio estas fakte parto de la biologiaj elementoj, ilia graveco meritas apartan punkton. Do, estu akceptita tio, ke estas diversaj bazaj biologiaj instinktoj kiuj gvidas ĉiun ajn penson kaj konduton de ĉiu ajn vivanta estaĵo, kaj unuopa kaj kolektiva. Tiuj instinktoj estas: al supervivado, al adaptiĝo al la ĉirkaŭa medio kaj al reproduktiĝo. 

Aldonendas ĉi tie ke la naturo ankaŭ provizas nin per unu rimedo por la atingo de la sukceso en la celoj de tiuj instinktoj. Temas pri la rimedo de la de mi nomata "ŝparvojo", laŭ kiu la plej rekta kaj rapida vojo estas kutime la plej taŭga por alveni al la sukceso en nia ĉiutaga lukto al plu-vivado. Nia menso pli facile (kaj erarige) funkcias per la sistemo de blankaj/nigraj realaĵoj ol per la akceptado de kompleksan gamon de enmezaj grizoj. 

Kaj ne nur okazas tiu dikotomeco. Estas ankaŭ menciende, ke ĉiu decido en nia ĉiutaga vivo alfrontas la dubon inter timo kaj (kon)fido. En tiu ĉi punkto, niaj bazaj instinktoj kutime portas nin pli facile al la areo kie “timo” regas nian konduton. Se oni iom pliprofundiĝas, oni povas konkludi ke tiu tendenco al timo estas la radiko por la plej gravaj kreitaĵoj de la homaro el socia vidpunkto: la avido/neceso por akiri privatan proprieton -kaj enskribi ilin en publikaj registrejoj-, la establo de ĉiuspecaj landlimoj, la konstanta pretigo por defendi sin (armeoj, militoj)... Male, tutcerte, se niaj socioj baziĝus sur la ideo de “konfido”, nia mondo estus tute alia...

Nu, tion ĉion dirite kaj komprenite, jen mia listo de konkludoj por -provi- atingi mensan ekvilibron. (Temas ja pri tre "evidentaj kaj simplaj konkludoj". Tamen, mi pensas ke, tre ofte, plej simplaj konsiloj plej utilas): 
 
1.- Ĉiu ajn okazaĵo havas iun racian sciencan klarigon. Eble oni ne atingos ĝin eltrovi aŭ diveni; sed tamen, estas ja racia eksplikado. Tio implicas, ke nenia taŭga klarigo devenos el tiaj historie gravaj scio-fakoj kiaj religio, juro, metafiziko, historio, superstiĉo. Tiel, multaj timoj malaperos.

2.- Certe, iu speco de fina morto alvenos por ĉio ajn kio ekzistas. Pli aŭ malpli frue. Al ĉio ajn. Eĉ al mi, eĉ al vi, eĉ al ili, eĉ al la steloj... Eĉ se oni preferas interpreti tiun morton kiel "modifon aŭ transformiĝon de stato", aŭ kiel naskiĝilon al aliaj realaĵoj. Foje, eble oni povos prokrasti ĝin; sed foje, tio tute ne eblos. La Naturo ordonos. Ni akceptu. Multaj aliaj timoj malaperos.

3.- Neniu el niaj ĉiutagaj zorgoj meritas nian zorgon ĝis la punkto sur kiu ni -tuj kaj daŭre- senutile malfeliĉiĝas. Tamen, ĉiu homo devas agi, trovi kaj efektivigi la tasko(j)n pere de kiu oni plenumu la ideon pri havigi sencon al sia vivo. Sed tiu plenumado devas esti efektivigata laŭ la taŭga mezuro. La latina poeto Horacio skribis kaj resumis tiun ideon per la aksiomo est modus in rebus. Mi esperantigus tion per "al ĉiu afero, sia nivelo".
 
(Poste, mi iom disvolvos tiun ĉi ideon, subtenante la sintenon favore al minimumismo).

4.- Ĉiu estaĵo en la universo havas sian rolon. Kaj, sufiĉe ofte, okazas ke tiuj roloj estas neakordigeblaj inter ili. Do, kolizioj, luktoj, kaj disputoj okazos. El puraj sciencaj vidpunktoj, tio estas neeviteble. 

5.- Tamen, en la sfero de homaj estaĵoj, eblas establi iun akcepteblan regulon, kiu permesu ĝeneralan pacan kunvivadon. Persone, mi ŝatas la jenan maksimon: Estas pli bone kunlabori ol konkuri. Certe, unua-vide, tiu ĉi aforismo ne atingas la profundan nivelon de ia Kantia “kategoria imperativo”. Tamen mi pensas ke, pere de tiu ideo, ĉiutage konvene aplikita, oni alvenos al altega nivelo de ekvilibro, kaj unuope, kaj tuthomare. Jen aliaj manieroj esprimi la saman ideon: Vivu kaj lasu vivi. Ĝuu kaj lasu ĝui. 

Kaj jen unu lasta konsilo: ni interpretu tion ĉion per iu fleksebla aliro kaj per iu poezia spirito. Do, kvankam konkuro ne estas bona ideo por kunvivado, tamen akcepteblas iom da (pacema) ludo kaj sporto inter homoj. Kaj kvankam ĉio iam mortos, ni pensu ke, tre eble, poezio ĉiam vivos... Do, kial ne ni provu esti poezio, parto de eterna poemo...?


(Pripensis, verkis kaj desegnis: Juan García del Río)
 



(Kelkajn semajnojn poste, mi decidis aldoni tiun sekvan suplementon. Nun, ĉio pli bone konformiĝas)  


Minimumismo bonas

Kaj nun mi eksponu la aldonendan parton kiu kompletigos mian filozofian sintenon fronte al nia vivo. Vidite, ke en mia tria konsilo mi asertis ke “al ĉiu afero, sia nivelo”, mi nun daŭrigas tiun fadenon per la ideo ke “malpli estas pli”. 

Jes ja, tiu frapfrazo estis fasonita de la german-devena arkitekto Ludwig Mies van der Rohe, meze de la pasinta jarcento. Surbaze de tiu ideo, oni devas apudmeti (eĉ forigi) tion, kio utilas al nenio kaj kio, fakte, nur malhelpas pli facilan vivon. 

Mi diru, ke estas aliaj frazoj kiuj ege taŭgas por subteni tiun filozofion. Ekzemple, tiu mia plej ŝatata maksimo estas tiu proponita de la angla mezepoka filozofo Vilhelmo de Okam (nome lex parsimoniae = leĝo de la ŝparo) kiu asertis, ke “pluro ne aldonendas sennecese” (latinlingve: pluralitas non est ponenda sine necessitate). Tiel, la plej simpla solvo estas kutime tiu plej utila. 

Kaj ni ne forgesu la aksiomon uzatan en logiko kaj matematiko, konatan kiel la principo de sufiĉo kaj neceso. Ĉi-kaze, temas eĉ pri nepra metodo, ne nur laŭ-gusta opcia vojo.

Oni devas rimarkigi tion, ke la celo de tiu ĉi filozofio ne estas “uzi preskaŭ nenion”, sed uzi tion, kio necesas por niaj celoj, forigante tion, kio ne utilas al ni. Kaj tiel, pli facila, senpeza kaj plezura vivo atendos nin. Oni provu.

Ni vidu nun kiamaniere kaj en kiuj kampoj oni povos apliki tiun sintenon.


1.- Arkitekturo kaj dekor-arto

Certe en tiuj kampoj la minimumisma propono alportas grandajn avantaĝojn. La kreitaĵoj -ekstere kaj ene de niaj propraj domoj- estos ĉiam pli ĉipaj, facilaj kaj komfortaj. Ĉu eblas pli konvena vojo ol tia?


2.- Ekonomio

En tiu ĉi sfero, la aplikado de minimumismo estigos kelkajn gravajn sekvojn. Ĉu ni estas pretaj por ilin akcepti? Jen tiuj sekvoj:

a) la nivelo de produktiveco kaj komforto en la laborejoj plialtiĝus;
b) malpli da konsumado okazigus la rapidan kolapson de la merkata ekonomia sistemo;
c) tio aŭtomate alportus pli puran naturmedion.

3.- Socia vivo

Ĉi tie, apliki la principojn de minimumismo implicos, ke oni devas serĉi havi malpli da farendaĵoj, malpli da amikoj. Sed pensu ke, aŭtomate, oni havos multe pli da tempo por ripozi kaj sin dediĉi al oniaj plej sopirataj ŝatokupoj. Kaj nia menso sentos sin pli senpeza, pli libera. Ĉu tio ne bonas?

4.- Scienco

La aksiomon pri uzi la plej facilan kaj simplan vojon ene de la scienca sfero mi jam menciis supre, komence de tiu parto de mia ekspono. Sed, ne nur Vihelmo de Okam sed, por ekzemplo, ankaŭ Isaak Njuton kaj Albert Einstein alprenis minimumisman aliron en iliaj esploroj. Jes ja, ili intencis trovi iun solan “universalan fizikan leĝon”, kiu povus komprenigi ĉion, kio ĉirkaŭas nin, kaj surtere kaj kosme. 

Kompreneble, foje okazas ke kompleksaj aferoj bezonas kompleksajn klarigojn. Sed tiel, nur kiam tio estu bezonata.


5.- Lingvistiko

Ĉi tie, Esperanto tute alĝustiĝas. Unue, ĉar la subteno al unu sola internacia lingvo implicas kompletan simpligon de la afero pri “lerni fremdajn lingvojn”. Kial, do, elspezi tro da tempo, tro da peno, tro da mono en afero kio povas esti solvita per tre simpla kaj facila vojo? Estus absurde.

Due, ĉar la gramatika strukturo de Esperanto estas bela specimeno pri kiel ĝismaksimume utiligi la rimedojn kiujn oni disponas. Mi memoras pri la vortoj de Umberto Eco ĉi-rilate, kiam li asertis ke Esperanto surhavas optimimugitan gramatikon.

Cetere, ĉi tie mi devas almenaŭ mencii la planlingvon kreitan de esperantistino Sonja Lang, nome toki pona, kiu nur enhavas ĉirkaŭ 120 vortojn surbaze de tre simpla izol-speca gramatiko. Temas ja pri pura minimumisma aliro al lingvistiko. 


 6.- Literaturo

En tiu ĉi rubriko menciendas mikrorakontoj kaj hajkoj. En ambaŭ kazoj subkuŝas la ideo, ke foje nur kelkaj vortoj sufiĉas por esprimi tion, kion oni bezonas diri por kompletigi iun aferon. Foje, unu frazo, unu proverbo, unu alineo, povas montri pli ol libro enhavanta mil paĝojn. Mi konsilas al vi: provu, gustumu, ĝuu tiajn proponojn (se jam vi ne tion faris antaŭe...)


7.- Filozofio

Fine, ankaŭ tra la historio de filozofio oni povas trovi multajn sintenojn kiuj ege alĝustiĝas al la ideoj subtenataj de minimumismo, kvankam ilia kreintoj tute ne konsciis pri tiu "moderna" modo. Tiel, direndas ke kelkaj antikvaj skoloj (stoikismo, epikurismo, cinikismo) proponis vivmanierojn bazitajn sur simplaj reguloj. Bela ekzemplo estas tiu de Diogeno, la Cinikulo, kiam li decidis ne plu uzi kaj tiam fordoni sian bovlon, kiun li kutime uzis por enmeti kaj trinki akvon ĉe la fontano. Ĉar, iun tagon, li rimarkis ke li povas simple uzi siajn du manojn por fari la saman utilon enhavigi akvon. Kial, do, li devus plu uzi la bovlon? 

Aldone, ene de la diversaj religioj oni trovas proponojn pri simplaj viv-sintenoj. En Azio (de Hindio al Ĉinio) almenaŭ menciendas ĝainismo, budhismo kaj taoismo. Ĉi tie, mi almenaŭ citu unu el tiuj maksimoj de taoismo kiu tre bele montras tian sintenon: “tiu, kiu ne povas esti feliĉa kun malmulto, ankaŭ ne povas esti feliĉa kun multo”. Kaj pli proksime al Eŭropo kaj al la kristana tradicio, ni pensu pri la monaĥoj de multaj ordenoj, kiam ili solene faras la votojn pri obeo, malriĉeco, ĉasteco kaj silento. Kio pli malkomplika kaj humila ol tio? 

Nun mi volas ankaŭ almenaŭ mencii -kaj eventuale pritrakti- la ideon pri frugalitas (modereco): oni manĝu, oni uzu tion, kio la naturo donas al ni kiel kutimajn, normalajn kaj laŭsezonajn  fruktojn (latine: frux-frugis / frugalitas). Ekster tiu mezuro, nia vivo eble malordiĝos...

Fine, du esperantaj proverboj: 

- memoru pri mezuro, en laboro kaj plezuro
- kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte



Minimumisma muta-natura desegno mia

-------------------------------------------

Noto: por tiuj kiuj interesiĝis pri tiaj aferoj ĵuse montritaj, celante kompletigi la tutan prezentadon mi tuj almetas ĉi tie la ligilojn al du aliaj artikoloj miaj kiuj multe rilatas al la temoj supre pritraktitaj:


---------------------------------------------------------------------------

Samideane verkis: Juan García del Río Guerrero