monda lingvo

monda lingvo

viernes, 18 de junio de 2021

ĈIO FORIĜAS; RESTU POEZI’

 (Liberaj versoj. Spontana vervo)


Pensas ni, ke ĉio eterne daŭros
volas ni, ke nenio ŝanĝiĝu
ho!, kia vana naiva iluzi’
ĉar tempo-pasado ĉion detruos

vidu ruinaĵojn de pasintaj gloroj
pensu, ke eĉ steloj mortos
grandaj herooj sinkis kaj dronis
priprodaĵaj memoraĵoj vanuos

tempo fuĝas, nenio restas
sed ne rezignu: profitu viajn tagojn
aliuloj bezonas vian kontribuon
nur tiel vivoj sencon havas

la entuton ni ne povos kompreni
ni estas nur eroj en l’Univers’
amu, ĝuu, revu, helpu, vivu
estu ni parto de eterna vers’...





 Jen du desegnaj versioj de la sama baza ideo





 


     




 



 








domingo, 6 de junio de 2021

 Kjara rakontas pri si mem

1.- Antaŭparolo

  Je la komenco de 2019, en Esperantio aperis nova verda stelo. Ĉi-foje temis pri kantista kaj muzikista stelo: Kjara (adaptiĝo de ŝia itala nomo, Chiara Raggi). Ŝia muzika propono vere frapis min ekde la unua aŭskultado de ĉiu peco de Blua Horizonto, ŝia unua albumo en Esperanto. Baldaŭe, mi traserĉis interreton por trovi pli da informo pri ŝiaj vivo kaj kariero. 

 Dum la kronvirusa pandemio, same kiel okazis al aliaj artistoj, Kjara devis ĉesigi sian agadon antaŭ publiko. Tamen, Kjara regalis siajn fanojn per plurnombraj belegaj koncertetoj, elsenditaj perrete. Tio estis ja bona ŝanco aprezi ŝian elstaran talenton ĉe la kampoj de kanto, gitarludado kaj komponado de siaj propraj verkoj. Kaj ne gravas ĉu ŝi kantas en la itala aŭ en esperanto, ĉar tio tute ne malhelpas la ĝuadon de ŝia propono; cetere, ŝia prononcado de la Zamenhofa lingvo estas perfekta... Supozeble, ŝi ankaŭ utiligis tiun tempon de deviga hejmrestado por prilabori novajn projektojn, pri kiuj ŝi iom rakontos dum la suba intervjuo.

 Du jarojn post sian eniron en Esperantujon, Kjara publikigis novan unuopaĵon (titolata Mozaiko, denove ĉe vinilkosmo). Kaj tiam mi aŭdacas peti intervjuon al ŝi. Tiun peton mi proponas pere de ŝia reprezentanto ĉe Esperantujo, Paola Nigrelli, kiun mi ege dankas pro ŝia afableco. 

  La respondoj donitaj de Kjara estas tiel bone esprimitaj kaj skribitaj, ke mia deziro verki apartan artikolon pri ŝi finfine estos plenumita per la simpla kopio de tio, kion ŝi respondis al miaj kelkaj demandoj. Mi aldonu kelkajn bildojn. Kaj jen: farite.


 Koran dankon, Kjara, pro via talento kaj via afableco. Kun vi, Esperantujo estas eĉ pli bela kaj pli kompleta.

-------------------------------------------------------------------------------------------

2.- Intervjuo

- Kie vi naskiĝis? Kia estis via infanaĝo?

   Mi naskiĝis en Rimini, itala urbo ĉe la maro en la regiono Emilia-Romagna. Mia infanaĝo estis paca, ĉirkaŭita de la amo de mia familio. "Normala" infanaĝo en la plej bona senco.

  Mi ŝatis lerni, mi fartis bone en lernejo, mi praktikis naĝadon, kaj muziko tuj fariĝis parto de mia vivo.

 

- Kiam kaj kiel vi eklernis muzikon?

  Mi kantadas tiel longe, ek de kiam mi memoras. Kiam mi aĝis 7 jarojn, mia patrino aligis min al prepara kurso en la Konservatorio de mia urbo. Ĝi estis enkonduka muzika kurso kaj tie mi raviĝis. Tiam mi decidis ludi gitaron; mi estis 10-jaraĝa. Ekde tiam mia aventuro en muziklando komenciĝis.

  Mi studentiĝis ĉe la Konservatorio kiam mi estis jam 20-jaraĝa, sed mi ekverkis kantojn ekde la 16-jaraĝo. Kanti miajn kantojn estis la laboro, kiun mi volis plenumi, kiam mi plenkreskos. En 2001 mi aperis sur scenejo unuafoje kun koncerto de miaj kantoj kaj mia profesia kariero komenciĝis tie.


Jen Kjara sceneje

 
- Kiuj estas viaj plej ŝatataj artistoj?

  Estas diversaj kantverkistoj, kiuj markis mian vojon. Unue: Joni Mitchell. Ŝi ŝanĝis la historion de kantverkada muziko en la mondo: rafinita kantisto, aŭtoro de gravaj tekstoj, pionira muzikisto kaj bonega gitaristo. Ŝi revoluciigis la mondmuzikan scenon, en kiu la virino fine havis lokon ne nur kiel kantisto, sed ankaŭ kiel muzikisto kaj produktantino. Mi ankaŭ ŝatas Suzanne Vega kaj la novgeneraciajn kantverkistojn: Esperanza Spalding, Becca Stevens, Gretchen Parlato; kaj ankaŭ plej multajn el la tradiciaj italaj aŭtoraj muzikistoj.

 

 - Mallonge rakontu pri via muzika kariero (diskoj, koncertoj, ktp)

  Mi povas resumi dudek jarojn da kariero en 4 albumoj: tri en la itala kaj unu en Esperanto. Lastatempe aperis mia nova unuopaĵo “Mozaiko” en Esperanto, kiu temas pri kunpartigo kaj espero. Dum la lasta jaro mi ankaŭ fariĝis muzikentreprenisto. Mi kreis muzikeldonejon, interretan revuon kaj eventojn dediĉitajn al inaj kantverkistoj.

  Koncertoj estas multaj tra la itala teritorio kaj ankaŭ eksterlande. Post jaro de pandemio mi povas diri, ke mi tre sopiras vivi ludante, kun la publiko antaŭ mi. Estas signoj de rekomenco kaj mi esperas, ke ĝi fariĝos ĉiam pli bona.


- Kiam vi ekesperantiĝis?

  En 2018 mi eniris en esperantan kulturon per koncerto de miaj kantoj kantitaj en Esperanto (magistre tradukitaj fare de Ĝanfranko Molle kaj Renato Korsetti) en la Itala Nacia Kongreso de Esperanto kiu okazis en la Respubliko San-Marino. Ĝi estis koncerto, kiun mi neniam forgesos kaj la esperanta publiko estis tiel varma kaj bonvena, ke mi decidis antaŭeniri kaj lerni la lingvon por kombini du universalajn lingvojn: muziko kaj Esperanto.

 

 -   Kiuj estas viaj porestontecaj projektoj?

  Unue mi koncertos por prezenti mian plej novan albumon en la itala “La Natura e la Pazienza”.

 Nun mi laboras pri du albumoj en Esperanto: unu estos eldonita en 2022 kaj la alia en 2023. Du malsamaj projektoj: unu el miaj kantoj, la alia estas tre ambicia projekto sed grava por mi pri kiu mi ne povas ankoraŭ malkaŝi pli.

 Mi daŭre produktos muzikon por aliaj inaj kantverkistoj per mia muzikeldonejo “Musica di Seta”.

 Mi partoprenos  kun diversaj projektoj en la Itala Nacia Kongreso en Assisi ĉisomere kaj mi vere ĝojas pri ĝi.

-----------------------------------------------------------------------------------------

Kovrilo de la dua albumo de Chiara Raggi


3.- Diskaro de Kjara (Chiara Raggi) en la itala lingvo, kaj jaroj de ĉiu publikigo:

- Molo 22 (Mar-kajo 22): 2009
- Disordine (Malordo): 2015
- Lacrimometro (Larmo-mezurilo): 2017
- La Natura e la Pazienza (Naturo kaj Pacienco): 2020


Aldone, direndas ke Musica di Seta (la nomo de la muzikeldonejo de Kjara) signifas en esperanto “muziko el silko” aŭ “silka muziko”. 


Kaj en Esperanto: Blua Horizonto (2019)