ĈIO FORIĜAS; RESTU POEZI’
(Liberaj versoj. Spontana vervo)
Pensas ni, ke ĉio eterne daŭros
volas ni, ke nenio ŝanĝiĝu
ho!, kia vana naiva iluzi’
ĉar tempo-pasado ĉion detruos
vidu ruinaĵojn de pasintaj gloroj
pensu, ke eĉ steloj mortos
grandaj herooj sinkis kaj dronis
priprodaĵaj memoraĵoj vanuos
tempo fuĝas, nenio restas
sed ne rezignu: profitu viajn tagojn
aliuloj bezonas vian kontribuon
nur tiel vivoj sencon havas
la entuton ni ne povos kompreni
ni estas nur eroj en l’Univers’
amu, ĝuu, revu, helpu, vivu
estu ni parto de eterna vers’...
Tre bela poemo. Jes vi pravas; ĉio malaperas krom literaturo kaj precipe poezio.
ResponderEliminar