monda lingvo

monda lingvo

miércoles, 14 de noviembre de 2018

ANTEKERO.

Multe pli ol la “Urbo de Preĝejoj”.

   Antekero (hispanlingve: Antequera) estas grava urbo kiu situas norde de la Provinco Malago, je 45 kilometroj for de la ĉefurbo. La loĝantaro atingas pli ol 40.000 homojn. Temas, do, pri la plej granda vilaĝo de la interna parto de la provinco, ĉar nur kelkaj apudmaraj loĝlokoj havas pli grandan nombron da loĝantoj.

  La urbo kuŝas sur ebenaĵo, ia fruktodona valo, flankita de du monto-ĉenoj. La plej alta kaj fama monto de la distrikto estas tiu nomata “Roko de la Enamiĝintoj”, je 880 metroj alta.



   Antekero estas tutmonde konata pro sia historia kaj monumenta heredaĵo. Ĝi estas aparte fama pro la grandega nombro de preĝejoj kiuj troviĝas en la urbo. Ĉar 33 kirkoj staras tie. Pro tiu fakto ĝi estas konata kiel la “Urbo de la Preĝejoj”. Tamen, multe pli estas vidinda. Ni pensu ke ĝi estas loĝata de homoj de antaŭ pli ol 5000 jaroj.

    Antekero situas centre de la regiono Andaluzio. Siatempe (ĉ. 1979) ĝi estis eĉ proponita esti la ĉefurbo de la regiono. Nuntempe ĝi estas grava nodo de aŭtovojoj kaj fervojoj de la tuta regiono kaj eĉ de Hispanio.

Historiaj datumoj.

  La unuaj spuroj de loĝantoj de la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵoj okazis dum la prahistorio, precize dum la Bronza Epoko, ĉirkaŭ 3000-3500 a.K. Tiuj unuaj civilizacioj lasis tie la gravajn konatajn neolitikajn dolmenojn.

  Poste, kvankam ne tute precize atestita fakto, oni asertas ke keltiberoj, fenicoj kaj kartaganoj ankaŭ loĝis tiun areon. 

  Tamen, tre bone atestita estas la ĉeesto de romianoj. Pli ol 150 tiuepokaj vilaoj lasis restaĵojn ene kaj ĉirkaŭ Antekero. La fama "Efebo" ankaŭ apartenas al tiu epoko. Poste, dum la 8-a jarcento, la urbo estis konkerata de la islamanoj, kies regado daŭris 7 jarcentojn.

    Antekero estis “rekonkerata” de la Kastilia armeo, komandita de la Infanto Fernando de Antekero, en 1410. Ekde tiam, ĝi estis uzata de la kastilia regno por establi la ĉefan  kazernon por la definitiva reakiro de la Regno de Granado, kiu finiĝis en 1492.

    De tiu momento, la urbo Antekero iĝis pli kaj pli grava, ĉar komenciĝis tiam granda ekonomia kaj komerca aktivaĵoj. Multaj riĉaj nobeluloj alvenis al la urbo kaj tie ili konstruigis la imponan monumentan heredaĵon de la urbo. Tial, hodiaŭ, oni povas ĝui multajn renesancajn, barokajn kaj novklasikajn mirindaĵojn.

LA DOLMENOJ

  Tri diversaj lokoj konsistigas la kompleton de la “Dolmenoj de Antekero”: La Dolmeno de Menga, tiu de Viera kaj tiu de El Romeral. La tuto de tiuj arkeologiaj lokoj estis deklarataj de Unesko kiel “Tutmondaj havaĵoj” en la jaro 2016.

- La Dolmeno de Viera

   Temas pri megalita monumento kreata dum la neolitiko, ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K. Ĝi estas koridora tombejo. Oni povas ankoraŭ vidi tie kelkajn restaĵojn de surrokaj pentraĵoj. Videblas tie iom da ruĝeca farbo. La longeco de la koridoro estas 21 metrojn. La grando de la ena ĉambro estas iom malpli ol du metrojn larĝa kaj iom pli ol du metrojn alta.

    La tuta tombejo kuŝas sub tera monteto kies diametro estas 50 metrojn. Ĝia orientiĝo estas tiu “normala” ĉe tiuepokaj tomboj, t.e. direkte al matenkrepusko. Tio signifias ke en la tagoj de la printempaj kaj aŭtunaj ekvinoksoj, la sunradioj eniras rekte, tra la koridoro, en la fundon de la groto.

La Dolmeno de Menga.

    Fakuloj asertas ke tiu dolmeno estis fosata proksimume je 3600 jaroj a.K. Do, estas ĝi ankaŭ neolitikaĵo. Temas ankaŭ pri “koridorstila” tombejo, konstruita per grandaj ŝtonoj enmetitaj horizontale kaj vertikale. La tuta loko estas pli ol 27 metrojn longa. Funde situas interesa funebra ĉambro de 6 metrojn larĝa. Estas menciinda specialaĵo ke je la fundo de la groto estas profunda puto.

    La specialaĵo de tiu loko estas ke ties orientiĝo estas malsama al tiuj konsiderataj “normalaj”. La kialo estas ke ĝi orientiĝas al la “Roko de la Enamiĝintoj”. Same kiel la Dolmeno de Viera, tiu de Menga ankaŭ kuŝas sub tera monteto de proksimume 50 metrojn je diametro. 



La Groto de El Romeral.

  Tiu konstruaĵo situas 2 kilometrojn disde la aliaj du dolmenoj ĵus priskribitaj supre. Verŝajne ĝi datiĝas de la jaro 2500 a.K. Do, ĝi estas iom pli nova ol la du aliaj. Temas pri koridoro lintelita de ŝtonoj kiuj estas metitaj sur flankaj ŝtonaj muroj. La koridoro  finiĝas per du cirklaj ĉambroj, unu pli granda ol la alia. Tiuj ĉambroj estis dediĉataj al la oferdonoj kaj funebraj ritaroj. Elstaras ĝia “falsa volbo” farita per malgrandaj ŝtonetoj.

  La orientiĝo de tiu tombejo estas ankaŭ nekutima, pro tio ke la eniro direktas al la montoĉeno de “El Torkal”. La tuto estas kovrita de monteto de 75 metrojn je diametro, ĉirkaŭita per cipresoj.


LA MUZEO DE ANTEKERO.

 La nuntempa Municipa Antekera Muzeo estas la sukcedanto de la origina Municipa Arkeologia Muzeo. Ekde 1966, la sidejo de tiu grava muzeo estas la Palaco de Nájera (pronocu ’Naĥera), kiu estas bela konstruaĵo kiu datiĝas de la 18-a jarcento, adekvate restaŭrita por sia nova muzea funkcio.               
          


  La muzeo montras al la vizitantoj la tutan kulturan historion de Antekero, prezentitan laŭ kronologia ordo. Tiel, jen mallonga listigita prezento de la muzea enhavo :

- Restaĵoj de la Prahistorio de la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo.

- Gravaj specimenoj de la romia epoko, eltrovitaj post longaj arkeologiaj prifosadoj ĉe la kelkaj romiaj loĝlokoj de la zono. Tiel, oni povas vidi tie dekojn da mozaikoj, ĉiutagan ilaron kaj kelkajn skulptaĵojn. La plej grava elemento de tiu epoko estas la “Efebo”, kiu estas bronza tutkorpa statuo kiu prezentas nudan adoleskanton, eltrovita en 1955.

- Visigotaj, mezepokaj kaj renesancaj restaĵoj.

- Baroka ikonografio. Elstaras skulptaĵo de Pedro de Mena, famega hispana artisto pri religiaj temoj.

- Pentraĵoj kaj skulptaĵoj de la 19-a jarcento.

- Verkaro kaj kolektoj de la 3 plej gravaj pentristoj de Antekero: Antonio Mohedano (17-a jarcento), José María Fernández kaj Cristóbal Toral (tiuj du lastaj devenas el la 20-a jarcento).


LA ALKAZABO

   La islamanoj invadis kaj konkeris la tutan Iberian Duoninsulon je la komenco de la 8-a jarcento. Tiuj kiuj konkeris Antekeron ekloĝis sur la restaĵoj de la romia urbo Antikarja ( pranomo de Antekero) kaj la postaj visigotaj loĝejoj. La procezo de konstruado de la araba alkazabo estis tre longa, ĉar ĝi estis planata kaj modifata multfoje ĝis ties defintiva impona aspekto kiu videblas hodiaŭe. La plej grava momento de tiu procezo estis dum la 13-a jarcento, ĉar tiam la reĝoj de Granado konsideris Antekeron kiel esencan lokon por la defendo de la tuta regno.

   "Alkazabo" estas vorto el araba deveno kies signifo estas "palaco", kvankam tre ofte tiaj konstruaĵoj estis ankaŭ uzataj kiel armeaj fortresoj. Verdire tiu de Antekero temas pri tre fortika kastelo, kies plej gravaj elementoj estus la jenaj:

- Du tre fortikaj turoj: la ĉefturo kaj la “Blanka Turo”. 

   La ĉefturo estas 17 metrojn alta. Pro tio ke ĝia longo kaj larĝo mezuras ankaŭ 17 metrojn, la ekstera aspekto de la turo similas al impona kubforma koloso, la dua plej “dika” en la tuta islama Hispanio. Sur ĝi estis konstruata dum la 16-a jarcento etan templon kaj sonoril-turon. La “Blanka Turo" estas 19 metrojn alta kaj havas du etaĝojn.   
     

- Imponaj ĉirkaŭaj muregoj kaj remparoj.

- Ena cisterno kaj esplanado.

- Subtera prizono, aŭ pli ĝuste, “forgeskelo”, t.e. tiu speco de malliberejo kie prizonuloj restis ĝis kiam ilia morto alvenis.

- La Arko de la Gigantoj“ aŭ ”Arko de Heraklo“. Temas pri granda aperturo ĉe la kastela remparo. La alto de tiu enirejo estas 7 metrojn kaj ties diko estas 2 metrojn (kiuj konsistigas la dikecon de la murego). Tiu arko estis difinata en la 16-a jarcento por faciligi la eniron al la alkazaba areo. Apud kaj sur la arko oni metis diversajn kreitaĵojn el la romia epoko: statuon de Herkulo, surŝtonajn reliefojn kaj latinajn enskribaĵojn.


KRISTANAJ PREĜEJOJ.

  Kiel jam antaŭe dirite, Antekero estas urbo plena je preĝejoj. Entute, 33 kristanaj kirkoj dissemiĝas tra la urbo. Sed ekzistas ankaŭ aliaj religiaj lokoj. Tiel, estas ankoraŭ en Antekero pli ol deko da konventoj kaj monaĥ(in)ejoj. En kelkaj el ili, la monaĥinoj bakadas bongustajn dolĉaĵojn kiuj estas tre aprezataj de multaj homoj, eĉ ekster Andaluzio.

   Ni vidu nur la plej gravajn preĝejojn.

Kapitula Kirko de Sankta María la Maĵora.

    En la hispana lingvo tiu preĝejo estis nomata Colegiata (prononcu “koleĥjata”). Tio signifas ke ĝi estis konsiderata preĝejo pli grava ol “normala” kirko, kvankam pli malgrava ol katedralo. Tiel, la direktado de tiu templo estis komisiita al kapitulo (= kunsido) de kanonikoj preziditaj de dekano aŭ abato.

    
  Tiu grava preĝejo situas tuj apud la Alkazabo kaj ĝi estis konstruata je la komenco de la 16-a jarcento. La plej granda parto de la konstruaĵo apartenas al renesanca stilo, kvankam videblas ankaŭ kelkaj gotikaj elementoj. La turo kiu staras je la dekstra flanko estis farita dum la 17-a jarcento, kaj direndas ke sia stilo ne kongruas kun la resto de la kirko.

 La teretaĝo konsistas el tri navoj apartigitaj per ionikaj kolonoj. Menciendas ankaŭ la belega mudeĥara kasonaro.

            

Kapitula Kirko de Sankta Sebastián.

    Kvankam je la komenco de ĝia ekzistado tiu kirko estis nur konsiderata kiel “paroka”, ekde 1692  ankaŭ tiu ĉi preĝejo estas “colegiata”. Ĝi estis starigata dum la dua parto de la 16-.a jarcento. Tiu ĉi kirko situas centre de la urbo, ĉe la grava Placo de Sankta Sebastián. La vorkoj estis direktataj de la fama eŭska arkitekto Diego de Vergara, kiu multe kunlaboris por la konstruado de la katedralo de Malago.

    La fasado estas tute en renesanca stilo kun detaloj de la hispana “platereska” stilo. La flanka turo estas el baroka stilo , farita el brikoj. La vorkoj por konstrui ĝin finiĝis en 1706. Tiu turo estas 60 metrojn alta kaj ĝi estas unu el la emblemoj de Antekero. 

           


  Pro tio ke en 1690 okazis granda eksplodo kiu detruis la tutan ĉefan kapelon kaj aliajn partojn de la kirko, oni devis denove konstrui tiujn partojn. Tiam oni elektis rekrei tion ĉion per novklasika stilo, kiu eble okazigis tion ke la etoso ene de la preĝejo estas tro sobra.

    Ene de la templo ekzistas kelkaj interesaj kapeloj kie oni povas ĝui belajn retablojn kaj arĝentaj artaĵojn. 


Preĝejo de Nia Sinjorino de la Karmena.

   Tiu kirko estis konstruata dum la fino de la 16-a jarcento kaj la komenco de la 17-a. Ĝi troviĝas en la plej alta areo de Antekero, je la orienta parto, de kie oni povas vidi belan urban panoramon. Fakte, temas pri antikva monaĥejo apartenanta al la ordeno de la Senŝuaj Karmelanoj. Kvankam la plej granda parto de tiu monaĥejo malaperis pro sia malbona stato, la preĝejo restas konservita.

   La ekstera aspekto de la preĝejo ne estas tro speciala. Tamen, la ena parto estas admirinda. Temas pri ununava templo kies plej grava elemento estas la 3 imponaj retabloj en baroka stilo, precipe tiu de la ĉefa kapelo. Miriga estas ankaŭ la mudeĥara kasonaro kaj kelkaj pentraĵoj ĉe la ĥorejo kaj en flanka volbo.


NATURA REZERVEJO EL TORCAL (prononcu: torkal’)

  Temas pri natura parko kie abundas kalkŝtonoj, kavoj, grotoj kaj aliaj apartaj geologiaj elementoj. Sed tiu loko ankaŭ havas grandan valoron el zoologia kaj botanika vidpunktoj. Ĝi troviĝas je ĉirkaŭ 15 kilometroj ekster la urbo.
  
  De 1929 ĝi estis la unua “andaluzia protektata natura loko”. Ekde 1978 ĝi estas “parko de la natura rezervejo”. 

  Tiu rezervejo enhavas pli ol 120 speciojn de faŭno ( reptilioj, birdoj, mamuloj, ktp) kaj pli ol 600 diversajn speciojn de flaŭro.

   

   Tamen, ĝi estas aparte fama pro la diversaj tipoj de rokoj kiuj, pro la agado de multaj eroziaj faktoroj, formiĝis tra la pasado de la tempo. Tiuj kapricaj ŝtonaj figuroj  allogas milojn da vizitantoj de la tuta mondo.