monda lingvo

monda lingvo

lunes, 29 de marzo de 2021

 OMAĜE AL REJNA MANESCAU (Andaluzia pentristo)

  Tiu ĉi artikoleto estas mia omaĝo al iu pentristo, kies verkaron mi ekkkonis antaŭ multaj jaroj, kaj kiun mi konsideras unu el miaj plej ŝatatajn artistojn. Temas pri Antonio Rejna Manescau (hispanlingve: Reyna). Tiu elstara pentristo naskiĝis en la malaga vilaĝo Coín (elparolu: Koin’) en 1859, kaj mortis en Romo, komence de 1937. Lia familio apartenis al altnivela socia nivelo. Fakte, kelkaj el siaj familianoj estis urbestroj de la vilaĝo Coín. 

  De junaĝo li montris sian talenton kiel desegniston kaj pentriston, kaj komencis studi tiujn artojn en la Altlernejo pri Belartoj de Malago. Tre baldaŭ, en 1882, la Malaga Provinca Deputitejo aldonis stipendion al li, por ke li iru al Romo (Italio) daŭrigi sian studadon pri belartoj.

Jen unu el la multaj verkoj kiujn li dediĉis al Venecio


  Ekde tiu jaro, Rejna Manescau loĝadis kaj vivadis en Romo. Li eĉ edziĝis al itala opera kantistino. Tiel, grava parto de lia verkaro estas dediĉita al priitaliaj motivoj, ĉefe el Venecio. Pro tio, li estas konata kiel “la privenecia pentristo”, pro la multaj pentraĵoj siaj faritaj surbaze de la tiuurbaj pejzaĝoj. Tamen, direndas ke, iom ofte, li vojaĝis al sia denaska regiono, kaj ke li neniam forgesis sian originan devenon kaj siajn samlandanojn.

Antikva bildo kie aperas "La Floralia", malaperinta dum la milito 1936-39


  Menciendas la pentraĵo titolita La Floralia, kiu estis prezentita en la Hispania Nacia Ekspozicio de 1887, kaj al kiu oni aljuĝis elstaran medalon. De tiu momento, la renomo de Rejna Manescau kreskis senĉese dum la postaj jaroj. Bedaŭrinde, La Floralia perdiĝis dum la Hispania Enlanda Milito (1936-1939), kaj neniam plu estas retrovita. Bonŝance, kelkaj antikvaj fotoj kaj gravuraĵoj ebligas nin vidi kia estis tiu pentraĵo.  

  Lia plej fama pentraĵo nomiĝas Andaluzia Ranĉo, kiun li ekigis dum somera restado en sia denaska vilaĝo en 1910, kaj kiu estis prezentata dum Internacia Ekspozicio en Romo en 1911, ĉe la Hispania pavilono. En tiu verko oni tre bone aprezas la vivmanieron de kamparaj homoj de Andaluzio, kaj kiom li sopiris sian denaskan regionon. Andaluzia Ranĉo estas nuntempe ekspoziciita en la vilaĝa koina urbodomo, kune kun aliaj liaj verkoj. 

Andaluzia Ranĉo (1911)

 Direndas ke fine de 2019 estas inaŭgurita la Centro Antonio Reyna Manescau, muzeo kreita kaj subvenciata de la Koina urbodomo. Tiu muzeo enhavas multajn artistaĵojn kaj personajn objektojn rilatajn al tiu universala andaluzia artisto.


Centro-muzeo  A. Reyna Manescau, en Coín


    

sábado, 27 de marzo de 2021

 SUPERTRAMP  (Tiuj Elstaraj Vagabondoj...)

  Mi estis ankoraŭ junaĝulo kiam mi unuafoje aŭdis pri iu brita muzikensemblo kiu nomiĝas Supertramp, kiu, laŭdire de fakuloj, “estis surbendigata gravan majstraĵon, (nomatan “La Krimo de la Jarcento”) kaj kiu atingis tutmondan sukceson pere de disko nomata “Matenmanĝo en Ameriko”. Sed ne estis ĝis la jaroj 1982, kiam mi efektive ekkonis la muzikon de tiu ensemblo. De tiam, ĝi estadas mia plej ŝatata moderna muzikistaro. Estas nun momento por omaĝi tiujn talentulojn kaj ties kreitaĵojn. 


1.- NASKIĜO KAJ MALEBENAJ JAROJ (1969-1973)

  Komence de la jaro 1969, iun tagon, iu nederlanda milionulo (kies alnomo estas “Sam”) eniris iom aĉan koncertejon, kie estis ludanta grupo da muzikistoj. Sam ne tro ŝatis iliajn musikerojn. Tamen, li ege ŝatis la ludmanieron kaj la stilon de la klavaristo. Tiu  pianisto kaj klavaro-ludisto nomiĝis Rick Davies, kaj li estis profesia muzikisto de antaŭ jam kelkaj jaroj. Li ege ŝatis drumon kaj pianon, kvankam li fine elektis tiun lastan kiel sian kutiman instrumenton. Sam proponis al Rick krei novan trupon. Tiucele, Rick publikigis afiŝon ĉe tiutempa fama primuzika revuo kiu nomiĝis Melody Maker ("Melodi-faranto"), petante la kontribuon de “seriozaj muzikistoj” celante la eknasko de interesa arta projekto. Tiu afiŝo estis respondata de kelkaj homoj. Tiel naskiĝis grupo, kiu post kelkaj semajnoj eknomiĝis Daddy ("Paĉjo"), kaj kiu iom poste ŝanĝis sian nomon al “Supertramp”, angla vorto kiu signifas “supervagabondo” aŭ “elstara trampo”.

  Certe, la plej elstara homo kiu respondis la afiŝon estis iu 19-a jaraĝa knabo kiu nomiĝis Roger Hodgson. Li kapablis ludi kelkajn diversajn instrumentojn kaj posedis akutan voĉregistron. Tio ĉio ege plaĉis al Rick. Aldone, gitaristo kaj drumisto estis inkluzivitaj en la ensemblo. Iom poste, ankaŭ blovinstrumentisto eniris la trupon.


Jen la ensemblo en 1970: De maldekstre: Rick, Roger, kaj la aliuloj

 
   Dum tiuj unuaj jaroj, Supertramp surbendigis du albumojn: Supertramp (1970) kaj Indelibly Stamped (“Neforviŝeble Sigelita”, en 1971). Direndas ke en tiuj du diskoj partoprenis granda nombro da muzikistoj pro tio, ke oni tre ofte -kaj pro diversaj kialoj- oni devis ŝanĝi la anojn de la ensemblo. Kvankam tiuj du verkoj atingis iom brilan artan nivelon -ĉefe tiu de 1970- la projekto de Sam, Rick Davies kaj Roger Hodgson ege malsukcesis, almenaŭ el komerca vidpunkto. Pro tio, iom laca, Sam forlasis ilin fine de 1972. 


  Aldone, je la mezo de 1973, ankaŭ la aliaj muzikistoj jam estis forlasintaj la trupon. La ensemblo preskaŭ malaperis. Do, fina disiĝo estis ege probabla. Tamen, neatendite alvenis nova basgitaristo, iu skotulo, nome Dougie Thomson. Kaj poste aliĝis talenta drumisto, usonano Bob Benberg. Kaj  fine de la jaro, alvenis elstara kaj simpatia blovinstrumentisto, kiu nomiĝis John Helliwell. Ni vidu kia miraklo okazis...


2.- LA ORA JARDEKO (1974-1983)

 Tiam, la disko-eldonejo ebligis al Supertramp la ŝancon registri unu lastan diskon. Tiel, post 5 monatoj enfermiĝintaj en ia apud-Londona studio-farmo, kun la kunlaboro de fama produktisto Ken Scott, la kvinopo registris Crime of the Century (“La Krimo de la Jarcento”) publikigitan septembre de 1974. Temas, tre eble, pri ilia plej bona kreitaĵo. Tra la ok muzikpecoj kiuj konsistigas la diskon, ili proponas "plendramajn etosojn, ĵazeskajn sintenojn, kompleksajn strukturojn, ravegajn kresĉendojn, surprizajn finaĵojn..."

  Muzikpecoj kiel School ("Lernejo"), Rudy, kaj Crime of the Century (i.a.) estos konsiderataj kiel klasikaj majstraĵoj kaj nepraj surscenaj kantoj. Kritikistoj laŭdas ilin: "...eble temas pri la ĝisnuna plej serioza rokmuzika kreitaĵo... jen la maturiĝo de la moderna muziko..."

 Je la komenco de 1975, Supertramp aŭdacis aliri Usonon (kie ili estis tute nekonataj!!) kie ili turneis dum kelkaj semajnoj, ĝis kiam la dikfingro de Roger rompiĝis. Ili decidis daŭrigi sian restadon en Usono, kaj dum la somero, ili ekigis la surdiskigon de ilia nova albumo, kiu fine de 1975 aperos sub la titolo Crisis?What Crisis? (“Krizo?Kia Krizo?”). Tiu ĉi nova verko atingis iom malpli da komerca sukceso ol la antaŭa, kvankam kritiskistoj denove ege laŭdis ĝin.
 
  Komence de 1976, longega tutmonda turneo startis por Supertramp, alvenigante ilin eĉ al Japanio kaj al Aŭstralio. Nekredeble, por tiu iama malsukcesa grupo...

  Kvankam ili tre elĉerpiĝis pro tia longa koncertaro, tuj post ties finiĝo la ensemblo eniris surmontaran son-studion en Kolorado (Usono) por ekigi sian novan kreitaĵon, kiu estis publikigita je la printempo de 1977, kaj kiu nomiĝis Even in the Quietest Moments... (“Eĉ en la plej kvietaj Momentoj...”). Je la tria sinsekva fojo, temas pri “progresiva rok-muziko kiu alvenas al la aŭkultantoj en ia asimilebla kaj digestebla propono". Elstaraj pecoj kiel Give a little bit ("Donu iomete al mi"), From now on ("Ekde nun antaŭen") kaj Fool’s Overture ("Frenezula Uverturo") konsistigos gravan parton de ilia repertuaro ekde tiu momento.

Foto farita en 1979. De maldekstre: Dougie, Bob, John, Roger kaj Rick


   Post nova longa turneo, la kvinopo eniris son-studion kaj surdiskigis Breakfast in America (“Matenmanĝo en Ameriko”), eldonitan je la printempo de 1979. Per tiu ĉi disko ili atingis tutmondan famon kaj sukceson, atingante la rekordan nombron de dek ses milionoj de ekzempleroj de tiu disko, venditaj tutmonde. Kantoj kiel The Logical Song ("La Kanzono logika") kaj Goodbye Stranger ("Adiaŭ Fremdulo") atingis pintajn lokojn ĉe tutmondaj frapo-listoj. Plensukcesa turneo tuj startis, kiu daŭris ĝis decembro de tiu sama jaro. 

  Fine de1980 estis eldonata la duobla albumo Paris (“Parizo”) kiu inkluzivas materialon surbendigitan “vive” dum kelkaj koncertoj okazintaj en la franca ĉefurbo dum novembro de 1979. Denove, kelkaj milionoj da ekzempleroj estis venditaj. Direndas ke dum tiuj jaroj Supertramp estis la plej vendanta rok-bando en la mondo. 

  Finfine alvenis tempo por iom da ripozo kaj plani novajn projektojn. Trankvile ili komponis kaj registris iun novan verkon Famous Last Words (“Famaj Lastaj Vortoj”), kiu estis fine eldonita je oktobro de 1982. Novan elstaran vendo-kvanton estis atingita de tiu ĉi disko. Tamen, Rick and Roger iom-post-iome distanciĝis kaj eĉ ofte disputis pro artaj kaj personaj kialoj. Post sukcesega somera turneo (junio-septembro de 1983, dum kiu en Pariza koncerto 80.000 homoj ĉeestis) Roger decidis forlasi Supertramp-on kaj ekigi sian propran unuopulan karieron.

Jen afiŝo uzata dum la 1983-a turneo


  Kaj jen la fino de la “Ora Jardeko”. Grandaj duboj pri la ebla daŭro de la ensemblo sen Roger Hodgson alvenis. Sed post iom da pripensado, Rick Davies kaj la resto de la  kvaropo decidis tre klare ke ili iros antaŭen.
 

3.- ARĜENTA JARKVINO (1984-1988)

   Post la forlaso de Roger, novaj muzikistoj estis enirigitaj en la grupo, kaj por surbendigaĵoj kaj por koncertoj. Tamen, dum tiu epoko, Supertramp prezentis sin kiel “kvaropo” akompanata de kelkaj aliaj muzikistoj.

  Menciendas inter tiuj novuloj iu talenta gitar- kaj klavar-ludisto, kiu nomiĝis Mark Hart. Li ankaŭ kantis kiel ĉefvoĉon en kelkaj interpretadoj. Tiel, li interpretis kanzonojn kiuj antaŭe estis kantataj de Roger Hodgson. Tio ege ĉagrenis tiun lastan, ĉar Roger ĉiam asertis ke Rick Davis promesis al li ne plu enkorcentigi pecojn komponitajn kaj originale kantitajn de Roger. Dum multaj jaroj tiaj disputoj malfaciligis la eblan rekuniĝon inter ambaŭ muzikistoj.


Jen postkoncerta bildo el 1988

 
   La kvarteto estrita de Rick Davies publikigis printempe de 1985 la diskon Brother where you Bound (“Fraĉjo, kien vi paŝas”), kiu prezentas frapantan enhavon, originalan kaj riskeman el stilaj vidpunktoj. 

  La disko inkluzivas dek-ses-minutan pecon, kiu estas elstara specimeno de senduba progresiva rok-muziko. La unuopa kantofrapo Cannonball  ("Pafkanon-bulo") atingis iom da komerca sukceso.

  En 1987 Supertramp publikigis Free as a Bird (“Libera kiel birdo”) verko kiu prezentis tutan aliajn stilojn al ĉiuj traktitajn de la ensemblo tra sia tuta historio. Verdire, temas pri enhavo kiu “lokas la grupon meze de la 80-aj jaroj”, enhavante eĉ kelkajn dancemajn pecojn, luditajn eĉ en dancejoj kaj diskejoj.

  Dum la posta turneo oni registris kelkan materialon por novan “vivan diskon”, kies titolo estis Live ’88 (“Vive ’88”). La ĉefa karakterizo de tiu albumo estas ke la sonregistrado estis farata iom “krude”, senigite de postaj son-studiaj aldonaĵoj. La rezulto estis sono “malflegita”, kvankam tre “natura”. Kaj jen alvenis la fino de tiu etapo.

4.- REVENO KAJ LASTAJ VERKOJ (1996-2002)

 Post kelkaj jaroj da ripozo, dum kiuj la membroj de la ensemblo dediĉis sin al aliaj aferoj kaj al “ne tiel seriozaj muzikaj projektoj”, en 1996 Rick Davies decidis revenigi Supertramp al la muzika publika scenejaro. Eĉ okazis tio, ke Roger Hodgson kunlaboris kun Rick dum kelkaj monatoj. Sed, finfine, ili decidis denove disiĝi. Ili neniam plu laboros kune.
 
 Tiam Rick alvokis kelkajn el siaj malnovaj kunuloj. Sed Dougie (la bas-gitaristo) ne plu estis alvokita. Do, alia bas-gitaristo estis engrupigita; same kiel ankaŭ alvenis elstara blovinstrumentisto Lee Thornburg (kiu ludis trumpetojn kaj trombonojn, kaj kiu jam iom kunlaboris kun Supertramp en 1987) kaj gitaristo Carl Verheyen, jam konata de Rick.

  Printempe de 1997 aperis Some Things Never Change (“Kelkaj aĵoj neniam ŝanĝiĝos”). Temas pri tre longdaŭra verko (70 minutojn longa) en kiu la bando navigas tra “ĵazeskaj kaj kabaredeskaj etosoj”. 

Rick kaj John dumkoncerte en 1997


 Por la posta turneo, Jesse Siebenberg (la filo de la drumisto Bob) eniris la grupon, ludante frapinstrumentojn. Kelkajn jarojn poste, Jesse eĉ ludos aliajn muzikilojn, kiel gitarojn kaj klavarojn. Kaj li ankaŭ rolos kiel ĉefkantisto en kelkaj programeroj. 

    Dum la turneo de 1997 -en kiu la Supertrampa trupo prezentiĝis kiel “okopo”- oni registris kelkajn kantojn, kiuj konsistigos la enhavon de la nova “duobla viva albumo”. Temas ja pri vera impona verko, kies titolo estas It was the Best of Times (“Estis ja la Plej Bonaj Tempoj”), eldonita en 1999.

  En la jaro 2002 Supertramp publikigis sian lastan albumon, titolitan Slow Motion (“Malrapidmove”), kiu enhavas kelkajn “densajn”, longajn kaj elstarajn pecojn, kie blovinstrumentoj havas gravan rolon. Post la tiudiska responda turneo, la ensemblo redisiĝis.

   Kvankam post la jaro 2002 Supertramp revenis surscenejen kelkfoje (ĉefe en la grava turneo 2010-2011, kiam la ensemblo festis sian 40-a jariĝon) ne tre multe pli direndas pri la historio de tiu grupo de "elstaraj vagabondoj". Mi ege dankas al Rick Davies kaj al ĉiuj aliaj membroj de tiu ĉi aro da muzikistoj kiuj plenigis multajn momentojn de mia vivo.  Dankegon, uloj!!


Jen la kovrilo de la disko de 1977



 



lunes, 15 de marzo de 2021

 الاسبرانتو: الدرس الأول

Facila vortaro esperanto-araba/قاموس سهل الاسبرانتو العربي 


1. Alfabeto / الابجديه

a e i o u - b d f g k l m n p r s t u = اللاتينية والاسبانية

c --- /t͡s/
ĉ --- /t͡ʃ/
ĝ --- /d͡ʒ/

h --- /h/ --- ه
ĥ --- /x/ --- خ

j --- /j/
ĵ --- /ʒ/ --- ج
ŝ --- /ʃ/ --- ش

ŭ --- /w/ --- و
v --- /v/
z --- /z/ --- ز


Legaj ekzemploj /  قراءة الأمثلة

poezio /po-e-zi-o/; lernejo /ler-nej-o/; kiom /ki-om/;
amikoj /a-mi-koj/; paco /pa-t͡so/ ; restoracio /res-to-ra-t͡si-o/.
 

Esperanto kaj araba / اسبرانتو والاعربية



2.Vortoj / الكلمات

akvoماء
Alaho: الله
amiko: صديق
amo: حب 
arabo: عرب
araba (lingvo): اللغة العربية
arbo: شجرة
arto: الفن

bazaro: سوق
bela: جميل 
bone: طيب، حسنا
bonege (bon/eg/e): ممتاز
bonvenon: اهلاْ وسهلاْ
bonvolu: من فضلك

ĉambroغرف
ĉu...?: هل...؟

dankon: شكراً 
dekstren: إلى اليمين
domo: دار, منزل
du: إثنان
dua (du/a)ثانيا

eble: ممكن
en: في
esti(s): كان

facila: سهل
feliĉeco (feliĉ/ec/o): سعادة
fenestro: نافزة
floro: زهره
flughaveno (flug/haven/o): مطار

granda: كبير
gratulon: تهانينا
grava: مهم

hejmo: بيت
historio: التاريخ
hodiaŭ: اليوم
homoj: ناس
hotelo: فندق
hundo: كلب

islamo: إسلام

jes: نعم
jaro: سنه

kaj: و
kial: لماذا
kiam: متي
kie: أين
kiel: كيف
kiom: كم
knabo: شابّ
knabino (knab/in/o) شابة
komputilo: حاسوب
korano: القران
koro: قلب
kun: مع

la: ال
lakto: حليب
lando: بلد
lernejo (lern/ej/o): المدرسه
li: هو
libereco: الحريه
libro: كتاب
lingvo: لغة
lito: فراش
luno: قمر

maldekstren (mal/dekstr/e/n): إلى اليسار
malgranda (mal/grand/a)صغير
malmulte (mal/mult/e): قليل
mateno: صباح
mi: انا
mondo: العالم
mono: نقود, مال
morgaŭ: غدٍ
moskeo: مسجد
multe: كثير

ne: لا
nedankinde (ne/dank/ind/e): عفواً
ni: نحن
nokto: ليلة
nova: جديد

oazo: واحة
okulo: عين

paco: سلام
pano: خبز
patro: اب
poezio: شعر
pordo: باب
prezidanto (prezid/ant/o)رئيس

reĝoملك
reĝlando (reĝ/land/o) : مملكة
respubliko: جمهورية
restoracio: ماطعم

saluton: مرحبا
scienco: علم
sed: لكن
sen: بلا
suno: شمس
surao: سورة

ŝi: هي
ŝlosilo (ŝlos/il/o)مفتاح

tagoيوم
tie: هناك
tie ĉi: هنا
tio: هذا
tre: جدا
triثلاثة
turistoسائح

unuواحد
unua (unu/a)اول
urboمدينة

vetero: طقس
veturilo (vetur/il/o): سيارة 
vi: أنت
virino (vir/in/o): اِمرّة
viro: رجل
vortaro (vort/ar/o): قاموس


Esperanto en Tunizio -2016- اسبرانتو في تونس



3. Frazoj / العبارات 

- Saluton, kiel vi fartas? مرحبا, كيف حالك؟


- mi fartas bone, dankon: أنا بخير, شكراْ

ĉu vi komprenas?: هل تفهم؟

- mi parolas Esperanton: أنا أتكالم الاسبرانتو

- kiel vi nomiĝas?:  ما اسمك؟

- mi nomiĝas Johano (Ĥuan): اسمي خوان

- mi amas tiun muzikon: أنا أحب هذه الموسيقى

- mi volus kafon kun lakto: أريد قهوة مع الحليب

- kaj kion vi volas? و ماذا تريد؟

- jen!;  ek! (bonvole): ! تفضل

- La mil kaj unu noktoj: الف ليلة و ليلة

feliĉan naskiĝtagon!: عيد ميلاد سعيد

feliĉan novan jaronسنه جديد سعيده

- paco kaj amo por la mondo: السلام و الحب للعالم

- danke al Dio:  الحمد الله

- arto kaj scienco estas gravaj: الفن و العلم مهم

adiaŭ (fartu bone): مع اسلامة

- bonan nokton (arabe: "nokto benita"): ليلة مباركة

ĝis la revido : إلى اللقاء , أر اك لا حقا

 


teo / شاي
 


La nobla Korano / القرآن الكريم



4. Gramatiko / النحوي


filo (fil-o): ابن
filoj (fil-oj): الأبناء
filino (fil/in/o): بنت
filinoj (fil-in-oj):  بنات
----------------------------------------------

mi amas vin: أحبك

( : mi viN amas/ viN mi amas/ amas mi viN/ amas viN mi/ viN amas mi)

-----------------------------------------------

mi estas, vi estas... أكون ، تكون
mi estis, vi estis... انا كنتُ ، كنبَ
mi estos, vi estos...  سأكون ، ستكون
mi estu, vi estu... أن أكونَ ، أن تكونَ
--------------------------------
ĉu vi volas manĝi?: هل تريد أن تأكل؟
jes, mi volas manĝi: نعم، أريد أن اكل
ne, mi ne volas manĝi: لا، لا أريد أن آكل
ŝi volas manĝi kun ni:  هي تريد أن تأكل معنا

----------------------------------------------

mi: أنا
vi: أنتَ ، أنتِ
ni: نحن
domo: بيت  
mia domo: بيتي
via domo: بيتُك
nia domo: بيتنا

tre bela bildo... /...صورة جميلة جدا