monda lingvo

monda lingvo

lunes, 16 de enero de 2023

 Mirasol kaj la Barcelona ĵazo (1973-1977)

(Por Literatura Foiro)

 Tutcerte la jaro 1967 ekigas procezon tra kiu la kulturaj kaj muzikaj manifestaĵoj evoluos kaj kreskos malfermante mondojn kiuj nur iom antaŭe estis tute neimageblajn. Tiel, la sinsekvaj proponoj kaj movadoj kiuj aperis dum tiuj jaroj (hipia, psikedela, subgrunda, progresiv-roka, diversaj ĵazaj fanditaj stiloj, ktp) okazigos panoramon plena je novaĵoj kaj eblecoj. Ni pensu ke, muzikaĵoj kiel tiuj de Pink Floyd, King Crimson, Weather Report, Chick Corea, Premiata Forneria Marconi kaj multaj aliaj, tute revoluciis la sferojn de la populara kulturo. 

 Tradicie kaj historie, Hispanio kutime restis iom ekstere kaj malantaŭe rilate al tiaj avangardaj procezoj. Tamen, ne mankis specimenoj pri tiaj tendencoj: Paco de Lucía, Smash, Barrabás, inter aliaj. Sed, kio pri Katalunio? Nu, la kutime aparta kataluna kultura universo ĉi-foje ankaŭ montris specifajn trajtojn. Ekzemple, la regiona kant-aŭtora movado Nova Cançó estas ekzemplo de tiu partikulara realaĵa ekzistado. Aldone, ja baldaŭ alvenis la novaj liberigaj estetikaj muzikaj tendecoj, kies plej notinda ekzemplo estas la progresiva roka ensemblo Màquina! (jes, tiele,  interjekcie). 

 Sed direndas ke la tutmonda tiutempa tendeco miksi diversajn muzikajn stilojn ankaŭ enradikiĝis tie kaj naskis elstarajn kreitaĵojn. Se paroli pri la kunfandiĝo inter progresiva roko, novaj ĵazaj tendecoj kaj latin-amerikaj ritmoj oni nepre devas mencii iun nomon: Orquestra Mirasol.

Somere de 1974

 Ni situigu nin en la jaro 1973. En Barcelona kelkaj muzikaj mecenatoj fondis la mitan urban koncertejon Zeleste, kiu dum tiuj neripeteblaj jaroj gastigis la plej novemajn kaj modernajn muzikajn artistojn. Tiam, kelkaj talentaj muzikistoj -kiuj jam dum jaroj akompanis surscene al diversaj artistoj de la Nova Cançó- decidis kontribui per ilia propraj avangardaj kreitaĵoj. La Orquestra Mirasol tie debutis en novembro de tiu jaro.

 La iom kurioza nomo Mirasol devenas el la nomo de la barcelona kvartalo kie la grupo havis sian lokalon por la trejnadaj seancoj. Sub la gvidado de la basgitaristo Xavier Batllés kaj la eŭsko-devena klavaristo Víctor Ammann, aldoniĝis blovinstrumentistoj kaj grava frapinstrumentado. La rezulto estis la plej talentan aventuron de la tiel nomata Ona Laietana (t.e. "ondo" de la strato Via Laietana).

 La unua albumo de Orquestra Mirasol nomiĝis Salsa Catalana ("Kataluna salso -aŭ saŭco"; Zeleste-Edigsa,1974) registrita dum kelkaj tagoj de la monatoj junio kaj julio, kaj publikigita iom poste. Tiam ili komencis iom gravan turneon tra diversaj urboj de Hispanio, atingante ĝeneralan admiron. Tre baldaŭ, kaj post la anstataŭado de kelkaj muzikistoj (ekz. la kanadano Dave Pybus aldoniĝis al la anaro kaj novaj frapinstrumentistoj alvenis, dum aliaj eliris) dum la monato marto de 1975 ili surbendigis la duan albumon, nome D’oca a oca i tira que et toca (familia parolturnaĵo rilata al la tabloludo nomata la ansero). Ĉi-foje temis pri duobla albumo kie kunlaboris multaj talentaj muzikistoj kiuj ludis en la barcelona areo dum tiuj jaroj: TT Matutano, Gato Pérez, Toti Soler... Denove ili faris notindan turneon dum kiu ili kunpartigis la scenejojn kun aliaj ensembloj kaj kantistoj, ekzemple kun María del Mar Bonet meze de tiu sama jaro.

 Kaj Salsa Catalana kaj D’oca a oca... povas esti difinitaj per la samaj karakterizoj: pecoj komplete instrumentaj, sen tekstoj kaj homaj voĉoj, eksperimentaj komponaĵoj je tre diversaj tempodaŭroj (muzike laŭ similaj stiloj al tiuj de Chick Corea, Herbie Hancock aŭ Weather Report), forta ĉeesto de blovinstrumentoj (divers-specaj saksofonoj, klarnetoj, flutoj kaj aliaj) tre intensa uzado de perkutiloj kaj frapinstrumentoj (drumoj, kongaoj, bongoj, mantamburoj, marimboj), elektraj klavaro kaj basgitaro (kvankam akustika piano kaj kontrabaso estas ankaŭ uzataj). 

 La sekvan jaron la ensemblo decidas modifi sian nomon al Mirasol-Colores kaj, per la sama eldonejo Zefiro-Edigsa, en 1977 aperas la albumo La Boqueria, kies titolo estis tirata de la fama barcelona urbocentra bazaro. Ĉi-foje Víctor Ammann ne plu aperas en la formacio, kaj unuafoje profesia kantisto interpretos kelkajn kantojn tra la disko. Temas pri Manel Joseph, kiu jam havis iom longan profesian sperton kaj kiu ekde 1978 estos la bazo por la tre grava Orquestra Plateria, fama en la tuta Hispanio. En la disko La Boqueria oni povas ankoraŭ rimarki la enmeton de altkvalita alternativa ĵazo, sed la influo de latindevenaj sonoj kaj ritmoj estas evidenta. Oni povus diri ke temas unuavide pri la tria albumo de la projekto Mirasol sed, samtempe, pri la unua albumo de alia malsama ensemblo. Ĉar kaj la postaj kreitaĵoj kaj la surscenaj koncertoj montros pli kaj pli la influon de tiaj sonoj kiaj rumbo, salso, sambo, karibaj danceblaj ritmoj. Tiam, iom post iom la anaro disiĝos kaj ties membroj ekigos diversajn apartajn projektojn. 

 Orquestra Mirasol kaj ties disiĝintaj branĉoj ne estis la nuraj alternativaj muzikistoj en la tiutempa Barcelono. Kvankam ili ja meritas iliajn apartajn artikolojn, almenaŭ menciendas la sekvaj nomoj: Iceberg, Pegasus, Companya Elèctrica Dharma, Secta Sònica... Kaj, je unuopa nivelo, ni ne forgesu la elstarajn Pau Riba, Jordi Sabatés kaj Carles Benavent. Al ili ĉiuj: dankegon.

Kovriloj de la diskoj de 1974 kaj 1975


 
Elreta fotaĵo kie videblas la cititaj nomoj Zeleste, Laietana kaj Plateria