monda lingvo

monda lingvo

jueves, 30 de agosto de 2018

ALIAJ PLANLINGVOJ: ĈU INTERESAJ?

   Ĉiu esperantisto scias ke Esperanto ne estas la sola lingvo kiu estas “kreita” per "artefaritaj" rimedoj. Fakte, estas preskaŭ 1.000 registrataj planlingvoj, kaj ĉiujare almenaŭ unu nova lingvo estas diskonigata al la mondo. Sed, ĉu tiuj lingvoj (aŭ almenaŭ unu el ili) estas lernindaj por ni, scivolemaj esperantistoj? Mi iomete studis iom pri tiuj lingvoj kaj, tre resume, verkos mian opinion pri tiu afero. Eble ĝi utilos al tiuj kiuj scias nenion aŭ tre malmulte pri tiu kurioza mondumo. 

  Por pli facila kompreno, la tekston mi dividos en 4 partoj. Mi sekvos kronologian ordon (laŭ tempo de apero) kaj oni elstarigos la du lingvojn kiujn mi konsideras la plej "interesaj" por esperantistoj: Volapuko kaj Tokipono.

1.- UNUAJ PROJEKTOJ 

   A. 1. - La unua provo konata estas tre malnova.  Ĉar jam en la mezepoko (je la 12-a jarcento) estis monaĥino kiu elpensis “sekretan lingvon” kiu estas konata kiel “lingua ignota” (latinaj vortoj por “nekonata lingvo”). Tiu virino nomiĝis Hildegard de Bingen kaj ŝi estis ja elstara homo, pro tio ke, krom abatino de ŝia monaĥejo, ŝi verkis pri muziko, medicino, mistikeco kaj multaj aliaj aferoj. Kaj ŝi eĉ elpensis propran alfabeton por ŝia lingvo. Tamen, tiu elpensaĵo estis nur skizo kiu ne plene konsistigis veran lingvan sistemon. 




A. 2.- Balaibalano (propra signifo: “lingvo de la Reviviganto”. Turke en ambaŭ skribsistemoj: باليبلن, Bâleybelen). Lingvo konstruita dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj meze de la islama sufisma tradicio, en diversaj lokoj inter la Otomana Turkio kaj Persio. Ŝajnas ke temis pri kolektiva kreitaĵo farita dum du jarcentoj. Temis pri apriora lingvo kiu ne celis la internacian interkomunikadon, sed pli ĝuste temis pri ia sekreta mistika lingvo por homoj kiuj apartenis al la sekto hurufismo. Kvankam principe apriora, balaibalano ĉerpas elementojn el la araba, la turka la persa lingvoj. Alvenis al la nuntempo nur unu granda vortaro (kvarlingva:balaibalano/ araba/ turka/ persa) kaj kelkaj trajtoj de la gramatiko. 
   

B.- Dum la 17-a jarcento, la tiuepokaj grandaj filozofoj (Descartes, Leibniz kaj aliaj), intencis krei "perfektan filozofan logikan lingvon" dividante la estaĵojn de la naturo en grupoj, tiel ke oni povus formi “logikajn” grupojn kaj trovi taŭgajn vortojn por nomi ilin. Tiuj kreotaj lingvoj devus esti "aprioraj" pro tio ke ili devus esti "perfekte logikaj". Tamen, preskaŭ neniu el tiuj projektoj finfine efektiviĝis en vera lingvo. Escepte, oni devas mencii la anglon John Wilkins, kiu elpensis grandan skizon de "analiza" lingvo, kvankam dividita en 2 sistemoj, skriba kaj parola. 
   Do, denove, temis nur  pri skizoj, ĉar, fakte, neniu el la dekoj da projektoj estis klare difinataj. Tempo pasis kaj pasis... 

  C.- Je la komenco de la 19-a jarcento la franco François Sudre kreis tre originalan lingvon, nomitan Solresol (1817), bazitan sur la muzikaj notoj. Post iom da sukceso kaj admiro dum kelkaj jardekoj, la projekto fine fiaskis. 

 Ĉ.- Menciendas la hispana pastro Bonifacio Sotos Oĉando, kiu en 1852 publikigis sian “Lengua Universal” (“Lingvo Universala”). Li prezentis sian projekton ankaŭ en Parizo, kie ĝi ricevis grandan laŭdojn pro siaj “logikaj trajtoj”. Verdire, ĝi sekvis la trajtojn pri logikeco serĉatajn de la filozofoj de la 17-a jarcento, kvankam estis ĝi tiom -kaj tiel- kompleksa gramatike ke, fakte, ĝi estas eĉ pli neparolebla ol Volapuko mem. 


Tiel, ekde unu baza radiko oni povis krei multajn derivaĵojn rilatajn al la radik-signifo. Ekzemple, ena: kapo; enaribuŝo; enaru: lipo, ktp. La artikolojn, substantivojn kaj adjektivojn de tiu ĉi “Universala Lingvo” oni deklinaciis per 5 gramatikaj kazoj. El leksika vidpunkto, tiu L.U. estas "apriora" lingvo. Ni vidu la 10 unuajn numeralojn por tion bone kompreni: siba, sibe, sibi, sibo, sibu, sibra, sibre, sibri, sibro, sibru. 

Tiu ĉi lingvo estis konata ankaŭ kiel Bonifaciano, kaj verdire atingis iom da sukceso ĉe hispanaj kleruloj. Tre eble, la posta alveno de Volapuko okazigis ĝian kompletan malaperon.
                                        
2.- VOLAPUKO (1879)

  Oni devas alveni al la fino de la 19-a jarcento por fine vidi kompletajn kreitaĵojn. Tiel, en la jaro 1879, la germana pastro Johann Martin Schleyer publikigis sian lingvon, kies nomo estas Volapuko (propranome, Volapük, kio signifias “lingvo de la mondo"). Schleyer asertis ke Dio mem inspiris lin por krei tiun lingvon. Ho, mia Dio...!


       

         

   Dum ĉirkaŭ dek jaroj, la lingvo de Schleyer atingis grandan sukceson: centoj da asocioj, miloj da lernantoj, grandajn laŭdojn far lingvofakuloj... Ĉe la tria kongreso de Volapuko, okazinta en Parizo en 1889, oni diras ke ĉiuj partoprenantoj uzis Volapukon. Ŝajnis ke, fine, la mondo akceptis tiun neŭtralan internacian lingvon. 

    Tamen, ekde tiu momento, ĉio ŝanĝiĝis. Kial? Nu, estis vere kelkaj kialoj por kompreni tion. Unue,  Multaj ekkonsideris ke Volapuko estis tro malfacila. Due, la kreinto de la lingvo ne akceptis iun ajn modifon sen sia aprobo. Schleyer volis esti la sola “mastro” de la lingvo. Kvereloj akraj inter parolantoj komenciĝis. Kaj trie, Esperanto naskiĝis...

    Sed, ĉu vere Volapuko estis tiel kaj tiom malfacila? Nu, Volapuko estas tre logika kaj tre interesa lingvo, kiu enhavas neniun escepton en siaj gramatikaj reguloj. Kaj, kompare al “naturaj” lingvoj, oni povas diri ke ĝi estas multe pli facila ol ili. Tamen, kompare al Esperanto, oni povas konkludi ke ĝi estas iom vera “volapukaĵo”. La bazoj de la lingvo estas tre klare germanaj. Jen kelkaj detaloj:

- Volapuko havas 8 vokalojn: a, e, i, o, u, ë, ö, ü. Tio estas, 3 vokalojn pli ol E-o;

- Volapuko havas 4 gramatikajn kazojn: nominativo, akuzativo, dativo kaj genitivo;

- Same kiel Esperanto, Volapuko estas aglutina lingvo. Kaj ĝi ankaŭ uzas la sistemon de afiksoj. Sed, kompare al la ĉirkaŭ 40 afiksoj de Esperanto, la lingvo de Schleyer enhavas... pli ol 120!!!

- Fine, la verba konjugacio de Volapuko estas tre, tre kompleksa. Kelkaj tiutempaj fakuloj asertis ke unu sola verbo povus havi pli ol 500.000 malsamajn formojn. Eble tro da formoj por ia internacia lingvo...

 - La vortprovizo de la lingvo devenas, precipe, el la germana kaj la angla, kvankam la vortoj estas tre malfacile rekoneblaj. Tio okazas tial ke Schleyer decidis distordi la vortojn por tio, ke oni supozus ke ili estis elpensitaj el nulo aŭ eble “neŭtralaj” formoj, ne prunteprenitaj el aliaj lingvoj. Tamen, tiu decido certe malfaciligas la lernadon de la lingvo. Ekzemple, "flen" signifas "amiko", kaj tre eble rilatas al la angla "friendaŭ al la germana “Freund”. Kaj "bel" ("monto") rilatas al la germana "Berg", sed tre deformita, eble pro tio, ke Volapuko, en siaj unuaj versioj, ne inkluzivis la literon "r", pro la supoza malfacileco de  ĝia prononcado. 

    Aliaj ekzemploj de tia vortodeformado estas  la propraj vortoj kiujn konsistigas la nomon de la lingvo. Tiel, “vol” signifas “mondo”, eltirita probable el la angla “world”; kaj “pük” signifas “lingvo”, kvankam ties rilato al la angla “speak/speech” estas tute neklara.
   
   Ni vidu alian ekzemplon pri vortofarado: "gud" ("bona"); "gudik" ("bona"); "gudiko" ("bone"); "gudikükön" (bonigi"), ktp.
 


  Zamenhof multe aprezis Schleyer-n kaj ties lingvon. Sed ĝi, tre rapide, malkreskis ĝis sia preskaŭ tuta malapero. Tra la sekvantaj jardekoj, Volapuko estis multajn fojojn reformita. La plej grava modifo (precipe simpligante la lingvon) estis farata de la nederlandano Arie de Jong, en 1931. Ekde tiu momento, la versio de de Jong estas la nura uzata de volapukistoj.

   Hodiaŭe, nur kelkaj centoj da homoj konas la lingvon; multaj el ili estas, fakte, scivolemaj esperantistoj.


3.- KREITAĴOJ DUM LA 20-A JARCENTO (KAJ IOM POSTE)

   Tra la 20-a jarcento, pli ol 600 planlingvoj estis kreataj. Laŭ mia opinio, post la kreado de Esperanto, ĉiuj tiuj kreitaĵoj estis nebezonataj. Tamen, ŝajnas ke la homa estaĵo neniam deziras akcepti aliulan sukceson kaj serĉas sian propran gloron. Ĉiukaze, jen listo de la plej gravaj el tiuj kreitaĵoj:

A.- Latina Sen Fleksio (1903) (Propralingve: Latino sine Flexione). Ĝi estis kreata de itala matematikisto kiu nomiĝis Giuseppe Peano. Temis pri tre simpligita formo de la latina lingvo, sen la malfacilaĵoj kiuj aperas ĉe ĝiaj klasikaj deklinacioj kaj konjugacioj. Tiu lingvo iom post iom estis “plibonigata” de sia kreanto, sed ankaŭ far aliaj lingvistoj. Fakte, eĉ ĝia nomo estis anstataŭigita  per “interlingua”. 


     Sed, iom poste, kelkaj lingvistoj decidis krei sian propran version, kiel Edgar Von Wahl, kiu iam estis esperantisto, kaj kiu fine kreis la lingvon Okcidentalo (1922). Kurioze, Von Wahl poste nomis tiun sian lingvon per la nomo interlingue. Kaj, se tio ĉio ne sufiĉis, kelkajn jarojn poste, oni kreis alian trian lingvon kiu uzis preskaŭ tiun saman nomon (vidu malsupren). Kompleksa kaj konkurema mondo...

B.- Ido (1907). Ĝia iniciatinto estis la franca matematikisto kaj lingvisto (kaj eksa esperantisto) Louis Couturat. La rakonto pri kiel komenciĝis la vojo de Ido estas vere tro longa por esti skribita ĉi tie. Kvankam por Esperantujo Ido estas nur “perfidaĵo”, almenaŭ iom da ties trajtoj menciendas kaj klarigendas. 

   Unue, oni devas diri ke estas ankoraŭ dubinde ĉu la nomo de la lingvo Ido devenas el la inicialoj de “idiomo di omni”(= lingvo de ĉiuj), aŭ ĉu temas nur pri la esperanta sufikso “-ido”, pro tio ke tiu nova lingvo estis, fakte, projekto por la modifo kaj reformado de la lingvo de Zamenhof. Do, temis pri “esperantido” - kaj direndas ke Ido estas, fakte, nur unu el la multaj projektoj bazitaj sur Esperanto.

    Ido estas, en la historio de planlingvoj, la dua plej uzata, tuj post Esperanto. Dum ĝiaj unuaj jaroj, Ido kuntrenis ĉirkaŭ 20% el la esperantistaro. Tamen, hodiaŭe, la komparo kun Esperanto estas proporcie 1:100. Oni devas diri ankaŭ ke la literaturo en Ido estis iom grava kaj atingis altan nivelon, precipe dum la periodo inter 1910-1920.



  Pri ĝia gramatiko, mi diros -tre kurtigite- ke en Ido la akuzativo ne estas ĉiam deviga, ke la tabelvortoj estas forigitaj, kaj ke la freŝa anstataŭanta vortoprovizo devenas plej ĉefe el la franca. Aldone, la “ĉapelitaj” literoj estas anstataŭgitaj per normalaj literoj, kio i.a. okazigas ke aperas digramoj (sh, ch) kaj ke la sono /k/ estas prezentita de du literoj (q, k). Krome, Ido rompas la regulon “unu litero=unu sono" kaj ankaŭ la perfektan esperantan paroksitonecon (=akcento sur la antaŭlasta silabo) de la prononcado, ĉar, en ambaŭ kampoj, ekzistas kelkaj esceptoj.

C.- Menciindas, sed sen troa plia klarigo, Novial (1928). Temas pri lingvo kreitaj de dana lingvisto kiu, kelkajn jarojn antaŭe, subtenis la projekton de Ido, kaj kiu poste decidis forlasi ĝin kaj krei sian propran projekton.

Ĉ.- Interlingvao (1951). (Propralingve: Interlingua). Kreita de skipo de filologoj gvidataj de usona Aleksander GodeĜi sekvas la ideon kiun iniciatis “Latina Sen Fleksio” kaj ties jam antaŭe menciitaj disvolviĝoj: simpligi la latinan ĝis la alveno al la plej bona solvo atingebla de ĝi. Do, unue kaj nepre, oni ne konfuziĝu pri iliaj tre similaj nomoj.

    Ĉiukaze, verdire tiu “interlingua” de s-ro Gode estas certe la plej sukcesa el tiuj ĉiuj similaj projektoj. Temas pri sintezo de angla, franca, itala, hispana kaj portugala. Interlingvao estas farita tiumaniere ke ĉiu homo kies denaska lingvo estas unu el tiuj 5 menciitaj , povus, tre facile, kompreni preskaŭ ĉion. Historie, Interlingvao estas la tria plej grava planlingvo, tuj post Ido kaj E-o. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas uzata de kelkaj centoj da homoj, kvankam direndas ke, ankaŭ ĉi-okaze, multaj el ili estas, fakte, scivolemaj esperantistoj.


D.- Estas ankaŭ multaj lingvoj kreitaj por sciencfikciaj romanoj aŭ filmoj. Inter ili menciendas almenaŭ la jenaj: Kŭenja ("Quenya") kaj Sindarin (ambaŭ far J.R. Tolkien, ĉ. 1915-1930); kaj Klingon (por la Star Trek/Stel-Vojaĝo serio). Estas ja miloj da zelotoj de tiuj fikciaĵoj kiuj lernas tiajn lingvojn. Ĉu ni, esperantistoj, estas tiel kaj tiom strangaj homoj...? Ĉiukaze, jen la klingona alfabeto:




E.- Afrihili (1970). Kreita de ganaa historiisto cele de unuigi ĉiujn homojn el la Afrika kontinento. Afrihili estas bazita (vortoprovize kaj gramatike) ĉefe el la svahila sed ankaŭ el kelkaj okcidentafrikaj lingvoj, kiel la akana (kiu estis la gepatra lingvo de ĝia kreinto). Direndas ke, same kiel okazis al Guosa (kiu estis alia tutafrika planlingvo), Afrihili ege malsukcesis.

F.- Loglan (1955) kaj Lojban (1987) estis lingvoj kreitaj de usonaj filologoj cele krei “perfektan logikan lingvon” por la uzado en informadiko. Nuntempe Lojban estas la nura uzata . Ĝia vorto-trezoro estas eltirita de la 6 plej parolataj lingvoj en la mondo. Ĝi estas kutime skribita per la latina alfabeto, kvankam oni kreis ankaŭ versiojn en aliaj, kiel en la cirila, la japana aŭ eĉ en la tengŭara skribmanieroj. Tamen, verdire, tiuj versioj estas tre malofte uzataj. Ĉiukaze, eĉ la sekvantoj de tiuj du lingvoj asertas ke ili estas tre malfacile paroleblaj. La emo atingi “perfektan senambiguecon” okazigis ja malfacilecon. 




G.- Láadan (1982). Kreita de brita filologino Suzette ElginMi inkluzivas tiun lingvon pro tio ke ĝia celo estas tre aparta, ĉar S-ino Elgin provis krei lingvon kiu ebligis al virinoj esprimi tiujn ideojn kaj sentojn kiuj ne estas esprimeblaj per la uzado de “normalaj kaj viraj” lingvoj. Estas ankaŭ dirende ke Láadan estas “apriora” lingvo, tio estas, ĝi ne eltiras siajn vortojn kaj regulojn el lingvoj jam ekzistantaj (kvankam kelkaj trajtoj de la lingvo estas, vere, “aposterioraj”).

H.- Lidepla (2010) La nomo de tiu nova lingvo estas la kurtigita formo de “Lingwa di planeta”. Oni inkludas ĝin en tiu ĉi raporto pro tio, ke temas pri la plej konata propono en la mondumo de planlingvoj de antaŭ multaj jaroj. 

    Lidepla estas kreita de grupo de rusaj lingvistoj post kelkaj jaroj de laboro (2006-2010). La vorto-trezoro de la lingvo estas eltirita de 10 el la plej parolataj lingvoj de la mondo (inkluzivante la persan, la hindan kaj la germanan) cele prezenti Lideplan kiel la plej “internacia-devenan” lingvon. Kurioze, la varbado de la lingvo estis farita ankaŭ en Esperanto. Ĉu Lidepla sukcesos? Nur  tempo solvos tiun demandon.


4.TOKI PONA (2001) 

    Tiu ĉi lingvo (kies nomo estas kutime esperantigita kiel Tokipono) estis  kreata de kanada lingvistino kaj esperantistino kiu nomiĝas Sonja Lang. El ĉiuj lingvoj elpensitaj post la kreado de E-o, toki pona estas, laŭ mia opinio, la sola kiu meritas studadon. Ĉar temas pri tre originala kreitaĵo. La aŭtorino celis krei la “lingvon de bono” aŭ “feliĉeco”. Fakte, tiu estas la traduko de la vortoj “toki pona”. Jen ĝiaj precipaj trajtoj:

- La lingvo konsistas nur el 120 vortoj. Kaj, principe, oni ne permesas aldoni pliajn!! Do, temas pri tute "minimumisma" lingvo. Tamen, kaj bedaŭrinde, iom post iom oni aldonis kelkajn novajn vortojn, oni eliminis aliajn, kaj oni modifis la signifon de kelkaj aliaj. Plie, oni ankaŭ aldonis la eblecon nomi landojn kaj lingvojn, kreante, tiucele, novajn vortojn. Do, iamaniere, la lingvo iomete kompleksiĝis kaj perdis iom da sia admirinda “minimumeco”.



- Ĉirkaŭ 10% el la vortoj estas eltiritaj (aŭ almenaŭ “inspiritaj”) el Esperanto. Ekzemple: mi (=mi), suno (=suno), ilo (=ilo), pini (=fini), pona (=bona), ktp.

- La tokipona alfabeto enhavas nur 14 literojn: 9 konsonantojn (m, p, w, n, t, s, l, k, j) kaj 5 vokalojn (la samaj kiel en E-o). Tamen, kelkaj el la konsonantoj pronoceblas en pli ol unu maniero, por tio, ke azianoj ne havos malfacilecon prononci aŭ konfuzi sonojn. Ekzemple, “p” elparoleblas kiel /p/ aŭ /b/.

- Ĝi ne celas estis internacia planlingvo, sed nur “filozofia” kaj “luda” lingvo. La ĉina filozofio taoismo multe influis en la lingva sistemo de toki pona, inkluzive ĉe la elekto de la vortoprovizo.

Male al E-o kaj al Volapuko (kiuj estas “aglutinaj” lingvoj), Tokipono estas ekzemplo de “izola” lingvo, same kiel la ĉina. Do, vortoj ne havas finaĵojn kiuj estos “modifeblaj” por marki ties rolojn en la frazoj. Ĉar en izolaj lingvoj (kaj tio okazas ofte ankaŭ eĉ en la angla), la rolo de vortoj estas montrita per la ordo de la frazo. Kaj tiu vortordo devas esti ĉiam respektata ĉar, alimaniere, stariĝus konfuzoj.  Ekzemple, en toki pona la vorto “moku” signifas en E-o jenajn eblecojn: manĝi, manĝado, manĝaĵo, manĝa, ktp. Do, se mi skribas “mi moku e moku” la traduko estas “Mi manĝas manĝaĵon”. Estas, do, la vortordo kiu markas la rolon de ĉiu vorto en la frazo. Aldonendas ke la vokalo “e” utilas kiel montrilo de akuzativo!!

Aldonendas ke unu el la plej kuriozaj detaloj de la Toki Pona lingvo estas ke eblas skribi ĝin ne nur per la “latina” alfabeto, sed ankaŭ uzante aliajn skribmanieroj. Tiel, multaj alfabetoj estas uzataj por skribi ĝin, inkludante la tengŭaran sistemon ("tengwar" estas la alfabeto uzata en la tekstoj de la lingvoj  kreitaj de J.R. Tolkien, lingvoj kiuj aperas en liaj sciencfikciaj verkoj). Sed mi ĉefe reliefigas la hieroglifan skribsistemon nomitan “sitelen pona” (=bona skribo aŭ desegno), kreita de Sonja Lang mem.




(Por plia informo pli Tokipono, legu tiun mian artikoleton: https://pacamondo.blogspot.com/2020/02/mallonga-enkonduko-al-tokipono-kiel-jam.html)  

   Kaj jen la fino de tiu ĉi artikolo. Ne forgesu ke ĉiujare oni aldonas almenaŭ unu lingvon al tiu enorma amaso da lingvaj elpensaĵoj. Pri mia demando “Ĉu iu el ili vere interesas”?, mi respondus ke ne. Nur homoj , tute lingvemuloj, kiuj tre interesiĝas pri kuriozaĵoj kaj kiuj havas sufiĉan vakan tempon, povus eklerni iom de kelkaj el tiuj lingvoj. Sed por “normalaj” homoj, tio estus nur absurda malŝparado de tempo. Ĉar Esperanto, iumaniere, jam inkludas la plej elstarajn regulojn kaj detalojn de multaj el tiuj lingvoj. 

_______________________________________________________

DU ALDONAĴOJ POR LINGVEMULOJ

  A) Mi volas almenaŭ mencii la laborojn de la belgo Manuel Halvelik pri la kreado de iaj “Esperantidoj” kiuj, iamaniere, povas esti “komplementoj” uzeblaj en la Esperanta literaturo kiam necesos. Direndas ke 3 “lingvoj” estis kreitaj de li: “Popido” (“popola- dialekta” esperanta fikcia versio); “Gavaro”(ia “Esperanto-slango”); kaj Arcaicam Esperantom (fikcia antikva Esperanta lingvo). Tiu lasta, Arcaicam Esperantom, estas sendube la plej notinda. 

   La libro kie Halvelik verkas sian proponon estis eldonita en 1969. Arcaicam Esperantom prezentas modifojn en la finaĵoj kaj tabelvortoj, kaj ĉefe en la literumado kaj skribmaniero. Sed apenaŭ aperas modifoj en la vortaro nek en la gramatiko (kvankam, ekzemple, li aldonas du kazojn: genitivo kaj dativo).

   La rezulto estas pralingvo kiu aspektas kiel ia ”mezepoka“ lingvo, tre simila al la latina. Ĝi estas uzebla en verkoj kie oni bezonas ”imiti“ ian antikvan manieron skribi aŭ paroli.

Jen kelkaj frazoj:

- Tempom phughat: tempo fuĝas
- Amom cheyon wencat: amo ĉion venkas
En mondod wenit unn novam sentom, tra mondom irat unn phortam wocom... : kompreneble, la unuaj frazoj de "La Espero".


-------------------------------------------------------------------------------------------

B) Jen nun mi skribos kelkajn frazojn en la (de mi konsiderataj) 3 plej gravaj el la lingvoj menciitaj supre: Volapuko, Ido kaj Tokipono. Ĉi-cele, mi tradukos al tiuj lingvoj la jenajn simplajn frazojn:

Esperante: Saluton, mi nomiĝas Pipo. Mi parolas Esperanton kaj mi volas esti via amiko. Pacon por la mondo, mi petas! Dankon kaj ĝis.

Volapuke: Glidis, nem obik binon Pipo. Spikob Sperantapüki e vilob binön flen olik. Püdi vole, begö! Danö ed adyö.

Idolingve: Saluto. Me nomesas Pipo. Me parolas esperanto e me volas esar tua amiko. Paco por la mondo, me pregas! Danko e chao.

Tokipone: toki. mi jan Pipo. mi toki e toki epelanto. mi wile kama e jan pona tawa sina. mi wile e utala ala tawa ma sike suli. pona. mi tawa.