monda lingvo

monda lingvo

jueves, 8 de agosto de 2019

TABLETOM: MALAGA MUZIKA LEGENDO 

    Eble vi neniam aŭdis pri Tabletom, eĉ se vi estas hispano aŭ loĝas en Hispanio. Kaj tio estas normale, pro tio ke tiu senegala Malaga muzika grupo neniam atingis popularan sukceson ekster sia denaska urbo. 
   Tabletom estas rokensemblo kiu naskiĝis en la urbo Malago ĉirkaŭ 1976 kaj kiu, iumaniere, kaj post multaj ŝanĝiĝoj kaj travivaĵoj, ankoraŭ ekzistas. Ĝia unikeco ŝuldiĝas al kelkaj trajtoj. Tiel, unue, ili ĉiam sekvadis ian “kontraŭnormalecan sintenon”. Due, “normalaj” disko-eldonejoj neniam ŝatis ilin. Trie, ĉiuj muzikistoj kiuj partoprenis en la historio de la ensemblo estis elstaraj instrumentistoj; fakte, kelkaj el ili eĉ estis instruistoj de muziko ĉe konservatorioj kaj publikaj muziko-lernejoj en Malago aŭ en aliaj urboj. 


   Oni povas aserti ke Tabletom, iamaniere, estis “malbenita ensemblo”: ĝi neniam ĝuis ĝeneralan sukceson, almenaŭ el vidpunktoj de diskaj vendo-kvantoj kaj koncertaj publikaj ĉeestantaro-nombroj. Sed, tamen, ĝi estas aprezata kiel vera muzika legendo en la urbo Malago. Tabletom sendube donis ion “malsaman”: socian ribelemon, apartan sintenon, senrespektemajn mesaĝojn, eksternormalecan kantiston, superbajn muzikistojn...

   Tra la historio de Tabletom estis multaj la membroj kiuj, iumomente, ludis en la ensemblo. Kelkaj el tiuj eble nur partoprenis en la surbendigado de unu disko aŭ en la sursceneja ludado dum kelkaj koncertoj. Kelkaj aliaj estis anoj de la ensemblo dum kelkaj jaroj, sed poste forlasis ĝin. Sed estas tri membroj de Tabletom kiuj estas konsiderataj kiel la “kerno” ekde la komenco kaj tra ĝia tuta kurso: Roberto González (kantisto), Pedro Ramírez (gitaroj) kaj José Ramírez (blovinstrumentoj). 

   Tiuj tri fondis la opon en 1976. Roberto González, populare konata kiel “Rockberto”, mortis en 2011. Li estis profunde praktikanta “hipio”. Li kutime dormis sur benkoj de publikaj ĝardenoj kaj eĉ piediris senŝue tra la stratoj de Malago. Li neglektis riĉaĵojn kaj sociajn konvenciojn. Tre ofte li alvenis malakurate al la koncertoj kun siaj kunuloj. Kaj tre ofte li kantis surceneje iom ebria aŭ toksiĝinta. Ĉar Roberto multe ŝatis drogojn, ĉefe mariĥuanon. La maniero kanti de Roberto estis tute karakteriza: lia voĉo ĉiam aperis “raŭka”, “rompita” kaj “flamenkema”, tute malsama kaj kontraŭa al tio kion “komerca sukceso” postulus. 


   Multaj homoj opinias ke pro tio ke Roberto estis tiom aparta kaj neglektema viro, Tabletom neniam atingis sukceson. Sed samtempe estas evidente ke la eksterordinareco de lia kantisto multe kontribuis al la legendiĝo de Tabletom.

 Siavice, Pedro Ramírez (“Perico”) kaj José Manuel Ramírez (“Pepillo”) estis bonegaj muzikistoj, homoj kiuj dum multaj jaroj estis profesoroj de la Malaga Muzika Konservatorio. Direndas ke ili eĉ surbendigis diskojn pri klasika baroka muziko. Kaj ofte ili ankaŭ ludis koncerte tian muzikon, kelkfoje akompanataj de sia fratino Carmen, kiu estas opero-soprano.

  La fratoj Ramírez ankaŭ estis hipioj kaj ŝatis mariĥuanon. Sed ili samtempe pruvis esti elstaraj muzikistoj, laŭdataj de ĉiuj muzik-amantoj. Same direblas pri la aliaj muzikistoj kiuj, en iu momento, kunlaboris kun Tabletom; menciendas, inter ili, la jenaj: Jesús Ortiz (basgitaristo kaj violonisto dum la unuaj jaroj), José Manuel Arrabal (drumisto), Augusto Jurado (klavaristo) kaj Agustín Carrillo (elstara saksofonisto kaj flutisto).

  La unua disko de Tabletom estis publikigita en 1980. Ĝi nomiĝis Mezclalina (“Miksaĵemo”) kaj enhavis 5 pecojn. Ĉe “Mezclalina”, Tabletom ludas kaj miksas multajn diversajn stilojn: progresivan rokon, ĵazon, bluson, andaluzian rokon kaj flamenkemaĵojn. Oni devas mencii inter tiuj kantoj tiujn nomitajn Tipos Duros ("Duraj Uloj") kaj Zero Zero ("Nulo Nulo"). Recenzoj de muzik-fakuloj konsideras tiun verkon originalega kaj admirinda kreitaĵo. La disko-eldonejo kiu publikigis tiun diskon, RCA, decidis lanĉi nur 600 ekzemplerojn. Hodiaŭe, tiuj malmultaj ekzempleroj estas parto de la legendo de Tabletom kaj, al fanoj, havi unu el ili signifas havi grandan trezoron.

  Sed RCA decidis ne apogi komerce la vendadon de la disko kaj ne plu permesi al Tabletom surbendigi diskojn. Do, la ensemblo decidis travivi sian muzikan vojon sola, sen helpo de iu eldonejo. Tiam, ili decidis memprodukti siajn venontajn verkojn: en 1983 aperis la bendo Rayya (prononcu: “raja”) kaj en 1985 la 4-peca disketo Recuerdos del Futuro (“Memoroj de la Estonteco“). 

  Post la komerca malsukceso de tiuj ĉiuj publikigaĵoj, Tabletom falas en krizon kaj eĉ ŝanĝis sian nomon dum kelkaj jaroj, nomiĝante Rockberto y los Castigos (”Rockberto kaj la Punoj“).


   Ekde 1991 ili renaskiĝas, reprenas la malnovan nomon Tabletom, subskribas kontrakton kun la hispana eldonejo Nuevos Medios (”Novaj Rimedoj“), kaj tiam ili registras la jenajn verkojn (ĉiuj per KD-formo):

- 1992: Inoxidable (”Neoksidebla“), kiu inkluzivas iom popularan kanton Me estoy quitando (”Mi estas maltoksiĝanta“), omaĝe al flamenko-kantisto Camarón de la IslaTroveblas ankaŭ en tiu ĉi disko la tre populara Reggae la Macetas ("Rege-akvumu la Florpotojn"), kiu temas fakte pri nova surbendigado de malnova kanto de la komenco de la 1980-aj.

- 1996: Vivitos y Coleado ("Vivetante kaj Vostumante”), rekta sursceneja registraĵo.

- 1998: La Parte Chunga (“La Aĉa Flanko”).

- 2.002: 7.000 Kilos (“7.000 Kiloj”).

- 2008: Sigamos en las Nubes (“Ni Daŭru Ĉenube”).

-2014: Cantes de Ida y Vuelta (“Kantaĵoj de Iro kaj Reveno”), alia rekta surscenejaĵo.

- 2016: Luna de Mayo (“Luno de Majo”).


   Kaj jen la fino de tiu rakonto. Malgraŭ la komerce tre malsukcesa vojo de la ensemblo, la malaganoj ĝenerale tre aprezas la muzikon kaj la vivo-sintenon de Tabletom, kaj konsideras ke ili estas parto de la popola kulturo de la urbo. Tre eble, baldaŭ la Magistrato de la urbo nomos iun straton de Malago per la nomo de la ensemblo kreita de tiuj ege propraj, apartaj kaj unikaj muzikistoj.


domingo, 4 de agosto de 2019

LA ANDALUZIA ROKMUZIKO (Ĉ.1970-1985)

(Mallonga kaj baza aliro al tiu ĉi temo)

A) UNUAJ PAŜOJ

   La t.n. "Andaluzia Rokmuziko" estis muziko-stilo kiu naskiĝis komence de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiu stilo celis iamaniere miksi modernajn muzikajn stilojn (ĉefe rokon, sed ankaŭ ĵazon kaj bluson) kun elementoj devenantaj de la tradicia andaluzia kaj flamenka muziko kaj kulturo. Oni devas atentigi pri tio, ke la roka moderna muziko elektita por tiu miksado estis precipe (kaj preskaŭ nure) tiu konata kiel “progresiva” aŭ “simfonia”, t.e. tiu stilo sekvita de ensembloj kiel King Crimson aŭ Pink Floyd. 

    La unuaj spuroj de tiu nova stilo troveblas ĉirkaŭ 1970, per diversaj kreitaĵoj verkitaj de kelkaj hispanaj ensembloj kaj kantistoj. Oni povus nomi multajn artistojn, sed oni nur mencios la nomon de Smash (prononcu: smaŝ) ensemblo kies vivo daŭris jarkvinon (1968-1973), kaj kie membris gravaj muzikistoj kaj artistoj kiel Gualberto García kaj Manuel Molina.

B) TRIANA

   Triana  meritas apartan ĉapitron pro multaj kialoj. Unue, direndas ke Triana  estas la nomo de famega kvartalo en la urbo Sevilo, de kie devenas la membroj de la ensemblo; jen la origino de ties nomo. En 1973 komenciĝis la historio de Triana, per la unuiĝo de ties 3 membroj: Jesús de la Rosa (voĉo, klavaroj), Eduardo Rodríguez Rodway (dua voĉo kaj flamenka gitaro) kaj Juan José Palacios “Tele” (drumo kaj frapinstrumentoj). Unuatempe oni planis ke aliaj muzikistoj aliĝu al la grupo, nome Manuel Molina kaj Dolores Montoya. Tamen, finfine tiuj du artistoj decidis krei sian propran flamenkan duon (konata kiel “Lole kaj Manuel”) kiu multe sukcesis dum tiuj jaroj.

Kompleta dufaca kovrilo de la unua albumo de Triana
                                                        
  Do, la definitiva formo de Triana estis trio konsistanta el la 3 homoj antaŭe menciitaj, kvankam kaj por la registrado de iliaj diskoj kaj por la surscenejaj ludadoj oni inkluzivis basgitaron kaj elektragitaron, luditaj kutime de aliaj elstaraj andaluziaj muzikistoj, ofte amikoj de la membroj de Triana. Inter ili mencieblas homoj kiel Manuel Rosa (basgitaristo) kaj Luis Cobo “Manglis”(gitarludisto).

  Fine de la jaro 1974, Triana komencis la surbendigadon de sia unua disko, nome El Patio (“La Korto”) publikigita je aprilo de 1975. Kvankam tiu albumo vendiĝis tre malmulte dum la unua monatoj, eĉ jaroj, post sia publikigo, oni povas aserti ke oni staras antaŭ unu el la plej elstaraj muzikaj kreitaĵoj en la historio de la hispana muziko. La antaŭe menciita ensemblo Smash miksis rokon kaj flamenkon, sed en tia maniero ke oni povus ĝin difini kiel “apudmetado”. Tamen, Triana, ĉe El Patio, ne "apudmetas", sed tute “kunfandas” ambaŭ stilojn, kreante sonajn etosojn neforgeseblajn, plenajn je forto, sentemo kaj originaleco. El Patio ja kompareblas al la plej gravaj verkoj de la anglaj progresivaj ensembloj. 

  La albumo konsistas el 7 pecoj, de tre diversaj daŭroj, sed kiuj konsistigas solidan muzikan unuecon. Eble la plej gravaj estus tiuj 3 plej longaj: Abre la Puerta (“Malfermu la Pordon”), Sé de un Lugar (“Mi scias pri loko”) kaj En el Lago (“Ĉe la Lago”). La aliaj 4 pecoj , ankaŭ plenaj je inspireco, utilas kiel “oraj pontoj” inter tiuj 3 pli kompleksaj. La entuto estas kaj restas nesuperebla.

   Triana daŭrigis sian muzikan vojon iom post iom, tra la sekvantaj jaroj. Tiel, ili publikigis la jenajn albumojn:

- 1977: Hijos del Agobio (“Filoj de la Angorpremo”);
- 1979: Sombra y Luz (”Ombro kaj Lumo“)
- 1980: Un Encuentro (”Renkontiĝo“)
- 1981: Un Mal Sueño (”Malbona Sonĝo“)
- 1983: Llegó el Día (”Alvenis la Tago”).


   Pristile, la trairo de la Triana muziko iĝis pli kaj pli malpli "progresiva" kaj iom post iom pli “facila”. La nombro de vendoj de iliaj diskoj kreskis kaj ili iĝis unu el la plej popularaj ensembloj en la tuta Hispanio kaj eĉ en aliaj landoj de Eŭropo.

  Bedaŭrinde, je oktobro de 1983 Jesús de la Rosa suferis tragikan aŭto-akcidenton, sekve de kiu li mortis. La historio de Triana finiĝis en tiu momento, kvankam kelkfoje Juan José Palacios kaj aliaj muzikistoj uzis la nomon “Triana” por kelkaj surbendigaĵoj kaj turneoj.

C) ALIAJ GRAVAJ ENSEMBLOJ

   Sed ne estis Triana la nura muzika ensemblo kiu naskiĝis en tiu epoko kaj kiu verkis tiun muzikan stilon. Multaj aliaj muzikistoj komencis siajn proprajn muzikajn vojon. Menciendas la jenajn, laŭ la jaroj de ilia naskiĝo:

- Iman (1976): ili publikigis 2 imponajn kaj kompleksajn albumojn, preskaŭ tute nurinstrumentajn: Iman, Califato Independiente (“Imamo, Sendependa Kalifejo“) kaj Camino del Águila ("Vojo de la Aglo”). Sufiĉis por pruvi ke temis pri neegaleblaj muzikistoj kaj komponistoj. Iman disiĝis post la somero de 1980, kvankam poste ili denove kuniĝis por surscenaj ludadoj.




- Cai (1977): tiu ĉi ensemblo devenas el Kadizo (jen la origino de sia nomo). Inter iliaj muzikistoj tre famas Chano Domínguez, pianisto kiu poste sekvis sian propran unuopan muzikan kurson, kunlaborante kun multaj aliaj muzikistoj. Cai publikigis 3 albumojn, el kie elstaras la unua, nomiĝinta Más Allá de Nuestras Mentes Diminutas (“Pli Fore de Nia Etegaj Mensoj”); pri tiu disko, kvankam estas iom mallonga (ĝi daŭras nur 33 minutojn) direndas ke temas pri vera majstra verko ene de la tutmonda progresiva rokmuziko.

- Guadalquivir (1977). Temas pri kvinopo kiu surbendigis 3 diskojn, inter 1978 kaj 1983. Ilia muziko estas tute instrumenta kaj tre ĵaza-stila. Inter iliaj muzikistoj menciendas Luis Cobo “Manglis”, elstara gitarludisto.

- Alameda (1978): ili publikigis 4 albumojn, inter 1979 kaj 1983. Ilia muziko baziĝas sur pianoj kaj klavaroj, kaj ĝi sonas pli “dolĉa” kaj "klasika" ol tiu de Triana. Mendiendas la du fratoj pianistoj Marinelli, la basgitaristo  Manuel Rosa kaj la gitarludisto kaj elstara kantisto José Roca.

               

- Medina Azahara (1980). Tiu ĉi ensemblo devenas el Kordovo. Temas pri kvinopo kiu havas la plej longdaŭran muzikan kurson de la tuta andaluzia roko, pro tiu ke ili ankoraŭ  ekzistas kaj ke, kvankam multaj ŝanĝoj okazis ene de la membraro, ili neniam disiĝis. La stilo de Medina Azahara estas pli “metala” aŭ “peza” ol tiu de la aliaj ensembloj menciitaj antaŭe. Dum la unuaj jaroj de ilia kurso, ili multe vendis, precipe de ilia unua albumo Paseando por la Mezquita (“Promenante tra la Moskeo“) publikigita en 1980, disko kiu estas aprezata kiel alia majstra verko de la hispana muziko.



D) ALIAJ MENCIINDAJ NOMOJ

  Oni povus ankoraŭ nomi kelkajn aliajn ensemblojn kaj artistojn kiuj sekvis tiun andaluzian rokmuzikon. Ne ĉiuj ili estis andaluziaj muzikistoj, sed iamaniere ili faris tian muzikon. Menciendas la jenajn ensemblojn: Veneno (1975-1978), Vega (1977-1982), Granada (1974-1979), Mezquita (1978-1981) kaj Pata Negra (1978-1990).

Aldone, oni devas nomi aliajn unuopajn artistojn: 

- Kiko Veneno kaj Raimundo Amador kiuj, krom iliaj unuopaj kursoj, ankaŭ estis membroj de la ensemblo “Veneno” ĵus menciita supre kaj kiu nur surbendigis unu gravegan diskon en 1977. Raimundo Amador, siavice kaj dum multaj jaroj, majstre ludis kaj registris elstarajn miksaĵojn de flamenko kaj bluso.


- Miguel Ríos, famega hispana kantisto kiu en 1977 publikigis tiustilan diskon, nomita “Al-Andalus”; 
- Camarón de la Isla, kiu, ene de sia neegalebla tutspeca flamenka vojo ankaŭ registris, en 1979, gravan diskon kiu, iamaniere, havis influon de la andaluzia rokmuziko: La Leyenda del Tiempo (“La Legendo de l' Tempo”).

 E)  FINO KAJ HEREDAĴO

   Ekde ĉirkaŭ 1984-1985 la andaluzia rokmuziko komencis sian dekadencon, kaj iom post iom ĝi malaperis. Tamen, ĝia influo ankoraŭ daŭras en la verkoj de multaj artistoj. Aldone, kelkaj antikvaj ensembloj rekuniĝas de tempo al tempo por ludi surscene kelkajn spektaklojn. Kaj multaj el la tiutempaj diskoj estas aprezataj kiel “klasikaĵoj” ĝuindaj por ĉiame. 


      

viernes, 29 de marzo de 2019

ARUNDO 

Mallonga urba historio

    Arundo estas la esperantigita nomo de Ronda, kiu estas urbo situanta ene de la provinco Malago, je ĉirkaŭ 100 kilometroj de la ĉefurbo. Nuntempe ĝi havas 35.000 enloĝantojn.

  La originoj de la urbo troviĝas en la kelta civilizacio, dum la 6-a jarcento a.K. La fenicoj fondis apudan vilaĝeton Acipino, kaj post la greka konkero la vilaĝo nomiĝis Runda.

   Poste, Julio Cezaro donis al Arundo la kategorion “urbon”. De tiam, la enloĝantoj de la romia Arundo kaj tiuj de la apuda Acipino estis konsiderataj romianoj.

  Post la islama konkero de la Iberia Duoninsulo, Arundo apartenis al la Kordova Kalifejo. Post la malapero de la Kordova povo, la urbo fariĝis sendependa regno (tajfo). En la jaro 1485 la Kastiliaj gereĝoj konkeris la urbon, post longa sieĝo.

   En la jaro 1572 fondiĝis la Arunda Nobela Rajd-Societo, kun la celo trejni la junajn nobelulojn por la defendo de la reĝlando.

 

   Dum la Napoleona invado de Hispanio, Arundo suferis gravajn damaĝojn. La francaj trupoj detruis la romian kastelon, kiu poste estis la araba alkazabo. Krome, ili detruis multajn muelejojn, kio ruinigis la zonon. Tiam, multaj arundanoj kaŝiĝis ĉe la montaro por lukti kontraŭ la francaj trupoj; naskiĝis tiam la mito de la "bandoleroj" (t.e. montaro-banditoj).

  Je la komenco de la 20-a jarcento naskiĝis la Arunda Ŝparkaso, kiu estas la plej grava en Andaluzio, kaj tio ege vigligis la urbon.Tamen, post la hispana enlanda milito (1936-1939), multaj arundanoj devis elmigri en Eŭropon kaj en aliajn industriajn regionojn de Hispanio.

ĈEFAJ VIDINDAĴOJ

La Nova Ponto

  Sendube ĝi estas la simbolo de la urbo kaj la ĉefa turisma allogaĵo. Oni starigis ĝin dum la 18-a jarcento. Temas pri ŝtona ponto kun tri pordaj arkoj super la rivero Gvadalevino. Ĝi ebligas trapasi la konatan Tajo (prononcu /taĥo/, t.e. la “Tranĉo”), je 120 metroj alte.

La Taŭroludejo

   Laŭdire, ĝi estas la plej antikva monumenta taŭroludejo en la mondo. La urbo Arundo estas konsiderata kiel unu el la luliloj de la moderna taŭroludado, kiu komenciĝis en la 18-a jarcento. Ĝi estis inaŭgurata en 1785. La diametro de la toreejo mezuras 66 metrojn, pro kio ĝi estas la plej ampleksa en la mondo.

Preĝejo Santa María la Mayor

    La reĝo Ferdinando la Katolika ordonis starigi kristanan preĝejon sur la iama moskeo de la urbo. La moskeon oni konstruis dum la 13- a jarcento kaj ankoraŭ konservas restaĵojn de la mihrabo. La konstruado daŭris du jarcentojn, kaj pro tio aperas du arkitektaj stiloj malsimilaj laŭ la diversaj konstruaj etapoj: gotika kaj renesanca.



La Palaco de la Maŭra Reĝo

  Tiu konstruaĵo situas ĉe la historia kvartalo de la urbo. Temas pri domo de neregula dezajno kiel labirinto. Sur la fasado stariĝas du malsimilaj turoj. Ene de la domo abundas ŝtuparoj, per kiuj oni eblas malsupreniri en la fundon de la Tajo, ĝis 60 metroj. Sur la posta parto oni konstruis belegan ĝardenon. 

La Monaĥejo Santo Domingo.

   La Katolikaj Gereĝoj ordonis starigi ĉi tiun monaĥejon por la dominikana ordino, en la jaro 1485. De antaŭ kelkaj jaroj, post rekonstruo, ĝi utilas kiel kongresejo por diversaj kulturaj aktivaĵoj. Ekzemple, ĝi estis uzata kiel la kongresejo por la Hispana kaj la Andaluzia Esperanto-Kongresoj de la jaro 2014.

miércoles, 20 de marzo de 2019

LA ETA NIKOLASO

   Antaŭ kelkaj monatoj mi, tute hazarde, trovis librojn de la franca infano-rolulo “La Eta Nikolaso” (franclingve: Le Petit Nicolas). Certe mi iam aŭdis pri tiuj libroj kiam mi estis junulo. Sed mi neniam legis ion el tiuj libroj. Tamen, mi decidis aĉeti unu volumon el tiuj “aventuroj”. Sed kiam mi eklegis ĝin,  mi tiom ŝatis ĝin  ke, apenaŭ kelkajn tagojn poste, mi reiris al la vendejo kaj aĉetis du aliajn librojn. Tuj poste mi decidis reserĉi pri la origino, la aŭtoroj kaj la travivado de tiu historietoj. Jen mia artikoleto.



  La eta Nikolaso estas ĉefrolulo de rakontoj celantaj, unuavide, la infanajn legantojn. Tio ne estas tute vere ĉar, se oni tralegas tiujn rakontojn, oni povas tre klare rimarki ke, fakte, tiuj historietoj estas verkitaj precipe por plenkreskuloj. Certe, analizante la tekstojn, ties argumentojn, intrigojn kaj humuron, oni tre rapide konstatas tion, ke temas pri “psikologia studado” de la homa estaĵo, ne gravas ĉu infana aŭ adolta. Verdire, tiuj libroj estas pioniroj en la moderna literaturo por infanoj.

    Nikolaso estas 8 jaraĝa infano kiu loĝas kun siaj gepatroj. Li havas kelkajn amikojn (franclingve: Alceste, Rufus, Clotaire kaj aliaj) kaj eĉ unu amikinon (temas pri najbarino kiu nomiĝas Marie-Edwige). Tiuj amikoj  kutime akompanas lin ĉe la lernejo kaj ankaŭ ĉe ilia ludado. Tiuj knaboj estas tre petolemaj, kaj, tre ofte, okazigas problemojn al la adoltoj. La rakontoj estas parodioj kie oni tre lerte analizas rezonadojn de infanoj kaj ankaŭ de plenkreskuloj. Oni konkludas ke, multfoje, ankaŭ la adolta mondo estas tre naiva, kaj ke, fine, adoltoj tre ofte miskondutas.

    La aŭtoroj de tiuj rakontoj estas du francoj. La tekstoj estis farataj de la fama René Goscinny, kiu estas tutmonde konata pro la “Aventuroj de Asterikso”. La desegnisto estis Jean-Jacque Sempé, kiu multe kunlaboris pere de siaj desegnoj en diversaj francaj gazetoj kaj bildstrioj. 

  
  La 5 ĉefaj originalaj libroj de “La Eta Nikolaso” estis publikigitaj inter 1959 kaj 1964. Poste, precipe pro tio que Goscinny estis tre okupata de aliaj projektoj (ĉefe, sed ne nur, de Asterikso kaj Lucky Luke), ambaŭ aŭtoroj decidis  halti, aŭ almenaŭ pauzi, en siaj kreitaĵoj pri Nikolaso. 

  Tamen, multajn jarojn poste, la filino de Goscinny, Anne, eltrovis pliajn manuskriptojn faritajn de sia patro, kaj ankaŭ konsideris, ke ekzistis multaj rakontoj publikigitaj en revuoj kaj gazetoj dum la finaj 50aj jaroj kiuj meritis esti eldonitaj en veraj “libroj”. Farante tion, oni evitus ke tiuj verkaĵoj povus malaperi el la historio de infano-noveloj. Tiam ŝi decidis kontakti denove kun Sempé. Ambaŭ parolis kaj interkonsentis eldoni tiujn “novajn” aventurojn, aldonante, kompreneble, la novajn desegnojn faritajn de Sempé.

   La “aventuroj de Nikolaso” estas eldonitaj en pli ol 30 lingvoj, inkluzivante la latinan, la marokan araban kaj kelkajn regionajn francajn lingvojn. La kvanto de vendoj transpasas la nombron 10 milionojn.

  Bedaŭrinde, almenaŭ laŭ mia scio, tiuj rakontoj estis neniam tradukataj en Esperanton. Eble pro tio, ke ili estas “tro francaj” kaj ke la traduko de tipaj francaj infanaj idiomaĵoj (kiuj “trempas” la tekstojn) ne estas facile tradukeblaj sen la risko perdi grandan parton de siaj spritecoj. Fakte, mi mem ne legas ilin en la hispana, ĉar tiam preskaŭ la duono de la intereso malaperas.




   Malgraŭ tio, ke ĝi estas malfacile tradukebla kaj neniam esperantigita, mi almenaŭ esperantigos kelkajn paragrafojn. Temas pri parto de la rakonto “Clotaire havas  okulvitrojn”, publikigita en 1964:

“Kiam Clotaire alvenis al lernejo en tiu ĉi mateno, ni estis forte impresitaj, ĉar li havis okulvitrojn sur sia vizaĝo. Clotaire estas bona kunulo kiu estas la lastulo de la klaso, kaj ŝajnas ke estas pro tio, ke oni metis okulvitrojn sur li.

...La unuaulo de la klaso estas Agnan, kiu estas la nura kiu uzas okulvitrojn... Agnan, kiu estas la karulo de la instruistino, ĉiam timas ke alia kompano estu la unua de la klaso

Ĉu vi vidis miajn okulvitrojn? demandis Clotaire al Agnan. Nun mi estos la unua en ĉio, kaj mi estos tiu kiun la instruistino sendos preni la mapojn kaj forviŝi la skribtabulon!

Ne sinjoro, ne sinjoro! La unua estas mi! Kaj krome, vi ne rajtas veni al lernejo en okulvitroj!

Kaj mi, diris Rufus, mi petos al mia patro por ke li aĉetos al mi okulvitrojn, kaj ankaŭ mi estos la unua!... Ni ĉiuj petu tion al niaj gepatroj kaj, tiel, ni ĉiuj estos la unuaj kaj la karuloj de la instruistino!!"



    Kaj tiu estis mia artikoleto pri tiu simpatia rolulo kiun mi ekkonis antaŭ nelonge. Mi esperas ke nun vi almenaŭ scias iom pri tiu “eta Nikolaso” kaj ke vi, iun tagon, legu iom el tiuj libroj. Almenaŭ en via denaska lingvo. Tre eble, tiuj rakontoj plaĉos al vi. Dumtempe, mi pripensos ĉu mi tradukos, komplete, kelkajn el tiuj historietoj en Esperanton...   




  Pri la Aventuroj de Astérix, vidu tiun mian artikoleton: https://pacamondo.blogspot.com/2018/04/tiu-ci-artikolo-temas-pri-la-fama.html

lunes, 11 de febrero de 2019

LA “TREN DEL LLANO” (“TRAJNO DE LA EBENAĴO”)

  Tiu trajno estas kopio aŭ repliko de  tiu kiu ekzistis kaj cirkulis inter la vilaĝoj Velez-Malago kaj Ventas de Zafarajo inter la jaroj 1922 kaj 1959. La originala trajno travojaĝis malfacilan trakon pro tio, ke temis pri montara deklivplena fervojo. 



  Post longaj streboj ekigitaj de kelkaj kulturaj kaj fervojistaj asocioj, en 2014 ekruliĝis tiu eta trajno, kiu konsistas nur el lokomotivo kaj 3 vagonoj. La rondiro estas longa iom pli ol 2 kilometrojn, inter la vilaĝo Ventas de Zafarajo kaj la limo al la provinco Malago. La ŝpuro estas pli-malpli 10 colojn. La altitudo super la marnivelo de tiu fervojo estas ĉirkaŭ 920 metrojn. Rilate rapidon, tiu trajno veturas inter 10-15 kilometrojn hore.

  Viziteblas ankaŭ la “Muzeo de la Trajno”, kiu staras en la konstruaĵo de la antikva trajnstacidomo de la vilaĝo. Malgraŭ ĝia nomo, fakte tiu muzeo ne enhavas fervojaĵojn, sed nur tipajn kamparajn kaj vilaĝajn antikvaĵojn.

domingo, 10 de febrero de 2019

MAROKO


  Maroko estas suverena regno kiu situas en Magrebo, t.e. la norda okcidenta parto de Afriko. Ĝi limas norde la Mediteranean Maron; okcidente, la Atlantikan Oceanon; oriente, Alĝerion kaj sude Maŭritanion. La nombro de la loĝantaro atingas iom pli ol 40 milionojn. La tersurfaca areo de la lando estas iom pli ol 446 km².

   La plej grandaj urboj de Maroko estas Kasablanko (kies loĝantara nombro leviĝas ĝis pli ol 3’5 milionoj), Fezo kaj Tanĝero. La ĉefurbo estas Rabato, kiu enhavas ĉirkaŭ 600.000 homojn.

   La ĉefaj aktivaĵoj de la Maroka ekonomio estas agrokulturo kaj turismo, kvankam kelkaj industrioj de la sekundara sektoro estas gravaj, kiel ekzemple la aŭtomobilaj fabrikoj. La procento de senlaboreco situas nuntempe ĉirkaŭ 10%. Maroko havas 18 internaciajn kaj 10 naciajn flughavenojn. Tra la lando staras 9 monumentoj deklaritaj de la Unesko kiel “Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro”(t.e. la plej alta nombro en Afriko).

   

   Pro la konflikto rilate la Okcidentan Saharon, Maroko ne apartenis al la Afrika Unio ekde 1984 ĝis 2017, kiam ĝi estis ree akceptita en tiu tutafrika organizaĵo. La nuna reĝo de Maroko estas Mohamedo la 6-a.

  La klasika araba kaj la tamaziĥta estas la oficialaj lingvoj de la lando. La franca estas instruita en la lernejoj kaj uzata en la komerco. Estas ankaŭ parolataj la vulgara maroka araba dialekto, aliaj tamaziĥtaj dialektoj kaj la hispana. La oficiala religio estas la islama,  observata de la 99% de  la loĝantaro. Kelkaj kristanaj kaj judaj komunumoj ankoraŭ ekzistas en la lando.

    Historie, direndas ke la nuna teritorio de Maroko estis loĝata de diversaj prahistoriaj homoj ekde ĉirkaŭ 8.000 a.K. Ne tro multe poste, historiaj popoloj okupis diversajn partojn de la nuna lando: fenicoj, antikvaj grekoj, kartaganoj,  romianoj, vandaloj, visigotoj kaj bizancanoj popolis tiun parton de nordafriko. Je la fino de la 7-a jarcento, islamanoj invadis ĝian teritorion. Kaj tre baldaŭ (789) la Idrisa dinastio sendependigis la regnon disde la Bagdada Kalifujo, starigante tre gravan politikan kaj kulturan potencon en la regiono. 

   Post tiu dinastio, la povo estis akirita de kelkaj tamaziĥtaj dinastioj per kiuj la lando atingis ĝian plej altan supron. Inter aliaj dinastioj mendiendas tiu de la almoravidoj kaj tiu de la almohadoj. Tiuj dinastioj eĉ invadis kaj regis la sudon de Hispanio dum kelkaj jarcentoj. 

   Je la 15-a jarcento komenciĝis la alveno de la armeoj de la Eŭropaj regnoj. Unue la portugaloj kaj iom poste la hispanoj konkeris kelkajn zonojn de la nordo de Maroko: Ceuto (1415) Tanĝero kaj Asilaho (1471) por Portugalio kaj Melijo (1497) por Kastilio.

  Ekde la 17-a jarcento, la Alaŭia dinastio alvenis al la povo kaj la regado de ĝiaj sultanoj daŭras ĝis la hodiaŭa reĝo Mohamedo la 6-a.

    Je la fino de la 19- jarcento, Hispanio kaj Francio komencas interveni en Maroko cele inkluzivi ĝin, iamaniere, ene de iliaj “zonoj de influo”. Tiel, post longaj militoj kaj disputoj, en 1912 oni dividis la sultanan Marokan regnon en du “protektoratoj”: la norda parto estis por Hispanio, kaj la centra kaj suda partoj por Francio. En 1956 la lando sendependiĝis kaj iĝis membro de Unuiĝintaj Nacioj tiun saman jaron. 

CEŬTO

   Ceŭto estas “aŭtonoma urbo” ene de la regiona distribuado de Hispanio. La nombro de ĝia loĝantaro estas 85.000. Krom la hispanoj, estas ankaŭ homoj el diversaj devenoj, tiel kiel judoj, islamanoj kaj hinduoj. La ceŭtanoj ĝuas gravajn fiskajn avantaĝojn cele kompensi la geografie apartan afrikan situon de la urbo.

  La ekonomio baziĝas sur la terciara sektoro, ĉar ĝia izolita situo malfaciligas la disvolvon de la primara kaj sekundara sektoroj, krom la fiŝkaptado.

 

   La ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas jenaj :

    - “Reĝaj Muregoj”, konstruitaj dum diversaj historiaj epokoj, tiel ke tiuj muregoj konsistas el restaĵoj el araba, portugala kaj hispana regadoj.
   - Placo de la Konstitucio, kie situas monumento al Herkulo, kiu estis mita rolulo en la historio de la urbo. (Ĉe la ŝiphaveno de Ceŭto estas alia simila monumento al Herkulo)

    - Placo de Afriko, kie troviĝas la monumento dediĉita al la mortintoj de la Milito de Afriko, kaj ankaŭ la katedralo de la urbo, inter aliaj vidindaĵoj.

   - Aliaj diversaj preĝejoj kaj gravaj modernismaj konstruaĵoj.


TANĜERO

  Ĝi estas la ĉefurbo de la norda regiono de Maroko kiu nomiĝas Tanĝero- Tetŭano- Alhucemo. La urbo estas menciita en la antikvaj grekaj legendoj kaj ankaŭ ĉe tamaziĥta mitologio, en kiu virino nomiĝinta Tingi estis la edzino de kelkaj gravaj roluloj en tiuj rakontoj. Ankaŭ Herkulo estis menciita ofte rilate al Tanĝero.
   La urbo Tanĝero trapasis la saman sinsekvon de invadoj kaj koloniadoj jam menciita okaze de la recenzo pri Maroko farita supre. Oni nur rediros tion, ke Portugalio kaj Hispanio konkeris ĝin kaj ke eĉ Britio estis la posedanto de la urbo inter 1661 kaj 1684.

    En 1786 ĝi iĝis la diplomata ĉefurbo de la Reĝlando Maroko. Tial, multaj eksterlandaj diplomatoj lokiĝis en Tanĝero. Ekzemple, kaj kurioze, menciendas, ke la unua diplomata delegitejo de Usono en la mondo eklokiĝis ĉi tie, en 1797.

 
  
     En 1925, kelkaj Eŭropaj landoj kaj Usono deklaris la urbon kiel “kunposedaĵon” de ili ĉiuj, kaj la zono estis konata kiel “Internacia Zono de Tanĝero”. En 1940, kadre de la Dua Mondmilito, la hispana armeo kaptis la urbon kaj forpelis ĉiujn diplomatojn de la “aliancaj regnoj”. En 1945, Tanĝero revenis al sia antaŭa politika statuso de “kunposedaĵo”. En 1956 Tanĝero aliĝis al la ĵus sendependa nova Reĝlando Maroko.

    La plej konataj vidindaĵoj de la urbo estas la Granda Moskeo, la urbocentra bazaro ("madina") kaj la Placo de la 9-a de Aprilo. Ekster la urbo situas la Grotoj de Herkulo kaj la Kabo Espartel.

   Tanĝero estas ja tre grava urbo en la historio de la tutmonda kulturo. Ĝi aperas en multaj romanoj, filmoj kaj kulturaĵoj devenantaj el la tuta mondo. Grandaj artistoj kiel Mariano Fortuny, Tennessee Williams, Delacroix aŭ Rolling Stones (inter multaj aliaj) serĉis sian inspiron en la stratoj kaj ĉirkaŭaĵoj de Tanĝero.

  Inter la plej gravaj homoj kiuj naskiĝis en Tanĝero oni devas mencii la elstaran araban vojaĝiston kaj geografiiston Ibn Battuta, kiu vivis dum la 13-a jarcento. Li travojaĝis kaj esploris la tutan nordan Afrikon, sudan Eŭropon, kaj grandan parton de Azio, alvenate eĉ en Ĉinion. Do, liaj itineroj estis eĉ pli longaj ol tiuj de sia samtempano Marko Polo.
  
TETŬANO

     Temas pri la ĉefurbo de la hispana protektorato inter 1913 kaj 1956. Tetŭano estas la precipa somera rezidejo de la Reĝo Mohamedo la 6-a de Maroko.
 
  Tiu urbo, kies nuntempa loĝantaro estas 463.000 homoj, estas historie tre rilata al Hispanio. Tiel, la al-andalusanoj kiuj estis forpelitaj el la Granada Regno en 1492 alvenis en Tetŭanon. Same faris judoj en tiuj jaroj. Kaj ankaŭ tiuj "moriskoj" elĵetitaj el Hispanio en 1609 alvenis ĉi tie. Pro tiaj kialoj (kaj kelkaj aliaj), la hispana lingvo estas ankoraŭ tre konata kaj parolata, kiel dua lingvo, de la ĉi-tieaj enloĝantoj.

   En 1860, dum la milito kiu okazis inter Hispanio kaj la Maroka sultano Mohamed la 4-a, la urbo estis konkerata de la hispana armeo, kvankam nur du jarojn poste, ĝi estis redonata al la marokanoj.

   La ĉefaj vivrimedoj estas la agrokulturo kaj la brutbredado. Ankaŭ manlaboraĵoj estas grava parto de la loka ekonomio. Tiel, tabakoj, teksaĵoj, fiŝkonservaĵoj, sapoj, ktp estas tipaj produktaĵoj de tiu ĉi regiono.



   La urbo estas konata ankaŭ per siaj kromnomoj “la blanka kolombo” aŭ “la  urbo de la okuloj”. La plej vizitendaj lokoj estas la Reĝa Palaco, kelkaj belaj placoj, interesaj muzeoj kaj diversaj hispandevenaj konstruaĵoj, ekzemple tiuj de la “Hispana Ensanĉe” (kvartalo aŭ zono de etendiĝo de la urbo, konstruita dum la hispana protektorato). Kaj oni ne devas forgesi la antikvan urbon kaj ties tipaj stratbazaroj kaj vendejoj, plenaj je tia etoso kiu portas la vizitantojn al aliaj tempoj.


ĈAŬENO ( AŬ ĈEFĈAŬENO)

   Ĝi estis starigita sur valo, kaj direndas ke ĝi estas kromkonata kiel “la du kornoj” pro tio, ke la du montopintoj videblaj ekde la urbo ŝajnigas ĝin tiamaniere. Ĉaŭeno estis fondita en 1471, kaj ĝiaj unuaj loĝantoj estis precipe ekziliĝintaj judoj kaj al-andalusanoj kiuj devenis el la antikva Reĝlando Granado. Jen la kialo ke Ĉaŭeno tre multe aspektas kiel tipaj andaluziaj vilaĝoj, pro siaj mallarĝaj stratoj kaj siaj blue kalkitaj domoj.



  La plej vizitendaj lokoj estas la Alkazabo, la antikva kaj la granda moskeoj,  la antikva karavanejo (kvankam hodiaŭ tie staras tipa bazaro), la tapiŝo-vendejoj, la strataj atelieroj, ktp. La nombro de la loĝantoj estas nuntempe 43.000.

ASILAHO

   Oni povas facile trovi en la ĉirkaŭaĵoj de tiu ĉi urbo fenicajn restaĵojn. Ĝi estis ankaŭ kartagana kolonio kaj poste romia loko. Ĝi estis konkerata de la arabaj trupoj en 712. Ekde tiam, Asilaho estis iom grava centro de kultura kaj komerca aktivaĵoj, precipe rilate al la sudhispaniaj islamaj regnoj. 


 Hodiaŭ, tiu urbeto de 31.000 loĝantoj estas tre konata, preskaŭ tutmonde, pro ĝia turismaj allogaĵoj. Tiel, multaj homoj venas tien cele promeni kaj bani sin en ĝiaj belaj plaĝoj, viziti ĝiajn tre blankajn kaj purajn stratojn kaj partopreni en ĝia elstaraj someraj kulturaj forumoj kaj universitataj aktivaĵoj.




lunes, 21 de enero de 2019

 MARCIAL VILLAMOR VARELA (1899-1937), GALEGA ANARKIISTO.(Kaj esperantisto).

   La 28-an de septembro de 1937 estis murdita Marcial Villamor Varela. Jen delikto kiu estis neniam enketita, kaŝita ekde la momento mem kiam ĝi estis malkovrita, kamuflata sub la raporto de morto pro cerba sanglo-elfluo.

   Jen mensogo kiun lia familio devis akcepti por eviti novajn reprezaliojn, kaj kiu estis parto de la strategio de la nova diktatora reĝimo, insistanta, fakte, neadi la ekzistadon de la agoj, tiel de la vivo kiel de la morto de miloj da homoj.

   

   Marcial Villamor naskiĝis en Vilouriz (Toques; prononcu:Tokes) en 1899, kvankam tre junaĝe li transloĝiĝis al Santiago de Compostela, kie li rezidos kaj disvolvos sian laboron kiel fajn-lignaĵisto kaj sian sindikatan agadon. Li estis, klare, filo de sia tempo, kaj frato de la ĝistiama plej bona generacio de hispanoj, al kiu la aŭdaco prirevi liberecon kostis la grandan doloron suferi perfortan jugon.

   Junaĝe li ekiris kiel sendita rekruto al Afriko, kie la ricevo surmane de pamfleto kontraŭ la hispana armea ĉeesto en la kolonio ekigis sian deziron cele koni kaj lerni. Hontinte pro sia stato de preskaŭ analfabeto, ekde tiu momento li iĝis fervora memlernanto, frekventulo ĉe Kompostelaj librovendejoj, ĝis kiam li kompletigis unu el la plej bonajn personajn bibliotekojn de la urbo, kiu atingis renomon inter la lokaj intelektularo kaj burĝaro.

   Lia pasio pri legado donis al li la eblecon konatiĝi kun Ortega y Gasset. Okaze de vizito de tiu ĉi al Kompostelo, Arturo Cuadrado Moure, posedanto de la librovendejo Niké -kie klientoj pagis la prezon kiun ili konsideris taŭga por la libroj- kaj membro de la komisiono kiu prezentis la Statuton de Aŭtonomeco de la jaro 1936 en la Parlamenton, rakontis al filozofo tion ke unu sia kliento, “la renoma anakiisto Marcial Villamor, pagis dek centonojn por libro lia... kaj je la sekvanta tago li reiris pase tien pagi aliajn dek centonojn pro tio ke ĝi entuziasmigis lin. Kiam mi rakontis tion al Ortega, tiu ĉi volis konatiĝi kun li, kaj la granda intelektulo iris en la hejmon de la lignaĵisto, kiu estis pafekzekutota en 1936”.




  La ebleco de persona plenumiĝo per kulturo kaj studado estos unu el siaj kredemoj pli profundaj kaj unu el la principoj de sia publika agado. Tiel, li estis unu el la iniciatintoj kaj elstara membro de la Kompostela Liberecana Ateneo, kiu havis ĝian adreson, komunikocele, en lia propra privata domicilo, en la numero 18 de la strato Olvido.

   Jam antaŭ la proklamado de la Respubliko, Marcial Villamor estas membro de la Regiona Galega Konfederacio (CRG) de CNT (hispana anarkiisma sindikato) reprezentante la “Sindikaton de Lignaĵistoj kaj similaj”, de Santiago ĉe la regiona tutasembleo okazigita en Korunjo (Coruña) en 1930. CRG, kies karakterizaĵo estis iom modera kondutonormo, kunlaboris, dum la lastaj monatoj de 1930 kaj la unuaj de 1931, kun la respublikemaj movadoj ĉe la primunicipa elektokampanjo kiu finiĝis je la starigado de la Respubliko la 14-an de aprilo.

   La iompostioma radikaliĝo de la sindikato, ŝuldita al la pliiĝo de la influo, ĉe la estraro, far elementoj kiuj devenis el FAI (Ibera Anarkiisma Federacio) kauzis tion ke Villamor Varela, kiu apartenis al la modera flanko de tiuj nomitaj “trentistoj” (moderuloj) -kvankam li ankaŭ aktivas en FAI dum la unua jar-duo de la 2-a Hispana Respubliko- iom post iom distanciĝas el la tezoj de CNT, kvankam li restas en la laborista lukto. Tiu distanciĝo estas signifa ekde 1933, la jaro kiam demisias la estraro ĉefdirektita de José Villaverde, kaj kiam fiaskis la insurekcia provo de ĝenerala striko deklarita en decembro post la elektada venko de la dekstrularo.

   En februaro de 1934 okazas du kontraŭaj faktoj kiuj samtempe evidentigas tiun distanciĝon. Samtempe kiam li partopenas kiel delegito de CRG ĉe la “Nacia Regionaj Tutasembleo” de CNT, li vizitas Angel Pestaña-n, fondinto de la Sindikatisma Partio, kaj homo inklina al prielekta partoprenado kaj al la kunlaboro kun maldekstraj partioj. Tiel, dum la tiujara somero, ĉirkaŭ Villamor kreiĝas la Santiaga reprezento de la Sindikatisma Partio, la plej densa de la partio en Galegio, kiu integrigas multajn kompostelajn sindikatajn kadrojn- precipe ekde la okazintaĵoj de oktobro- malkontentaj pro la sinteno de la anarkiisma sindikato. 

   La 10-an de oktobro li estis arestata je la unuaj horoj de la frumateno, kiam li enmane havis foliojn de propagando favore al amnestio de enprizonigitaj maldekstraj politikistoj, kaj ene de kiuj oni kritikis la liberigadon de la puĉismaj generaloj kiuj ribelis armile kontraŭ la Respubliko. Li estis juĝe procesigita de armea tribunalo pro la delikto de “ekscitado al armea ribelo provograde” kaj kondamnita al ses jaroj de prizono, kiujn li tute plenumis.
   En la raporto kiun la armea Juĝejo petas al la Ĝenerala Direkcio de Sekureco, la Kompostela Komisaro sciigis tion ke Villamor estis rigardata en la urbo “kiel unu el la plej gravaj gvidantoj de la laboristaj amasoj; li estis la fondinto de la Liberecana Ateneo, kiu nuntempe agadas kaŝe, kaj li ĉiam aktivis en ĉiuj socialaj movadoj deklaritaj en ĉi tiu urbo (...). Pri lia ebla partoprenado en la revoluciemaj agoj de aŭtuno de 1934, la raporto plu sciigas tion ke ”kvankam ne ekzistas nerefutebla pruvo pri lia partopreno, estas supozeble ki li estas unu el ties ribelestroj, pro tio ke antaŭ tiuj tagoj li elstaris kiel vera gvidanto, kaj inter la ĉi-urbaj laboristoj oni konsideras lin kiel unu el la ĉefajn organizantojn de la laboristaj amasoj“.

  Krom la taksado kiel akuzopruvo kiun tiu raporto meritas de ĉiu, estas evidente ke ĉirkaŭ 1934 Marcial Villamor Varela estis elstara homo ĉe la Kompostela laboristo-movado, kun publika influo kiu aparte reliefigis lin kaj kiu, poste, determinis sian tragikan finon.

   Dum la tempo kiun li pasigas en la karcero li komencas kunlabori kun la larĝaspektra semajna gazeto “SER”, sub la gvido de siaj amikoj Suárez Picallo kaj Arturo Cuadrado. Post kiam li plenumis sian punon, je la fino de 1935, li partoprenas en la preparado de la elektada procezo de 1936. Al tiu elektado, la Sindikatisma Partio alvenas integrita en la “Popola Fronto”. En la monato julio li partoprenas mitingon favore al Statuto de Aŭtonomeco, okazigita en Pontevedro.

                 



   Post la armea puĉo de la 17-an de julio de 1936, kiu fariĝis insurekcio la 18-an, Marcial Villamor Varela estas vokita partopreni la Defendo-Komitaton kiu la puĉon alfrontis en la urbo. Alia plia ekzemplo pri sia supreniro ĉe la Kompostela laborista movado, kaj alia kialo por tiuj kiuj decidis ekzekuti lin.

   En la kunveno kiu okazis en la Placo de Obradoiro kaj en la kunsidoj de la Defendo-Komitato oni diskutas pri kiu strategio estas sekvenda fronte al la puĉo, kaj oni komparas la diversajn ideologiajn sintenojn. Laŭ la historiisto Luis Lamela, nur la interveno de Villamor, de Fernando Barcia (socialisto, prezidanto de la Komitato) kaj de Germán Fernández, malhelpis la sturmon al la domo de la entreprenisto Olimpio Pérez (estis cirkonstance ke la bopatro de Marcial Villamor estis la ŝoforo de la familio Pérez) kaj la bruligon de kelkaj lokaj preĝejoj.

  Ĉi-rilate, kaj kiel montriĝas de atestoj de milit-konsiliĝoj, kaj per parola transdonado, ŝajnas esti pruvita tion ke Villamor ankaŭ malhelpis tion ke la Kompostela katedralo estus damaĝita. Laŭ-dirite de, inter aliaj, la jam forpasinta membro de CNT kaj loka entreprenisto Manuel Ceruelo, Villamor konis la projekton de delkaj flamiĝantaj frakcioj el la maldekstremaj membaroj kiuj celis dinamiti la katedralon.Tiel, en la nokto de la 18-a aŭ la 19-a de julio, li formis protekto-patrolon kiun li partoprenis, kune kun Ceruelo, kiu alfrontis frape tiujn kiuj intencis damaĝi la monumenton. Certe, la defendantoj venkis kaj la konstruaĵo eltiriĝis sendamaĝe el la certa risko de detruo kiun ĝi alfrontis, kaj kiu frapis aliajn hispanajn templojn dum la Enlanda Milito.
 
   Santiago restis lojala al la Respubliko eĉ la 20-an de julio, kiam grupo da volontuloj apogitaj de ministoj de Lousame direktiĝis al Korunjo cele defendi la Registaran Delegitejon kontraŭ la ribelantaj militistoj.

   Profitante la foreston de ia kontraŭstaro, la armea komandanto de la loko kaj de la artileria taĉmento, José Bermúdez de Castro, akiras la kontrolon de la urbo. Je la 12-a nokte la trupoj prenis la ŝlosilajn poziciojn kaj la Kompostelajn stratojn. La urbestro Casal estas devigita cedi la komandon al Bermúdez de Castro. Laŭ Fernández del Riego, je la momento de la kapitulaco oni promesis respekti la personajn vivojn, promeso kiu, kiel la historio rakontas al ni, ne estis plenumita.

    En tiu sama nokto, armita aro da falangistoj sturmis la domon de Marcial Villamor, kaj tiu estas devigita fuĝi, saltante la murojn de la hortoj kiuj konsistigas la malantaŭan parton de la dombloko, kaj kiu hodiaŭe estas parto de la Parko de Belvís. Li sukcese eskapis inter la pafado de la ribeluloj kaj rifuĝas ĉe la apuda strato de la Pexego, en la domo de amiko kaj laborista kompano, dum kelkaj tagoj.

   Dum tiu tempo atakoj kaj traserĉadoj al la domo estis senĉesaj, same kiel la suferoj de lia familio. Vizitoj je iu ajn horo tage kaj nokte, la detruado de meblaro, la disrabo de lia aprezata biblioteko, tute renversita kaj forprirabita, disdonita inter la atakantoj kaj parte bruligita en la strato mem, ĝis tio ke eĉ ne unu libro restis en la posedo de la familio, la angoro de la familio pro tio ke ili ne sciis en kiu stato Marcial estis, insultoj, ĉikanaĵoj, agresoj, kaj eĉ la forrabado de la bopatro de Marcial, Martín Castiñeiras, kies vivo estis savata nur pro la interveno de sia mastro, Olimpio Pérez, estis kelkaj el la suferaĵoj de tiuj tagoj.  La familio de Marcial, kiu rezidis en la familia domo de la strato Olvido, 18, konsistis el sia bopatro, sia edzino kaj 5 gefiloj, la plej aĝa de 12 jaroj kaj la plej juna de apenaŭ kelkaj monatoj aĝa.

                                         


    Marcial sukcesas eskapi disde siaj persekutantoj kaj, post malgaja adiaŭo, kie li nur transmetas sian rigardon al sia familio en San Lázaro, senvorte, li kaŝiĝas en la domo de siaj kuzoj en sia denaska vilaĝeto Vilouriz (Tokes). Tie li pasigas kelkajn monatojn dum kiuj la sieĝo ĉirkaŭpremiĝas kaj la serĉadoj reokazas sinsekve. Same kiel multaj aliaj tiuepokaj rifuĝintoj, li sukcesas resti kaŝita danke nur al la fortuno kaj al la klopodoj de tiuj kiuj gaste protektis lin, estante la ĉefrolulo en diversaj aventuroj kiuj, se ne estus pro la tiutempaj cirkonstancoj, estus ja samtempe nekredeblaj kaj dramegaj.

  La premo komprenigas al li tion ke li ree multe riskas, tiom li kiom tiuj kiuj protektas lin, kaj li decidas daŭrigi sian fuĝon al la plej proksima sekura teritorio, t.e. Asturio, ankoraŭ lojala al la Respubliko. Tiel, en septembro de 1937, kun pruntedonitaj dokumentoj, li forlasas sian kaŝejon. li estas arestita survoje, en Baralla. Komence, oni liberigis lin, ĉar lia alibio sukcesis. Tamen, elirante la arestejon, li renkontiĝis ĉe la elirejo kun ribelulo kiu devenis el Santiago kaj kiu tuj rekonis lin.

   Li estis tuj arestita, kaj oni ordonis sian translokon al la galega ĉefurbo. Dum la vojaĝo, en la municipo Guntín, li estas mortigita per surkapa pafo.

   Lia morto estis unu plia el la multaj kiujn okazigis la sistema subpremo farita de la ribeluloj kontraŭ tiuj kiuj dum la respublika jarkvino praktikis sian socialan kaj politikan aktivadojn en la kontraŭa tendaro; subpremo kiu sinkigis Hispanion en malprogreson dum jardekoj, rilate al Eŭropo. Ĝuste, pro tio ke la viktimoj estis parto de la ĝistiama plej brila, plej edukita kaj , kio estas la plej grava afero, plej engaĝiĝinta al la estonteco de la lando.
   Villamor estis unu el la unuaj celoj de la Santiagaj faŝistoj pro sia elstara laborista aktivado kaj pro sia sindikata agado, kiu naskis kontraŭ li la malamon de tiuj kiuj kontraŭstaris la progreson de la vivstatoj de la laboristoj. Lia postuloj inkuzivis aferojn kiuj hodiaŭe ŝajnas al ni tute akceptindaj, kiel la hora redukto de ekscesaj labortagoj, la dignigado de la laboraj statoj, la semajna ripozo aŭ la aliro de la laboristoj al la kulturo per ties disvastigo kaj la stimulo de la edukado.

   Lia afabla kaj trankvila karaktero kaj lia bonkoreco kondukis lin al la malakcepto de perforto kiu tuŝis grandan parton de la tiuepoka galega kaj hispana socioj. Ĉiam fidela al liaj ideoj, lia modereco kontraŭmetis lin kelkfoje kontraŭ liaj kompanoj de aktivado, sed tio, tamen, ne utilis al li eviti la malamon de tiuj kiuj mortigis lin. Lia kultura edukado portis lin al socia kaj teknika scio kiu ne estis propra de lia humila deveno. Tiel, li estis scianto de multaj el la tiutempaj teknikaj progresaĵoj kaj eĉ de kelkaj nuntempaj, pri kiu li ŝatis paroli, kaj li aliĝis al preskaŭ nekonataj movadoj kiel vegetaranismo, ĝis kiam li estis venkita de la nutraj antaŭjuĝoj de sia edzino. Malgraŭ lia sindikata kaj laborista aktivado, li praktikis rafinitan toleremon al la kredoj de aliuloj, komencante ekde la religiemo de sia familio kaj la konservativa penso de sia bopatro, dungito de la bankieroj Pérez.