monda lingvo

monda lingvo

domingo, 10 de febrero de 2019

MAROKO


  Maroko estas suverena regno kiu situas en Magrebo, t.e. la norda okcidenta parto de Afriko. Ĝi limas norde la Mediteranean Maron; okcidente, la Atlantikan Oceanon; oriente, Alĝerion  kaj sude Maŭritanion. La nombro de la loĝantaro atingas iom pli ol 40 milionojn. La tersurfaca areo de la lando estas iom pli ol 446 km².

   La plej grandaj urboj de Maroko estas Kasablanko (kies loĝantara nombro leviĝas ĝis pli ol 3’5 milionoj), Fezo kaj Tanĝero. La ĉefurbo estas Rabato, kiu enhavas ĉirkaŭ 600.000 homojn.
   La ĉefaj aktivaĵoj de la Maroka ekonomio estas agrokulturo kaj turismo, kvankam kelkaj industrioj de la sekundara sektoro estas gravaj, kiel ekzemple la aŭtomobilaj fabrikoj. La procento de senlaboreco situas nuntempe ĉirkaŭ 10%. Maroko havas 18 internaciajn kaj 10 naciajn flughavenojn. Tra la lando staras 9 monumentoj deklaritaj de la Unesko kiel “Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro”(t.e. la plej alta nombro en Afriko).

   

   Pro la konflikto rilate la Okcidentan Saharon, Maroko ne apartenis al la Afrika Unio ekde 1984 ĝis 2017, kiam ĝi estis ree akceptita en tiu tutafrika organizaĵo. La nuna reĝo de Maroko estas Mohamedo la 6-a.

  La klasika araba kaj la tamaziĥta estas la oficialaj lingvoj de la lando. La franca estas instruita en la lernejoj kaj uzata en la komerco. Estas ankaŭ parolataj la vulgara maroka araba dialekto, aliaj tamaziĥtaj dialektoj kaj la hispana. La oficiala religio estas la islama,  observata de la 99% de  la loĝantaro. Kelkaj kristanaj kaj judaj komunumoj ankoraŭ ekzistas en la lando.

    Historie, direndas ke la nuna teritorio de Maroko estis loĝata de diversaj prahistoriaj homoj ekde ĉirkaŭ 8.000 a.K. Ne tro multe poste, historiaj popoloj okupis diversajn partojn de la nuna lando: fenicoj, antikvaj grekoj, kartaganoj,  romianoj, vandaloj, visigotoj kaj bizancanoj popolis tiun parton de nordafriko. Je la fino de la 7-a jarcento, islamanoj invadis ĝian teritorion. Kaj tre baldaŭ (789) la Idrisa dinastio sendependigis la regnon disde la Bagdada Kalifujo, starigante tre gravan politikan kaj kulturan potencon en la regiono. 

   Post tiu dinastio, la povo estis akirita de kelkaj tamaziĥtaj dinastioj per kiuj la lando atingis ĝian plej altan supron.Inter aliaj dinastioj mendiendas tiu de la almoravidoj kaj tiu de la almohadoj. Tiuj dinastioj eĉ invadis kaj regis la sudon de Hispanio dum kelkaj jarcentoj. 

   Je la 15-a jarcento komenciĝis la alveno de la armeoj de la Eŭropaj regnoj. Unue la portugaloj kaj iom poste la hispanoj konkeris kelkjan zonojn de la nordo de Maroko: Ceuto (1415) Tanĝero kaj Asilaho (1471) por Portugalio kaj Melijo (1497) por Kastilio.

  Ekde la 17-a jarcento, la Alaŭia dinastio alvenis al la povo kaj la regado de ĝiaj sultanoj daŭras ĝis la hodiaŭa reĝo Mohamedo la 6-a.

    Je la fino de la 19- jarcento , Hispanio kaj Francio komencas interveni en Maroko cele inkluzivi ĝin , iamaniere, ene de iliaj “zonoj de influo”. Tiel, post longaj militoj kaj disputoj, en 1912 oni dividis la sultanan Marokan regnon en du “protektoratoj”: la norda parto estis por Hispanio, kaj la centra kaj suda partoj por Francio. En 1956 la lando sendependiĝis kaj iĝis membro de Unuiĝintaj Nacioj tiun saman jaron. 

CEŬTO

   Ceŭto estas “aŭtonoma urbo” ene de la regiona distribuado de Hispanio. La nombro de ĝia loĝantaro estas 85.000. Krom la hispanoj, estas ankaŭ homoj el diversaj devenoj, tiel kiel judoj, islamanoj kaj hinduoj. La ceŭtanoj ĝuas gravajn fiskajn avantaĝojn cele kompensi la geografie apartan afrikan situon de la urbo.
  La ekonomio baziĝas sur la terciara sektoro, ĉar ĝia izolita situo malfaciligas la disvolvon de la primara kaj sekundara sektoroj, krom la fiŝkaptado.

 

   La ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas jenaj :

    - “Reĝaj Muregoj”, konstruitaj dum diversaj historiaj epokoj, tiel ke tiuj muregoj konsistas el restaĵoj el araba, portugala kaj hispana regadoj.
   - Placo de la Konstitucio, kie situas monumento al Herkulo, kiu estis mita rolulo en la historio de la urbo. (Ĉe la ŝiphaveno de Ceŭto estas alia simila monumento al Herkulo)

    - Placo de Afriko, kie troviĝas la monumento dediĉita al la mortintoj de la Milito de Afriko, kaj ankaŭ la katedralo de la urbo, inter aliaj vidindaĵoj.

   - Aliaj diversaj preĝejoj kaj gravaj modernismaj konstruaĵoj.


TANĜERO


  Ĝi estas la ĉefurbo de la norda regiono de Maroko kiu nomiĝas Tanĝero- Tetŭano- Alhucemo. La urbo estas menciita en la antikvaj grekaj legendoj kaj ankaŭ ĉe tamaziĥta mitologio, en kiu virino nomiĝinta Tingi estis la edzino de kelkaj gravaj roluloj en tiuj rakontoj. Ankaŭ Herkulo estis menciita ofte rilate al Tanĝero.
   La urbo Tanĝero trapasis la saman sinsekvon de invadoj kaj koloniadoj jam menciita okaze de la recenzo pri Maroko farita supre. Oni nur rediros tion, ke Portugalio kaj Hispanio konkeris ĝin kaj ke eĉ Britio estis la posedanto de la urbo inter 1661 kaj 1684.

    En 1786 ĝi iĝis la diplomata ĉefurbo de la Reĝlando Maroko. Tial, multaj eksterlandaj diplomatoj lokiĝis en Tanĝero. Ekzemple, kaj kurioze, menciendas, ke la unua diplomata delegitejo de Usono en la mondo eklokiĝis ĉi tie, en 1797.

 
  
     En 1925,  kelkaj Eŭropaj landoj kaj Usono deklaris la urbon kiel “kunposedaĵon” de ili ĉiuj, kaj la zono estis konata kiel “Internacia Zono de Tanĝero”. En 1940, kadre de la Dua Mondmilito, la hispana armeo kaptis la urbon kaj forpelis ĉiujn diplomatojn de la “aliancaj regnoj”. En 1945, Tanĝero revenis al sia antaŭa politika statuso de “kunposedaĵo”. En 1956 Tanĝero aliĝis al la ĵus sendependa nova Reĝlando Maroko.

    La plej konataj vidindaĵoj de la urbo estas la Granda Moskeo, la urbocentra bazaro ("madina") kaj la Placo de la 9-a de Aprilo. Ekster la urbo situas la Grotoj de Herkulo kaj la Kabo Espartel.
   Tanĝero estas ja tre grava urbo en la historio de la tutmonda kulturo. Ĝi aperas en multaj romanoj, filmoj kaj kulturaĵoj devenantaj el la tuta mondo. Grandaj artistoj kiel Mariano Fortuny, Tennessee Williams, Delacroix aŭ Rolling Stones (inter multaj aliaj) serĉis sian inspiron en la stratoj kaj ĉirkaŭaĵoj de Tanĝero.

  Inter la plej gravaj homoj kiuj naskiĝis en Tanĝero oni devas mencii la elstaran araban vojaĝiston kaj geografiiston Ibn Battuta, kiu vivis dum la 13-a jarcento. Li travojaĝis kaj esploris la tutan nordan Afrikon, sudan Eŭropon, kaj grandan parton de Azio, alvenate eĉ en Ĉinion. Do, liaj itineroj estis eĉ pli longaj ol tiuj de sia samtempano Marko Polo.
  
TETŬANO

     Temas pri la ĉefurbo de la hispana protektorato inter 1913 kaj 1956. Tetŭano estas la precipa somera rezidejo de la Reĝo Mohamedo la 6-a de Maroko. 
  Tiu urbo, kies nuntempa loĝantaro estas 463.000 homoj, estas historie tre rilata al Hispanio. Tiel, la al-andalusanoj kiuj estis forpelitaj el la Granada Regno en 1492 alvenis en Tetŭanon. Same faris judoj en tiuj jaroj. Kaj ankaŭ tiuj "moriskoj" elĵetitaj el Hispanio en 1609 alvenis ĉi tie. Pro tiaj kialoj (kaj kelkaj aliaj), la hispana lingvo estas ankoraŭ tre konata kaj parolata, kiel dua lingvo, de la ĉi-tieaj enloĝantoj.

   En 1860, dum la milito kiu okazis inter Hispanio kaj la Maroka sultano Mohamed la 4-a, la urbo estis konkerata de la hispana armeo, kvankam nur du jarojn poste, ĝi estis redonata al la marokanoj.

   La ĉefaj vivrimedoj estas la agrokulturo kaj la brutbredado. Ankaŭ manlaboraĵoj estas grava parto de la loka ekonomio. Tiel, tabakoj, teksaĵoj, fiŝkonservaĵoj, sapoj, ktp estas tipaj produktaĵoj de tiu ĉi regiono.



   La urbo estas konata ankaŭ per siaj kromnomoj “la blanka kolombo” aŭ “la  urbo de la okuloj”. La plej vizitendaj lokoj estas la Reĝa Palaco, kelkaj belaj placoj, interesaj muzeoj kaj diversaj hispandevenaj konstruaĵoj, ekzemple tiuj de la “Hispana Ensanĉe” (kvartalo aŭ zono de etendiĝo de la urbo, konstruita dum la hispana protektorato). Kaj oni ne devas forgesi la antikvan urbon kaj ties tipaj stratbazaroj kaj vendejoj, plenaj je tia etoso kiu portas la vizitantojn al aliaj tempoj.


ĈAŬENO ( AŬ ĈEFĈAŬENO)

   Ĝi estis starigita sur valo, kaj direndas ke ĝi estas kromkonata kiel “la du kornoj” pro tio, ke la du montopintoj videblaj ekde la urbo ŝajnigas ĝin tiamaniere. Ĉaŭeno estis fondita en 1471, kaj ĝiaj unuaj loĝantoj estis precipe ekziliĝintaj judoj kaj al-andalusanoj kiuj devenis el la antikva Reĝlando Granado. Jen la kialo ke Ĉaŭeno tre multe aspektas kiel tipaj andaluziaj vilaĝoj, pro siaj mallarĝaj stratoj kaj siaj blue kalkitaj domoj.



  La plej vizitendaj lokoj estas la Alkazabo, la antikva kaj la granda moskeoj,  la antikva karavanejo (kvankam hodiaŭ tie staras tipa bazaro), la tapiŝo-vendejoj, la strataj atelieroj, ktp. La nombro de la loĝantoj estas nuntempe 43.000.

ASILAHO

   Oni povas facile trovi en la ĉirkaŭaĵoj de tiu ĉi urbo fenicajn restaĵojn. Ĝi estis ankaŭ kartagana kolonio kaj poste romia loko. Ĝi estis konkerata de la arabaj trupoj en 712. Ekde tiam, Asilaho estis iom grava centro de kultura kaj komerca aktivaĵoj, precipe rilate al la sudhispaniaj islamaj regnoj. 



   Hodiaŭ, tiu urbeto de 31.000 loĝantoj estas tre konata, preskaŭ tutmonde, pro ĝia turismaj allogaĵoj. Tiel, multaj homoj venas tien cele promeni kaj bani sin en ĝiaj belaj plaĝoj, viziti ĝiajn tre blankajn kaj purajn stratojn kaj partopreni en ĝia elstaraj someraj kulturaj forumoj kaj universitataj aktivaĵoj.




No hay comentarios:

Publicar un comentario