monda lingvo

monda lingvo

martes, 26 de enero de 2021

LA LAMENTO DE LA TERO / EL LAMENTO DE LA TIERRA

- komponita de/ compuesta porEmanuele Rovere (Manŭel)


- kantita de/ cantada porManŭel kaj Mariusz

- ligilo/ enlace:



Emmanuele Rovere


MALLONGA ENKONDUKO/ BREVE INTRODUCCIÓN

EO: Celante helpi la lernadon de Esperanto al tiuj hispanlingvaj lernantoj kiuj sekvas kursojn  per retaj iloj -kaj kiuj ofte demandas la tradukadon de kantoj- mi planis la enhispanigon de kelkaj facilaj tekstoj de kantoj. Mia unua elekto estas tiu ĉi, kiu nomiĝas “La Lamento de la Tero”, kantata de du fameguloj en Esperantujo: la italo Manŭel kaj la polo Mariusz. Mi elektis tiun kanton pro ĝia kompromisa mesaĝo favore al ekologio, al pacismo kaj al socia justeco. 
   Estante vero, ke estas multaj Esperantaj kantoj kiu traktas tiujn ĉi aferojn, mi eltiris tiun ĉi tial, ke ĝi estas surbendigita dum la pandemio de 2020, kaj ankaŭ pro ĝiaj frapaj bildoj kaj la perfekta elparolado de la du interpretantoj.
----------------------------------------------------------------------------------

ES: Con el objetivo de ayudar al aprendizaje del esperanto a aquellos alumnos de lengua española que siguen cursos por internet -y que con frecuencia piden la traducción de canciones- planeé la traducción al castellano de algunos textos fáciles de canciones. Mi primera elección ha sido esta, llamada "El Lamento de la Tierra", cantada por dos personalidades famosas en el "País del Esperanto": el italiano Manuel y el polaco Mariusz. Elegí esta canción por su mensaje comprometido en favor de la  ecología, el pacifismo y la justicia social. 
  Siendo lo cierto que son muchas las canciones que en esperanto tratan estos temas, me decidí por "El Lamento de la Tierra" por haber sido grabada durante la pandemia de 2020, por la contundencia de las imágenes y por la perfecta pronunciación de sus intérpretes.
------------------------------------------------------------------------------------------



DULINGVA TEKSTO LAŬFRAZE / TEXTO BILINGÜE POR FRASES


-Ĉu vi ne aŭdas, pli kaj pli laŭtan, la lamenton de la Tero?
¿Acaso no oyes, cada vez más alto, el lamento de la Tierra? - ĉar la teruraj klimatoŝanĝoj frenezigas la atmosferon porque los terribles cambios climáticos vuelven loca a la atmósfera - polucio, sekeco, inundoj plukreskigas la mondan mizeron polución, sequía, inundaciones hacen crecer la miseria del mundo - iam vivis ni en edeno, sed ĝi similas jam nun infero en algún momento vivíamos en un edén, pero ya se parece a un infierno
- Al kiu pensas ke mi troigas kaj min taksas pesimisto Al que piense que exagero y me considere pesimista - mi diras “vidu de katastrofoj kiom longas jam la listo” yo le digo “mira qué larga es ya la lista de catástrofes” - ĉu ni restu pasivaj spektantoj, ĉu atendu ni la mondonfinon? ¿permanecemos como espectadores pasivos, esperamos el fin del mundo? - ni malfermu, do, la okulojn, ni preterpasis jam nun la limon abramos, por tanto, los ojos, ahora hemos dejado ya atrás el límite

- estas horo ke ni veku nian koron,
es la hora de que despertemos nuestro corazón tempo ke ni faru fratecan rondon tiempo de que hagamos un círculo fraternal - kaj kunigu niajn fortojn por lukti y que unamos nuestras fuerzas para luchar - cele al la savo de nia mondo
apuntando a la salvación de nuestro mundo

- estas devo ke ni venku la egoismon
es un deber que venzamos el egoismo
- ne plu celu nur la personan bonon no más buscar sólo el bien personal

- kaj laŭ kolektiva plano kunlaboru ni y según un plan colectivo, colaboremos
- por la bonfarto de ĉiu homo para el bienestar de cada ser humano

- Al vi mi venas kaj vin petegas, potenculoj de la mondo
a vosotros vengo y os suplico, poderosos del mundo

- ĉesigu l’kriman ekspluatadon de aero, akvo, grundo
cesad la explotación criminal de aire, agua, suelo

- simple mi volus vivi en lokoj kie plantoj kreskas sen venenoj
simplemente querría vivir en lugares donde las plantas crecen sin venenos

- kaj videblas bluaj ĉieloj, liberaj de naŭzaj fumkurtenoj
y puedan verse los cielos azules, libres de cortinas de humo nauseabundas

- do, ni agu kvazaŭ taĉment’ milita
por tanto, actuemos como un destacamento de guerra

- por konvinki ĉiujn politikistojn
para convencer a todos los políticos

- ke la ĉefa sia tasko ja estas
que su principal tarea ciertamente es

- plibonigi de l’homaro, l’ekziston
mejorar de la humanidad, la existencia

- kaj ke nur la kunpartigo de l’riĉaĵoj
y que solo el compartir las riquezas

- garantios la forigon de militoj
garantizará la eliminación de las guerras

- potenculoj de la mondo, respondecos vi
poderosos del mundo, seréis responsables

- de l’historio, la prijuĝitoj
por la historia, los juzgados por esto

- potenculoj de la mondo, estos vi 
poderosos del mundo, seréis vosotros

- de l’historio, la prijuĝitoj!!
por la historia,¡¡los juzgados por esto!!
--------------------------------------------------------------------------
(Verkis kaj tradukis: Juan García del Río Guerrero)

"Planeta verde"







lunes, 18 de enero de 2021

 "LA BORDO BLANKA, LA BORDO NIGRA" (La Riva Bianca, La Riva Nera)

  Ĉi-matene mi ree aŭskultis la tre faman italan kanton La Riva Bianca, la Riva Nera. Temas pri elstara muzikaĵo komponita de Eros Sciorilli kaj Alberto Testa. Ĝi estis kantata kaj surbendigita de la renoma itala kantistino Iva Zanicchi (elp: iva caniki). Temas pri pacisma kaj kontraŭmilita kanto, kiu de ĉiam kortuŝas min.


   La origina disko estis publikigita en 1971 kaj atingis rekordan nombron da vendoj: pli ol 3 milionoj da ekzempleroj nur en la itala versio. Zanicchi mem registrigis version en mia denaska lingvo (la hispana) kaj mi supozas ke multaj aliaj versioj aperis tie kaj ĉie. 



   Post iom da serĉado, mi vidis ke -almenaŭ laŭ mia kono- ne ekzistas esperantan tradukon de la teksto. Tiu artikoleto estas mia eta omaĝo al tiu ĉi emocia pacisma kanto kaj al ĝiaj kreintoj. Mi nur celas disvastigi tiun belaĵon kaj ties mesaĝon en Esperantujo. Eble iu bona muzikisto povos, iun tagon, fari plenan muzikan esperantan version.

   Mi konas la hispanan tekston kaj, kvankam mi ne tro bone regas la italan lingvon, mi pensas ke miaj scioj sufiĉos por krei adekvatan tradukon. Mi celas ke tiu traduko taŭgos por ebla estonta esperanta kanto. Tiel, mi ne faris tute "laŭliteran tekston", sed iom “liberan”.




Esperanta teksto

Sinjoro kapitano, haltu tie ĉi
estas mi tiel laca, ja haltas mi
atentu, ili pafas, surteren nun
mi atentas, sed ankaŭ ŝirmu vin

diru al mi, soldato, el kie estas vi
estas mi el lando tuj apud la via
sed sur la rivero iras la landlimo
la bordo blanka, la bordo nigra
kaj surponte vidas mi ja flagon
sed ĝi ne estas tiu, kiu kuŝas en mia kor’

do, soldat’, el la miaj ne estas vi
havas mi alian devizon; tion ankaŭ scias vi
tion mi ne scias, ĉar mi ne plu vidkapablas
estas mi vundita, kaj eble far vi mem
sinjoro kapitan', kion ni faru nun?
tie ĉi estas milito, neŝanĝeble estas tio

sur la monteto, kantas la mitrajlo
kaj pajliĝas la verda herbo
kaj laŭ la river’ daŭras la batalo
sed por ni ambaŭ, ĝi tutfiniĝis jam

sinjoro kapitano, devas mi iri for
ankaŭ mi iras nun, vi ne lasu min
ne forlasos mi vin, tion mi scias
estos mi apud vi por eternec’

ĉio finiĝis, silentas la landlimo
la bordo blanka, la bordo nigra
ploras virino, dume en la vespero
kaj ŝi vokas nomon, tiu ne respondos plu

sinjoro kapitano, haltu tie ĉi
estas mi tiel laca, ja haltas mi
------------------------------------------------------

Kaze ke vi ne konas tiun kanton, jen ligilo al belega muziko-filmeto kun itallingva subteksto: