monda lingvo

monda lingvo

lunes, 18 de enero de 2021

 "LA BORDO BLANKA, LA BORDO NIGRA" (La Riva Bianca, La Riva Nera)

  Ĉi-matene mi ree aŭskultis la tre faman italan kanton La Riva Bianca, la Riva Nera. Temas pri elstara muzikaĵo komponita de Eros Sciorilli kaj Alberto Testa. Ĝi estis kantata kaj surbendigita de la renoma itala kantistino Iva Zanicchi (elp: iva caniki). Temas pri pacisma kaj kontraŭmilita kanto, kiu de ĉiam kortuŝas min.


   La origina disko estis publikigita en 1971 kaj atingis rekordan nombron da vendoj: pli ol 3 milionoj da ekzempleroj nur en la itala versio. Zanicchi mem registrigis version en mia denaska lingvo (la hispana) kaj mi supozas ke multaj aliaj versioj aperis tie kaj ĉie. 



   Post iom da serĉado, mi vidis ke -almenaŭ laŭ mia kono- ne ekzistas esperantan tradukon de la teksto. Tiu artikoleto estas mia eta omaĝo al tiu ĉi emocia pacisma kanto kaj al ĝiaj kreintoj. Mi nur celas disvastigi tiun belaĵon kaj ties mesaĝon en Esperantujo. Eble iu bona muzikisto povos, iun tagon, fari plenan muzikan esperantan version.

   Mi konas la hispanan tekston kaj, kvankam mi ne tro bone regas la italan lingvon, mi pensas ke miaj scioj sufiĉos por krei adekvatan tradukon. Mi celas ke tiu traduko taŭgos por ebla estonta esperanta kanto. Tiel, mi ne faris tute "laŭliteran tekston", sed iom “liberan”.




Esperanta teksto

Sinjoro kapitano, haltu tie ĉi
estas mi tiel laca, ja haltas mi
atentu, ili pafas, surteren nun
mi atentas, sed ankaŭ ŝirmu vin

diru al mi, soldato, el kie estas vi
estas mi el lando tuj apud la via
sed sur la rivero iras la landlimo
la bordo blanka, la bordo nigra
kaj surponte vidas mi ja flagon
sed ĝi ne estas tiu, kiu kuŝas en mia kor’

do, soldat’, el la miaj ne estas vi
havas mi alian devizon; tion ankaŭ scias vi
tion mi ne scias, ĉar mi ne plu vidkapablas
estas mi vundita, kaj eble far vi mem
sinjoro kapitan', kion ni faru nun?
tie ĉi estas milito, neŝanĝeble estas tio

sur la monteto, kantas la mitrajlo
kaj pajliĝas la verda herbo
kaj laŭ la river’ daŭras la batalo
sed por ni ambaŭ, ĝi tutfiniĝis jam

sinjoro kapitano, devas mi iri for
ankaŭ mi iras nun, vi ne lasu min
ne forlasos mi vin, tion mi scias
estos mi apud vi por eternec’

ĉio finiĝis, silentas la landlimo
la bordo blanka, la bordo nigra
ploras virino, dume en la vespero
kaj ŝi vokas nomon, tiu ne respondos plu

sinjoro kapitano, haltu tie ĉi
estas mi tiel laca, ja haltas mi
------------------------------------------------------

Kaze ke vi ne konas tiun kanton, jen ligilo al belega muziko-filmeto kun itallingva subteksto:









No hay comentarios:

Publicar un comentario