monda lingvo

monda lingvo

jueves, 21 de abril de 2022

Malfermiĝinta pordeto


Kaj jen la pordo malfermiĝis

nun la kaĝo estas liberejo

ho, pasero, birdeto amika,

ĉu vi nun ekflugetos ien for...?


Eble, multaj tion sopiras

certe, homoj tion deziras 

sed, pli bone, mi ĉi tie restu

kvazaŭ estus mi doma flor’


ĉar, kia estas la ekstera mondo?

Mi nur konas vian akompanon

kaj via dolĉa ĉiutaga dorloto

vere plaĉas al mia eta kor’...