monda lingvo

monda lingvo

viernes, 31 de diciembre de 2021

H.E.N (Ho, Esperantujo Nia!)


  Antaŭ kelkaj tagoj mi ekpensis esperantan komikson, kie rolas tri personoj kreitaj de mi: Ŝo, Ĉo kaj Ĝo (respektive: filino, patro kaj onklo). En tiu ĉi artikolo mi enmetos, iom post iom, la malmultajn bildstriojn kiujn mi esperas verkadi pri tiu afero. Ĉiukaze, unue estos ili publikigitaj en interreto, ĉefe en Fejsbuko.  




 










 










Kaj jen la fino de tiu ĉi kolekteto. Mi pensas ke duon-dekduo da historietoj (verkitaj dum kvar sinsekvaj feriaj tagoj) sufiĉas al mia celo iom bildstriumi. 

Dankon al ĉiuj pro via legado. Umu kaj amu...!
 

 


 






martes, 28 de diciembre de 2021

 Klasifiko de nombroj


Estas ja multaj manieroj klasifiki la tutan spektron de nombroj kiuj ekzistas, ĉu en la reala mondo, ĉu en imagaj kampoj. Hodiaŭ mi decidis preni skribilojn kaj -tute permane- konstrui mian propran skemon, uzante esperantajn vortojn. Mi ja agnoskas ke ne temas pri la nura ebleco, tamen mi pensas ke ĝi estas konforma al la ĝeneralaj lernolibroj. 

La skemo estas ja simpla, sed ĝi inkluzivas kelkajn aldonaĵojn uzitajn kiel ekzemplojn por iom klarigi kia estas ĉiu speco de nombroj. Cetere, la literoj uzataj kiel simboloj por kelkaj el tiuj grupoj  (C, R, Q, Z, N) estas ofte montritaj en matematikaj libroj per la jenaj simboloj: ℂ, ℝ, ℚ, ℤ, ℕ.

Aldone, sube de la grafikaĵo mi iom komentos pri kelkaj tre “famaj” nombroj, uzataj ne nur en la matematikaj  terenoj, sed ankaŭ en la ĉiutaga vivo de multaj civilizacioj: π, e, i, φ...

 

 

Tajpita skemo: 

-ℂ Kompleksaj : N, Z, Q, R, "i"


-ℝ reelaj -ℚ racionalaj -ℤ entjeraj -ℕ naturaj: 1; primaj (3,5,7...); kunmetitaj (6,8,9,12...)
                      1/4, 1/3...                    - 0 (nulo)
                                                        - negativaj entjeroj: −1, −2, −3...
                                                         

                                       - frakciaj - ekzaktaj: 3/5= 0’6     
                                                      - periodaj - puraj: 10/3= 3’333
                                                                      - miksaj: 1/60= 0’01666
                                    
               
               - neracionalaj (π, e, √2...)                                  


                         
 - imaginaraj (surbaze de i = √−1)     

------------------------------------------------------------------------------------

Jen kelkaj tre specialaj nombroj (foje, "trascendaj" nombroj...)

 · π = 3’141592653... Temas pri la neracionala nombro kiu okazas per la divido de la perimetron de cirklo per la grando de ties diametro. Kiel sciate de ĉiuj, tiu nombro π estas tre uzata en ĉiuj ajn kampo rilataj al anguloj kaj cirkloj, nome trigonometrio.

· e = 2’71828... Temas pri la bazo de la t.n. naturaj logaritmoj. Ĝi estas ankaŭ konata kiel la nombro de Euler aŭ la konstanto de Napier. Ambaŭ tiuj kromaj nomoj devenas el gravaj historiaj matematikistoj, respektive el Svisio kaj Skotlando.  

La origino de la nombro e kaj ties ĉiutaga utiligo (en matematiko, sed ankaŭ en jura medicino, kino-filmoj, ktp) estas tro ampleksa por tia simpla artikolo kiel tiu ĉi.  

 · i = ? . Jes ja, tio ne multe eksplikas... Tamen, la “imaga” nombro “i” devenas el la sekvanta formulo: i = √ −1. La fina kaj definitiva propono de tiu nombro verŝajne apartenas ankaŭ al Leonardo Euler, matematikisto iam menciita supre. 

 Se oni obligas iu ajn nombron per si mem, neniam aperos negativa rezulto, eĉ se temas pri negativa nombro (ĉar, ni vidu: i · i = −1 ; i² = −1 ; i = √−1). Do, ni troviĝas antaŭ neeblaĵo.

La nombro i estas uzata en la kampo de imaginaraj operacioj, kaj ĝi estas parto de iu ajn imaginara nombro. 

· φ = 1’618... Tiu nombro φ (fi) devenas el la jena formulo: φ= 1+√5 /2. (Fakte, temas pri la solvo de simpla duagrada ekvacio: x² = x + 1). La rezulto de tiu operacio (1’618...) estas deĉiame filozofie taksata kaj aprezata per diversaj adjektivoj: la ora proporcio, la ora nombro, la Dia nombro, ktp. La nomo φ devenas el la unua grafemo de la nomo de Fidias (famega greka skulptisto de la 5-a jc a.K)

La nombro φ reprezentas iun proporcion tre ofta en la naturo kaj en la diversaj plastikaj artoj. Kiel ekzemplo, ni diru ke ĉiu paperfolio je grando DIN, aŭ iu ajn moderna karto (banka, identiga, ktp) konformas al tiu proporcio. 


mane farita... estu indulgaj...







lunes, 27 de diciembre de 2021

 Bazaj matematikaĵoj 

Noto: tiu ĉi artikolo estas intence daŭre -kaj iom post iom- kompletigota. Do, ĝia publikigo ne signifas ke ĝi estas jam plenumita nek finita. Aldonaĵoj povas alveni iam ajn.

La precipa celo de tiu ĉi humila artikolo estas la kolekto kaj eventuala klarigo de la plej bazaj konceptoj kaj terminoj uzataj ĉe matematikaj aferoj. Mi avertas ke mi mem estas prie amatora lernanto, do la nivelo estos unucele taŭga por tiuj homoj kiuj volus iom eklerni pri tiaj stud-objektoj. 




Unue, direndas ke

- oni komencos per la plej bazaj konceptoj, ekde la plej simplaj ekvacioj;
- la enhavo estos iom post iom pli grandigita;
- oni antaŭeniros laŭgrade kaj, kiel eble, laŭfake (algebro, trigonometrio, aroj, ktp)
- ankaŭ kelkaj problemoj estos solvitaj;
- komplikaĵoj -kaj malfacilaĵoj por spertuloj- NE estos traktataj;
- kuriozaĵoj ne mankos.
Pro motivoj de pli facila kaj pli klara skribado, frakcioj estos kutime montritaj per vertikalaj strekoj (2 / 6), kaj obligoj per mezaj punktoj (5 · 4);
- la desegnoj estas miaj; 
- kelkaj manfaritaj bildoj, fakte, montros operaciojn.

Dankon pro via atento.



Jen aliaj tradicia nombraj skribsistemoj

Sufiĉas iom vidi la bildon...
 


Jen kuriozaĵo: la nombro 587 per diversaj skribsistemoj


Pri la duuma / binara mezursistemo

El ĉiuj tiuj antikvaj kaj foraj skribsistemoj montrataj en la supra bildo, ni nur iom klarigu tiun de la binara (aŭ duuma, dubaza) sistemo. Kiel oni atingas tiun rezulton? Ni vidu. Dekuma nombrosistemo estas tiu, kie la pli granda unuo estas duoblo el la plej malgranda. Jen la paŝoj por 587:  

587: 2 = 293   restas 1
293: 2 = 146   restas 1
146: 2 = 73     restas 0
73 : 2 = 36      restas 1
36 : 2 = 18      restas 0
18 : 2 = 9        restas 0
9 : 2 = 4          restas 1
4 : 2 = 2          restas 0
2 : 2 = 1          restas 0
1                     restas 1
    
Nun, oni kunigu la nombrojn kiuj aperas dekstre, startante de la suba nombro supren: 1001001011(2)




Aritmetiko kaj algebro


Jen kelkaj bazaj terminoj: koeficiento, variablo, eksponento...


Aritmetiko estas la branĉo de matematiko kie oni studas entjerajn nombrojn kaj operaciojn sur ili. Tiel, la ĝenerale konataj bazaj operacioj (kiel adicio, subtraho, obligo kaj divido) estas aritmetikaj operacioj. Ekzemple: 24+18 = 42

Algebro estas la branĉo de matematiko kie oni studas kvantojn, grupojn, nekonatojn, ktp, uzante ciferojn, literojn, ekvaciojn, ktp. Do, aritmetikaj reguloj estas kutime uzataj en algebraj problemoj, kiel necesa parto de tiu ĉi lasta branĉo. Ekzemple: a + b = 42 estas algebra operacio.

Ekvacio estas matematika egalaĵo, kiu ofte enhavas nekonatajn kvantojn kiuj devas esti eltrovitaj. Ekzemple: 2x + 5 = 8.

Supozite, ke oni jam scias la bazajn artimetikajn operaciojn, oni senpere eniros en la algebrajn ekvaciojn, komencante per la plej bazaj, tiuj de unua grado.


Ekvacioj de unua grado

 Tiuj ekvacioj kie la plej alta eksponento estas 1, estas nomataj ekvacioj de unua grado. Se la plej alta eksponento estus 2 tiam, oni troviĝos antaŭ duagrada ekvacioj. Kaj tiel plu. Do: 

4 + x = 8 (unua grado)
3 + 2x² = 11 (dua grado)
2x³ - 10 = 6 (tria grado)


Ekvacioj kutime prezentiĝas sub formo de egalaĵo, kie aperas “nekonato” kies
grandon oni devas serĉi kaj solvi. Ĉe ambaŭ partoj de la egalaĵo troviĝas kutime nombroj, literoj kaj matematikaj signoj. Se iu elemento estas transmetita al la alia parto de la egalaĵo, oni nepre devas ŝanĝi ĝian karakteron: se pozitiva tie  estu ĝi negativa transe; se obliga (multiplika) tie  estu ĝi divida (oniga) transe.

Nekonatoj estas kutime skribitaj per la jenaj literoj kaj laŭ tiu ĉi ordo -kiam pli ol unu nekonato estos bezonata: x, y, z

Memoru ke la literoj x kaj y ne ekzistas en normala  esperanto, sed estas ili uzataj por -kaj pro- diversaj celoj kaj motivoj, kiel la matematikaj. 
Cetere, x estu prononcata /ikso/ kaj y /ipsilono/. 

Nun rekte al la solvo de la problemoj, la unua paŝo por malkovri la nekonaton estas kutime izoli la nekonaton en unu flanko, kaj meti la nombrojn kaj numeralojn en la inversan flankon. Tio farendas respektante la regulojn pri signoj kaj karakteroj ĵus supre viditaj. 

Ni vidu bazajn ekzemplojn kaj ties paŝojn: 

a) 12 + x - 5 = 25 - 5

x = 25 - 5 - 12 + 5;  x = 13


b) 4x = 8

 x = 8 / 4 ;  x = 2


c) x / 2 = 6

x = 6 · 2 ;  x = 12


d)  4 + 3x/2 − 2 = 12

3x/2 = 12 −4 + 2
3x/2 = 10
3x = 10 · 2
3x = 20  ;      x = 20/3


e) 3 + 4x = −8 + 6x −1

4x − 6x = −8 −1 −3
−2x = −12
x = −12/−2 ;       x = 6

 

Tiaj operacioj kun parentezoj

a)  3 (x+7) = 5 (x−1) −4x

Unue, oni solvu la parentezon. Do:

3x −21 = 5x −5 −4x
3x −5x +4x = −5 + 21
2x = 16
x= 16/2  ;    x= 8


b) 13 − (x +5) = 4x − (6x −5)

Unue, oni solvu la parentezon. Do:

13 −x −5 = 4x −6x +5
−x −4x +6x = 5 −13 +5
x = −3


c) 2 (3x +1) − x = 2 −3 (x −4)

Sama procezo kiel antaŭe:

6x +2 −x = 2 −3x + 12
6x −x + 3x = 2 +12 −2
8x = 12
x = 12/8 ;  x = 3/2



Noto 05/01/2022Bedaŭrinde (aŭ feliĉe), aliaj pli gravaj projektoj alvenis al mia vivo. Mi estas, do, devigita tiun ĉi ĉesigi, almenaŭ dum iom da tempo. Mi ne forigas la artikolon ĉar almenaŭ la desegnoj (aŭ iu klarigo) eble utilos al iu ajn. Dankon.

              









domingo, 19 de diciembre de 2021

 Kiaj estus miaj flagoj pri...?


  Mi ne tro scias pri flagoj. Tamen, de antaŭ iom da tempo mi pensas pri tiu demando. Ni ĉiuj konas flagojn de landoj, sportaj kluboj, ĉiuspecaj asocioj... Sed: kiaj estus la flagoj de akvo, pluvo, arb(ar)o, luno, amikeco...? Cetere, mi ĵus rimarkis, ke temas pri universalaj estoj. Ĉu hazarde? 
   
 Hodiaŭ mi finfine sidiĝas, prenas desegnilojn kaj kolorilojn kaj, jen miaj unuaj rezultoj (verdire, iom buntaj kaj naivaj...). Eble aliaj flagoj venos baldaŭ; eble neniam plu. Sed, ĉiukaze, estis amuze tion krei.

  (Noto: Post iom da pripenso, mi decidis aldoni "blazonojn" al mia flagoj. La fina decido estas tiu, elekti la ideografiaĵojn uzatajn por tiuj bazaj konceptoj en la lingvoj de la landoj de Orienta Azio (t.e. en la ĉina -en siaj diversaj dialektoj-, en la japana -kanĝia skribsistemo-, kaj en la antikvaj korea kaj vjetnama skribsistemoj)

Bonvole, estu indulgaj... 




 Jen miaj proponaĵoj kunaj 




flago pri: arbo / arbaro / ligno




flago pri: akvo




Flago pri: amik(ec)o




Flago pri: justo-egaleco




Flago pri: kosmo



Aldonaĵoj kaj skizoj nefinitaj



 mateno, vespero, nokto... dormo-paco, nur skize...
 



Unua skizo pri "pluvo" (finota)




Jen "fajro". Sed me tro konvinkinta...




Unua projekto pri "akvo"




Unua skizo pri "kosmo" (unue intencita kiel "luno")



Jen tri blanka-nigraj versioj






Alia prezento -iom pli hela- de la baza bildo






















lunes, 13 de diciembre de 2021

 Vintre, ĉu sonĝeme...?

Kaj jen vintro revenas; mi promenas tra la kamparo; estas malvarme, la vento puŝas; kaj ekpluvetas, pluvas...

Dometo transe de la rojo: espereble, oni ŝirmos min. Sekiĝinte, mi alvenas la fenestron; tie, mi sidas kaj rigardas...

Memoraĵoj de mia infanaĝo alvenas, ja tre similaj sensacoj aperas. Tiom da tempo preterflugis... sed kiel ĉio similas al tiu tiamo!




viernes, 3 de diciembre de 2021

 Al la Zamenhofa tago



 Desegnita de mi por la okazo


Restu, la esper'

 
Jen denove via tago
esperanto, nia juvel’
ilo de paco kaj amo
restu ĉiama, la esper’

kaj vi, spirita trezoro
restu, neniam iru for
estu gvidata la koro 
de ĝojo, sed ne de plor’

aŭskultu, mondo senscia!
ne plu, moke, ignoru ĝin
ĉar la decid’ estas via
naskiĝu, frateca senlim’!

dume, ĉiu samidean’
ĝuu kulturon senĉese
havu libron en via man’
daŭre revu, se necese...




Ĉu vere Esperanto ne utilus...?

 





 





jueves, 2 de diciembre de 2021

 La Gnomo

                                                      I

La lokaj knabinoj revenis de la fontano kun siaj kruĉoj surkape, revenis ili kantataj kaj ridantaj kun iu bruo kaj iu ĝojo kiuj estus nur kompareblaj al tiu gaja tumulto de bando de hirundoj kiam ili flirtetas, dense kiel hajlo, ĉirkaŭ iu kampanila vento-koko.

Ĉe la portiko de la preĝejo, kaj sidanta je la piedo de junipero, estis la onklo Gregorio. La onklo Gregorio estis la plej maljuna homo de la loko: li havis preskaŭ naŭdek kristnaskojn, blankan haron, rideman buŝon, gajajn okulojn kaj trememajn manojn. Kiam infano, estis li paŝtisto, kiam junulo, soldato; poste kulturis li etan bienon, gepatran havaĵon, ĝis tiam ke, fine, fortoj al li mankis kaj li trankvile sidadis atendante la morton, kiun li nek timis nek deziris. Neniu ajn rakontis klaĉ-spritaĵojn pli amuze ol li, nek sciis pli mirindajn historiojn, nek alportis tiel oportune proverbon, sentencon aŭ maksimon.

La knabinoj, lin vidante, akcelis siajn paŝojn celante alparoli lin, kaj kiam ili estis ĉeportike, ĉiuj komencis petegi al li, ke li rakontu historion por distri la tempon kiu ankoraŭ mankis ĝis noktiĝo, kiu ne estis longa, ĉar la subiranta suno alflanke vundis la teron, kaj la ombroj de la montoj pligrandiĝis post ĉiu momento, laŭlonge la ebenaĵo.

- Mi ne rakontos al vi historion, ĉar kvankam mi memoras kelkajn ĉi-momente, rilatas ili al tiel gravaj aferoj, ke eĉ vi, kiuj estas frenezulinetoj, ne atentus al mi por tiajn aferojn aŭskulti, nek restus al mi tempo por ilin rakonti. Sialoke, mi donos konsilon al vi.

- Jen konsilo! -ekkriis la knabinoj kun videbla aspekto de malbonhumoro. Ba!, ne por aŭdi konsilon haltis ni; kiam ni tion bezonos, tiam la sinjoro pastro ja tion donos al ni.

- Okazas -daŭrigis la oldulo per sia kutima rideto kaj sia fendita kaj tremema voĉo- ke la sinjoro pastro eble ne scius tion doni al vi en tiel oportuna maniero kiel la onklo Gregorio kapablas fari; ĉar li, tro okupiĝanta pro siaj preĝoj kaj litanioj, ne rimarkus, same kiel mi jam faris, ke ĉiutage vi iras pli frue preni akvon kaj revenas de tie pli malfrue.

La knabinoj interrigardis sin per neperceptebla ŝerca rideto: eĉ kelkaj, kiuj situis je lia dorso, tuŝis sian frunton per fingro, akompanante tiun agon per plensignifa gesto.

- Kaj kian malbonon trovas vi en tio, ke ni haltu ĉefontane babili dum tempeto kun amikinoj kaj najbarinoj...? -diris  unu el ili. Ĉu eble cirkulas klaĉo en la ĉirkaŭaĵo, ĉar knaboj alvenas nin survoje por ĵeti florojn al ni aŭ por proponi sin alporti niajn kruĉojn ĝis la enirejo de la vilaĝo?

- Estas ja iom el ĉio tio, respondis la oldulo al la junulino kiu estis adresinta la parolon al li, je la nomo de siaj kunulinoj. La lokaj maljunulinoj klaĉadas ke, hodiaŭe, knabinoj iras frenezumi kaj distriĝi al tiu loko kien ili alvenadis urĝemaj kaj tremantaj por preni akvon, ĉar nur de tie povas ĝi esti alportata; kaj mi taksas maldeca tion, ke vi iom-post-iome, forlasu la timon kiun al ĉiuj inspiras la loko kie la fotano troviĝas, ĉar eblus okazi tio, ke iufoje nokto surprizos vin tie.

La onklo Gregorio elparolis tiujn lastajn vortojn per tiel misteroplena tono, ke la knabinoj timigitaj malfermis siajn okulojn por rigardi lin, kaj per mikso de scivolemo kaj moko, ili ree insistis:
 
- La nokto! Nu, kio do okazas dumnokte en tiu loko, ke vi faras tiajn teatraĵajn gestojn kaj, per tiaj timigaj kaj obskuraj vortoj, vi al ni parolas pri tio, kio al ni povus okazi tie? Ĉu eble lupoj formanĝos nin?

- Kiam la monto Monkajo kovriĝas pro neĝo, la lupoj, eligitaj el siaj kuŝejoj, sobiras laŭgrege tra ĝia suba flanko, kaj, pli ol unufoje, ni ilin aŭdis hurlegi en horora koncerto, ne nur en la fontana ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ eĉ en la vilaĝaj stratoj mem. Sed ne nur la lupoj estas la plej teruraj gastoj de la monto Monkajo: ene de ĝiaj profundaj abismoj, sur ĝiaj solecaj kaj malglataj pintoj, en ĝia kava sino, vivas diablaj spiritoj kiuj dumnokte sobiras tra ĝiaj flankoj kiel esameno kaj popolas la vakuon, kaj svarmas ili en la ebenaĵo kaj saltas deroke alroken, ludas meze de la akvoj aŭ balancas sin sur la nudaj arbaj branĉoj. Estas ili, kiuj hurlas en la fendoj de la ŝtonoj; estas ili, kiuj formas kaj puŝas tiujn grandegajn neĝo-bulojn kiuj descendas ruliĝante disde la altaj pintoj kaj surtretas kaj surpremas ĉion, kion ili trovas dum la desuprado. Estas ili, kiuj vokas nin per hajlo al niaj vitroj dum la pluvaj noktoj kaj kiuj kuras kiel bluaj kaj malpezaj flamoj sur la supraĵo de la marĉoj. Inter tiuj spiritoj kiuj, elpelitaj el la ebenejoj pro la benoj kaj ekzorcoj de la Eklezio, iris trovi ŝirmon ĉe la neatingeblaj monto-krestoj, estas ili el diversa naturo kaj, ŝajne al niaj okuloj, ili vestiĝas per varia formo. Tiuj plej danĝeraj, tamen, estas tiuj kiuj deloge insinuas sin per dolĉaj vortoj al la junulinaj koroj kaj blindigas ilin per pompaj promesoj; estas tiuj plej danĝeraj ja la gnomoj. La gnomoj loĝas en la enoj de la montoj; ili konas ties subterajn vojojn kaj, eternaj konservantoj de la tieaj enfermitaj trezoroj, ili gardo-staras tagon kaj nokton apud la fontoj de la metaloj kaj de la multekostaj gemoj. Ĉu vi vidas? -daŭrigis la maljunulo montrante per la stango kiun li uzis apogo-cele al la kulmino de la Monkajo, kiu leviĝis je lia dekstra flanko, tute elstarante obskura kaj giganta super la violeca kaj blua ĉielo de la krepusko- ĉu vi vidas tiun enorman mason ankoraŭ kronitan de neĝo? Nu, en ĝia sino estas la loĝejoj de tiuj diablecaj spiritoj. La palaco kiun ili loĝas estas samtempe horora kaj admirinda.

Estas pasintaj jam multaj jaroj, kiam paŝtisto kiu sekvis iun devojiĝintan bruton eniris la faŭkon de unu el tiuj grotoj, kies enirejo estas kovritaj de densaj vepraĵoj, kaj kies fino neniu iam vidis. Kiam li revenis surloken, estas li pala kiel la morto. Li ŝtel-trovis la sekreton de la gnomoj; li spiris ties venenan atmosferon kaj tian aŭdacon li elpagis per sia vivo. Sed tuj antaŭ ol morti, li raportis ravajn aferojn.

Promenante antaŭen tra tiu galerio, li finfine trovis subterajn kaj grandegajn galeriojn, lumigitajn de dubiga kaj fantasta brilego, okazigita de la fosforesko de la rokoj, kiuj tie similis al grandaj vitraj pecoj koaguliĝintaj en mil formojn, kapricajn kaj strangajn. La planko, la volbo kaj la muroj de tiuj vastaj ĉambregoj, verko de la Naturo, ŝajnis esti jaspitaj kiel la plej riĉaj marmoroj. Sed la vejnoj kiuj ilin trairis estis el oro kaj arĝento, kaj meze de tiuj brilaj vejnoj oni vidis, kiel inkrustitajn, amasan nombron da gemoj, de ĉiuj grandoj kaj koloroj. Tie kuŝis amaso da jacintoj kaj smeraldoj, kaj diamantoj, rubenoj kaj safiroj kaj mi ne scias kio plia, multaj aliaj nekonataj ŝtonoj kiujn li ne kapablis nomi; sed tiel grandaj kaj belegaj, ke liaj okuloj mirblindiĝis kontemplante ilin. Nenia elesktera bruo alvenis ĝis la fundo de la fantasta kaverno; oni nur perceptis, de tempo al tempo, longajn kaj korpremajn ĝemojn far la aero kiu trairis tiun envultan labirinton, konfuzan murmuron de subtera fajro kiu bolis kunpremita, kaj bruetojn de kurantaj akvoj kies vojoj ne facile rekoneblis. 

La paŝtisto, sola kaj perdiĝinta en tia senmezurejo, trapaŝis dum granda multo da horoj ne trovante la elirejon, ĝis kiam li trafis la naskiĝlokon de la fonto kies murmuron li estis aŭdinta. Tiu fonto eliris el la grundo kiel belega ŝprucejo, kun akvo-falo kronita de ŝaŭmo, kiu falis okazigante rigard-altiran kaskadon estigantan sonoplenan murmuron laŭ ĝia forglitado tra la ŝtonaj fendoj. Ĉirkaŭe, kreskis plantoj neniam antaŭe viditaj; kelkaj el ili havantaj larĝajn kaj dikajn foliojn; kaj la ceteraj, havantaj foliojn maldikajn kaj longajn kiel flirtantajn rubandojn. 

Duon-kaŝitaj en tiu humeda frondoabundo, strangaj estaĵoj iradis, parte homoj, parte reptilioj, aŭ ambaŭ ecoj samtempe, ĉar, daŭre transformiĝante, jen ili aspektis kiel homaj kreaĵoj, senformaj kaj malgrandetaj, jen kiel lumigaj salamandroj aŭ efemeraj flamoj kiuj dancadis, cirkle, super la kresto de la ŝprucaĵo. Tie, movetiĝantaj al ĉiuj direktoj, kurantaj surgrunde laŭ la formo de naŭzaj misformitaj nanoj, grimpantaj al muroj, bavantaj kaj tordiĝantaj reptiliforme, aŭ dancantaj aspektante kiel vag-lumoj sur la akva supraĵo, iradis la gnomoj, mastroj de tiaj lokoj, kantate kaj svingante siajn fabelajn riĉaĵojn. Ili scias kie avaruloj gardas tiujn trezorojn kiujn, poste, siaj heredantoj vane traserĉas; ili scias la lokon kie la maŭroj, antaŭ ol fuĝi, kaŝis siajn juvelojn; kaj la perlojn kiuj perdiĝas, la monerojn kiuj devojiĝis, ĉion kio iom valoras kaj malaperas, estas ili kiuj tion serĉas, trovas kaj  ŝtelas, celante tion kaŝi en siajn rifuĝejojn; ĉar ili kapablas subtere trairi la tutan mondon laŭ sekretaj kaj nekonataj vojoj. Do, tie ili havis, amase stakigitaj, ĉiun specon de strangaj kaj ege valoraj objektoj. Estis tie grand-valoraj juveloj, kolieroj kaj kolieretoj el perloj kaj fajnaj ŝtonoj; oraj amforoj el antikvegaj formoj, plenaj je rubenoj; cizelitaj pokaloj, riĉecaj armiloj; moneroj kun bustoj kaj epigrafoj neeble deĉifreblaj; trezoraĵoj, do, tiel fabelaj kaj senmezuraj, ke la imago povas apenaŭ ilin koncepti. Kaj tio ĉio briladis samtempe elĵetante kolorajn sparkojn kaj reflektaĵojn tiel vivaj, ke ŝajnis kvazaŭ ĉio brulis kaj moviĝis kaj tremis. Almenaŭ, la paŝtisto rakontis ke tiel ŝajnis al li.  

Kiam la oldulo alvenis ĉi tie, li dummomente haltis: la knabinoj, kiuj komencis aŭdi la rakonton de la onklo Gregorio kun mokema rideto, gardis tiam profundan silenton, atendantaj ke li daŭrigu, kun timigitaj okuloj, iom duonapertaj lipoj kaj scivolemo kaj intereso desegnitaj sur iliaj vizaĝoj. Fine, unu el ili rompis sian silenton kaj ekkriis, ne povante deteni sin, plena je entuziasmo pro esti aŭdinta la priskribon de la fabelaj riĉaĵoj kiu aperis antaŭ la vido de la paŝtito:

- Kaj, do, ĉu li ne elportis ion el tio?

- nenion, respondis la onkolo Gregorio.

- Tiel stulta! -ekkriis ĥore la knabinoj.

- La ĉielo helpis lin en tia embarasa situacio -daŭrigis la maljunulo, ĉar en tiu momento, kiam avareco, kiu ĉion superas, komencis vanuigi sian timon, kaj haluciniĝinta post vidi tiajn juvelojn, el kiuj nur unu sufiĉus por igi lin monhavega, la paŝtisto ekmoviĝis por alproprigi kelkajn al si, li diris ke li aŭskultis, vi miru pri la okazintaĵo!, aŭskultis li klare kaj distingeble en tiaj profundejoj, kaj spite al ekridegoj kaj voĉoj de la gnomoj, malgraŭ la bolado de la subtera fajro, la murmuro de kurantaj akvoj kaj la lamentoj de la aero, li aŭskultis, mi rediras, kvazaŭ li estus je la piedo de la monteto kie ĝi troviĝas, la bruadon de la sonorilo de la ermitejo de Nia Sinjorino de la Monkajo.

Tuj post aŭdi la sonorilon kiu sonorigis Ave-Maria-n, la paŝtisto falis surteren alvokante la Patrinon de Nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj ne sciante kiel nek laŭ-kie, li troviĝis ekster tiuj lokoj kaj sur la vojo kiu kondukas al la vilaĝo, kuŝanta sur pado kaj kaptita de granda stuporo, kvazaŭ li estus ĵus elirinta sonĝon.


De tiam, ĉiuj eksplikis al si kial la loka fontano foje alportas meze de ties akvoj specon de tre fajna oro; kaj kiam nokto alvenas, ene de la murmuro kiun ĝi okazigas, aŭdeblas konfuzaj vortoj, trompemaj vortoj per kiuj la gnomoj, kiuj ilin venenas ekde ĝia fonto, provas delogi nesingardulojn kiuj ilin aŭdas, promesante al ili riĉaĵojn kaj trezorojn kiu okazigos ilian propran damnon.

Kiam la onklo Gregorio alvenis al tiu ĉi punkto de sia historio, estis jam eknoktiĝinte, kaj la preĝeja sonorilo komencis sonorigi la preĝojn. La knabinoj pie kruco-signis sin, flustrantaj mallaŭtan Ave-Maria-n, kaj post adiaŭi la onklon Gregorion, kiu ree konsilis al ili ke ili ne plu perdu sian tempon ĉe la fontano, ĉiuj prenis sian kruĉon kaj ĉiuj eliris, silentaj kaj zorgemaj, el la portiko-korto de la preĝejo. Jam malproksime disde la loko kie ili trovis la oldulon, kaj kiam ili alvenis al la placo de la vilaĝo, kie ili devis disiĝi, jen la plej rezoluta kaj decidema el ili ekkriis: 

- Ĉu vi kredas je io el la stultaĵoj kiujn la onklo Gregorio rakontis al ni? 

- Mi ne! -diris unu.

- Ankaŭ mi ne! -ekkriis alia.

- Nek mi, nek mi! -ripetis la aliaj, mokantaj per ridoj pri sia momenta kredemo.

La grupo de knabinoj disiĝis, ĉiu malproksimiĝante al unu el la placo-ekstremoj. Post kiam ili turniĝis je la anguloj de la diversaj stratoj kiuj enfluas tiun lokon, du knabinoj, tiuj solaj kiuj ankoraŭ ne disigis siajn lipojn por mokeme protesti kontraŭ la veroj de la onklo Gregorio, kaj kiuj zorgemaj pro la miriga rakonto, aspektis absorbitaj en siaj ideoj, kunaj foriris, kaj laŭ tiu malrapido propra al malatentaj homoj, tra strateto ombra, mallarĝa kaj sinua.

El tiuj du knabinoj, la pli aĝa, kiu ŝajne estis dudekjara, nomiĝis Marta; kaj la pli juna, kiu ankoraŭ ne deksesjariĝis, nomiĝis Magdalena.
La tempon pasintan dum la vojirado, ambaŭ restis tute silentaj; sed kiam ili alvenis je la sojlo de sia domo, kaj ili lasis la kruĉojn sur la ŝtona seĝo de la vestiblo, Marta diris al Magdalena:

- Kaj ĉu vi kredas je la mirindaĵoj de la monto Monkajo kaj je la spiritoj de la fontano...?

- Mi -respondis senafekte Magdalena- mi kredas je ĉio. Ĉu eble vi pridubas?

- Ho, ne! -Marta rapide interrompis; mi ankaŭ kredas je ĉio; je ĉio pri kio mi deziras kredi.

--------------------------------------------------------------------------------
                                         
                                                      II

Marta kaj Magdalena estis fratinoj. Orfaj ekde la unuaj jaroj de la infanaĝo, ili mizere loĝis sub la ombro de patrina parenca ino kiu ilin akceptis pro kompatemo, kaj kiu ĉe ĉiu paŝo, per insultoj kaj humiligaj vortoj, sentigis al ili la valoron de sia komplezo. Ĉio ŝajnis kontribui al tio, ke la amaj ligiloj inter tiuj du frataj animoj plifirmiĝu, ne nur pro la sangoligo, sed ankaŭ pro tiuj de mizero kaj suferado; kaj tamen inter Marta kaj Magdalena ekzistis surda konkuremo, sekreta malsimpatio, kiu estus nur klarigebla per la studo de ilia karakteroj, tiel oponaj kiel iliaj korpo-tipoj. 

Marta estis orgojla, impeta en siaj inklinoj, kaj kun ia sovaĝa krudeco ĉe la elesprimado de siaj sentoj; ŝi ne sciis kiel ridi nek plori, kaj pro tio neniam ŝi estis plorinta nek ridinta. Magdalena, tute male, estis humila, plenama, bonkora, kaj pli ol unufoje estis ŝi vidita ridante kaj plorante samtempe, kiel okazas al infanoj.

Marta havis siajn okulojn pli nigraj ol nokto, kaj de inter siaj okulharoj oni dirus ke elŝprucis fajraj sparkoj, kiel tiuj de iu arda karbo-ero. 

La blua pupilo de Magdalena ŝajne naĝis en luma fluo ene de la ora ĉirkaŭo de siaj blondaj okulharoj. Kaj ĉio en ŝiaj okulharoj estis harmonia al la diversa esprimo de ŝiaj okuloj. Marta, korpe maldika, kolore malhela, alte svelta, rigidaj movoj, kaj krispaj kaj malhelaj haroj, kiuj ombrigis sian frunton kaj falis laŭ siaj ŝultroj kiel velura mantelo; estis ŝi tute kontrasta al Magadalena, blanka, rozkolora, malgranda, infana en sia fizionomio kaj en siaj manieroj, kaj kun iuj blondaj harplektaĵoj kiuj ĉirkaŭis siajn tempiojn, similaj al la ora nimbo de anĝela kapo.

Malgraŭ la neklarigebla malinklino kiu unu sentis rilate al la alia, ambaŭ fratinoj estis vivantaj ĝis tiam ene de profunda indiferento, kiun eblus konfuzi kiel se temus de paco kaj amo: ne havis ili karesojn disputeblajn nek envieblajn preferaĵojn; egalaj ĉe malfeliĉo kaj doloro. Marta enfermis sin por suferi ene de egoisma kaj aroganta silento; Magdalena, trovinte seka la koron de sia fratino, ploradis sola kiam larmoj nevolaj amasiĝis ĉe siaj okuloj. 

Neniu sento estis komuna inter ili; neniam ili konfidis siajn ĝojojn kaj malĝojojn reciproke kaj, tamen, la nura sekreto kiun ili provis kaŝi en la plej profunda loko de siaj koroj ili ĝin divenis reciproke, per tiu admirinda instinkto de la ĵaluza kaj enamiĝinta virino. Marta kaj Magdalena fiksis siajn okulojn sur la sama viro.

La pasio de unu el ili estis la tenaca deziro, ido de nesubmetebla kaj klopodema karaktero; ĉe la alia, amo aspektis kiel tiu svaga kaj spontana tenereco de la adolesk-aĝo kiu, bezonante objekton sur kiu utiliĝi, amas tiun kiu unue aperas antaŭ sia vido. Ambaŭ gardis la sekreton de sian amon, ĉar la viro kiu tion inspiris eble mokus pri tia amo kiu povos esti interpretata kiel absurda ambicio ĉe plebaj kaj mizeraj knabinoj. Ambaŭ, malgraŭ la distanco kiu disigis ilin disde ilia pasio, nutris malproksiman esperon por posedi lin.

Proksime al la loko, kaj sur altaĵo kiu superrigardis la ĉirkaŭaĵojn, estis malnova kastelo forlasita de siaj mastroj. La maljunulinoj, dum la vigilaj noktoj, rakontis historion plena je mirindaĵoj pri ĝiaj fondintoj. Ili rakontis ke, estante la reĝo de Aragono militanta kontraŭ siajn malamikojn, jam elĉerpitaj siaj rimedoj, forlasita de siaj partianoj kaj tre proksime al perdi sian tronon, unu tagon iu paŝtistino el tiu distrikto alproksimiĝis al li, kaj post riveli al li la ekziston de subteraj lokoj tra kiuj transiri sub la monto Monkajo, nerimarkite de siaj malamikoj, donis ŝi al li trezoron je fajnaj perloj, riĉegajn juvelŝtonojn kaj orajn kaj arĝentajn ingotojn, per kiuj la reĝo pagis sian sekvantaron, starigis potencan armeon kaj, marŝante la tutan nokton subtere, je la posta tago, li falis sur siajn kontraŭulojn, kaj ilin dispelis, sekurigante la kronon sur sia kapo.

Post atingi tiun rimarkindan venkon, oni rakontas ke la reĝo diris al la paŝtistineto: 

- Petu al mi tion ajn kion vi volu, ĉar mi ĵuras al vi ke, kvankam temos pri la duono de mia regno, mi tuj tion donos al vi.

- Mi nur volas reiri por la flegado de mia grego, la paŝtistineto respondis.

- Vi nur prizorgos miajn landlimojn, respondis la reĝo, kaj li donis al ŝi la aŭtoritaton sur la tuta limaro, kaj li ordonis ke oni konstruu al ŝi fortreson je la plej lim-apuda vilaĝo al Kastilio, kien la paŝtistino alloĝiĝis, jam edziniĝinta al unu el la favoratoj de la reĝo, nobelo, galantulo, bravulo kaj ankaŭ li mem senjoro de multaj fortresoj kaj feŭdoj. 

La bonega rakonto far la onklo Gregorio pri la gnomoj de la Monkajo, kies sekreto kuŝis sur la loka fontano, ekzaltis denove la fantazion de la du enamiĝintaj fratinoj, kompletigante, por tiel diri, la nekonatan historion de la trezoro trovita de la paŝtistino de la rakonto; trezoro, kies memoro perturbis pli ol unufoje iliajn sendormajn kaj amarajn noktojn, prezentiĝanta al ilia imago kiel febla radio de espero.

La sekvantan nokton post la renkontiĝo kun la onklo Gregorio, ĉiuj la lokaj knabinoj okazigis konversaciojn en ilia domoj pri la rava historio kiun li rakontis al ili. Marta kaj Magdalena prigardis profundan silenton; kaj nek tiun nokton nek la tutan postan tagon interŝanĝis ili unu nuran vorton pri tiu afero, temo de ĉiuj konversoj kaj objekto de la komentoj de siaj najbarinoj.

Kiam la kutima horo alvenis, Magdalena prenis sian kruĉon kaj diris al sia fratino:

- Ĉu ni iru al la fontano?

- Marta ne respondis, kaj Magdalena ree diris:

- Ĉu ni iru al la fontano? Vidu, ke se ni ne urĝas nin, alvenos la sunsubiro antaŭ ol nia reveno.

Marta fine ekkriis, per kurta kaj aspra akcento:

- Mi ne volas iri hodiaŭ.

- Ankaŭ mi ne volas, aldonis Magdalena post silenta tempero, dum kiu ŝi daŭre tenis siajn okulojn fiksatajn al tiuj de sia fratino, kvazaŭ ŝi volus per ili diveni la kialon de ties decido.

----------------------------------------------------------------------------------

                                             III

La lokaj knabinoj jam estis en siaj domoj de antaŭ ĉirkaŭ unu horo. La lasta krepuska lumo estingiĝis je la horizonto kaj la nokto iĝis pli kaj pli malluma, kiam Marta kaj Magdalena, reciproke evitantaj sin kaj ĉiu el ili laŭ iu malsama vojo, eliris la vilaĝon direkte al la mistera fontano. La fontano ŝprucis, kaŝita inter krutaj rokoj kovritaj de musko, fone de longa popla aleo. Post kiam la tagaj rumoroj iom-post-iome estingiĝadis, kaj ne plu aŭdeblas la eĥoj de la voĉoj de la kamparanoj kiuj revenas kavalire en siaj juntaĵoj, kantante laŭ la takto de la plugo-trabo kiun ili trenas tra la tero; post kiam ne plu perceptiĝis la monotona bruo de la brutaraj tintiloj, nek la paŝtistaj voĉoj, nek la bojoj de la hundoj kiuj kunigas la gregojn, kaj kiam de la loka turo sonis la lasta sonoril-bato de la preĝo-signalo, regis tiu duobla kaj majesta silento de la nokto kaj la soleco; silento plena je strangaj kaj leĝeraj murmuroj kiuj igas ĝin eĉ pli perceptebla.

Marta kaj Magdalena traglitis meze de la arbara labirinto kaj, protektitaj pro la mallumo, ili alvenis, nevidinte unu la alian, ĝis la fino de la popla aleo. Marta ne konis ian timon, kaj siaj paŝoj estas firmaj kaj certaj. Magdalena ektremis nur pro la brueto okazigita de de siaj piedoj kiam ŝi tretas la sekajn foliojn kiuj tapiŝas la grundon. Kiam la du fratinoj staris apud la fontano, la nokta vento komencis agiti la arbajn kronojn, kaj al la murmuro de ĝiaj malebenaj vento-puŝoj, ŝajnis ke respondis la fontana akvo per mezurita kaj senŝanĝa murmuro.

Marta kaj Magdalena atentadis tiujn bruojn kiuj pasis sub siaj piedoj per konstanta susuro, kaj super siaj kapoj kiel lamento kiu naskiĝis kaj estingiĝis por poste transformiĝi kaj kreski kaj pligrandiĝi pro la vepra denso. Laŭ la trapasado de la horoj, tia senfina sono de la aero kaj la akvo komencis okazigi strangan ekzalton, speco de vertiĝo kiu, konfuzanta la vidkapablon kaj zumanta en la oreloj, ŝajnis ilin tute frenezigi. Tiam, je la maniero kiel oni aŭdas paroli inter sonĝoj per lontana kaj konfuza eĥo, ŝajnis ke ili perceptas, meze de tiaj sennomaj murmuroj, neartikulaciitajn sonojn kiel tiujn de infano kiu volas sed ne povas alvoki sian patrinon; poste, vortojn ree ripetitaj, ĉiam la samon; poste, nekoherajn kaj disiĝintan frazojn, senordajn kaj sensencajn, kaj laste... laste komencis paroli la vento vaganta inter la arboj kaj la akvo saltanta de roko al roko.

Kaj ili parolis tiele:

LA AKVO: Virino!...,virino!..., aŭskultu min kaj alproksimiĝu por min aŭdi, ke mi viajn piedojn kisos, dum mi tremas kopiante vian bildon en la sombra fundo de miaj ondoj. Virino!..., aŭskultu min, ĉar miaj flustroj estas paroloj.

LA VENTO: Knabino!... gracia knabino, levu vian kapon, lasu min trankvile kisi vian frunton dum mi svingas vian hararon. Gracia knabino, aŭskultu min, ĉar ankaŭ mi scias paroli kaj flustros mi al via orelo afablajn frazojn.

MARTA: Ho! Parolu! Parolu, kaj mi komprenos vin, ĉar mia inteligento flosas sur vertiĝo, same kiel flosas viaj hezitemaj vortoj. Parolu, mistera fluo!

MAGDALENA: Mi timas. Nokta aero, parfuma aero, friskigu mian menson, kiu ardas! Diru al mi ion kiu inspiru kuraĝon al mi, ĉar mia spirito ŝanceliĝas.

LA AKVO: Mi trairis la tenebran sinon de la Tero, mi malkovris la sekreton de ĝia mirinda fekundeco, kaj mi konas la fenomenojn de ĝiaj  internaĵoj, kie la estontaj kreaĵoj ĝermas. Mia murmuro dormetigas kaj vekas: vekiĝu vi, kiu ĝin komprenas!

LA VENTO: Mi estas la aero kiun la anĝeloj movas per ties egaj flugiloj, kiam ili trairas la spacon. Mi stakigas en okcidento la nubojn kiuj prezentas al la suno purpuran liton, kaj mi alportas, ĉe la mateniĝo, per la nebuletoj kiuj disiĝas en gutojn, pluvon de perloj sur la florojn; mia suspiroj estas balzamo: malfermu vian koron al mi, kaj mi ĝin inundos per feliĉo.

MARTA: Kiam mi unuafoje aŭdis la murmuron de subtera akvofluo, ne vane kliniĝis mi surgrunden, por  aŭskulti ĝin. Kun ĝi iris mistero, kiun mi devis fine kompreni.

MAGDALENA: ventaj suspiroj, mi vin konas: vi karesis min dormantan kiam, laca pro mia plorado, mi cedis al la dormo dum mia infanaĝo, kiam via murmuro imagigis al mi la vortojn de iu patrino kiu lulkantas sian filinon.

La akvo mutiĝis dum kelkaj momentoj, kaj ĝi nur sonis kiel akvo kiu rompiĝas meze de ŝtonoj. La vento ankaŭ silentis, kaj ties bruo estis nenio alia ol la bruo de movitaj folioj. Tiele, iom da tempo pasis, kaj poste ili rekomencis paroli, kaj jen kiel ili ekparolis:

LA AKVO: Post filtri min pogute, tra iu ora vejno de neelĉerpebla mino, post kuradi tra arĝenta tavolo, kaj saltadi same kiel sur ŝtonetoj, inter sennombro da safiroj kaj ametistoj, trenante, anstataŭ sablon, diamantojn kaj rubenojn, mi kuniĝis per mistera asocio al iu genio. Tiel, estante mi riĉa pro ĝia potenco kaj la kaŝitaj virtoj de la juvelŝtonoj kaj la metaloj, de kies atomoj mi alvenas saturitaj, mi povas donaci al vi tion ajn kion vi ambiciu. Mi havas la forton de ekzorco, la povon de talismano, kaj la virto de la sep ŝtonoj kaj la sep koloroj.

LA VENTO:  Mi ĵus trapasis la ebenaĵon, kaj kiel la abelo kiu revenas al la abelujo kun sia akiraĵo de parfumitaj mieloj, mi alportas virinajn suspirojn, infanajn preĝojn, ĉast-amajn vortojn kaj aromojn de tuberosoj kaj sovaĝaj lilioj. Laŭ mia pasado, mi nur rikoltis parfumojn kaj eĥojn de harmoniojn; miaj trezoroj estas nemateriaj, sed ili donas la pacon de la animo kaj la svaga feliĉo de bonsortaj sonĝoj.

Dum sia fratino, allogata kiel per sorĉaĵo, klinis sin ĉe-rande de la fontano por pli bone aŭdi, Magdalena instinkte ekdistanciĝis disde la krutaj rokoj, meze de kiuj la fonto ŝprucis.

Ili ambaŭ havis siajn okulojn fiksitajn, unu en la fundo de la akvo, la alia en la fundo de  la ĉielo.

Kaj Magdalena ekkriis, rigardante la ĉe-altaĵajn brilojn:

- Jen tio estas la lumaj glorkronoj de la nevideblaj anĝeloj kiuj protektas nin.

Dume Marta diris, vidante kiamaniere sur la sevo de la fonto tremetis la reflekto de la steloj:

Jen la eroj de oro kiujn la akvo trenas tra sia mistera vojo.

La fonto kaj la vento kiuj, je la dua fojo, eksilentis dum tempero, ree parolis; kaj ili diris:

LA AKVO: retro-navigu mian fluon, nudigu vin el timo kiel el malĝentila vestaĵo, kaj aŭdacu transiri la sojlojn de la nekonato. Mi divenis ke via spirito estas farita el esenco de la superaj spiritoj. La envio eble elpelis vin el la ĉielo por ke vi ruliĝu en la ŝlimo de mizero. Tamen, mi vidas sur via sombra frunto markon de aroganteco kiu igas vin digna al ni, fortaj kaj liberaj spiritoj... Venu, mi vin instruos magiajn vortojn tiel virtaj, ke tuj post ilin elparoli, rozoj ekmalfermiĝos kaj ili prezentos sin al vi per la diamantoj kiuj kuŝas en sia interno, same kiel la perloj en la konkoj kiujn la fiŝkaptitstoj eltiras el la marprofundo. Venu, mi donos al vi trezorojn por ke vi vivu feliĉa; kaj pli malfrue, kiam la karcero kiu vin enprizonigas disrompiĝos, via spirito similos al la niaj, kiuj estas homaj spiritoj, kaj ni ĉiuj kunfanditaj estos la motora forto, la vitala radio de la kreaĵo, kiu cirkulas kiel fluo tra ĝiaj subteraj arterioj.

LA VENTO:  La akvo lekas la teron kaj loĝas en la ŝlimo: mi trairas la eterajn regionojn kaj mi flugas senlime en la spaco. Sekvu la movojn de via koro, lasu ke via animo soru kiel iu flamo kaj kiel la bluaj spiraloj de la lumo. Kompatinda estas tiu kiu, havante flugilojn, sobiras al la profundaĵoj por serĉi oron, kvankam li kapablus supreniri al la altaĵejo por trovi amon kaj senton! Vivu malhela kiel violo, ĉar mi portos al vi, per fruktodona kiso, la vivigan ĝermon de alia floro fratina via, kaj mi forŝiros la nebulojn por ke ne mankos al vi sunradio kiu lumigu vian ĝojon. Vivu malhela, vivu ignorata, ke kiam via spirito senbridiĝos, mi ĝin suprenportos al la lumaj regionoj per ruĝa nubo. 

La vento kaj la akvo eksilentis, kaj jen la gnomo ekaperis. 

La gnomo estis kiel travidebla hometo: speco de luma nano, simila al vag-lumo, kiu ridegis per sia tuta gorĝo senbrue, kaj kiu saltadis de roko al roko, kaj kiu kapturnigis per sia vertiĝo-dona moviĝeco. Foje li mergiĝis subakven kaj li daŭre brilis je la profundo, kiel iu mil-kolora juvelo; aliajn fojojn li eliris ĝis la supraĵo kaj li agitis siajn piedojn kaj manojn, kaj li skuis sian kapon de flanko al flanko, tiel rapide, ke tio rande-tuŝis miraklon.

Marta vidis la gnomon kaj ŝi daŭre sekvis ĝin kun sia devojiĝinta vido sur ĝiaj bizaraj mov-ŝanĝiĝoj. Kaj kiam la diableca spirito fine pelis sin inter la krutaĵojn de la Monkajo, kiel flamo kiu kuras, svingante sian hararon el fajreroj, ŝi sentis nerezisteblan altiron kaj postsekvis ĝin per freneza kurado.

Magdalena!, diris samtempe la aero kiu lante malproksimiĝis; kaj Magdalena, paŝon post paŝo, kaj kiel somnambulino, gvidata dumsonĝe per amika voĉo, daŭre sekvis post la ventopuŝo, kiu suspiranta iris laŭ la ebenejo.

Poste, ĉio restis silenta denove en la malhela popla aleo, kaj la vento kaj la akvo daŭre resonis per la kutimaj ĉiamaj murmuroj kaj bruetoj. 

-----------------------------------------------------------------------------

                                          IV

Magdalena revenis al la vilaĝo pala kaj plena je stuporo. Martan oni vane atendis la tutan nokton.

Kiam la vespero de la venonta tago alvenis, la knabinoj trovis rompitan kruĉon je la rando de la fontano de la popla aleo. Ĝi estis la kruĉo de Marta, pri kiu neniam plu oni sciis. Ekde tiam la lokaj knabinoj iras preni akvon tiel frue, ke ili mateniĝas kun la suno. Kelkaj certigis al mi ke, nokte, pli ol unufoje estis aŭdita la ploro de Marta, kies spirito vivadas enprizonigita en la fontano. Mi ne scias kiom kredi el tiu lasta parto de la rakonto ĉar, verdire, ekde tiam, neniu aŭdacas tien penetri por ĝin aŭdi post la sonorado de la Ave-Maria.