Vintre, ĉu sonĝeme...?
Kaj jen vintro revenas; mi promenas tra la kamparo; estas malvarme, la vento puŝas; kaj ekpluvetas, pluvas...
Dometo transe de la rojo: espereble, oni ŝirmos min. Sekiĝinte, mi alvenas la fenestron; tie, mi sidas kaj rigardas...
Memoraĵoj de mia infanaĝo alvenas, ja tre similaj sensacoj aperas. Tiom da tempo preterflugis... sed kiel ĉio similas al tiu tiamo!
No hay comentarios:
Publicar un comentario