Kiaj estus miaj flagoj pri...?
Mi ne tro scias pri flagoj. Tamen, de antaŭ iom da tempo mi pensas pri tiu demando. Ni ĉiuj konas flagojn de landoj, sportaj kluboj, ĉiuspecaj asocioj... Sed: kiaj estus la flagoj de akvo, pluvo, arb(ar)o, luno, amikeco...? Cetere, mi ĵus rimarkis, ke temas pri universalaj estoj. Ĉu hazarde?
Hodiaŭ mi finfine sidiĝas, prenas desegnilojn kaj kolorilojn kaj, jen miaj unuaj rezultoj (verdire, iom buntaj kaj naivaj...). Eble aliaj flagoj venos baldaŭ; eble neniam plu. Sed, ĉiukaze, estis amuze tion krei.
(Noto: Post iom da pripenso, mi decidis aldoni "blazonojn" al mia flagoj. La fina decido estas tiu, elekti la ideografiaĵojn uzatajn por tiuj bazaj konceptoj en la lingvoj de la landoj de Orienta Azio (t.e. en la ĉina -en siaj diversaj dialektoj-, en la japana -kanĝia skribsistemo-, kaj en la antikvaj korea kaj vjetnama skribsistemoj)
Bonvole, estu indulgaj...
flago pri: arbo / arbaro / ligno
flago pri: akvo
Flago pri: amik(ec)o
Unua skizo pri "pluvo" (finota)
Unua projekto pri "akvo"
Jen tri blanka-nigraj versioj
Alia prezento -iom pli hela- de la baza bildo
No hay comentarios:
Publicar un comentario