monda lingvo

monda lingvo

domingo, 4 de agosto de 2019

La Andaluzia rok-muziko (ĉ. 1970-1985)

Naskiĝinte en 1965, mi estis nur infano kiam la unuaj paŝoj de la andaluzia rok-muziko komenciĝis. Fakte, mi nenion sciis pri tiu ĝenro ĝis la somero de 1979, kiam en vilaĝa domo de onklo mia, mi -ree kaj ree- aŭskultis Sé de un lugar (impresan sep-minutan kreitaĵon de Triana) kune kun aliaj tiuspecaj kantoj. Tiu somera sperto ege impresis min, kaj de tiam mi ne ĉesis daŭrigi mian scivoleman esploradon de aliaj grupoj. Jen la resuma rezulto de tiuj miaj esploroj.


Unuaj paŝoj

   La t.n. "Andaluzia Rokmuziko" estis muziko-stilo kiu naskiĝis komence de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiu stilo celis iamaniere miksi modernajn muzikajn stilojn (ĉefe rokon, sed ankaŭ ĵazon kaj bluson) kun elementoj devenantaj de la tradicia andaluzia kaj flamenka muziko kaj kulturo. Oni devas atentigi pri tio, ke la roka moderna muziko elektita por tiu miksado estis precipe (kaj preskaŭ nure) tiu konata kiel “progresiva” aŭ “simfonia”, t.e. tiu stilo sekvita de ensembloj kiel King Crimson aŭ Pink Floyd. Ne mankas psikedelaj kaj subgrundaj elementoj, ĉefe dum la unua periodo; kaj ankaŭ peza roko videblas en la muziko de kelkaj grupoj. Ni vidu.

    La unuaj spuroj de tiu nova stilo troveblas ĉirkaŭ 1970, per diversaj kreitaĵoj verkitaj de kelkaj hispanaj grupoj kaj kantistoj. Tiurilate, kelkaj gravaj nomoj devas esti menciitaj: Nuevos Tiempos (1967-1970, subgrunda propono), Gong (1967-1971, blusema), Smash (1968-1973, progresiva flamenko) grupo kie membris gravaj muzikistoj kaj artistoj kiel Gualberto García kaj Manuel Molina. Pli kurta kariero estis tiu de Goma, kies unua kaj nura albumo (preskaŭ majstraverko nomiĝanta 14 de abril, 1975) establas pli profundajn kaj riskemajn sonajn navigadojn, inkluzive de la ludado de saxofonoj, far Pepe Sánchez. 

Direndas, ke en tiuj unuaj grupoj membriĝis longa serio de gravaj junaj muzikistoj kiuj, tuj post la disiĝo de tiuj unuaj projektoj, fondis novajn ensemblojn kiuj, kun stiloj iom pli maturaj kaj per pli poluritaj sonaj produktadoj, levis la ĝenron ĝis tre altaj pintoj. Ekzemple, en Nuevos Tiempos anis Jesús de la Rosa (posta Triana ano), Rafael Marinelli kaj Manolo Rosa (ambaŭ postaj fondintoj de Alameda). Siaflanke, en Gong aperis Juan José Palacios (posta drumisto en Triana), Luis Cobos (poste  en Guadalquivir) kaj Manuel Marinelli (ekde 1978 en Alameda).


Triana

  Tutcerte, Triana meritas apartan ĉapitron pro multaj kialoj. Unue, direndas ke Triana  estas la nomo de famega kvartalo en la urbo Sevilo, de kie devenas la membroj de la bando; jen la origino de ties nomo. En 1973 komenciĝis la historio de Triana, per la unuiĝo de ties tri membroj: Jesús de la Rosa (voĉo, klavaroj), Eduardo Rodríguez Rodway (dua voĉo kaj flamenka gitaro) kaj Juan José Palacios “Tele” (drumo kaj frapinstrumentoj). Unuatempe oni planis ke aliaj muzikistoj aliĝu al la grupo, nome Manuel Molina kaj Dolores Montoya. Tamen, finfine tiuj du artistoj decidis krei sian propran flamenkan duon (konata kiel Lole kaj Manuel) kiu multe sukcesis dum tiuj jaroj.

Kompleta dufaca kovrilo de la unua albumo de Triana
                                                        
  Do, la definitiva formo de Triana estis trio konsistanta el la tri homoj antaŭe menciitaj, kvankam kaj por la registrado de iliaj diskoj kaj por la surscenejaj ludadoj oni inkluzivis basgitaron kaj elektragitaron, luditajn kutime de aliaj elstaraj andaluziaj muzikistoj, ofte amikoj de la membroj de Triana. Inter ili mencieblas homoj kiel Manuel Rosa (basgitaristo) kaj Luis Cobo “Manglis”(gitarludisto).

  Fine de la jaro 1974, Triana komencis la surbendigadon de sia unua disko, nome El patio (“La korto”) publikigita je aprilo de 1975. Kvankam tiu albumo vendiĝis tre malmulte dum la unuaj monatoj, eĉ jaroj, post sia publikigo, oni povas aserti ke oni staras antaŭ unu el la plej rimarkindaj muzikaj kreitaĵoj en la historio de la hispana muziko. La antaŭe menciita ensemblo Smash miksis rokon kaj flamenkon, sed en tia maniero ke oni povus ĝin difini kiel “apudmetado”. Tamen, Triana, ĉe El patio, ne "apudmetas", sed tute “kunfandas” ambaŭ stilojn, kreante sonajn etosojn neforgeseblajn, plenajn je forto, sentemo kaj originaleco. El patio ja kompareblas al la plej gravaj verkoj de la anglaj progresivaj ensembloj. 

  La albumo konsistas el 7 pecoj, de tre diversaj daŭroj, sed kiuj konsistigas solidan muzikan unuecon. Eble la plej gravaj estus tiuj tri plej longaj: Abre la puerta (Malfermu la pordon), Sé de un lugar (Mi scias pri loko) kaj En el lago (Ĉe la lago). La aliaj kvar pecoj, ankaŭ plenaj je inspireco, utilas kiel “oraj pontoj” inter tiuj tri pli kompleksaj. La entuto estas kaj restas nesuperebla.

   Triana daŭrigis sian muzikan vojon iom post iom, tra la sekvantaj jaroj. Tiel, ili publikigis la jenajn albumojn:

- 1977: Hijos del agobio (Filoj de la angorpremo);
- 1979: Sombra y luz (Ombro kaj lumo)
- 1980: Un encuentro (Renkontiĝo)
- 1981: Un mal sueño (Malbona sonĝo)
- 1983: Llegó el día (Alvenis la tago).


   
Inter la kelkaj dekoj da kantoj komponitaj de Triana, estas neeviteble mencii almenaŭ alian, nome Tu frialdad (Via malvarmo, 1980), kiu atingis la plej altajn pintojn en la furorlistoj de Hispanio kaj eĉ de aliaj landoj. Temas pri peco kun facilaj strukturo kaj instrumentado, kie la lamentema flamenka voĉo de Jesús teksas, blus-stile, simplan kanton pri ama forlaso. Tu frialdad restas la plej konata kaj versiigita komponaĵo de la mita sevila ensembloĜenerale, pristile, la trairo de la Triana muziko iĝis iom post iom malpli "progresiva" kaj sekve pli “facila”. Sed tio ne malhelpis tion, ke la nombro de vendoj de iliaj diskoj kreskis kaj ili iĝis unu el la plej popularaj ensembloj en la tuta Hispanio kaj eĉ en aliaj landoj de Eŭropo. 

  Bedaŭrinde, je oktobro de 1983 Jesús de la Rosa suferis tragedian aŭto-akcidenton, sekve de kiu li mortis. La historio de Triana finiĝis en tiu momento, kvankam kelkfoje Juan José Palacios kaj aliaj muzikistoj uzis la nomon Triana por kelkaj surbendigaĵoj kaj turneoj.

Aliaj gravaj ensembloj

   Sed ne estis Triana la nura muzika ensemblo kiu naskiĝis en tiu epoko kaj kiu verkis tiun muzikan ĝenron. Multaj aliaj muzikistoj komencis siajn proprajn muzikajn vojojn. Menciendas la jenaj, laŭ la jaroj de ilia naskiĝo:

- Iman (1976): ili publikigis du imponajn kaj kompleksajn albumojn, preskaŭ tute nurinstrumentajn: Iman, Califato Independiente (Imamo, Sendependa Kalifejo) kaj Camino del águila (Vojo de la aglo). Sed tio sufiĉis por pruvi ke temis pri sen-egalaj muzikistoj kaj komponistoj, kies stilo iom memorigas je la pli progresiva flanko de Mike Oldfield. Iman disiĝis post la somero de 1980, kvankam poste ili denove kuniĝis por diversaj surscenejaj ludadoj.




- Cai (1977): tiu ĉi ensemblo devenas el Kadizo (jen la origino de sia nomo). Inter iliaj muzikistoj tre famas Chano Domínguez, pianisto kiu poste sekvis sian propran unuopan muzikan karieron, kunlaborante kun multaj aliaj muzikistoj. Cai publikigis tri albumojn, el kie elstaras la unua, nomiĝinta Más allá de nuestras mentes diminutas (Pli fore de niaj etegaj mensoj); pri tiu disko, kvankam estas iom mallonga (ĝi daŭras nur 33 minutojn) direndas ke temas pri vera majstra verko ene de la tutmonda progresiva rokmuziko. Tamen, miaopinie direndas ke mankis en Cai sufiĉaj bonaj kantaj voĉoj, kio eble malhelpis atingi pli grandan komercan sukceson.

- Guadalquivir (1977). Temas pri kvinopo kiu surbendigis tri diskojn, inter 1978 kaj 1983. Ilia muziko estas tute instrumenta kaj tre ĵaza-stila, inklusivante blov-instrumentojn, kio ne okazis tro ofte en tiaj grupoj. Inter iliaj muzikistoj menciendas Luis Cobo “Manglis”, elstara gitarludisto.

- Alameda (1978): ili publikigis kvar albumojn, inter 1979 kaj 1983. Ilia muziko baziĝas sur pianoj kaj klavaroj, kaj ĝi sonas pli “dolĉa” kaj "klasika" ol tiu de Triana. Menciendas la du fratoj pianistoj Manuel kaj Rafael Marinelli, la basgitaristo Manuel Rosa kaj la gitarludisto kaj rimarkinda kantisto José Roca.

               

- Medina Azahara (1979). Tiu ĉi bando devenas el Kordovo. Temas pri kvinopo kiu havas la plej longdaŭran muzikan kurson de la tuta andaluzia roko, pro tiu ke ili ankoraŭ ekzistas kaj ke, kvankam multaj ŝanĝoj okazis ene de la membraro, ili neniam disiĝis. La stilo de Medina Azahara estas pli “metala” aŭ “peza” ol tiu de la aliaj ensembloj menciitaj antaŭe. Dum la unuaj jaroj de ilia kurso, ili multe vendis, precipe de ilia unua albumo Paseando por la mezquita (Promenante tra la moskeo) publikigita en 1980, disko kiu estas aprezata kiel alia majstra verko de la hispana moderna muziko.



Aliaj menciindaj nomoj

  Oni povus ankoraŭ nomi kelkajn aliajn ensemblojn kaj artistojn kiuj sekvis tiun andaluzian rokmuzikon. Ne ĉiuj ili estis andaluziaj muzikistoj, sed iamaniere ili faris tian muzikon. Menciendas la jenaj nomoj: Veneno (1975-1978), Vega (1977-1982), Granada (1974-1979), Mezquita (1978-1981) kaj Pata Negra (1978-1990).

Aldone, oni nepre devas nomi aliajn unuopajn artistojn: 

- Kiko Veneno kaj Raimundo Amador kiuj, krom iliaj unuopaj karieroj, ankaŭ estis membroj de la ensemblo Veneno, ĵus menciita supre kaj kiu nur surbendigis unu gravegan diskon en 1977. Raimundo Amador, siavice kaj dum multaj jaroj, majstre ludis kaj registris elstarajn miksaĵojn de flamenko kaj bluso.

- Felipe Campuzano, pianisto kaj komponisto kun klasikaj radikoj, kiu dum la 70-aj kaj 80-aj atingis enorman sukceson pere de pleninstrumentaj diskoj en kiuj trajtoj de la novaj ĝenroj evidente aperas kaj senteblas. Lia ok-voluma kolekto Andalucía Espiritual estas la plej bona ekzemplo de lia talento. Se vi povas, iam aŭskultu la pecojn Las salinasInquietudes, kiuj tre certe ravos vin. Aldone, Campuzano ankaŭ komponis pli popularajn pecojn por aliaj artistoj, kie sonoj devenintaj el cigana rumbo miksiĝas al popaj dancaj proponoj; ĉi-rilate, la kanto Te estoy amando locamente (Mi vin estas amanta freneze, 1974, registrita de la femala cigana duo Las Grecas) markis mejlŝtonon en la tiutempa hispana socio.


- Miguel Ríos, famega granada kantisto kiu en 1977 publikigis tiustilan diskon, nomitan Al-Andalus.

- Camarón de la Isla, kiu, ene de sia rimarkinda tutspeca flamenka vojo ankaŭ registris gravan mitan diskon kiu, en multaj aspektoj, alprenas influon de la andaluzia rokmuziko: La leyenda del tiempo (La legendo de la tempo, 1979).


 Fino kaj heredaĵo

 Ekde ĉirkaŭ 1984-1985 la andaluzia rokmuziko komencis sian dekadencon, kaj iom post iom ĝi malaperis. Tamen, ĝia influo ankoraŭ daŭras en la verkoj de multaj artistoj. Tiel, ekde la komenciĝo de la nova jarcento almenaŭ deko da grupoj povas esti konsiderataj kiel heredantoj de la tiuepoka influo. Estu cititaj la jenaj: Alhandal (ekde 2009), Califato 3/4 (2018), Taifa Yallah (2020); kaj fine tiu plej originala, nome DMBK (siglo de Derby Motoreta’s Burrito Kachimba, startinta en 2017), kies muzikon mi difinus kiel freŝan kaj renovigitan miksaĵon inter Triana kaj Led Zeppelin. Aldone, kelkaj antikvaj ensembloj rekuniĝas de tempo al tempo por ludi sursceneje kelkajn spektaklojn. Kaj multaj el la tiutempaj diskoj estas/os aprezataj kiel “klasikaĵoj” ĝuindaj por ĉiame, kaj  ne nur en Hispanio. Oni dissemis, oni rikoltos...


      

No hay comentarios:

Publicar un comentario