monda lingvo

monda lingvo

viernes, 21 de febrero de 2020


MALLONGA ENKONDUKO AL TOKIPONO

  Kiel jam sciate de ĉiuj esperantistoj, Esperanto ne estas la sola “artefarita” lingvo en la mondo. Fakte, preskaŭ mil tiaj lingvoj estas kreitaj kaj publikigitaj ekde la Mezepoko ĝis nun. Laŭ mia sperto, kaj post iom da studo, la nura kiu meritus atenton krom la Zamenhofa estus Tokipono. Ĉar temas pri tre originala kreitaĵo kiu, samtempe, estas ia “amika lingvo” de Esperanto. Ni vidu kelkajn el ĝiaj trajtoj.

(Por pli da informo pri aliaj "artefaritaj lingvoj" vidu tiun artikolon:https://pacamondo.blogspot.com/2018/08/aliaj-planlingvoj-cu-interesaj-ciu.html.) 


                     


1.- KIO ESTAS TOKIPONO?

- Tokipono (mallongigo: TP; propralingve: toki pona) estas planlingvo kreita de Kanada esperantistino Sonja Lang. La unua libro estis publikigita en la jaro 2001. Kelkajn jarojn poste ĝi estis eĉ prezentita en Universala Kongreso de Esperanto.
- La ĉefa trajto de Tokipono estas la celo prezenti kaj uzi “minimumisman lingvon” kiu povu helpi homojn trovi feliĉon per la uzado de simpla maniero esprimi ideojn. Temas pri ia "jogo" por la menso, bazita sur "Aziaj filozofioj". 

- Tiucele, TP havas nur 14 literojn kaj ĉirkaŭ 120 vortojn. Kaj, principe, ne eblas aldoni pliajn. Tamen dum la lastaj jaroj oni kreis la eblecon nomi landojn kaj la lingvojn de tiuj landoj. Krome, kelkaj vortoj estis aldonitaj aŭ modifitaj.

- Kvankam la ĉefa maniero skribi la lingvon estas per latinidaj literoj, tamen oni akceptas skribi ĝin per iu ajn alfabeto aŭ per iu ajn sistemo de idiografiaĵoj. Tiucele, oni eĉ elpensis skribsistemojn aplikeblaj al TP. La ĉefa el ili estas tiu piktogramaro nomata sitelen pona, kreita de Sonja Lang mem.

- La signifo de la lingvo-nomo toki pona estus pli-malpli “lingvo de bono” aŭ “lingvo de feliĉeco”. Tiu “feliĉeco” estus atingebla per la uzado de la “simpleco” de la lingvo.

- TP estas iom sukcesa kreitaĵo. Ĝi estas parolata aŭ konata de kelkaj miloj da homoj, multaj el kiuj estas esperantistoj. Precipe estas ĝi uzata ĉe Fejsbuko, en kelkaj fakaj grupoj kiuj kutime uzas la anglan kiel ilo por diskutadoj; sed ankaŭ estas grupoj kiuj uzas aliajn lingvojn kiel la francan, Esperanton aŭ TP mem. 


2.- ALFABETO KAJ PRONONCO.

- Tokipono havas nur 14 literojn, el kiuj estas: 5 vokaloj (a, e, i, o, u); 2 duonvokaloj (j, w) ; kaj 7 konsonantoj (k, l, m, n, p, s, t). Ĉiuj literoj devas estis skribitaj ĉiam minuskle.

- La prononcado de ĉiuj literoj egalas al la elparolo de tiuj literoj en Esperanto. La nura escepto estas w, kiu egalas la esperantan “ŭ”.

- Tamen, direndas ke, cele faciligi al azianoj (kaj al aliaj homoj) la elparolon de TP, kelkaj el tiuj literoj povas estis prononcataj de pli ol unu maniero. Tio utilas ankaŭ al trans-skribado de nomoj kaj vortoj de aliaj lingvoj. Tiel: 

  - = k, g
  - = l, r
  - = p, b, f, v
  - = s, ŝ, z
  - = t, d

Ĉiukaze, la plej “normala” maniero de la elparolado de ĉiuj tokiponaj literoj estas tiu menciita unue, t.e.: same kiel en E-o, krom w= “ŭ”.


 Jen la frazo “mi povas paroli Tokiponon” skribita per la jenaj skribmanieroj: latinida, Tengŭar, ĉina, sitelen sitelen (=desegno-desegno) kaj sitelen pona ("desegno- bona")


3.- ETA VORTARO

- Ĉirkaŭ 10% de la kompleta vortaro  de TP estas vortoj iamaniere “eltiritaj kaj adaptitaj” disde Esperanto. Ekzemple: pona (= bona), suno (=suno), pini (=fini), ktp. La aliaj vortoj estas “eltiritaj” el lingvoj kiel la nederlanda, la angla, la franca, la ĉina, ktp.

- Ni vidu nur 25-30 el la vortoj de TP. Tio sufiĉos por kompreni la sistemon kaj gramatikon de la lingvo. Direndas ke TP estas ne nur minimumema lingvo, sed ankaŭ “izola” lingvo (= same kiel, ekzemple,  la ĉina, la vjetnama kaj kelkaj trajtoj de la angla). Do, unu sama vorto povas estis tradukita kiel substantivo, verbo, adjketivo, adverbo, ktp, dependante de la loko de la frazo kie ĝi aperas. Poste ni vidos kelkajn ekzemplojn por pli bone kompreni tion.

Jen la vortareto:

  - ala: ne, nenio
  - ali: ĉio, ĉiu, ĉia
  - ike: malbono, malbona, malbone, malboni, malfacila, malfeliĉa, ktp
  - ilo: ilo, instrumento, laborilo
  - jan: homo. jan pona: amiko
  - kama: veni
  - ken: povi, kapabli
  - kili: frukto
  - lape: dormi
  - lili: malgranda, malgrande, malgrandi, ktp
  - mani: mono
  - meli: virino, knabino
  - mi: mi
  - mije: viro, knabo
  - moku: manĝi, manĝaĵo
  - mute: multe, multaj, pluralo, ktp
  - ni: tio, tiu
  - olin: ami, ŝati, aprezi; amo, ŝato, aprezo, plaĉo, ktp
  - pali: fari, faro, agi, ago
  - pini: fini, fino, finiĝi
  - pona: bona, simpla, facila, feliĉa; bone, simple, facile, ktp
  - sina: vi
  - suli: granda, grande, grandi, ktp
  - suno: suno
  - tawa: iri, foriri, veturi, moviĝi, ktp. Kiel prepozicio: al
  - tenpo: tempo (tenpo pini: hieraŭ; tenpo ni: nun, hodiaŭ; tenpo kama: morgaŭ; tenpo suno: tago)

  - toki: paroli, elparoli; vorto; saluto, ktp
  - tomo: domo; loko
  - wile: voli, volo, deziro.



 Jen ofta frazo ĉe tokiponistoj: ali li pona (ĉio estas bona) skribita per la sistemo sitelen pona


4.- BAZA GRAMATIKO


Aldonendas ankaŭ kelkaj “vortetoj” kiu ne havas propran signifion rilatan al reala aĵoj, sed kiuj estas nepraj por la konstruado de frazoj kaj la kompreno de la gramatiko. Menciendas la jenaj:

  - e: utilas kaj necesas por marki la “rektan objekton” (t.e.: la “akuzativon”!!)

 -la: utilas por indiki la kuntekston, adverbigi vortojn ktp. Oni vidos ekzemplojn sube.
  - li: utilas por distingi kaj disigi la subjekton disde la predikato. Tamen, “li” ne estas uzata kiam la subjekto estas mi aŭ sina (=mi, vi).

  - seme: uzenda por demandoj. Ekz: tenpo seme?= kiam?; tomo seme?= kie?


Jen kelkaj bazaj gramatikaj reguloj.

1.- La ordo de la frazo devas esti ĉiam: subjekto + predikato. Kaj ene de la predikato, nepras la ordo: verbo + rekta objekto + nerekta objekto + adjektoj kaj aliaj komplementoj. Ne eblas aliaj frazordoj.

2.-  Adjektivoj (inkluzivante posesivojn) situendas ĉiam post la substantivoj. Ni vidu nun kelkajn ekzemplojn de tiuj du supraj reguloj:

- tomo lili: malgranda domo; 
- tomo mi: mia domo
- kili ni li pona: tiu frukto estas bona (aŭ bongusta)
- tomo sina li pona tawa mi: via domo estas bona al mi (=mi ŝatas vian domon)
- jan pona mi li moku e kili lili: mia amiko manĝas malgrandan frukton.

 3.- Se oni volas indiki “kuntekston”, tio estas indikenda tuj antaŭ la subjekto. Tiel:
   -tenpo pini la, mi moku e kili: hieraŭ, mi manĝis frukton (notu ke “tenpo pini la” estas ankaŭ tradukebla per “antaŭ iom da tempo”, “pasintece”, ktp; t.e. iam ajn “kiam la tempo jam finiĝis”) 


5.- KELKAJ FRAZOJ KAJ EKZEMPLOJ

  - toki! mi jan Toni: saluton! Mi estas Toni (la homo Toni)
  - kama pona!: bonvenon, estu bonvena!
  - mi toki e toki epelanto: mi parolas Esperanton.
  - mi toki e toki pona: mi parolas Tokiponon.

  - tomo mi li suli: mia domo estas granda.
  - mi wile e moku: mi volas manĝi
  - suno li pona: la suno estas bona (aŭ bela, ktp)
  - kili ni li ike: tiu frukto estas malbona (aŭ malgusta,ktp)
   

  - mi olin e sina: mi amas vin
  - mi olin ala e sina: mi ne amas vin
  - mi tawa: mi iras (=adiaŭ, ĝis -esprimate de tiu kiu iras for)
  - tawa pona: bonan iradon (=adiaŭ, ĝis -esprimate de tiu kiu restas)


Kaj nun ni vidu kaj analizu unu iom "kompleksan frazon":


 - tenpo ni la, mi wile moku e moku ni: nun mi volas manĝi tiun manĝaĵon

Kiel dirite:

- unue situas la "kunteksta esprimo"(tenpo ni la = nun, hodiaŭ, en tiu ĉi tempo, ktp); 
-  poste venas la subjekto (mi); ne uzendas  li por indiki la predikaton pro tio ke la subjetkto estas mi;
- moku utilas kiel verbo sed ankaŭ kiel substantivo (manĝaĵo), kaj tie la uzo de “e” por indiki la rektan objekton estas bezonata. La demonstrativo ni situas post la substantivo moku.

  Kaj jen ni alvenis al la fino de tiu artikoleto. Mi esperas ke ĝi plaĉis al vi.  Memkompreneble, kvankam Tokipono estas simpla lingvo, restas ankoraŭ multaj vortoj kaj karakterizaĵoj por kompletigi la klarigadon kaj la studon de la lingvo. Sed tiu ĉi artikoleto estas nura "enkonduko". 

pona tawa sina (= dankon, bonaĵon al vi).



         Ekzemploj de "kompleksaj simboloj" de "sitelen pona" (farita de 2 vortoj kaj 2 signoj):

            - pilin ike: senti malbone
            - telo lete: akvo malvarma
            - kala lilifiŝo malgranda 
            - toki pona: lingvo bona




 Jen la tuta lingvo per la skribsistemo sitelen pona


(Aldonindas tiu artikolo, verkita de mi: https://pacamondo.blogspot.com/2020/10/toki-pona-per-grekaj-literoj-toki-pona.html )






No hay comentarios:

Publicar un comentario