monda lingvo

monda lingvo

jueves, 15 de octubre de 2020

TOKI PONA PER GREKAJ LITEROJ 

(toki pona kepeken sitelen Elena/ τωκι πωνα κεπεκεν σιτελεν 'ελενα)

--------------------------------------------------------------------------------------

ANTAŬPAROLO. Esperantujo (same kiel Tokiponujo kaj Planlingvujo) estas ia “Paralela Universo”, kie kelkaj stranguloj vivas kaj revas. Tamen, ĝi kelkfoje alvenas surteren kaj “tuŝetas” la ordinaran kaj oficialan mondon. Kaj, foje, ĝi tuŝetas eĉ Antikvujon. Jen la celo de tiu ĉi mia artikoleto, kiun mi volus dediĉi al mia tempo-lontana gimnazia profesoro pri greka lingvo antikva, s-ro. Carlos Posacelstara klerulo kiu kutime diris, greklingve, ke li estas “civitano de la mondo”.
----------------------------------------------------------------------------------------

  Kiel mi jam kelkfoje diris, Toki Pona estas unu el la lingvoj kiujn mi ŝatas kaj ofte praktikas. Unu el la kuriozaj trajtoj de Tokipono estas la fakto, ke oni rajtas skribi ĝin per aliaj alfabetoj kaj skribsistemoj, krom la latinaj literoj. Antaŭ iom da tempo mi decidis apliki la grekajn literojn al Tokipono. Notu, ke ĉiuj literoj uzataj estas minusklaj grekaj literoj, escepte de “Y”, kiu, fakte, estas "υ" majuskla


 


 
Sed antaŭ ol montri mian proponon, jen 2 sciigaĵoj:
  
1.- Unue, mi trans-skribos la kvin vokalojn; poste, la aliajn literojn. Post ĉiu litero oni montros 2 vortojn kiel ekzemplojn. Fine, oni vidos kelkajn pli longajn frazojn.

2.- Pri la “majuskloj”(kiuj, kiel sciate, estas uzata en TP nur por la unua litero ĉe nomoj de landoj kaj de homoj), mi proponas la uzadon de apostrofo (’) tuj antaŭ tiu litero kiu estos bezonata kiel “majuskla”. La celo estas eviti la uzadon (kaj sekvan nepran lernadon) de 14 "novaj literoj", krom la fakto ke mi jam decidis tion, ke “Y” estu la transkribado de la litero “j”. Tiel, ekzemple: Amelika = ’αμελικαTosi = ’τωσι, ktp.

Do, jen mia propono:

 σιτελεν 'ελενα (sitelen Elena)

α = a : ακεσι, καλαμα (akesi, kalama)

ε = e : εσουν, κεπεκεν (esun, kepeken)

ι = i : ικε, κιλι (ike, kili)

ω = o :  ωλιν, πωνα (olin, pona)

ου = u : ουτα, μωκου (uta, moku)

Υ = j : Υαν, σιΥελω (jan, sijelo; memoru ke:Υ= υ majuskla)

κ = k : κασι, λουκιν (kasi, lukin)

λ = l : λαπε, λουκα (lape, luka)

μ = m : μελι, μωνσι (meli, monsi)

ν = n : νανπα, πανα (nanpa, pana)

π = p : πιμεΥα, σουπα (pimeja, supa)

σ = s: σωβελι, λασω (soweli, laso)

τ = t : τασω, τωμω (taso, tomo)

β = w :  βαλω, αβεν (walo, awen)


Kaj jen kelkaj frazoj:

- μι ωλιν ε σινα (mi olin e sina)
- αλι λι πωνα (ali li pona)
- τωκι πωνα λι πωνα ταβα μι (toki pona li pona tawa mi)
- σινα Υον ε Υαν πωνα μουτε (sina jon e jan pona mute)
- τενπω σουνω λα, Υαν πωνα μι λι καμα λων τωμω μι (tenpo suno la, jan pona mi li kama lon tomo mi)

ALDONAJ RIMARKINDAĴOJ

  Eble la plej surprizaj kaj diskuteblaj partoj de mia propono estas tiuj, ke mi uzis "ω" por “o”(=greka omikron), kaj “Y” por “j”. Aldone, la uzado de "β"  por “w” ankaŭ meritus ian klarigon. Ni vidu:

-  Akceptite, ke la sono /u/ kaj la  litero “u” estas reprezentendaj  plej precize kiel “ου”, tiam mi forigas la eblecon uzi plie la literojn “ο”  kaj “υ”, cele eviti ambiguaĵojn. Tiam mi decidis uzi "ω" por "o". 

- Pri “Y”, same okazas ke “υ” estis jam uzata de mi por la reprezentado de “u”. Jen kial mi elektis "Υ" por "j".

- Por "w", unue mi pensis pri la ebleco elekti la literon “digamma” -kiu estas tre antikva litero, malmulte konata kaj ne havanta minusklan formon. Do, post iom da pripensado, finfine mi preferis elekti “β”. Kaj tio, inter aliaj kialoj, pro tio ke, en moderna greka, “β” egalus al /v/; do, tiel, estus akceptebla, iamaniere, tiun “β”, ĉar duobligi ĝin (= ββ)  estus ja nebezonata troigo.


μα ’ελενα λι πωνα








No hay comentarios:

Publicar un comentario