monda lingvo

monda lingvo

lunes, 26 de octubre de 2020

 

NE VENOS ALIA TRAMO...

(AL LA POSTPANDEMIA MONDO)


Jen televidilon lumigis mi
denove mi sidas kaj spektas ĝin
surekrane, ĉiutagaĵoj mil
sed en la mondo, nenia ŝanĝiĝ’ 

la samaj problemoj eterniĝas
militoj, maljustaĵoj ja daŭras
al konsumad’ reklamoj instigas
la medio natura ne gravas

pandemio trakovris la mondon
ŝajne paneis ĉiu rimedo
meze de duboj falis homaro
nigrega aspektas estonteco

atentu!, registaroj tutmondaj
aŭskultu!, nacioj ĉiulandaj
forigu erarojn ĉiutempajn
okazigu nun fratecon novan

for iros iam tiu malsano
ĉi-cele havendas forta mano
sed nepras nova vivo-programo
tute ne venos alia tramo!










No hay comentarios:

Publicar un comentario