VIA RIDET’ MANKAS
Jam al vilaĝo mi alvenis
jen konatuloj min ĉirkaŭis
vivas ankoraŭ floroj kortaj
kantas daŭre birdoj ĉielaj
jen mi kunportis gitareton
ĉiutage verkas mi soneton
via ridet’ ĉi tie mankas
do feliĉec’ vera ne eblas
dum tiuj tagoj mi promenos
kantos, ludos kaj sonĝos
sed antaŭ ĉio mi certegas
ke via alven’ tute nepras.
No hay comentarios:
Publicar un comentario