monda lingvo

monda lingvo

sábado, 8 de febrero de 2020

FRENEZA ESPERANTUJO


Bedaŭrinde miaj amikoj min ne komprenas
ne komprenas ili kio estas Esperanti’
ĉar pensas ili ke mi sendube frenezegas
ne facile videblas nia ronda famili’.

Ĉu eblas klarigi ja kio estas la Civit’?
kaj la ŝercoj pri iu eterna komencanto
komprenos ili kia besto estas krokodil’
kaj ke inferen iras ĉiu ajn kabeanto?

Ne facile eksplikeblas la reva Fina Venk’
kaj kial la kanto “Dek Bovinoj” tiom gravas
ĉu videblas ke en la mondon venas nova sent’?
sendube ili ne vidos ke Esperant’ pravas.

Kaj kio pri la sigloj UK, PIV, TEJO, SAT, AMO
nia paralela univers’ neimagebla
kie la amiko nomiĝas samideano
kaj volapukaĵ’ estas io nekomprenebla?

Gufujoj en "mojosa etoso" al ni plaĉas
idistoj estas ĉiam malbonvenaj fiuloj
tamen Tokipono al multaj el ni konatas
ĉu ni kompare vere estas tiel stranguloj?

Postkongresaj sindromoj ĉe ni ofte okazas
ne trokonatan apartan muzikon ŝatas ni
kiam ni kongresumas oni gaje kantadas
kaj babilas ja pri La Perdita Generaci’.

Ho, mia Esperantujo, vera Frenezujo
eble per “gutoj malgrandaj” vi neniam venkos
sed volas mi ke vi estu varma Brakumujo
kiun ni, Esperantistoj, ene ĉiam sentos.


(Verkis: Juan García del Río)



 






1 comentario: