monda lingvo

monda lingvo

jueves, 6 de febrero de 2020

LUCINDA KAJ JOHANO  (Reala rakonto de iu perdita amo)

   La jaro 1982 estis pasanta. Estis la tagoj de la vilaĝa festo, fine de la somero. Temis pri la gepatra vilaĝo de ambaŭ. Du junaj geknaboj, ambaŭ dekses jaraĝaj, rekontis unuafoje. Komunajn amikojn ili havis, kaj malgraŭ tio ili antaŭe, certe hazarde, ne konatiĝis. Minutojn post la renkonto, ili babiladis, promenis, ridis...enamiĝis. Tri tagojn ili renkontiĝis. Poste, ambaŭ devis adiaŭi kaj alloĝiĝi al siaj kutimaj rezidejoj. Lucinda al apuda vilaĝeto kaj Johano al malproksima urbego.

  Korespondis ili perpoŝte iom ofte. Post du monatoj ili renkontiĝis denove en la sama vilaĝo. Kvankam ilia rilato estis nure amika, Johano sentis ion pli fortan. Kaj ankaŭ ŝi sentis same. Sed neniu el ili kuraĝis tion agnoski. Denove ili disiĝis. Denove ili poŝte korespondis.

  Dum la tiujara Kristnaska ferio nova renkontiĝo okazis. Sed tiam alia ulo, iom pli maljuna knabo, alvenis en la komunan amikaron kaj decidis svatiĝi al Lucinda. Post multaj duboj kaj hezitoj, ŝi akceptis tiun novulon kiel sian koramikon. Johano trista senbrue decidis apartiĝi. Eble tio estus la plej bona solvo, ĉar estis kutime tre malfacile renkontiĝi kaj tiu novulo havis laborpostenon kaj vivrimedojn, kiujn Johano tute ne havis. Tiel trista estas vivo al malriĉuloj!! 

    Post iom da tempo, Lucinda edziniĝis al tiu novulo kaj Johano ĉeestis la nuptan ceremonion. Sed poste ili tute disiĝis kaj neniam plu sciis unu ion pri la alia. Longa tempo pasis.

                                 

   Johano ankaŭ edziĝis kelkajn jarojn poste. Li kaj Lucinda pasigis siajn proprajn vivojn nesciante unu pri la alia. Sed ili ambaŭ, de tempo al tempo, memoris pri tiuj tagoj kiam ili konatiĝis. Estis memoraĵoj, odoroj, kantoj kaj leteroj kiuj estis konservitaj ankoraŭ de ambaŭ.

   Pli  ol tridek jarojn poste, Johano eniras sian laborejon kaj la radioaparato brodkastas, tute hazarde, unu el tiuj kantoj kiuj memorigas lin pri Lucinda. Tiam li decidas ĉion fari por denove kontakti ŝin. Kio okazus al ŝi dum tiom da multaj jaroj...? Jen dubo kiun li volis nepre solvi.

   Kaj jes, post kelkaj enketoj, ili rekontaktiĝis, unue per interreto, poste telefone, kaj poste, kvankam iliaj rezidejoj troviĝis pli ol mil kilometrojn fore, ili renkontiĝis persone. Kaj direndas ke denove ili tute geenamiĝis. En ilia dua renkontiĝo ili kompletigis tion kion siatempe, kiam gejunuloj, ili ne faris. Do ilia ama revo fine efektiviĝis. Sed tuj ankaŭ alvenis rimorsoj kaj geedzaj-krizoj ene de ilia respektivaj vivoj.

     

  Nova kaj definitiva fino alvenis al ilia amo-historio. Estis komuna decido. Certe ili renkontiĝis kelkajn fojojn denove en la vilaĝo kie ili konatiĝis antaŭ multaj jaroj. Sed estis nur “amikaj” renkontiĝoj, kutime ĉirkaŭitaj de komunaj amikoj. Direndas ke preskaŭ neniu konas ilian historion. Pli bone neniu sciu tion. Tio devas resti sekreta afero.

  Tamen, ili havas unu finan revon: promeni kune en tiu vilaĝo, man-en-mane, babili, memori, ridi...kaj finbrakumi unu la alian. Poste, la Tero daŭrigos sian turniĝon eterne. Kaj ilia amo estos memorigita nur de la steloj.

EBLE DESTINO DONACOS 

(Kvarversa tristrofa poemeto)

Memoraĵoj dum longa tempo enrestis
ne povis mi vin elmeti el mia pens’ 
kvankam ŝajne ni longe malkune estis
ja profunde mi vin sentis en mia mens’

Ho, tiuj sonoj, tiuj vortoj revenas
muzikaj notoj sonas milde kaj bele
mia koro vian vizaĝon retenas
kaj scias ke via haŭt’ gustas miele

atendas mi gaje unu lastan fojon
eble destino donacos tion al ni
esperas mi nur retrovi tiun vojon
tra kiu fine ame vi venos al mi.



--------------------------------------------------------------------------------------

ALDONAĴO. Kaj jen tri muzikaj aldonaĵoj al tiu amrilato. Eble la tri ĉefaj melodioj kiu akompanas tiun historion.

                                 


No hay comentarios:

Publicar un comentario