Noto: Tiu poeziaĵo estas dediĉita al mia gepatra kaj familia vilaĝo kies nomo, hispanlingve, estas Huesa. Temas pri vilaĝeto kiu situas sude la provinco Ĥaeno (Jaén). Tie mi pasigis, ĉefe junaĝe, la eble plej belajn tagojn el mia vivo. Pro tio ke tra la poemo ĝia nomo nur aperas en adjektiva formo, ne necesas modifi ĝian -a hispanlingvan finaĵon.
MIA HUESA ĤAENO
Tie mi naskiĝi jam ne povas
sed tie mi vere morti volas
Ĥaeno, tero de miaj revoj
Ĥaeno, tero de miaj pensoj
tero plena je mildaj riveroj tero plena je grandaj kasteloj
Huesa kruta alta montaro
Huesa vasta oliv-arbaro
vilaĝeto gepatra, geava
ĉiama bonodoro kampara
stratoj de junaĝaj ludoj belaj
lokoj de perditaj amoj veraj
longan tempon mi triste forestis
sed ĉiam vi tamen kun mi restis
sed ĉiam vi tamen kun mi restis
apudriveraj sablaj ludadoj
amuzaj surkamparaj kuradoj
pri viaj someraj varmaj kortoj
sonĝigas min viaj lokaj vortoj
sonĝigas min viaj lokaj vortoj
fruktajn odorajn brunajn aŭtunojn
ĉiam revadas mi viajn gustojn
ĉiam revadas mi viajn gustojn
longaj babiladoj kun amikoj
ĉeestadas malnovaj muzikoj
vinberoj, olivoj kaj granatoj
tritiko, maizo, verdaj faboj
klaraj printempaj infanaj tagoj
longaj bonodoraj promenadoj
longaj bonodoraj promenadoj
fridaj vintroj en domkortaj plankoj
apudkamenaj kunsidaj tagoj
apudkamenaj kunsidaj tagoj
ĉiam ĉeestas kora rilato
pli forta ol tiu de la frato
tiu vorta kanto por vi estu
vi nepre ĉiame en mi restu.
vi nepre ĉiame en mi restu.
Kiel vi bele skribas pri via naskiĝloko, do vilaĝo estas por vi ĉiam memorinda. Dankon!
ResponderEliminar