monda lingvo

monda lingvo

lunes, 29 de marzo de 2021

 OMAĜE AL REJNA MANESCAU (Andaluzia pentristo)

  Tiu ĉi artikoleto estas mia omaĝo al iu pentristo, kies verkaron mi ekkkonis antaŭ multaj jaroj, kaj kiun mi konsideras unu el miaj plej ŝatatajn artistojn. Temas pri Antonio Rejna Manescau (hispanlingve: Reyna). Tiu elstara pentristo naskiĝis en la malaga vilaĝo Coín (elparolu: Koin’) en 1859, kaj mortis en Romo, komence de 1937. Lia familio apartenis al altnivela socia nivelo. Fakte, kelkaj el siaj familianoj estis urbestroj de la vilaĝo Coín. 

  De junaĝo li montris sian talenton kiel desegniston kaj pentriston, kaj komencis studi tiujn artojn en la Altlernejo pri Belartoj de Malago. Tre baldaŭ, en 1882, la Malaga Provinca Deputitejo aldonis stipendion al li, por ke li iru al Romo (Italio) daŭrigi sian studadon pri belartoj.

Jen unu el la multaj verkoj kiujn li dediĉis al Venecio


  Ekde tiu jaro, Rejna Manescau loĝadis kaj vivadis en Romo. Li eĉ edziĝis al itala opera kantistino. Tiel, grava parto de lia verkaro estas dediĉita al priitaliaj motivoj, ĉefe el Venecio. Pro tio, li estas konata kiel “la privenecia pentristo”, pro la multaj pentraĵoj siaj faritaj surbaze de la tiuurbaj pejzaĝoj. Tamen, direndas ke, iom ofte, li vojaĝis al sia denaska regiono, kaj ke li neniam forgesis sian originan devenon kaj siajn samlandanojn.

Antikva bildo kie aperas "La Floralia", malaperinta dum la milito 1936-39


  Menciendas la pentraĵo titolita La Floralia, kiu estis prezentita en la Hispania Nacia Ekspozicio de 1887, kaj al kiu oni aljuĝis elstaran medalon. De tiu momento, la renomo de Rejna Manescau kreskis senĉese dum la postaj jaroj. Bedaŭrinde, La Floralia perdiĝis dum la Hispania Enlanda Milito (1936-1939), kaj neniam plu estas retrovita. Bonŝance, kelkaj antikvaj fotoj kaj gravuraĵoj ebligas nin vidi kia estis tiu pentraĵo.  

  Lia plej fama pentraĵo nomiĝas Andaluzia Ranĉo, kiun li ekigis dum somera restado en sia denaska vilaĝo en 1910, kaj kiu estis prezentata dum Internacia Ekspozicio en Romo en 1911, ĉe la Hispania pavilono. En tiu verko oni tre bone aprezas la vivmanieron de kamparaj homoj de Andaluzio, kaj kiom li sopiris sian denaskan regionon. Andaluzia Ranĉo estas nuntempe ekspoziciita en la vilaĝa koina urbodomo, kune kun aliaj liaj verkoj. 

Andaluzia Ranĉo (1911)

 Direndas ke fine de 2019 estas inaŭgurita la Centro Antonio Reyna Manescau, muzeo kreita kaj subvenciata de la Koina urbodomo. Tiu muzeo enhavas multajn artistaĵojn kaj personajn objektojn rilatajn al tiu universala andaluzia artisto.


Centro-muzeo  A. Reyna Manescau, en Coín


    

No hay comentarios:

Publicar un comentario