monda lingvo

monda lingvo

jueves, 1 de abril de 2021

 KONKUREMO KAJ CIVILIZA FIASKO


   La studado de fakoj kiel psikologio kaj biologio ege interesas min de antaŭ du jardekoj. Mi agnoskas ke mi, dum longa tempo, suferadis pri mensaj malordoj, nome anksio kaj angoro. Celante pli bone koni min mem kaj provi trovi solvojn al miaj problemoj, jen la kialoj por miaj enketoj (pleje amatoraj, sed ankaŭ universitataj) tra tiuj sciencaj branĉoj.
 
Al pli bela socio per pacema kunvivado


  Tiel, dum jaroj, mi tranavigis stud-objektojn pri biologio (lamarkismo, darvinismo, ĝenerala natura evolucio, neŭrobiologio, ktp) kaj psiĥologio (diversaj skoloj pri penso kaj konduto, psikoanalizo, kondiĉitaj refleksoj, kondiĉadoj klasika kaj opera, ktp). Tio ĉio ege helpis min kompreni kia mi estas kaj kia estas la mondo.

  Kvankam multaj aferoj estus pritrakteblaj, mi centros tiun ĉi artikolon nur en unu temo: la neceso aŭ malneceso pri konkuro ĉe homaj socioj. 

   Kaj mi demandas min: ĉu la establo de konstanta konkureco ĉe homaj socioj estas la plej bona solvo por progresi cele alveni al pli justaj kaj al pli feliĉa homaj komunumoj? Aldone, laŭ mia opinio, unu el la rezultoj de la nuntempa kronvirusa pandemio estas la evidentigo ke la homa specio apartenas al la sama familio. Virusoj ne haltas antaŭ landlimoj. Naciaj flagoj kaj armeoj utilas al neio kiam vera kontraŭhomara problemo alvenas. Aŭ ĉu tiuj ĉi asertoj ne estas pravaj?

"Mi konkuras, do mi ekzistas..."


  Ĉi tie mi ne pritraktos -nek disputos- la teorion de evolucio. Oni povas facile akcepti la ideon, ke “nur tiuj pli taŭgaj” postvivos, kaj ke tio ebligos naturan variecon. Kompreneble, tiu signifas ke konkuro estas deviga por natura evoluo. Sed mi opinias, ke kiam la homaro atingas altan nivelon pri socia konscio kaj socia organizado, la ideo de kunlaboro estas ege pli taŭga ol tiu de konkuro. 

   Tamen, bedaŭrinde, homaj socioj ŝajnas tute preferi la ideon de konkureco kiel bazo de ilia “progreso”. Oni povas tion konstati pere de la jenaj ekzemploj:  kapitalismo, ekonomia konkurenco, naciismoj, televidaj konkursoj, profesiaj sportoj... Ĉie oni laŭdas kaj protektas la ideon, ke ĉiu homa aktivaĵo devas nepre okazi pere de la jena  ideo: "ĉiu homa estaĵo: luktu, estu pli forta ol la aliuloj, venku ilin, kaj tiel, vi supreniros en la socia piramido. Jen sukceso.  Kaj jen la atingo de feliĉo. Aliaj solvoj ne eblas". 

  Same okazas pri la ideo de “daŭra kreskado". La frazigo de tiu ĉi ideo estus pli malpli la jena: ”Estu la celo de la homaro celi ĉiam pli kaj pli kreski en ĉiu ajn afero. Tiel, homoj demonstros sian celon antaŭeniri en siaj vivoj". Verdire, tiu celo ĉiam kreski kaj kreskigi ĉion, estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la evidenta detruo de la natura medio; kaj de multaj psikaj malordoj en multaj homoj tra la mondo. Ĉu vere tiom da konkurenco kaj tia granda kreskocelo valoras la penon? Ĉu ni estas inteligentaj?

Konkurema homa agado naturon detruas


    Certe, oni devas agnoski tion, ke iu ideo pri frateco kaj kunlaborado ankaŭ ekzistas en homaj socioj de antaŭ multaj jarcentoj. Tiel, veraj proponoj kaj okazigoj de ŝtataj asistadoj al malriĉuloj, subvencioj por nehavuloj, ktp ekzistas. Tamen, kutime -preskaŭ ĉiame- okazas ke milito venkas pacon; ke konkurencaj ekonomioj venkas kunlaboremajn solvojn; kaj ke “civilizaj homoj”(!?!) ne kapablas praktiki sportojn sen inkluzivi en ili la ideon pri “venki aliulojn”.

    Kaj jen mia demando: ĉu la homaro, iun tagon, komprenos ke veraj inteligentaj kaj justaj solvoj al la plejmulto el la homaj problemoj estus pli taŭge solvitaj per kunlaboremaj solvoj? Ĉu, iun tagon, oni instruos infanojn en lernejoj pri la ideo, ke progreso implicas justecon, ekvilibron, amon, kaj socion kie ne estos nek venkantoj nek venkitoj?

    Jen mia duboj. Mi ne atendas jesan respondon. Mi jam akceptas ke tiu kunlaboremaj proponoj estos ĉiam minoritataj. Do, infanoj ĉiam celos venki aliulojn. Ĉie ajn. Kaj ŝtatoj daŭre fabrikos armilarojn por defendi sin kontraŭ malamikoj. Memkompreneble, en tia mondo Esperanto restos por ĉiam kiel iu freneza minoritata ideo. Kia mondo...!

Kunlaborado... Kial ne?







   

   

     


  
  

No hay comentarios:

Publicar un comentario