Antaŭnoto
Miguel Mosquera Paans (Roterdamo, 1964) estas grava galega verkisto kaj ĵurnalisto. Li estas fakulo pri natura medicino. Li verkas pri ampleksa gamo da aferoj kaj en la galega kaj en la kastilia lingvoj. En ambaŭ lingvoj li ricevis diversajn premiojn en multaj landoj. La liston de la premioj, pro la mallongemo de tiu ĉi biografia noto, mi ne inkluzivos, kvankam estas ja ili facile troveblaj per interreta konsultado. Li ankaŭ havas intensan rilaton kun latinamerikaj landoj, kie lia verkaro estas jam plene agnoskita. Preskaŭ hazarde, iun tagon li komisiis al mi la tradukadon de “Oriŝao, la putinoj de la fido” al esperanto. Mi akceptis la taskon kiel senpagan subtenon al la esperanta kulturo.
Aldona noto de la tradukanto: pro diversaj kialoj, la komisiita tasko traduki la tutan libron fine ne povis estis efektivigita. Tamen, mi atingis la afablan permeson de la aŭtoro por almenaŭ publikigi la du unuajn ĉapitrojn kaj, eventuale, eĉ la trian, kiu, kvankam ankoraŭ ne alkomputile tajpita, estas jam surpapere tradukita. Mi aldonu, ke la glosaro pretigita por la fino de la libro estas metita antaŭ la komenco.
----------------------------------------
Oriŝao: traduko al Esperanto
Oriŝao
Putinoj de la fido
Unua Premio pri Romano Célebre Internacia, Hispanio
Finalisto ĉe Premio pri Romano Contacto Latino, Miamio, Usono
Miguel Mosquera Paans
–--------------------------------------------
Kopirajto. Ĉiuj rajtoj rezervitaj
–---------------------------------------------
Antaŭparolo de la tradukisto
Cele plifaciligi la legadon, aperas glosaro kie oni klarigas kelkajn specifajn vortojn kaj nociojn, kies scio estas nepra por fruktodone kompreni kaj ĝui la enhavon de tiu ĉi libro.
- babalavo (babalawo): Plej grava pastro en la joruba religio. Temas pri herbo-kuracanto kiu devas esti fakulo pri la tradiciaj religiaj leĝoj, nome la Ifá.
- bokoro (bokor): Haitia ŝamano kiu mastrumas “nigran magion” aŭ “magion de la maldekstra mano”, kiu estas tia kiu okazigas negativaĵojn al homoj.
- hungano (houngan): Haitia ŝamano kiu mastrumas “blankan magion” aŭ “magion de la dekstra mano”, kiu esta tia kiu okazigas pozitivaĵojn al homoj.
- jorubo (yoruba): ano de popolo kiu loĝas en suda Niĝerio kaj en najbaraj al-okcidentaj landoj. Antaŭ kelkaj jarcentoj, miloj da gejoruboj estis sklavigitaj kaj portitaj al Ameriko. La joruba etno havas siajn propran lingvon kaj religion. Tiel, multaj trajtoj el la sinkretismaj religiaj kultoj el Ameriko havas radikojn en la joruba kulturo.
- Julio la Unua: nuntempa estro de la Bolivia afrik-devena reĝa simbola dinastio kiu ekzistas ekde la tempoj de la sklaveco en Ameriko. La dinastio komenciĝis komence la de 19-a jarcento kaj hodiaŭe ĝi ricevas iom da oficiala agnosko fare de la Bolivia registaro.
- oriŝao (orixá): diaĵo kiu regas la naturajn fortojn kaj la homajn aferojn. Origine, ekzistis ĉe la joruboj pli ol kvar cent oriŝaoj. Nuntempe, nur kelkaj dekoj el ili estas en la sinkretismaj kultoj de Sud-Ameriko (nome voduismo kaj aliaj).
---------------------------------------------
Tiu, kiu servas al la Popolo, estas tiom suverena kiom sklava.
Korinkline, al la majestoj la Reĝo s-ro Julio la Unua, kaj al la viktimoj de la Haitia tertremo. Memorige.
---------------------------------------------
Oriŝao
Putinoj de la fido
ĈAPITRO UNUA
Kvazaŭ animata per iu spirito, la tero ektremis. Iuj sekaj sableroj glitis surgrunden disde la tumulo situanta je ĉirkaŭ sep metroj disde la akuta vidkapablo de profesoro Víctor Madoz. Multfoje li aŭskultis paroli pri tia fenomeno -ĝis la punkto okazigi elĉerpan vojaĝegon ĝis la kerno de Niĝerio por la nura celo ĝin studi- estante nun la unua fojo kiam li povis vive ĝin vidi.
Misorientita je la dudekunua junia mateniĝo meze de nenie, pinte de la somera solstico, je malmultaj kilometroj disde la antaŭurubo de Ibadan, Madoz estis escepta atestanto de la okazaĵo: el la sabla monteto elaperis fingro kaj post ĝi, impulsita de nehaltigebla forto, emerĝis de la internaĵo de la tro virino kun distordita vizaĝo.
La tamburoj ĉesis pri sia monotona vibrado, la ĉantoj de la partoprenantoj okazigis densan silenton, nur interrompita de la akra voĉo de la babalavo Kaiama Offá, kies densa gorĝo ŝajnis resoni elde la ejo de Lucifero.
La drama ekaperaĵo montris sian haŭton, blankigitan pro la miksado de sableretoj al sia tutkorpa ŝvito. Kiam la torso restis malkovrita, terura konvulsio elĵetis ĝin, katapultante ĝin ĝisgrunden, torniĝantan ene de korpo-turniĝoj spitantajn fizikon kaj kraĉantan viskozan ŝaŭmon miksitan kun la plej malhelaj kaj teruraj sakroj.
Ruliĝante tra la sablejo, ĝi haltis antaŭ liaj piedoj, samtempe kiam malplenaj okuloj najliĝis en lia rigardo. La impreso ektimigis lin pro teruro, spertantan elektran malŝargon kiu trairis lian tutan spinon.
La babalavo, kiu escepte estis permesinta la ĉeeston de fremdulo, daŭre reklamis la preĝeton kiu revivigas la svenintan junulinon.
Asistanto pri antropologio ĉe la facultato de historio, Madoz estis farinta tiun sinuan periplon por pruvi ke la sacerdotoj de tiom lontana regiono ne redonas mortintojn al la vivo, sed ke nur limiĝas al reanimado de katalepsiuloj, tio ne ĝenante ke li sentas profundan respekton al tiu kulturo.
Nekapabla por ŝajne kaŝi sian stuporon antaŭ la scenon kiun li privilegie ĉeestis, en tiu momento li estus donacinta unu brakon porhavi kiunajn ilin pere de kiui registri la okazaĵon; nevane, li estis irinta tra la plej malebena navigado por alveni al tiu punkto, kiam meze de intermiksitaj pensoj li memoris pri la kamerao de sia poŝtelefono.
-Eble ĝi ne havas tro da bildo-kvalito, tamen ĝi utilos por pli malfrue analizi tion kio ĵus okazis- li flustretis al si.
Kaŝ-utiligante sian diskretan grandon, kiel eble plej ŝajnige, nerimarkite li profitis por fari du fotojn al la junulino kaj al la sacerdoto Kaiama Offá. Se nur dum unu sekundo la ofic-aganto aŭ kiu ajn el siaj samreligianoj suspektus esti fotitaj, li finus siajn tagojn dismembrigita ene de sennoma afrika foso.
Enketisto ĉe la fakultato de historio de Ourenso, li estis vojaĝinta disde Haitio, kie li daŭre restis pli ol ses jaroj trempita en la studado pri la afrik-amerikaj religioj de la karibia regiono. Apenaŭ du tagojn antaŭe, Madoz elaviadiliĝis el enlanda flugo de la entrepreno Aero Contractor en la flughaveno Murtal Muhammad, diste je dudek du kilometroj norokcidente de Lagoso, post flugado elvenante de Portoprinco tra sinsekvaj haltoj en Parizo kaj en la internacia flughaveno Nnandi Azikiwe de la niĝeria ĉefurbo.
Tuj post kiam la avidilanaro adiaŭis la pasaĝerojn, ilin dankante pro esti flugintaj per ilia kompanio, tiam li ekkonsciis troviĝi tute je la kerno de Afriko sen plia bagaĝo ol sia stimulo pro scienca scivolemo.
Post lanta promenado tra la flugstacio, li reprenis sian ekipaĵon, provizinte sin per kuraĝo kaj pacienco por trovi siajn havaĵojn meze de la plej ĥaosa sistemo de traktado de bagaĝoj. La temperaturo estis sufiĉe alta por ŝviti ene de simpla ĉemizo, ene de svarma ejo kie la klimatiziloj friskigis en akordo kun la elektra kurento, submetata al konstantaj malŝaltigoj.
Madoz decidis paŝiri tra la flughaveno: ĝiaj servoj apenaŭ oferis unu restoracion, unu bank-oficejon, unu trinkejon, kaj iun senimpostan vendejon, krom unu poŝt-oficejo. Kvankam tio ĉi ne estas tro, almenaŭ tio sufiĉis por forpasigi la tempon dum la atendado al iu sendota oficisto de la hispania ambasadejo kiu alvenus preni lin.
Post mallonga inspektado, li ekiris kafejen kaj akomodiĝinte antaŭ tablo, li mendis bieron al la kelnero. Por elteni tian inferan varmon, iu refreŝigaĵo malpezigus la atendadon.
Li rigardadis la ŝaŭmon en la glaso dum li meditadis pri la vojaĝo kaj la preparaĵoj. Longa tempo jam pasis de kiam li ĝin ekplanis, preskaŭ du jarojn antaŭe, koincide al unu el liaj devigaj restadoj en la Suda Kampuso, kiam simpla gazetara noto atentigis lin pri resurektigita ulo en la kadavrejo, tuj antaŭ la okazigado de la nekropsio.
Ĉiukaze, li jam dum jarkvinoj daŭre studadis la joruban kulturon kaj ties evoluo en la amerika kontinento. La ekspedicio multe kostis al li: atingi stipendion por enketado estis tiel peniga kiel lasi ĉion aranĝita dum lia foresto. Por la okazo, Madoz estis gaja ke li ne havas sentimentalajn aferojn kiuj malfaciligus eĉ pli la aventuron. Neniu krom iu najbaro rimarkus lian foreston. Lia patrino forpasis tri jarojn antaŭe, apenaŭ unu monaton pli frue ol lia patro. Sen fratoj kaj proksimaj parencoj, Víctor ĝuis relativan sendependecon por alfronti tiuspecajn defiojn.
Aliflanke, oni devis organizi la vojaĝon kun multnombraj transveturiliĝoj, mastrumi amasonda dokumentoj cele moviĝi tra la duno de la mondo kaj, fine, kontaktiĝi al doktor Gbonyin Emure. Kiel ĉiĉeronokaj tradukisto, li akompanos lin por la evento por kiu li atingis enirbileton al la unua sidvico.
Madoz kaj Emure konis sin reciproke de antaŭ kelkaj jaroj. La niĝeriano estis la tenanto de katedro pri antropologio ĉe la nacia universiatato de sia lando. En sennombraj okazoj ili renkontiĝis en simpozioj pri etna diverseco, interŝanĝante, laŭlonge de la tempo, dubojn, zorgojn, igante la estonton en profundan amikecon.
Martínez Uribe sufoke kuradis tra la koridoroj de la internacia flughaveno de Lagoso kiam je la fono de la kafejo vidis blankulon sidantan meze de maro de ebono. Prikultura asistanto ĉe la hispania ambasadejo en Niĝerio, malgracia kaj maleleganta, Martínez frotis sian polmon al sia pantalono, sekigante la ŝviton antaŭ ol premi la manon de la viro kiu atendadis en la kafejo.
Profesoro...? -demandis la diplomato retorike- je la nomo de la ambasadoro, permesu ke mi bonvenigu vin al la urbo Lagoso. Se vi senĝene akompanos min, ni transiros al la konsulejo en la Insulo Victoria, por plenumi ĉiuj demarŝojn.
Responde al sia atendata alparolanto, Madoz ekleviĝis unusalte. Finfine la afero ekmoviĝis!
La sendito trenis la bagaĝojn de la akademiano ĝis la oficiala aŭtomobilo troviĝanta en la parkejo, plendante ke la diplomatiaj sidejoj ankoraŭ ne estas koncentritaj en Abuĝo, metropolo kun urba desegno pli ordigita kaj komforta. Sed tutcerte la landa ĉefurbo estis ankoraŭ tro freŝe konstruita por esti plenuminta la transloĝigon de ĉiuj administrejoj. Tiu nova urbo, situanta centre de la Federacio de Niĝeriaj Ŝtatoj, ankoraŭ nur apenaŭ gastigis la sidejon de la prezidanteco kaj kelkan alian registaran delegitejon je la sudo de la Roko.
Ni iomete malfruos: kun dek kvar milionoj da enloĝantoj, tiu ĉi loko estas vera ĥaoso - suspiris la sendito.
La funkciulo gvidis la veturilon ĝis la Insulo Victoria, kie la ambasadoro atendis la viziton de Madoz, cele demarŝigi la oportunan dokumentaron, ripetante al li ke estas danĝere eniri en teritorion taksitan kiel malamikan, kie estos tre malfacile ne nur lin helpi, se eĉ lin lokalizi.
La antropologo dankis pri la intereso rilate al sia sekureco, sed li tue klare konsciis ke li ne trairis duonan planedon por entranĉeiĝi sekureme en hotela ĉambro, eĉ se ĝi estas plej eleganta.
Post la plenumitaj burokrataĵoj, li trafis taksion al Hotelo Palace, kie li tualetos kaj refreŝiĝos, atendate la vokon de sia estimata amiko, la doktoro Emure.
Du horojn li atendis ĝi li ricevis la sciigon de la akceptejo anoncantan ke sia kolego estas en la vizito-ĉambro. Madoz eliris la lifton kaj renkontis viron sufiĉe dikan kiu, kun senmakula blanka dentaro, bonvenigis lin per malfermitaj brakoj.
-Amiko Vïctor, finfine vi decidiĝis veni al tiu ĉi tero de aventuro! - la afrikano salutis. Pli bone prenu vian bagaĝon: ni translokiĝos al Ibadano kie ni jam havas rezervon. Ekde tie, morgaŭ ekiros ni tutfrue ĝis la vilaĝeto de la babalavo Offá, kie vi atestos travivaĵon malfacile forgeseblan.
Bonŝance, la veturilo disponis je klimatizilo kiu, kune kun la konversacio, igis la itineron pli eltenebla, malgraŭ la distanco kaj la sufoka varmo.
Tuj post la alveno al la cel-punkto, ili establis sian bazejon por agadoj en la Hotelo Internacia Ibadano, veturantaj per ĵipo al ĉiuj bezonataj lokoj.
Post kiam la ĉambroj estis asignitaj kaj kun klaraj signoj de laceco, Víctor ekskuzis sin kaj retiriĝis por ripozi. Enfermita en la ĉambro li dormis post esti releginta kelkajn notojn el sia tezo. Aldonante la horan diferencon kaj la itineron trairitan li estis tute elĉerpita. Plie, la sekvan tagon ili devis frue ellitiĝi se ili volas alveni ĝustatempe en la vilaĝeton por ĉeesti unikan ceremonion kiu, laŭ Emure, promesis esti almenaŭ intensa.
Mateniĝe, ĵipo prenis ilin por eniri tra afrika grundo pli foren ol la suburbo de Ibadano, teritorio politike malstabila kaj malsekura, kie post grandegaj streboj kaj klopodoj, Emure estis atingita permeson por ke Madoz ĉeestos fascinan resurektigan ritaĵon, malpermesitan al la plimulto el la mortontoj kaj pli specife al tiu kiu ne estas indiĝeno, despli se blankulo.
Elirinte la aŭton, meze de senfina savano kiu etendiĝis ĝis la horizonto, sen alia signo de homa ĉeesto krom rustikaj konstruaĵoj, ambaŭ antropologoj estis baritaj de rondo de armitaj soldatoj kun minacaj lancoj, kiam elde la plej granda kabano eliris viro kiu, ordonante mallevi la armilojn, permesis ilin trapasi.
Agante kiel tradukisto, Emure faris la prezentojn: la profesoro Víctor Madoz kaj la babalavo Kaiama Offá.
Tute evidente, Offá estis viro ege respektata de sia popolo. Pri-stature elstara kaj kun videbla muskolaro, lia preskaŭ nuda korpo videbligis la plej obskuran Afrikon.
Víctor miris kiam li vidis ke tiel valora homo akceptis ilin surhavanta ŝirplenan ĉemizon; tiam, diveninte lian zorgon, Emure klarigis al li ke la vestaĵo en tia stato montris signon de digno, malsame al alia kompleta vestaĵo, kies valoro estus tute mala.
Kaiama elmontris majestan elegantecon, respondan al tiu de siaranga viro, la plej fama kaj potenca joruba pastro, kies prestiĝo starigis skolon ene de la resto de la babalavoj.
Anticipe al la komenco de la ceremonio kiu venigis ambaŭ sciencistojn al la vilaĝeto estis necese ĉeesti la preparaĵojn. Tamen, antaŭe, Offá dezirante kreskigi sian vantecon pruvante sian nediskuteblan statuson al la gastoj, regalis ilin per bankedo kiun li prezidis ĉirkaŭita de siaj asistantoj kaj konatuloj.
Kaiama regalis ilin per vera multkolora ĉielarko de pletoj plenplenaj je spicitaj kuiraĵoj, akompanitaj de diversaj ellaboraĵoj el bovidaĵoj kun cerealoj, supo de pipro, fiŝaĵo, bovidinaĵo kaj kaprinaĵo kun rizo en pikanta saŭco.
Emure rimarkigis al Víctor la diversecon kaj riĉecon de la bankedo: la tipa kanapo de fritita banano konata kiel dodo, po unu pladoj de tuwo kuiritaj kun maizo, rizo kaj mileo, tiel popularaj kiel la efo aŭ legoma buljono. Ĉirkaŭita de plenplenaj pletoj de pikanta ŝtufaĵo de viando kaj ruĝa kapsiko nomata equisi, la tablo-centro elstaris pro la grandega kukurbo kiu enhavas konsomeon de pipra kaprida kapo konata per la nomo ewu. Du versioj de tidi, unu el fritita kokidaĵo per oleo de ternukso kaj alia el bovidaĵo per palmo-oleo, ambaŭ spicitaj de la plej vasta gamo de kondimentoj. Pasteĉoj de viando kaj fiŝaĵo, kareaj spinacoj subfrititaj ene de tenera molaĵo kun garnaĵo de blanka ignamo pistita, nomata iyán. Ene de sia megalomania deliro, la babalavo alportigis yogurton ellaboritan de iu fulania tribo el la norda kampara regiono, banante la festenon per palmo-vino pli ol sufiĉa por ebriigi ĉiujn la kunmanĝantojn dum unu semajno.
-Sendube estas ĝi sufiĉe dolĉa -Madoz gustumis-. Sed ĝia delica gusto estas nenegebla.
Bonŝance en tiu ĉi regiono vi povas ĝin gustumi trankvile, komentis Emure senĝene. En la islama parto de la lando alkoholo estas marpemesita. Tiun simplan sorbon vi pagus per ĉirkaŭ cent vipo-batoj fronte al publiko.
Post la regalado de tia riĉa bonveniga festeno, la granda hierofanto proponis sidejon al siaj gastoj por ĉeesti unikan ceremoniaĵon en kiu aro de dek kvin knabinoj paradis antaŭ lia tendo.
Kiam jam en la interno de la tendo, maljuna virino senigis ilin el iliaj vestaĵoj kaj, tuj poste, detondis per oksida tondilo tufon el iliaj hararoj aldone al elpuba vilaro kaj ungo-fragmentoj.
Ŝirante la aeron per la sono de la plej profunda Afriko, duona dekduo de muzikistoj koncentriĝintaj ĝistrance, distris la eventon sonorigante siajn monotonajn tamtamojn, tamburoj kies streĉoj estas je diversaj grandoj.
Jam la rezervitaj specimenoj ene de pateno, la maljunulino alĝustigis pelvon ĉe la intergambo de ĉiu knabino, ilin instigante ĝin plenigi per urino. Unuope kolektitaj tiuj korpaj restaĵoj, kaj per skurĝoj kaj humiligaĵoj, ŝi atingis tion, ke furiozo ek-eligas larmojn al iliaj okuloj, gardante ilin en alia ujo. Poste, enmetinte tion el ĉiu ene de respektiva flakono, ŝi minacis ilin ke ili kuŝiĝu ankoraŭ nudaj sur la planko.
En tiu decida momento, la babalavo ekagis devige puŝante ilin ingesti trinkaĵon kiu iom-post-iome ilin somnoligis, identigitan de Madoz kiel la tetrodoksinon pri kiu li studis en Haitio.
Post ĉirkaŭ duhora tempodaŭro, la knabinoj kuŝadis surplanke mortintaj aŭ, laŭ la suspekto de la profesoro, katalepsie. La asistantoj de la sorĉisto rapide ilin fortrenis, sepultante ilin.
Kiam la pompo finiĝis, la sorĉisto invitis al Madoz retiriĝi, ĉar konvenis ripozi: la sekva tago komenciĝos je la mateniĝo kaj estos vere elĉerpa. Víctor afable adiaŭis la gastiganton kaj retiriĝis kune kun sia kolego al kabano aranĝita por ripozado.
Estis tiel ke, je la mateniĝo de tiu somera solstico, la inerta korpo de la sepultitulino revenis al vivo, meze de teruraj konvulsioj, kiu scias el kiu infero, alteriĝante antaŭ la piedoj de Madoz.
Mallonga tempo pasis ĝis kiam aperis la maljunulino de la antaŭa nokto trinkigante pocion al la reaperintaj kiuj kuŝadis sur mato; laŭ la diro de la babalavo Offá temas pri potenca energiaĵo por ilia resaniĝo.
Kiam ili ĉiuj ree staris kaj vestiĝis, la oldulino liveris ilin al stranga grupo de uloj kiuj estis restantaj la tutan tempon pli malproksime disde la ceremonia loko. Vestitaj eŭropece, tute senrilate al la indiĝenoj, ili translokiĝis per modernaj ĵipoj. Post enmeti la knabinojn en la aŭtomobilojn, ili malaperis, postlasante polvosulkon.
Kaiama turnis sin al la gastoj kaj interesiĝis pri tio, ĉu ĉio kion ili ĉeestis estas utilaj al ili. Dankante la ĝentilaĵon, ili adiaŭis post liveri al li kelkajn donacojn. Madoz devis reveni al Haitio kaj Emure estis atendata de siaj lernantoj.
La revena vojaĝo ŝajnis al la hispano sufiĉe mallonga. Apenaŭ sen tempo por rimarki Emure adiaŭis, dum li grimpis laŭ la eskalo de la jeto kiu, disde la niĝeria flughaveno, transportos lin tra diversaj haltoj ĝis Portoprinco, kie lin atendadas la doktoro Calais.
André Calais estis aprezata pariza neŭrologo kiu, danke al enketo-stipendio simila al tiu de Madoz, plivastigis siajn sciojn en la emblema ŝtata universitato de Haitio, kie li strebis resanigi supozatajn viktimojn de la zombia envulto.
Danke al la pacienca laboro de Madoz akirante al si la konfidon de la maljuna bokoro René Ifé, la kuracisto disponis je specimeno de tetrodoksino, la sekretaĵo de la globo-fiŝo, kune al la resto de ingrediencoj kiujn tiuj sorĉistoj uzis por fari sian danĝeran mortigan pulvoron.
Ambaŭ renkontis sin tuj post ilia alveno en la insulon, kaj glate interamikiĝis, certe pro la similaj interesaĵoj.
Kiam post la afrika aventuro Víctor piedtuŝis la haitian grundon, li prezentis sin plensukcesinta antaŭ sia kamarado Calais, rakontante al li la detalojn el tiu riskema ekspedicio.
- - - - - - - -
No hay comentarios:
Publicar un comentario