monda lingvo

monda lingvo

lunes, 6 de septiembre de 2021

 CAMEL (Tiuj -preskaŭ- ignorataj majstroj...)


Antaŭparolo

  Estas ja granda la nombro de muzikistoj kaj ensembloj kiuj komponas kaj surbendigas la tiel nomatan simfonian aŭ progresivan rok-muzikon. Certe, ekde ĉirkaŭ 1970, nomoj kiel Pink Floyd, King Crimson, EL&P, Genesis, ktp estas konataj de la sekvantoj de tiu ĉi muzika skolo. Kaj ne nur en Britio, ĉar ankaŭ en landoj kiel Italio, Germanio, Svedio, Meksikio kaj Hispanio tiu stilo havis elstarajn kreantojn; ja ensembloj kiel Kayak, PFM, Le Orme, Banco del Mutuo Soccorso, Änglagard, Guadalquivir kaj Imán -inter multaj aliaj- estas menciendaj.
  
  Ofte okazas ke ne ĉiuj grandaj artistoj atingas sian meritindan sukceson. Kaj tio estas la kazo de Camel, brita muzik-ensemblo kies verkaro meritus, laŭ mia gusto, pli grandan atenton. Tiu ĉi artikoleto estas mia eta omaĝo a ili.

  la muzika kariero de Camel etendiĝas tra pli ol 50 jaroj, dum kiuj ili publikigis dek kvin albumojn kun originala muziko kaj ĉirkaŭ dek albumojn kun registraĵoj el vivaj koncertoj. La nombro de kompilo-diskoj kaj filmo-diskoj estas ankaŭ tre granda. Kaj la nombro de koncertoj estus preskaŭ nekalkulebla. Pro tio, ke mi nur celas bazan sciigan artikolon, mi fokusiĝu nur en la ĉefaj momentoj kaj verkaĵoj de tiu grandega kariero, ĉar iu detala aliro bezonus milojn da paĝoj. 

 Tial, mi dividos la rakonton en tri apartajn plen-aktivajn periodojn. Aldonaj neaktivaj aŭ malgravaj periodoj estos nur menciitaj.


1.- Unuaj paŝoj kaj klasika etapo (1971-1976)

  En la jaro 1969, ie sude de Britio, la gitar-ludisto Andrew Latimer kuniĝis al la bas-gitaristo Doug Ferguson kaj al la tre juna drumisto Andy Ward, kaj kreiĝis la ensemblo The Brew, kiu laboris kiel triopo dum pli ol du jaroj. Sed, okaze de iliaj koncertoj, ili rimarkis ke mankis al ili kvara muzikisto, kiu scipovus ludi orgenon kaj pianon. Tial, ili metis anoncon en iu fama brita muzik-revuo serĉante klavariston, kaj iom poste alvenis Peter Bardens. Fine de 1971, la tiama kvar-teto eknomiĝis Camel

Jen la fondinto de Camel, Andrew Latimer dum trejnado

  
  La muzika propono de Camel dum tiuj unuaj jaroj difineblas kiel miksaĵo de kelkaj stiloj kaj tendencoj, meze de la ascendo de la tiuepoka "simfonia roko": ĵazo, bluso, mezepokaj sonoj, bukolikaj atmosferoj, simfoniaj trajtoj, psikedelismaj kaj alternativaj sonoj, longaj kreitaĵoj, kompleksaj strukturoj, ktp. Pri la instrumentaro, menciendas la uzado de flutoj kaj ĉiuspecaj klavaroj. Drum-ludado kaj gitar-ludado estas impresaj pro ĝiaj kvalitoj. En kelkaj iliaj diskoj, kordaj kaj blovinstrumentaj orkestroj estos uzataj. Kaj, entute, rimarkeblas sonaj elstaraj -kaj laŭvicaj- delikateco, denseco kaj forteco.

  En 1973 aperas ilia unua disko kiu simple titoliĝis Camel, en kiu aŭskulteblas la plej kruda kaj senafekta flanko de la kvaropo. Intensaj instrumentaj fragmentoj aperas en tiu unua disko; kaj same okazos en preskaŭ ĉiuj venontaj iliaj verkoj.

 La dua disko de Camel (1974) nomiĝis Mirage (Miraĝo). En ĝi aperas kelkaj siaj plej konataj kantoj, precipe tiu nomiĝanta Lady Fantasy (Sinjorino Fantazio) kiu temas pri 12-a minutaj longa muzik-peco, kie sukcediĝas tiaj malsamaj stiloj kiel metalroko kaj kampareca etosoj. 

  En 1975 Camel decidis registri sian unuan tut-instrumentan kaj konceptan albumon. Tiucele, ili muzikigis, laŭ ilia muzika vid-punkto, la novelon The Snow Goose (La Neĝa Ansero) publikigita en 1941 de Paul Gallico, usona verkisto kaj ĵurnalisto. Pro tio, ke s-ro Gallico oponis al tiu muzika verko kiu uzis la titolon de sia libro, Camel estis devigata modifi la nombron de ilia albumo, kiu fine aperis sub la nomo “Muziko inspirita de la novelo La Neĝa Ansero”. Tiu novelo rakontas teneran historion de amo kaj amikeco inter viro, knabino kaj ansero, kun tragika fino pro la unuaj paŝoj de la Dua Mond-milito. 

  Muzike, tiu ĉi verko estis aklamita de kritikistoj kaj ĝenerala muzikema publiko. La enhavo estas tute inspir-plena kaj delica. Plej eble, temas pri la plej rimarkinda instrumenta rok-muzika albumo. En 2013 Camel refaris, per pli modernaj rimedoj, la tutan enhavon, aldonante kelkajn detalojn kiuj faris ĝin eĉ pli ĝuinda muzika frandaĵo. Tiu nova disko nomiĝas la “Re-registrado de La Neĝa Ansero”, kaj ĝi estas -kaj restos- la lasta publikigaĵo en la historio de la ensemblo.

  En la printempo de 1976, Camel publikigas sian kvaran albumon, titolitan Moon Madness (Luna Frenezo), en kiu ili iom reprenas la krudan kaj rektan sintenon de la unua albumo. Tamen, oni rimarkas pli modernajn klavarojn kaj instrumentojn kaj ankaŭ pli komercema sinteno percepteblas. Post la sekva turneo (en kiu partoprenis, je la unua fojo, saksofonisto) la basgitaristo Doug Ferguson anoncas, ke li forlasas la ensemblon pro malkonsento pri la estontaj muzikaj projektoj. 

De maldekstre dekstren: Ward, Ferguson, Latimer kaj Bardens



2.- La malstabilaj jaroj (1977-1984)

  La eliro de Ferguson okazigas plurajn ŝanĝojn en la vivo de Camel. Tiel, novaj membroj kaj muzikaj stiloj kontinue eniras kaj eliras la grupon. La muziko de Camel tendencas eniri pli komerceman proponon en ĉiu sinsekva verkaĵo. Dum tiuj malstabilaj jaroj, ok albumoj estis publikigitaj. Kvankam la kvalito de tiuj diskoj estas sufiĉe akceptebla, mi nur menciu la vivan duoblan albumon kiu, kompilante parton de la freŝaj materialoj -kaj kelke el la pli malnovaj- fermis tiun etapon. Tiu duobla albumo nomiĝas Pressure Points (Premo-punktoj) kaj estis eldonita en 1985, fermante tiun periodon. Tiam, Camel disiĝis kiel ensemblo. 

   Samaj ŝanĝiĝoj okazis ene de la membraro de la grupo. Ekde 1982, Latimer restas la nura membro de la originala muzikistaro. Ne nur por la novaj surbendigaĵoj, sed ankaŭ eĉ por la koncertaj turneoj, oni kutime alvokis provizorajn muzikistojn, kiuj foje nur restis dum kelkaj monatoj. La tipa kvaropo de  la unuaj jaroj tute malaperis, kaj dum iuj momentoj Camel aperis kiel ses- aŭ eĉ sepopo. Multaj novaj vokalistoj kaj instrumentistoj alvenis, sed ili estis tiom multaj, ke tiu ĉi modesta artikolo ne devas nomi ilin. Escepte, ni nomu bas-gitariston kaj kantiston Colin Bass, ĉar li estas la nura muzikisto kiu akompanos Latimer-on dum la resto de la kariero de Camel.


Jen la kovriloj de la albumoj de la jaroj: 74, 75, 76, 77, 78, 84


 
3.- Reveno kun propra eldonejo kaj grandaj verkoj (1991-2002)

  En 1985 Andrew Latimer ĉesigis ĉiun aktivadon de Camel. Kune kun lia edzino, Susan Hoover, ili transloĝiĝis al Usono, kaj decidis krei sian propran disko-eldonejon, nome Camel Productions, ĉar la problemoj kaj disputoj de Camel kun la diversaj eldonejoj ŝajnis senĉesaj tra la jaroj. Pere de Camel Productions, Latimer kaj Hoover eldonis kvar albumojn kun nova materialo, kaj ĉirkaŭ dekon da albumoj kies enhavo estas registraĵoj de koncertoj okazintaj tra la tuta kariero de la ensemblo, ekde 1972 ĝis la ĝistiama momento.

  Pri la kvar novaj verkoj, direndas ke temas pri kvar ege flegitaj kreitaĵoj, kun longaj instrumentaj fragmentoj kaj sublimaj komponaĵoj. En ĉiuj tiuj diskoj, la tuta enhavo rilatas al unu temo, kiu estas traktita kaj disvolvita per la sinsekvaj pecoj de la disko. Tiel, direndas ke ni staras antaŭ preskaŭ son-bendoj de filmoj, kaj fakte, aŭskultante multajn fragmentojn de tiuj muzikaĵoj, oni havas la impreson ke temas pri veraj kino-muzikaĵoj. Aldone, direndas ke Susan Hoover kunlaboris kun Latimer en la verkado de la plimulto el la tekstoj de la kantoj de la mezaj kaj lastaj periodoj de la bando.

   Mi nomu almenaŭ du el tiuj elstaraj albumoj:

- Harbour of Tears (“Haveno de Larmoj”, 1996), kiu pritraktas la tristan destinon de miloj da irlandanoj kiuj, meze de la 19-a jarcento, estis devigitaj forlasi sian landon por elmigri al Usono kaj tie trovi viv-rimedojn. La haveno kie oni adiaŭis la forirantojn iĝis vera "haveno de larmoj". 




- A Nod and a Wink (“Kapsigno kaj Okulsigno”, 2002), kiu entute rilatas al la belaj memoraĵoj kiujn Latimer konservis de sia infanaĝo.

 Post la turneo de 2002, Camel ĉesigis sian kreadan aktivadon de novaj materialoj, kaj dediĉis sin nur al koncertoj en malgrandaj koncertejoj tra la mondo. Ekde 1991, Camel denove aperis sursceneje kiel kvarteto. Tiel, Andrew Latimer kantis kaj ludis gitarojn kaj fluton; Colin Bass kantis kaj ludis bas-gitaron; kaj du aldonaj muzikistoj (klavaristo kaj drumisto) estis aldonitaj, kutime tiuj kiuj estis kunlaborantaj en la respektiva antaŭa studio-disko. Ĉiukaze, direndas ke kelkaj tiuj muzikistoj partoprenis en pli ol unu disko kaj en pli ol unu turneo, fariĝinte iom “stabilaj membroj” de Camel. Ni citu, kiel ekzemplo, la talento-plenan kanadan klavariston Guy LeBlanc.

 
 En 2006, Latimer kaj lia edzino decidis reveni en Brition. En 2008 oni anoncis ke Latimer suferas gravan malsanon kaj oni transplantis ostan medolon al li. Feliĉe, iom poste kaj tre lante, li komencis resaniĝi ĝis sia preskaŭ kompleta rebonfarto. Ekde tiam Latimer dediĉas sian tempon al la prizorgado de la muzika heredaĵo de la ensemblo kiun li mem fondis. Koran dankon, Andrew kaj via kunlaborantaro, pro via talento kaj pro via enorma laboro favore al arto kaj al pli bona mondo.

Colin Bass kaj Andrew Latimer dumkoncerte













 






No hay comentarios:

Publicar un comentario