Kial ne iomete ĉinumi?
Saluton, Ĉinio!
Antaŭparolo
Dum tiuj pasintaj monatoj mi multe legis pri Ĉinio
kaj pri ties historio, geografio, kulturo, filozofio, kaj eĉ iom pri la
ĉina lingvo. Mi nun planas la verkadon de granda artikolo pri taoismo. Sed, unue, ni vidu iom pri la lingvo. Memkompreneble, la ĉina lingvo estas tro komplika por ke mi
povu ĝin bone lerni (aldone, tion mi ne celas!). Certe, la gramatiko de tiu ĉi lingvo estas pli
simpla ol tiu de la eŭropaj lingvoj konataj de mi. Tamen, la problemo de
la tonoj kaj la kompleksa skribsistemo ege malfaciligas la lernadon.
Tamen, mi pensas ke almenaŭ kelkaj detaloj pri ĝia skribsistemo povas
esti montritaj al scivolemaj esperantistoj. Kial ne lerni, entute, ĉirkaŭ dudek ideogramojn? Jen tiuj kiuj ŝajnis al mi la plej facilaj kaj belaj. Mi
aldonos la trans-skribadon de la elparoloj per pinjino (pīnyīn); kaj ankaŭ la
tradukojn en esperanto, la hispana kaj la angla. Tiel, tiu humila
artikoleto povos esti uzata de pliaj homoj.
Aldonendas, ke tiuj subaj literaj signoj (kaj miloj da aliaj) estas
komprenataj kaj uzataj ankaŭ en landoj kiel Japanio (kanĝi), Koreio (hanja) kaj eĉ Vjetnamio (ĉu-nom aŭ han-nom).
Verdire, nur en Japanio estas ili kutime uzataj, kvankam la uzado de tiuj literoj en vastaj zonoj de Azio estas notinda fakto kiu, iamaniere, unuigis aziajn etnojn.
Kompreneble, tiuj subaj ideogramoj estas elparolataj tute malsame en ĉiu lando aŭ regiono -ekzemple, laŭ la japana kaj korea lingvoj- sed ili estas komprenataj kiam legataj. Por pli bone kompreni tion, mi diru ke tio same okazas al la tutmondaj numeraloj (1, 2, 43, 85, ktp), kiuj estas komprenataj de ĉiuj homoj, kvankam en ĉiu lando kaj en ĉiu lingvo ili estas aparte prononcataj.
1.- Pinjino: bazaj sciigoj
Pinjino (pīnyīn: "literumado de voĉoj") estas la oficiale agnoskita sistemo de trans-skribado de la ĉinaj litersignoj al latinidaj literoj. La ĉina registaro tion deklaris en 1958; kaj la Internacia Organizo por Normigoj (angle: IOS) tion faris en 1979.
La Pinjino estas fakte la lasta etapo de longa procezo kiu komenciĝis antaŭ kelkaj jarcentoj, kiam kelkaj eŭropanoj deziris skribi la ĉinan per latinidaj literoj. Fine, la ĉina registaro komisiis tiun taskon al klerulo nomiĝinta Zhou Youguang, kiu finis la laboron.
Flankenmetante la nuancojn, ĝenerale (kaj proksimume) oni povas prononci la pinjinajn literojn
kiel esperantajn literojn. Tamen, oni nepre devas rimarkigi la jenajn
grandajn diferencojn:
. z = c
. x = ŝ
. h = ĥ
. j, zh = ĝ
. q = ĉ
Pri tiu ĉi lasta rimarko, direndas ke la vorto Ĉinio (uzata en preskaŭ
ĉiu monda lingvo) devenas el la nomo de la dinastío Qín (kiu historie laŭtempe situas
ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K. kaj kiu estis la unua imperia dinastio en la
historio de Ĉinio). Notu, ke tiu vorto Qín NE devas esti elparolata kiel
/kin/, sed kiel /ĉin/.
2.- Plej facilaj ideogramoj
人 /rén/ --- homo / hombre, persona / man, person
大 /dà/ --- granda / grande/ big
水 /shuǐ / --- akvo / agua / water
火 /huǒ/ --- fajro / fuego / fire
山 /shān/ --- monto / montaña / mountain
日 /rì/ --- suno, tago / sol, día / sun, day
月 /yuè/ --- luno, monato / luna, mes / moon, month
木 /mù/ --- arbo, ligno / árbol, madera / tree, wood
本 /běn/ --- radiko, deveno / raíz, origen / root, origin
花 /huā/ --- floro / flor / flower
女 /nü/ --- virino / mujer / woman
中 / zhōng / --- centro, meze de / centro / middle
国 /guó/ --- lando / país / land
王 /wáng/ --- reĝo / rey / king
学 /xué/ ---- studi, lerni / estudiar, aprender / to study, to learn
小 /xiǎo --- malgranda / pequeño / small
文 /wén/ --- parolo, literoj / palabra, letras / word, letters
天 /tiān/ --- ĉielo / cielo / sky, heaven
安 /ān/ --- paco / paz / peace
门 /mén/ --- pordo / puerta / door, gate
茶 /chá/ --- teo / té / tea
3.- Kelkaj kunmetaĵoj
山水 /shānshuǐ/ --- pejzaĝo / paisaje / landscape (esperantigite: ŝanŝuio)
山+水 (monto + akvo) estas la unua vort-kuno kiun mi montros al vi.
Per tiu ĉi vorto oni nomas tiu belegan pentro-stilon, kiu naskiĝis je
la 5-a jarcento, kaj kiu montras “montojn kaj riverojn” (=pejzaĝojn).
Jen ŝanŝuia pentraĵo de la fama pentristo Shěn Zhōu, kiu vivis dum la 15- jarcento
Kaj nun ni vidu kelkajn aliajn vortkunojn. La ĉina estas izola lingvo. Tiel,
oni povas krei novajn vortojn per la simpla kunmetado de du aŭ tri pli
simplaj radikoj. Pro tio, ke tiu lingvo ne uzas finaĵojn, la funkcio de ĉiu vorto estas montrata
de iu deviga ordo en la strukturo de la frazoj. Tiu ordo nepre estas la
jena: SVO. Cetere, adjektivoj situas antaŭ substantivoj. En kunmetaĵoj,
la lasta vorto estas tiu kiu donas la ĉefan-bazan signifon. Tiuj vortoj
kiuj aperas antaŭ la lasta donas la nuancojn kaj pliajn informojn.
Jen ekzemploj:
大人 /dà rén/ ---- granda homo / persona grande / big person
火山 /huǒ shān/ --- vulkano / volcán / volcano
日本 /rì běn/ --- Japanio / Japón / Japan
中国 /zhōng guó/ -- centra+lando= Ĉinio /central+país= China/ central+land= China
王国 /wángguó/ --- reĝlando / reino / kingdom
大学 /dàxué/ --- universitato (大 + 学)
中文 /zhōngwén/ --- ĉina lingvo / lengua china / chinese language
Kaj nun, ni vidu du specimenojn de tri-vortaj kunmetaĵoj:
天文学 /tiānwénxué/ --- astronomio
天安门 /tiān’ānmén/ --- pordo de la ĉiela paco / puerta de la paz celestial / Gate of heavenly peace
4.- Pri la tonoj, mi nur diros ke estas kvar malsamaj tonoj por ĉiu vokalo en la
ĉina oficiala (mandarena) lingvo. Foje, oni aldonas iun kvinan “neŭtran” tonon, kiu simple estas markata sendiakritaĵe. En aliaj dialektoj, troviĝas alia
nombro da tonoj (kutime, eĉ pli ol kvar!).
Jen la kvar tonoj (kune kun siaj respondaj supersignoj) prenante la
vokalon a kiel ekzemplon:
ā -- estu a elparolata je alta tono, tute ebene
á -- estu a elparolata pli malalte, kaj poste, iom altigu ĝin
ǎ -- temas pri eta irado: malsupren-supren
à -- provu prononci la vokalon malsuprenigante ĝian tonon
a -- “neŭtra tono”; prononcu ĝin sentone, tute malalte kaj nature
(Ankaŭ eblas montri la tonojn tiele: a1, a2, a3, a4)
Memkompreneble, tiu ĉi klarigado estas tute malsufiĉa. Sed estas tre facile trovi en interreto pli taŭgajn sonajn ekzemplojn.
4.- Apendicoj.
A) Kaj nun ni vidu kelkajn iom pli malfacilajn vortkunojn. Verdire, mi ĉiam
konsideras tiujn frazojn kiel la bazajn frazojn en ĉiu ajn lingvo:
saluton, mi amas vin, dankon. (Skribitaj de mi mem...)
你 /nǐ/ --- vi / tú / you
好 /hǎo/ --- bone / bien / good
/nǐ hǎo/ --- saluton / hola / hello
.- Resumo (kaj unu aldono):
B) Fine, ni vidu nun du filozofiaĵojn kaj ties ideogramojn kaj pinjinojn. Estas du vortoj ege ŝatataj de mi: tao kaj zen. Tiuj vortoj apartenas, respektive, al taoismo kaj al ĉina budhismo.
Tao (道, dào = vojo / camino / way): "nedifinebla principo, imanenta en la universo kaj ĝin movanta, karakterizata de la alterno de jino kaj jango". (PIV-a difino)
禅 /chán/ --- zeno / zen. La miksado de ĉinaj budhismo kaj taoismo rezultigis zenon, kies origina
sanskrita signifo estas "meditado". Kurioze, ĝia elparolo ege malsimilas en
la diversaj aziaj lingvoj. En nuntempa pinjina ĉina tiu elparolo estas
/chán/ kaj la ideogramo -komuna en la tuta orienta Azio- estas 禅 .
Gracias Juan. Es precioso
ResponderEliminar