monda lingvo

monda lingvo

viernes, 4 de marzo de 2022

 La mistera Esperanto-kofro

(Jaro 2550. Oficiala raporto por amaskomunikiloj)

Estimata loĝantaro de la Tero:

 Post intensa enketado, finfine la fakuloj komisiitaj pri la esploro de la mistera kofro kiu aperis antaŭ kelkaj monatoj sur la bordo de Pacifika insulo alvenis al la sekvantaj konkludoj:

1.- Temas pri kofro kie estis enmetitaj kelkaj strangaj objektoj: vortaroj pri stranga lingvo -nome Esperanto- malnova kajero, lupeo kaj bizara pendo-afiŝo pri verda krokodilo barita de ruĝaj strekoj.

2.- Tre eble estas supozeble ke meze de la 21-a jarcento, kiam la planedo alvenis al kriza punkto pro klimataj kaj militaj kataklismoj, grupo de kelkaj centoj da homoj decidis enŝipiĝi kaj vojaĝi en lontanan insularon ĉe la Oceano Pacifiko. Tie, ili fondis apartan komunumon.

3.- Supozeble, tiu insularo malaperis kelkajn jarcentojn poste. Pri la sorto de la tiea loĝantaro ne eblas klare konkludi.

4.- Jen ni montras al la ĝenerala publiko la enhavon de kelkaj paĝoj de la kajero, kie videblas mapoj de la insularo, kie supozeble loĝis tiu stranga komunumo. Notu la flavecan aspekton de la tiom malnovaj folioj, kaj ankaŭ la mezepokeskajn (ĉu uncialajn?)- literojn uzatajn de la skribintoj.
 
La listo de la strataj kaj lokaj nomoj estos montrata en apartaj subaj listoj. 
 

5.- Laste, sed tute ne balaste: la scivolemaj membroj de tiu ĉi komisiono decidis lerni -pere de la vortaroj trovitaj- tiun kuriozan lingvon. Kelkaj semajnoj sufiĉis por ĝin lego-kompreni kaj eĉ por uzi ĝin skribe. Jen kial tiu ĉi komunikaĵo estas ankaŭ tradukita al tiu lingvo, nome Esperanto, kiu ŝajne estis kreita fine de la 19-a jarcento.

Paceme salutas vin:

 La Arkeologia Sekcio de la Tutmonda Registaro

---------------------------------------------------------------------

1.- Bildo de la trovita kofro (kaj ties enaj objektoj)




2.- Ĝenerala mapo de la Esperanto-Insularo (ankaŭ nomata Nova Esperantujo)




3.- Mapaj simboloj (por pli facila komprenado de la mapoj)



 
4.- Apartaj mapetoj de la tri insuletoj. 

Noto: la stratoj estas image numerataj de maldekstre dekstren, kaj tuj poste, de supre malsupren, laŭ la sistemo kiu videblas sur la Insulo Zamenhof, iom sube. 




a) Insuleto de la E-a Civito

- Stratoj (de): 

1.- Carlo Minnaja
2.- Giorgio Silfer
3.- La Konstitucia Ĉarto
4.- Senatanaro
5.- Kortumanaro
5.- Literatura Foiro
6.- Heroldo de Esperanto
7.- La Sankta Pakto

- Avenuo de la Esperanta Civitano
- Monumento al Raŭmismo
- Placo de Ĉaŭdefono (La Chaux-des- Fonds)
- Parko de la Naturamikoj

b) Insuleto Reformemo

- Stratoj (de):

1.- La Ĉapelitaj Literoj
2.- Naismo Bezonatas
3.- Riismo Venkos
4.- Ankaŭ Iĉismo Venkos
5.- La x-Kodo (ikso kodo)
6.- Litero ĥ Ne Mojosas
7.- La Rekonvertitaj Idistoj

- Bulvardo de la Novaj Sufiksoj
- Monumento al Eternaj Reformemuloj
- Placo de Reformoj Volatas
- Parko de la Perfekta Lingvo

c) Insuleto S.A.T.

- Stratoj (de):

1.- Anarkiismo vivos
2.- Ne al Land-limoj
3.- Porĉiama Idealismo
4.- E-a Veganismo
5.- Sennaciulo
6.- Komunista Frakcio
7.- Liberecana Frakcio
8.- Liberpensula Frakcio
9.- Ekologiisma Frakcio
10.- Ĉielarka Frakcio
11.- Kontraŭfaŝismanaro
12.- Verdruĝulinoj

- Avenuo de la SAT Kongresoj
- Monumento al P.I.V.
- Placo Eŭgeno Lanti
- Parko Unuiĝu Tutmondaj Laboristoj!


5.- Mapo de la Insulo Zamenhof



- Stratoj (de):

1.- Lidja Zamenhof
2.- Felikso Zamenhof
3.- Unua Libro
4.- Dua Libro
5.- Fundamenta Krestomatio
6.- la Espero
7.- Antoni Grabowski
8.- Forgesita Akuzativo
9.- Gaston Waringhien
10.- La Katoj de Marjorie Boulton
11.- La Peruko de Kalocsay
12.- Dek Bovinoj
13.- Perfidaj Fi-idistoj Malaperu!
14.- Forgesinda Volapuko
15.- Ata-ita Diskuto
16.- La Vojo
17.- la Nepoj Vin Benos
18.- Arcaicam Esperantom
19.- Amindaj UEA kaj TEJO (Ĉu vere?)
20.- 15-a de Decembro
21.- Hector Hodler


- Avenuoj (de):

1.- Lazaro Ludoviko Zamenhof
2.- La Fina Venko

- Parkoj (de):

1.- Eĉ Guto Malgranda
2.- La Verda Stelo
3.- Flugiloj de Facila Vento

- Placoj (de):

1.- La Ronda Familio
2.- La Akademio de Esperanto
3.- Neniam Milito!

- Monumentoj (al):

1.- Eterna Komencanto
2.- UK-oj  Ne Okazintaj
3.- Nekonataj Samideanoj

--------------------------------------------

Aldono: direndas, ke la veraj profundaj sencoj de kelkaj tiuj strangaj strataj nomoj estas ankoraŭ nekonataj, kvankam plia -kaj plua- enketo por tion malkovri estas jam komisiita...



Kien, do, sen Esperanto?







 





No hay comentarios:

Publicar un comentario