monda lingvo

monda lingvo

sábado, 1 de mayo de 2021

Miaj amindaj eŭkaliptoj

Enkonduko

  Mi volus dediĉi tiun ĉi artikoleton al eŭkalipto, iu specio de arbo tre ŝatata de mi ekde mia infanaĝo. 

 Tra mia tuta vivo, mi ŝatadis promenadi apud tia arboj, ĝui iliajn ombrojn, admiri iliajn aspektojn kaj, ĉefe, flari iliajn foliojn. Temas pri daŭr-foliaj arboj, kiuj povas atingi 60 metrojn je alto-mezuro. 

  La originaj deven-lokoj de tiu ĉi arba genro estas Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, kvankam nuntempe eblas vidi ĝin preskaŭ ie ajn tra la mondo. Ĝi estas tre uzata por arbarigi vastajn spacojn en multaj landoj. Estas multaj kialoj por tiu ĝenerala mult-uzado:

- ĝi rapide kreskas;
- ĝia lignaĵo estas tre taŭga por diversaj industriaj celoj (ĉefe por la paper-industrio);
- ĝiaj folioj kaj ties oleaĵoj havas gravajn medicinajn bon-efikojn, precipe kontraŭ spiraj problemoj.

   Oni devas ankaŭ mencii ke estas iuj kontraŭaj opinioj al tiu tre-uzado, ĉar la plantado de multaj eŭkaliptoj kelkfoje damaĝas indiĝenajn arbarajn speciojn, okazigante iom gravan sekecon de la tereno. Ja temas pri tre fortika arba speco. Direndas ke estas pli ol 700 diversaj tipoj de eŭkalipto tra la mondo.

  La nomo de la arbo devenas de la greka vorto ευκάλυπτος, kiu signifas “bone kovrita”, pro tio ke ĝiaj semoj ŝajne aperas perfekte eniĝintaj en kapsuloj.

  Freŝtempe, apud mia laborejo estas grava eŭkaliptarejo, kune kun kelkaj disaj solaj specimenoj, iom loke apartaj. Tial, mi tre ofte ĝuas tiun mian deinfanan plezureton.




Poemeto

Dumjunaĝe, mi apud vi promenadis
allogis min viaj trunkoj grizkoloraj
Estis ja belaj tiuj vojoj kamparaj 
daŭre sub viaj longaj umbroj mi vagis

viajn foliajn odorojn mi flaradis
tiu ole-aromo estis ĉiela
nepriskribebla verda etoso bela
kaj eĉ, foje, ili min hejme kuracis 

nuntempe, multaj jaroj de tiam pasis
bonŝance, vi apud mi kutime restas
eŭkalipto mia, aminda vi estas
direndas hodiaŭ kiom vin mi amis!


   


No hay comentarios:

Publicar un comentario