monda lingvo

monda lingvo

miércoles, 19 de mayo de 2021

Araba alfabeto por esperantistoj (daŭrigo)


Kvina leciono

Literoj: ن ذ د ش س

a) La litero  س  sone egalvaloras la esperantan /s/. Ni vidu kiel uzi ĝin per kelkaj imagaj vortoj:

- /su:ba:/ = سوبا

- /li:msa:r/ = ليمسار

- /ki:ls/ = كيلس

b) La litero ش ekvivalentas la esperantan /ŝ/. La sola diferenco je aspekto rilate al la ĵus vidita س estas la tri supraj punktetoj. Fakte, ambaŭ literoj funkcias ortografe je la sama maniero. Ni vidu:

- /ŝu:q/ = شوق

- /ka:kŝu:/ = كاكشو

- /ba:lŝ/ = بالش
المناخ /a:lm(a)na:ĥ/ = la klimato (de tie devenas almanako; vidu sube)


c) La litero د havas la saman sonon kiel la esperantan /d/. Tiu malgranda litero ne allasas postajn kunligaĵojn. Ni vidu:

 -/du:h.a:/ = دوحا

- /i:dra:su:/ = يدراسو

- /qa:sd/ = قاسد


ĉ) La tre simila litero ذ havas sonon kiu ne ekzistas en esperanto nek en multaj aliaj lingvoj. Temas pri la sono kiu, laŭ fonetikaj signoj, estas reprezentata kiel ð. Do, temas pri "ia milda d", en kiu la lango tuŝetas la suprajn dentojn (je la posta flanko) kiam la aero eliras la buŝon. Ĝi aperas en la anglaj vortoj thethis. Mi reprezentos ĝin per /d./. El ortografia vidpunkto, ĝi funkcias same al sia ĝemela litero د . Ni vidu:

-/d.a:l/ = زال

-/bi:ŝd.u:la:/ = بيشذولا

- /ku:d./ = كوذ

d) La litero ن sonas kiel la esperanta /n/. Pliaj fonetikaj klarigadoj ne estas bezonataj.  Do, jen kiel ن devas esti uzata je skribado. (Vidu, ke ن kiam situanta komence aŭ meze de vorto, tre similas al aliaj literoj jam viditaj. La supra punkteto estos tre utila cele ĝia distingado).

- /nu:b/ = نوب

- /ki:nka:/ = كينكا

- /ĵu:ri:n/ = جورين

e) Antaŭ ol vidi kelkajn ekzercojn, mi devas klarigi ion. Nun, ke ni povas formi la vortojn “suno” kaj “luno” oni devas ion ekspliki. Jen kiel skribi suno kaj luno:

- شمس  /ŝ(a)ms/ = suno
 قمر  /q(a)mr/ = luno

Sunaj kaj lunaj literoj


  Mi nun aldonos la artikolon al ambaŭ vortoj, kaj jen “la suno kaj la luno”. Mi fonetike trans-skribos la entuton:

- الشمس والقمر /a:ŝŝ(a)ms ŭa a:lq(a)mr/

 Vidu, ke kiam mi aldonos la fonetikan trans-skribadon, la litero /l/ de la artikolo NE estu prononcata. Sialoke, aperos dufoje la sono de ش. Tio okazas antaŭ la konsonanto ش  kaj antaŭ multaj aliaj: ل س ن ر, ktp (pli-malpli ĉe la duono de la tuta alfabeto). Tiuj konsonantoj estas konataj kiel sunaj literoj
  
  En la kazo de “luno”, la litero /l/ estas devige elparolata. Same okazas kun multaj aliaj konsonantoj (و ج ك ف ) kiuj estas konataj kiel lunaj literoj. Mi ne faros la listojn de ambaŭ kazoj, ĉar tio neniel estas parto de la celo de tiuj bazaj lecionoj. Mi nur volas ke vi sciu ke tiu distingo ekzistas. (Cetere, vi povos tion serĉi surrete, en arablingvaj instruejoj).

-------------------------------------------------------------------------

Ekzercetoj

  En tiu ĉi fina parto de la leciono, ni denove vidos kelkajn verajn arabajn vortojn, kune kun ilia trans-skribado kaj ilia esperanta signifo. Prefere, mi elektis vortojn kiuj, pro diversaj kialoj, devenas el arabaj aŭ mezorientaj originoj kaj kiuj -nuntempe kaj preskaŭ tutmonde- similas al esperantaj kaj “okcidentaj” vortoj. Eble vi iom miros pri kiom vi jam povas legi:

الكحول  /a:lk(u)h.u:l/ = alkoholo

المناخ  /a:lm(a)na:ĥ/ = klimato (kaj, de tie, almanako)

سكر  /s(u)k(a)r/ = sukero

أمير  /a:mi:r/ = emiro, araba princo

بازار  /ba:za:r/ = bazaro

سوريا  /su:ri:a:/ = Sirio (lando)

إكسير  /i:ksi:r/ = eliksiro

- كيميا /ki:mi:a:/ = ĥemio, kemio

- مسجد  /m(a)sĵ(i)d/ = moskeo

المخزن  /a:lm(a)ĥz(a)n/ = magazeno

الجزيرة  /a:ĵ(a)zi:ra/ = la insulo. Ĝi signifas ankaŭ “duoninsulo”. 



  Fakte, الجزيرة estas vorto tre uzata por nomi multajn urbojn kaj lokojn ĉe la arabaj landoj. Ekzemple, ĝi estas la nomo de la plej fama arablingva televida kanalo, kies sidejo estas en la eta lando Kataro (kies geografia formo aspektas kiel “insuleto”).

 








No hay comentarios:

Publicar un comentario