monda lingvo

monda lingvo

viernes, 21 de mayo de 2021

 Araba alfabeto por esperantistoj (daŭrigo kaj fino)


Sepa leciono
 
Literoj: ظ ط ض ص

  Por fini nian studadon pri la araba alfabeto, jen la kvar literoj kies klarigado ankoraŭ mankas. Verdire, tiuj kvar konsonantoj estas eble la plej malofte uzataj. Ĉiuj ili estas konataj kiel la “emfazaj konsonantoj” de la lingvo, aro en kiu la jam vidita litero ق devas esti inkludata. 

   Tre kurtigite, mi diru ke “emfazaj” signifas ĉi tie, ke tiuj konsonantoj devas esti elparolataj uzante la plej malantaŭajn partojn de la buŝo. Do, estu uzataj posta palato, velo kaj apudgorĝo. Ĉiukaze, jen ili.

  Pro tio, ke ĉiuj tiuj emfazaj literoj havas siajn ĝemelajn ne-emfazajn sonojn kaj formojn (pli oftajn kaj jam viditajn) la transliterado kiun mi uzos por klarigi ties fonetikon kaj sonon estos tiel simpla kiel utiligi la majusklan latinan literon en ĉiu kazo: S, D, T, Z. (Tiuj ne-emfazaj literoj estis fonetike transliteritaj de mi jene: s, d, t, z). Ni vidu:

a) La litero ص reprezentas la emfazan formon de la esperanta /s/. Kompreneble, ne estas facile ekspliki kion tio signifas. Tute simple, pensu ke temas pri iu /s/ elparolata per loko de la palato kiu situas pli malantaŭe ol la kutima loko por tiu sono. Ĉe la aliaj venontaj literoj (kaj cele ne tro ripeti la samon) apliku tiun saman klarigadon. Jen vortoj kiuj enhavas ĝin:

- /S(a)ba:h./ = صباح  (mateno)

- /m(i)Sba:h./ = مصباح  (lampo)

/uah.a fi: a:ss(a)h.ra:/ واحة في الصحراء = oazo en dezerto


b) La litero ض reprezentas la emfazan formon de la esperanta /d/. Ĝi havas la samajn laŭpoziciajn variantojn kiel la antaŭe vidita  ص . Celante ne tro ripetiĝi, ĉi tie ni montros nur la finan formon. Jen:

- /a:r-ri:a:D/ = الرّياض (Riado, la ĉefurbo de Saud- Arabio)

c) La konsonanto ط  havas sonon kiun mi reprezentu per la signo T. Ambaŭ literoj, ط  kaj ظ , havas la saman formon en ĉiu ajn pozicio ĉe la vortoj kie ili aperas. Do, estos pli facile reteni tiun detalon. Jen tri-ekzempla kompleta listo por ط :

- /Ta:(i)ra/ = طائرة (aviadilo)

- /m(a)Ta:r/ = مطار (flughaveno)

- /f(a)q(a)T/ = فقط (nur, nure)

ĉ) Sendube tiu litero ظ estas la plej malofta el la tuta alfabeto. Aldone, ĝia elparolado estas sufiĉe malklara, dependante de ĉiu regiono kaj dialekto. Do, ne tro zorgu pri ĝi. Ni vidu nur unu specimenon:

- /Z(a)la:m/ = ظلام (mallumo, obskureco)

d) Kaj jen ni alvenis ĝis la fino de la alfabeta elmontrado. Mi volus ion aldoni. Eble vi rimarkis ke mi nenion diris pri la akcento, t.e. pri la afero de kiu silabo devas esti emfazata ĉe ĉiu vorto. Nu, tiu ĉi ne estas simpla afero, kaj ties klarigado nepre devus esti pritraktita dum tro da tempo kaj tro da spaco. Aldone tiu kurseto estas nur baza enkonduko al la legado kaj skribado. Do, la akcenta afero tute malgravas. Tamen, mia konsilo estas la jena: akcentu kutime je la antaŭlasta silabo (same kiel en esperanto). Kaj, ĉefe, rimarku ke la longaj vokaloj kutime bezonos pli grandan akcenton. 

e) Antaŭ ol vidi la ĉi-lecionajn ekzercojn, volus mi aldoni iom pri la problemo de nombro kaj genro ĉe la araba lingvo:

1.- Prinombre, la araba havas tri eblecojn: ununombra, dunombra kaj multnombra.(alivorte: singularo, dualo kaj pluralo). La nombro aplikendas al substantivoj kaj al adjektivoj. Kiel supozeble, entute la afero estas ege komplika. Direndas ke neregulaj pluraloj foje ŝanĝas eĉ la vortajn radikojn. Ni vidu nur kelkajn  ekzemplojn:

- عين = okulo

- عينان  = du okuloj (jen kazo de dualo, per la tipa aldonado, je nominativo, de la finaĵo ان) 

- عيون = okuloj

- رجل  /r(a)ĵ(u)l/ = viro 

- رجال  /r(i)ĵ(a)l/ = viroj

2.- Prigenre, la araba lingvo montras du genrojn: viran kaj inan (aŭ, se prefere, iĉan kaj inan). Certe, la artikolo ال ne ŝanĝiĝas pro genro (kiel ja okazas en lingvoj kiel la hispana aŭ la franca). Tamen, la genro de vortoj aplikendas al substantivoj kaj al adjektivoj. Kelkfoje, eĉ tio okazigas la ekuzadon de alian malsaman radikon. Ekzemple:

- ولد كبير  /ŭ(a)l(a)d k(a)bi:r/ = knabo granda

- بنت كبيرة  /b(i)nt k(a)bi:ra/ = knabino granda

Estu paco kun vi (vidu sube)

-------------------------------------------------------------------

Ekzercoj

Ni vidu nun kelkajn tre uzeblajn ĉiutagajn frazojn: 

- /a:ss(a)la:m 3l(a)i:k(u)m/  السلام عليكم = estu paco kun vi (saluton)

- /ŭa 3l(a)i:k(u)m a:ss(a)la:m/  وعليكم السلام = kaj estu paco kun vi (resaluton)

- /S(a)ba:h. a:l ĥ(a)i:r/ صباح اخير = bonan matenon

- /m(a)rh.(a)ba:n/  مرحباً = bonvenon / saluton

- /k(a)i:f(a) a:lh.a:l/  كيف الحال؟ = kiel vi fartas?

- /a:na: b(i)ĥ(a)i:r ŝ(u)kra:n/ أنا بخير، شكراً  = mi fartas bone, dankon

- /ma:(i)sm(u)k/  ما اسمك؟ = kiel vi nomiĝas?

- /i:smi: m(u)h.(a)mm(a)d/  اسمي محمّد 
= mi nomiĝas Mohamedo (aŭ vian nomon)

- /a:na: la: a:t(a)k(a)ll(a)m a:l 3r(a)bi:a/ : أنا لا أتكلّم العربية  
= mi ne parolas la araban

- /h(a)l a:nt(a) t(a)t(a)k(a)ll(a)m ali:sbi:ra:ntu:/ : هل أنتَ تتكلّم الإ سبرانتو؟  
= ĉu vi parolas esperanton?


- /n3m a:li:sbi:ra:ntu: l(u)gh(a) ĵ(a)mi:la/ : نعم. الإ سبرانتو لغة جميلة  
= jes. Esperanto estas bela lingvo 

- /a:na: (u)h.(i)b(u)k/ : أنا احبك  = mi amas vin

mi amas vin


- /a:ssla:m ŭa alh.(u)b(u)l(a)k(a)/ : السلام و الحبُ لك  
= pacon kaj amon al vi

- /a:ra:k(i)la:h.i:qa:n S(a)di:qi:/ : أر اك لا حقاً صديقي  
= ĝis poste, mia amiko


Literoj rekonitaj, celoj plenumitaj. Gratulon


















 

No hay comentarios:

Publicar un comentario