monda lingvo

monda lingvo

jueves, 13 de mayo de 2021

 Mäbu, muzika propono aparta


A) Enkonduko

   Antaŭ kelkaj semajnoj, dum aŭskultante iom da muziko per-rete, mi malkovris hispanan muzikan ensemblon pri kiu mi neniam antaŭe konis. Verdire, mi ne tro navigas la mondon de nuntempaj muzikaj kreitaĵoj. Tamen, tiu malkovro ege frapis min.

Jen Mäbu kiel triopo, ilia plej kutima prezento


   Mäbu estas la akronimo de María Blanco Uranga, virino naskiĝinta en Bilbao (nordhispania eŭskia urbo apudmara) kaj kutime loĝanta en Madrido. (Direndas -iom mokcele- ke la apero de la tremaa signo ä verŝajne ne rilatas al Volapuko, sed nur intencas ĝi iom atenton kapti de eblaj scivolemuloj pri modernaj muzikaĵoj. Mäbu estas pli okulfrapa ol simpla Mabu...)

  Por hispania muzikaj ŝatantoj, la familiaj nomoj Blanco Uranga eble ŝajnos konataj. Fakte, María estas unu el la filinoj de tre grava muzika duopo el Bilbaa deveno, nome Sergio kaj Estíbaliz, kiuj dum multaj jaroj sukcesis en la muzika hispania medio. Maria naskiĝis en 1988 kaj, de tre junaĝo, sentis la altiron de muziko. 
 

B) La unuaj jaroj

  La jaro 2008 estas fiksita kiel la dato de la naskiĝo de Mäbu. Tiujare, María komencis ludi sursceneje kune kun talenta Txarlie Solano (Bilbao,1968) kiu tre bone konas la muzikan mondon kaj kiu estas plurinstrumentisto (kontrabaso, gitaroj, piano kaj klavaroj). María kaj Txarlie havis profesian ekrilaton, sed tre baldaŭ naskiĝis personaj enamiĝo. Eĉ la paroj havas komunan infanon.

  Mäbu publikigis sian unuan unuopaĵon en la jaro 2010. Ĝi nomiĝas Hallo (germanlingvaĵo por "saluton") kaj ege altiris la atenton de kritikistoj kaj muzikemuloj. En 2011 aperis ilia unua albumo Buenos días, kiu inkluzivas pecojn kiel A solas ("sole"), Con mi voz ("Kun mia voĉo") kaj Buenos días ("Bonan tagon"). Kune kun María kaj Txarlie (elp. Ĉarli), aperas aliaj muzikistoj kiuj kunlaboradas kun la ensemblo ofte, sed ne konstante. Menciendas almenaŭ la frapinstrumentisto César Uña, kun kiu la rilato estas pli daŭra kaj fruktodona. La KD estis eldonita de la grava diska kompanio Warner, kiu vidis en Mäbu interesan proponon por iom aparta publiko.

Jen Mäbu kiel kvinopo dum la unua jaroj


  Sed, kiel difini la muzikan proponon de Mäbu? Verdire, ili celas alporti ion nekutiman, nekonatan, freŝe elklasitan muzikaĵon. Kvankam temas ja pri popa muziko, tamen la komponaĵoj, la instrumentado kaj la ludado sursceneje montras ĉiam ion “malsaman” al tio jam konatan de muzik-ŝatantoj. María kantas kaj ludas la gitaron kaj aliajn malgrandajn kordajn instrumentojn; Txarlie estas, kiel jam dirite, talenta plurinstrumentisto; la perkut-instrumentaro ludata de César tre grave ĉeestas en la sona atmosfero. Alia instrumentoj (violonoj, klavaroj) estas malpli kutimaj. Ĝenerale, ilia evoluo havas tendencon al pli elektra kaj kompleksa sinteno, kvankam tre ofte ili revenas al pli puraj plen-akustikaj ludadoj, kie nur aperas, krom voĉoj, unu aŭ du instrumentoj neelektraj (piano-gitaro). Do, dependante de la momentoj kaj la programeroj, ili ludas en multaj malsamaj prezentoj: duopo, triopo, kvaropo kaj kvinopo. La plej kutima estas la triopa prezentaĵo .  

C) La ĝisnuna kariero

 En februaro de 2013 aperis Detrás de las luces (“Malantaŭ la lumoj”), en kiu troviĝas pecoj kiuj aperos ankaŭ kiel unuopaĵoj, kiel De negro y amarillo (“Nigre kaj flave”) kaj Memoria (“Memoro”). Aliaj amikaj kunlaborantoj gastas, kiel kantistoj aŭ instrumentistoj, en la diska surbendigado. Kiel kutime, María komponas ĉiujn tekstojn kaj muzikojn.
 
Jen alloga reklama afiŝo por la prezentado de unu el ilia unuopaĵoj (Los amantes)


  Post longaj turneoj en Hispanio kaj en Meksikio, en 2015 la ensemblo kuniĝas por pretigi sian trian albumon, kiu nomiĝas Buenaventura (“Bonaŭguraĵo”). La disko prezentas iom pli grandan elektran atmosferon, kaj inkludas kantojn kiel Los amantes (“La geamantoj”) kaj Bola de cristal (“kristalbulo”).

 Okaze de la deka datreveno de la naskiĝo de Mäbu, ili publikigas vivan diskon, kiu inkluzivas versiojn el dek malnovaj pecoj; ĉiu el tiuj pecoj estas ludataj/kantataj kune kun kelkaj aliaj amikaj muzikistoj. La disko nomiĝas Décimo: directo en Estudio Uno (“Deka: vive ĉe Estudio Uno”) kaj estis surbendigita dum pluraj kunveno-seancoj en grava muzik-studio konata kiel Estudio Uno, kiu situas en apudmadrida vilaĝo. Laŭ mia persona plaĉo,  menciendas la kunlaboro de la patrino de María, Estíbaliz Uranga, en la kanto Buenos días; kaj ankaŭ la apero de hispanaj gekantistoj kiel Mikel Erentxun kaj RozalenLa produktoro de la KD estis la sendependa firmao Uno Música.

  Dum la jaro 2020 Mäbu eldonas du mezlong-daŭraj diskoj, nomiĝantaj Primavera (“Printempo”) kaj Otoño (“Aŭtuno”). Entute, tiuj du eldonitaĵoj inkludas 8 kantojn, el kiuj 6 estas novaj kreitaĵoj. La aliaj 2 kantoj estas versioj de famaj hispanlingvaj kantoj; menciindas Piel (“Haŭto”) tre konata en Hispanio pro tio ke temas pri malnova sukceso kantita de la duopo kiun konsistigis la gepatroj de María en 1974.

Jen, Otoño, la ĝisnuna plej freŝa publikigaĵo de Mäbu



   Oni raportas ke dum 2021 aperos nova albumo de Mäbu. Laŭ mia kono, ĝi ankoraŭ ne aperis. Oni atendu...

D) Du aldonaj menciendaĵoj

 Antaŭ ol fini tiun artikoleton, mi volus aldoni du karakterizojn de la muzika propono de Mäbu:

1.- María kaj Txarlie ege preferas ludi vive, sur la scenejo. Por ili, la surbendigado de diskoj estas iom necesa, sed “ne tiel plezurdona” kiel la ago ludi antaŭ ilia fanoj. Tamen, direndas ke multaj el iliaj koncertoj estas nur ĉeestitaj de tre malmultaj homoj, en tuta familia etoso.

2.- Mäbu ankaŭ pretigis kelkajn elstarajn videaĵojn, kiuj vere meritas esti vidataj kaj ĝuataj. Ekzemple, la filmeto por la kanto Memoria (“Memoraĵo”), verkita kaj publikigita en 2013, kie ĉefrolas Allende, la pliaĝa fratino de María.

   Dankon al Mäbu pro tiom da talentoplena muziko kaj arto. Havu sukceson! Gratulon!

Maldekstre, María; dekstre, ŝiaj gepatroj (Sergio kaj Estíbaliz)
 




No hay comentarios:

Publicar un comentario