Araba alfabeto por esperantistoj
الأبجدية لمتحدثي الإسبرانتو
Enkonduko kaj lecionoj 1, 2 kaj 3. Por postaj lecionoj vidu: https://pacamondo.blogspot.com/2021/05/araba-alfabeto-por-esperantistoj_18.html
Antaŭparolo
La baza celo de tiuj ĉi artikoloj estas iom ebligi al (scivolemaj) esperantistoj la identigadon kaj legadon de arablingvaj literoj kaj skribaĵoj.
Kiam mi estis pli juna kaj vizitis iun araban monumenton (mi loĝas en suda Hispanio), tre ofte estis videblaj epigrafaĵoj kaj surskribaĵoj pri kio mi nenion komprenis. Pere de tiuj subaj lecionoj mi esperas ke oni kapablos identigi multajn el la literoj, vortoj kaj propraj nomoj kiuj aperas en iu ajn historia aŭ nuntempa arab-lingvejoj.
Do, oni vidos nur malmultajn gramatikajn aferojn; kaj pri la elparolo de la lingvo, estos ĝi traktita nur en tio, kio vere estos utila al la legado. La vortoprovizo uzata estos ankaŭ iom malgranda. En tiu ĉi lasta sfero, unuavice oni montros ekzemplojn de vortoj kiuj signifas nenion.
Poste, oni montros ekzemplerojn pri “veraj vortoj”, kiuj estos elektitaj inter kutimaj, belaj kaj utilaj terminoj. Aldone, oni tre emfazos la legadon de propraj nomoj (tiuj de homoj, urboj kaj landoj) kaj ankaŭ la legadon de vortoj kiuj estas tre proksimaj al Esperanto kaj al jam konataj lingvoj de ĉiu ajn klerulo.
Entute, apenaŭ kelkaj horoj sufiĉos por lerni ĉion necesan al baza kaj simpla identigado, legado kaj skribado de facilaj arabaĵoj.
Antaŭ ol komenci direndas, ke la araba lingvo estas ja vastega universo, kiu konsistas el multaj dialektoj kaj variantoj. Inter multaj el tiuj variantoj estas eĉ reciproka nekomprenebleco. Tiel, mi sekvos la normojn kaj modelojn establitajn en la klasika mezepoka araba lingvo, kiu -feliĉe- tre similas al la “moderna araba internacia”. Do, vortoj kaj normoj apartenantaj al modernaj dialektoj tute ne estos vidataj nek analizataj.
Verdire, oni devas admoni kaj agnoski, ke la regado de apartaj ornamaj arabaj kaligrafiaĵoj estas ege malfacila tasko, eĉ por arablingvanoj. Sed, ĉiukaze, tiu ĉi artikolo ebligas la unuajn paŝojn en tiu fascina mondo, same kiel en la eklernado de la araba lingvo por tiuj kiuj, poste, decidos pli progresi tiucelen.
Estas ankaŭ dirende ke, kiel jam sciate, la araba alfabeto estis (aŭ estas) ankaŭ uzata por la skribado de multaj aliaj mezorientaj lingvoj (turka, persa, urduo, ktp). Kiam tio okazas, oni ofte almetas etajn modifaĵojn en la literojn, celante adapti la araban alfabeton al la fonetikaj nuancoj de ĉiu specifa lingvo. Pri tio ĉi, oni ankaŭ vidos nenion.
Al scivolemaj esperantistoj, mi diras: dankon; lernu kaj ĝuu!
------------------------------------------------------------------------------
1.- Unua leciono
Bazaj nocioj. Literoj: ب و ي ا (/a:/ /i:/ /u:/ /b/)
a) Kiel en aliaj semidaj lingvoj, la araba lingvo estas skribita de dekstre maldekstren. Male, la nombroj, datoj, ktp, estas skribitaj kiel en okcidentaj lingvoj. Tiel, ene de araba teksto, la nombro 1975 aŭ ١٩٧٥ (ambaŭ manieroj taŭgas) aperos legenda de maldekstre dekstren.
b) Je la facila flanko de la lingvo, ne ekzistas la duobla sistemo majusklaj kaj minusklaj literoj. Estas, do, unu sola sistemo.
c) Je la malfacila flanko de la lingvo, multaj literoj (pli ol la duono) modifas ilian formojn, dependante de ĉu ili aperas izole, komence, meze aŭ fine de vorto. Tiuj malfacilaĵoj ne devas esti lernataj parkere, permemore, sed laŭ la praktika uzado per ekzercoj. Kaj tion ni faros.
d) En la araba ekzistas nur 3 vokaloj, kiuj pli-malpli sonas kiel la esperantaj; a, i, u. Tiuj 3 vokaloj povas estis “longaj” aŭ “mallongaj”. Se ili estas longaj, oni skribas ilin per siajn proprajn literojn (a:= ا / i:= ي / u:= و). Sed, se ili estas mallongaj, principe, oni NE skribas ilin. Tamen, por didaktikaj celoj kaj en kelkaj tutnecesaj kazoj, oni markas tiajn mallongajn vokalojn per streketoj almetitaj super aŭ sub la literoj de kuj ili dependas.
e) Por praktiki la nociojn ĵus viditajn supre, ni lernu la konsonanton ب . Tiu litero ب egalvaloras la esperantan /b/. (La elparolojn mi ofte montros per literoj aŭ signoj skribitaj inter vertikalaj strekoj).
Noto: pro tio, ke en la araba ne ekzistas litero por la sono /p/, tiu sama litero por /b/ esta uzata por la trans-skribado de fremdlingvaj vortoj kiuj enhavas la sonon /p/.
Nun ni vidos kiel skribi en la araba: /ba/, /bi/, /bu/ (kun mallongaj vokaloj); kaj /ba:/, /bi:/, /bu:/ (kun longaj vokaloj). Oni ankaŭ vidos kiamaniere la litero ب ŝanĝiĝas, dependante ĉu ĝi situas komence, meze aŭ fine.
(Averto: la mallongaj vokaloj estos nur montrataj en la ĉi-subaj unuaj ekzemploj; kaj, dum la restanta kurso, nur kiam necese)
- ba= بَ - bi= بِ - bu= بُ
- ba:= با - bi:= بي - bu:= بو
- a:b = اب - i:b = يب - u:b= وب
- a:ba:= ابا - i:bi:= يبي - u:bu:= وبو
- ba:b= باب - bi:b= بيب - bu:b= بوب
- ba:ba:= بابا - bi:ba:= بيبا - bu:ba:= بوبا
- ba:bi: = بابي - bi:bi:= بيبي - bu:bi:= بوبي
- ba:bu:= بابو - bi:bu:= بيبو - bu:bu:= بوبو
- ba:ba:b= باباب - ktp: (faru vi mem)
Kvankam, kiel jam dirite, ĉe la unuaj paŝoj de nia lernado la vortoj uzataj kutime signifos nenion, tamen, direndas ke, hazarde:
- باب /ba:b/= pordo
- بابي /ba:bi:/= mia pordo
(Noto: “bab” aperas en la vorto “Bab/ilonio”, kiu verŝajne signifas “Pordo de Dio” en semidaj antikvaj lingvoj)
- اب /a:b/= patro
- ابي /a:bi:/ = mia patro
(Noto: “ab” aperas en la vortoj “ab/ato kiaj "ab/atejo", kiuj devenas el semidaj radikoj por “patro”. Ja la abato estas la “patro” de la monaĥejo)
Do, vi jam povas dedukti tion, ke iu fina ي signifas, kutime, la signo por montri la posesivon ĉe la unua singulara persono.
Jen kiel aldoni la mallongajn vokalojn (per streketoj) super la literoj د /d/ kaj ب /b/
---------------------------------------------------------------
2.- Dua leciono
Literoj: لا ل ه (/h/ /l/ /l+a:/)
a) La araba litero ه sonas kiel la esperanta /h/. Tiu ĉi litero estas iom malfacila, ĉar temas pri unu el tiuj arabaj literoj kiuj havas kvar malsamajn formojn, dependante de ĝia pozicio. Ni iom praktiku uzante kiel helpon tion, kio estas jam konata de ni. Oni vidu kelkajn sensignifajn simplajn vortojn:
- هي /hi:/
- يهبا /i:hba:/
- بيه /bi:h/
- هل /h(a)l/. Tiu vorto هل havas la saman utiligon kiel la esperantan vorton “ĉu...?”. Do, هل estas uzata je la komenco de demandaj frazoj.
b) La esperanta difina artikolo “la” egalvaloras al la araba ال /al/.
Tamen, pro la specifaj reguloj de la araba skribsistemo, la litero ل ŝanĝos sian formon kiam ĝi aperos meze aŭ fine de iu vorto. Ni vidu:
- a:l = ال
- a:l a:b = الاب (“la patro”)
- a:l ba:b = الباب (“la pordo”)
- a:l a:bu:a:b = الأبواب (“la pordoj”. Ni vidos ke la pluraloj estas tre malregulaj)
c) Jen supre ni ĵus skribis tiun signon: لا. Ĝi estas elparolata /la:/ kaj estas la deviga formo por kiam ajn aperas ا ل (l + a:)
- Do, ا + ل ĉiam egalas al لا /la:/.
- Parenteze, لا -kiel aparta vorto- signifas “ne” en esperanto.
Pli-malpli: "Ne povo, ne potenco, Dio; trezoro de la trezoroj de paradizo"
Krom la fakto ke multaj literoj ŝanĝiĝas laŭ ilia pozicio en la vorto aŭ en la frazo, eble vi ankaŭ jam rimarkis tion, ke kelkaj literoj ne “allasas” aŭ ne “permesas” ke oni lige aldonu iun ajn literon post ili. Tiam, la sekvanta litero ekas kiel “dekomenca” litero.
d) Kaj nun, ni jam scias sufiĉe da literoj por rekoni kelkajn pliajn “realajn vortoj”. Al la jam viditaj “patro” kaj “pordo”, oni aldonu tiujn kvar: paĉjo, Libio, Alaho kaj lando. Ha, jes, kaj ankaŭ oni jam konas kaj. Jen ni vidu:
- بابا /ba:ba:/
- ليبيا /li:bi:a:/
- الله /a:llah/ (Mi diru ke la supersigno ّ signifas ke la litero super kiu ĝi aperas, devas esti duobligita. Do: لل = لّ )
- بلد /b(a)l(a)d/ (La mallongaj “a” kutime ne aperas skribe, kvankam ili estas prononcataj. Inkludante la mallongajn vokalojn, la vorto aperus tiel: بَلَد).
- و /ŭa/ (jes, tiu litero و havas du eblojn: “u” kaj “ŭ”. Kaj kiam sole, ĝi signifas “kaj”).
e) Kaj, fine, jen unu frazeto:
هل ليبيا بلد؟
/h(a)l li:bi:a: b(a)l(a)d/?
Ĉu Libio (estas) lando?
(Noto: la verbo “esti” ne estas kutime uzata je as-tempoj)
---------------------------------------------------------------------
3.- Tria leciono
Literoj: م خ ج ح (/h./ /ĵ/ /ĥ/ /m/). Supersigno: ء
a) La supersigno ء (kiu nomiĝas hamza) estas diakritaĵo kiu signifas ke oni devas ekhalti aŭ ekpauzi tuj antaŭ ol prononci la sekvantan literon. Tiu detalo estas neperceptebla por ali-lingvanoj kaj, fakte, foje eĉ en multaj arabaj dialektoj. Kutime ء aperas super aŭ sub la vokalo /a:/, kvankam ĝi eblas esti vidata apud aliaj vokaloj: أ إ ؤ ئ. Ne tro zorgu pri tio.
Cetere, أ aŭ إ foje egalvaloras al /i:/. Tion ni vidos, en ekzerca formo, en venontaj lecionoj.
b) La litero ح havas sonon kiu situas meze de la esperantaj /h/ kaj /ĥ/. Ni trans-skribos ĝin kiel /h./ (notu la punkton, kiu situas sube, dekstre).
Tiu sono ne ekzistas en aliaj konataj lingvoj, kaj ĝi estas difinebla jene: “kiel forta /h/, ne tiom forta kiel /ĥ/, kiel se la aspiracio de la aero naskiĝus en la faringo”.
La formo de tiu litero en la formoj komenca kaj meza estas tre similaj inter si. Ni vidu kiel skribi la sensignifaĵojn /h.a:/ kaj /a:h.a:/:
- /h.a:/ = حا
- /a:h.a:/= احا
La formoj fina kaj izola estas ankaŭ tre similaj inter si:
- /ba:h./ = باح
- /h./ (izola) = ح
c) La litero ج havas la saman sonon kiel la esperantan /ĵ/. La diversaj formoj de ج estas tute similaj al tiuj jam viditaj por ح (vidu, ke la sola diferenco situas en la punkto, kiun ح ne havas). Jen kelkaj similaj sensignifaj vortoj por ekzercado:
- /ĵa:/ = جا
- /a:ĵa:/ = اجا
- /ba:ĵ/ = باج
- /ĵ/ (izola) = ج
d) La litero خ havas la saman sonon kiel la esperantan /ĥ/. Denove, la diversaj formoj de خ estas tre similaj al tiuj jam viditaj por ح kaj ج (notu, ke ĉi-foje, la punkto aperas super la litero). Jen kelkaj similaj sensignifaj vortoj por ekzercado:
- /ĥa:/ = خا
- /a:ĥa:/ = اخا
- /ba:ĥ/ = باخ
- /ĥ/ (izola) = خ
e) La litero م havas la sonon de la esperanta /m/. Tiu ĉi litero م montras iom saman disvolviĝon rilate al la diversaj pozicioj, kompare al la tri literoj jam ĵus viditaj supre. Ĉar la komenca kaj meza formoj tre similas inter si; kaj, same, la fina kaj izola pozicioj ankaŭ tre similas inter si. Pli bone, ni montros tion per la tipaj ekzemploj uzataj antaŭe. Mi pensas ke taŭgaj ekzemploj multe pli klarigas ol longaj eksplikadoj. Do, jen:
- /ma:/ = ما
- /a:ma:/ = اما
- /ba:m/ = بام
- /li:mi:m/ = ليميم
- /m/ (izola) = م
الحمّام /a:l h(a)mma:m/
- حمّام /h.(a)mma:m/ = bano
- الحمّام /a:l h.(a)mma:m/ = la bano
- الحَمّام /a:l h.amma:m/ = la bano
Kaj atentu, ĉar estas tre simila vorto حمام /h.(a)ma:m/, kiu signifas “kolombo”. La diferenco inter ambaŭ estas tre eta: la supersigno ّ (kiu utilas al la duobligo de la suba litero) kaj kiu ĉi tie ne aperas super la meza م. Do:
- الحمام /a:l h.(a)ma:m/ = la kolombo
Interesa kaj instiga! Dankon
ResponderEliminarDankon al vi pro via komento!
ResponderEliminar