monda lingvo

monda lingvo

martes, 18 de mayo de 2021

Araba alfabeto por esperantistoj (daŭrigo)

Kvara leciono  

Literoj: ف ز ر ق ك  

Supersigno/duonlitero: ة /ta marbuta/


a) Mi komencu per la “duonlitero” konata kiel ta marbuta, kiu estas reprezentata per la eta signo ة .

  Tiu signo estas uzata nur je la fino de vortoj, kaj ĝia ĉefa utiligo estas formi la inajn formojn de multaj vortoj. Ĝi devas esti legata kiel simpla /a/, sed, se alia vorto sekvas ĝin kaj tiu nova vorto komenciĝas pero vokalo, tiam ة estu prononcata kiel /at/. Ne tro zorgu pri ة ; pli bone, vidu kiel facile estas uzi ĝin. Fine de la leciono oni montros kelkajn gravajn realajn vortojn en kiuj ة estas uzata -vortofine- por indiki la inan formon.

b) La litero ك (izola formo) sonas tute kiel /k/. Jen kelkaj ekzemploj por montri kiamaniere ĝi varias laŭ ties pozicio:

- /ku:lki:m/ = كولكيم

- /ma:lku:/ = مالكو

- /ba:bi:k/ = بابيك



c) La litero ق (izola formo) havas iom similan sonon al ك  sed ĝi devas esti elparolata per la plej posta parto de la palato, pli precize, per la gorĝo. Ni reprezentos ĝin per /q/ kiu, kvankam ne estas esperanta litero, estas la kutima konsonanto uzata en ĉiuj latin-alfabetaj lingvoj por indiki la araban ق. Jen ekzemploj:

- /qu:lb/ = قولب

- /i:qba:ĥ/ = يقباخ

- /bi:lq/ = بيلق
Vi mia koro (vidu sube)أنت قلب

ĉ) La litero kies izola formo estas ر egalvaloras la esperantan /r/. Jen kelkaj sensignifaj vortoj por lerni kiel ر funkcias. Notu ke ر estas unu el tiuj literoj kiuj ne allasas “postajn kunligaĵojn”:

- /ra:m/ = رام

- /i:rbu:q/ = يربوق

- /la:mi:r/ = لامير

d) la litero ز  havas tre similan aspekton kiel la antaŭe vidita ز . La sola diferenco estas la supra punkteto. Tamen, ز sonas tute malsame, ĉar ĝi egalvaloras la esperantan /z/. Ni vidu kiel uzi ĝin. Ankaŭ ز ne permesas malantaŭajn kunligaĵojn:

- /zu: lb/ = زولب

- /bi:zma:k/ = بيزماك

- /h.u:ri:z/ = حوريز

e) Kaj por fini la ĉi-lecionan liston pri novaj literoj, ni vidu la literon ف, kiu estas la araba /f/. Verdire, ف iom similas al la supra jam vidita ق ,kvankam ف estas pli “plata” kaj pli “mallonga”; kaj, aldone, ف portas nur unu super-punkteton. Do, ni lernu kiel distingi ilin. Jen kelkaj ekzercaj por-legaj ekzemploj: 
 
- /fa:l/ = فال

- /bri:fuk/ = بريفوق

- /ĵu:mqi:f/ = جومقيف

-------------------------------------------------------------
  
Ekzercaĵoj

  Kvankam ĉiuj por-legaj ekzemploj de la hodiaŭa leciono estas fikciaj vortaĵoj, ni tuj vidu kelkajn “realajn” vortojn kiujn vi jam povas legi aŭ skribi. Rimarku ke: foje aperos la vorton kun artikolo, foje ne; Kelkfoje estos uzata la finaĵon  ي por indiki la posesivon de la unua persono singulara (= mia). Oni ankaŭ montros kelkajn inajn formojn. Kaj ni finos per belega titolo de fama libro. Vidu, legu, lernu kaj... ĝuu!

- القاهرة /a:lqa:h(i)ra/ = (la) Kairo (ĉefurbo de Egiptio)



ملك  /m(a)l(a)k/ = reĝo

الملك  /a:lm(a)l(a)k/ = la reĝo

- ملكة  /m(a)l(a)ka/ = reĝino

الملكة  /a:lm(a)l(a)ka/ = la reĝino

المملكة  /a:lm(a)ml(a)ka/ = la reĝlando, la reĝ-regno

قلب  /q(a)lb/ = koro
قلبي  /q(a)lbi:/ = mia koro (vidu supran bildon)

- كلب  /k(a)lb/ = hundo
كلبي  /k(a)lbi:/ = mia hundo
كلبة  /k(a)lba/ = hundino


ليلة  /l(a)i:la/ = nokto
الليل  /a:l-l(a)i:l/= la nokto
ألف  /a:lf/ = mil

ألف ليلة و ليلة  /a:lf l(a)i:la ŭa l(a)i:la/ = mil kaj unu noktoj

ألف ليلة و ليلة






No hay comentarios:

Publicar un comentario