monda lingvo

monda lingvo

viernes, 21 de enero de 2022

  Mi ŝatas desegni



jino-jango, ĥaoso kaj kosmo (skizo)




tristeco kaj gajo

 

Jen mi submetas kelkajn desegnaĵojn faritajn de mi dum tiuj pasintaj monatoj. Ja estas ili simplaj, naivaj ... sed mi tre amuziĝas kiam mi sidas, desegnas kaj koloras.

Mi salutas vin ĉiujn
 
1.- Faritaj en Malago (Hispanio) je la fino de 2.021, cele ilustri kelkajn esperantajn verkojn miajn.



 Karbo-krajona portreto pri la hispana verkisto G.A. Bécquer (1836-1870)


Mia vizio pri Vojaĝo al la Centro de la Tero

Mi verkas, do mi ekzistas...

Por la novelo "La Gnomo" de G.A. Bécquer

D-ro. L.L. Zamenhof


Jen mia revo: pluvo, kamparo, muziko, E-o


Vintre

"Flagoj" pri: akvo, amik(ec)o, arbaro, kosmo, justo-egaleco





Restu poezi’ (la ceteraĵoj eble disfalos)




Restu poezi' (dua versio)




Unu el la esperantaj historietoj verkitaj de mi 




2.- Desegnoj faritaj de mi dum ferioj en gepatra vilaĝo, je januaro de 2.022


Siestumante

Ĉe la fontano

Vinberoj, grapoloj, vinberujoj

Jen mi mem, verkante (verdire, mi estas pli malalta...)

La knabino de la gitaro

Skizo por "Papilioj"

Papilioj

Muta naturo (propra-stile) resumo pri la lastaj ses desegnoj




3.- Postaj (kaj eble nuntempaj) desegnoj

Knabina memfoto



Eknoktiĝas jam por ĉiuj

Kaj la mateno alvenis...

Rigardante la pasantan tempon

Somero kaj fruktoj

Somero kaj fruktoj (alia prezentado)



Adoniso kaj Afrodito dormanta



Ĉu ni iru akven?


La Muzo de l' Poezio


 jino-jango, ĥaoso kaj kosmo



Diru al mi: "venu" 



Kaj jen oni alvenis ĝis la fino. Dankon

Por vidi postajn desegnaĵojn (kvankam nur kun hispanlingvaj titoloj), vidu: https://sicmihiplacet.blogspot.com/2022/02/sigo-dibujando.html 

Ne perturbu, bonvole...









 





























viernes, 31 de diciembre de 2021

H.E.N (Ho, Esperantujo Nia!)


  Antaŭ kelkaj tagoj mi ekpensis esperantan komikson, kie rolas tri personoj kreitaj de mi: Ŝo, Ĉo kaj Ĝo (respektive: filino, patro kaj onklo). En tiu ĉi artikolo mi enmetos, iom post iom, la malmultajn bildstriojn kiujn mi esperas verkadi pri tiu afero. Ĉiukaze, unue estos ili publikigitaj en interreto, ĉefe en Fejsbuko.  




 










 










Kaj jen la fino de tiu ĉi kolekteto. Mi pensas ke duon-dekduo da historietoj (verkitaj dum kvar sinsekvaj feriaj tagoj) sufiĉas al mia celo iom bildstriumi. 

Dankon al ĉiuj pro via legado. Umu kaj amu...!
 

 


 






martes, 28 de diciembre de 2021

 Klasifiko de nombroj


Estas ja multaj manieroj klasifiki la tutan spektron de nombroj kiuj ekzistas, ĉu en la reala mondo, ĉu en imagaj kampoj. Hodiaŭ mi decidis preni skribilojn kaj -tute permane- konstrui mian propran skemon, uzante esperantajn vortojn. Mi ja agnoskas ke ne temas pri la nura ebleco, tamen mi pensas ke ĝi estas konforma al la ĝeneralaj lernolibroj. 

La skemo estas ja simpla, sed ĝi inkluzivas kelkajn aldonaĵojn uzitajn kiel ekzemplojn por iom klarigi kia estas ĉiu speco de nombroj. Cetere, la literoj uzataj kiel simboloj por kelkaj el tiuj grupoj  (C, R, Q, Z, N) estas ofte montritaj en matematikaj libroj per la jenaj simboloj: ℂ, ℝ, ℚ, ℤ, ℕ.

Aldone, sube de la grafikaĵo mi iom komentos pri kelkaj tre “famaj” nombroj, uzataj ne nur en la matematikaj  terenoj, sed ankaŭ en la ĉiutaga vivo de multaj civilizacioj: π, e, i, φ...

 

 

Tajpita skemo: 

-ℂ Kompleksaj : N, Z, Q, R, "i"


-ℝ reelaj -ℚ racionalaj -ℤ entjeraj -ℕ naturaj: 1; primaj (3,5,7...); kunmetitaj (6,8,9,12...)
                      1/4, 1/3...                    - 0 (nulo)
                                                        - negativaj entjeroj: −1, −2, −3...
                                                         

                                       - frakciaj - ekzaktaj: 3/5= 0’6     
                                                      - periodaj - puraj: 10/3= 3’333
                                                                      - miksaj: 1/60= 0’01666
                                    
               
               - neracionalaj (π, e, √2...)                                  


                         
 - imaginaraj (surbaze de i = √−1)     

------------------------------------------------------------------------------------

Jen kelkaj tre specialaj nombroj (foje, "trascendaj" nombroj...)

 · π = 3’141592653... Temas pri la neracionala nombro kiu okazas per la divido de la perimetron de cirklo per la grando de ties diametro. Kiel sciate de ĉiuj, tiu nombro π estas tre uzata en ĉiuj ajn kampo rilataj al anguloj kaj cirkloj, nome trigonometrio.

· e = 2’71828... Temas pri la bazo de la t.n. naturaj logaritmoj. Ĝi estas ankaŭ konata kiel la nombro de Euler aŭ la konstanto de Napier. Ambaŭ tiuj kromaj nomoj devenas el gravaj historiaj matematikistoj, respektive el Svisio kaj Skotlando.  

La origino de la nombro e kaj ties ĉiutaga utiligo (en matematiko, sed ankaŭ en jura medicino, kino-filmoj, ktp) estas tro ampleksa por tia simpla artikolo kiel tiu ĉi.  

 · i = ? . Jes ja, tio ne multe eksplikas... Tamen, la “imaga” nombro “i” devenas el la sekvanta formulo: i = √ −1. La fina kaj definitiva propono de tiu nombro verŝajne apartenas ankaŭ al Leonardo Euler, matematikisto iam menciita supre. 

 Se oni obligas iu ajn nombron per si mem, neniam aperos negativa rezulto, eĉ se temas pri negativa nombro (ĉar, ni vidu: i · i = −1 ; i² = −1 ; i = √−1). Do, ni troviĝas antaŭ neeblaĵo.

La nombro i estas uzata en la kampo de imaginaraj operacioj, kaj ĝi estas parto de iu ajn imaginara nombro. 

· φ = 1’618... Tiu nombro φ (fi) devenas el la jena formulo: φ= 1+√5 /2. (Fakte, temas pri la solvo de simpla duagrada ekvacio: x² = x + 1). La rezulto de tiu operacio (1’618...) estas deĉiame filozofie taksata kaj aprezata per diversaj adjektivoj: la ora proporcio, la ora nombro, la Dia nombro, ktp. La nomo φ devenas el la unua grafemo de la nomo de Fidias (famega greka skulptisto de la 5-a jc a.K)

La nombro φ reprezentas iun proporcion tre ofta en la naturo kaj en la diversaj plastikaj artoj. Kiel ekzemplo, ni diru ke ĉiu paperfolio je grando DIN, aŭ iu ajn moderna karto (banka, identiga, ktp) konformas al tiu proporcio. 


mane farita... estu indulgaj...







lunes, 27 de diciembre de 2021

 Bazaj matematikaĵoj 

Noto: tiu ĉi artikolo estas intence daŭre -kaj iom post iom- kompletigota. Do, ĝia publikigo ne signifas ke ĝi estas jam plenumita nek finita. Aldonaĵoj povas alveni iam ajn.

La precipa celo de tiu ĉi humila artikolo estas la kolekto kaj eventuala klarigo de la plej bazaj konceptoj kaj terminoj uzataj ĉe matematikaj aferoj. Mi avertas ke mi mem estas prie amatora lernanto, do la nivelo estos unucele taŭga por tiuj homoj kiuj volus iom eklerni pri tiaj stud-objektoj. 




Unue, direndas ke: 

- oni komencos per la plej bazaj konceptoj, ekde la plej simplaj ekvacioj;
- la enhavo estos iom post iom pli grandigita;
- oni antaŭeniros laŭgrade kaj, kiel eble, laŭfake (algebro, trigonometrio, aroj, ktp)
- ankaŭ kelkaj problemoj estos solvitaj;
- komplikaĵoj -kaj malfacilaĵoj por spertuloj- NE estos traktataj;
- kuriozaĵoj ne mankos.
- Pro motivoj de pli facila kaj pli klara skribado, frakcioj estos kutime montritaj per vertikalaj strekoj (2 / 6), kaj obligoj per mezaj punktoj (5 · 4);
- la desegnoj estas miaj; 
- kelkaj manfaritaj bildoj, fakte, montros operaciojn.

Dankon pro via atento.



Jen aliaj tradicia nombraj skribsistemoj

Sufiĉas iom vidi la bildon...
 


Jen kuriozaĵo: la nombro 587 per diversaj skribsistemoj


Pri la duuma / binara mezursistemo

El ĉiuj tiuj antikvaj kaj foraj skribsistemoj montrataj en la supra bildo, ni nur iom klarigu tiun de la binara (aŭ duuma, dubaza) sistemo. Kiel oni atingas tiun rezulton? Ni vidu. Dekuma nombrosistemo estas tiu, kie la pli granda unuo estas duoblo el la plej malgranda. Jen la paŝoj por 587:  

587: 2 = 293   restas 1
293: 2 = 146   restas 1
146: 2 = 73     restas 0
73 : 2 = 36      restas 1
36 : 2 = 18      restas 0
18 : 2 = 9        restas 0
9 : 2 = 4          restas 1
4 : 2 = 2          restas 0
2 : 2 = 1          restas 0
1                     restas 1
    
Nun, oni kunigu la nombrojn kiuj aperas dekstre, startante de la suba nombro supren: 1001001011(2)




Aritmetiko kaj algebro


Jen kelkaj bazaj terminoj: koeficiento, variablo, eksponento...


Aritmetiko estas la branĉo de matematiko kie oni studas entjerajn nombrojn kaj operaciojn sur ili. Tiel, la ĝenerale konataj bazaj operacioj (kiel adicio, subtraho, obligo kaj divido) estas aritmetikaj operacioj. Ekzemple: 24+18 = 42

Algebro estas la branĉo de matematiko kie oni studas kvantojn, grupojn, nekonatojn, ktp, uzante ciferojn, literojn, ekvaciojn, ktp. Do, aritmetikaj reguloj estas kutime uzataj en algebraj problemoj, kiel necesa parto de tiu ĉi lasta branĉo. Ekzemple: a + b = 42 estas algebra operacio.

Ekvacio estas matematika egalaĵo, kiu ofte enhavas nekonatajn kvantojn kiuj devas esti eltrovitaj. Ekzemple: 2x + 5 = 8.

Supozite, ke oni jam scias la bazajn artimetikajn operaciojn, oni senpere eniros en la algebrajn ekvaciojn, komencante per la plej bazaj, tiuj de unua grado.


Ekvacioj de unua grado

 Tiuj ekvacioj kie la plej alta eksponento estas 1, estas nomataj ekvacioj de unua grado. Se la plej alta eksponento estus 2 tiam, oni troviĝos antaŭ duagrada ekvacioj. Kaj tiel plu. Do: 

4 + x = 8 (unua grado)
3 + 2x² = 11 (dua grado)
2x³ - 10 = 6 (tria grado)


Ekvacioj kutime prezentiĝas sub formo de egalaĵo, kie aperas “nekonato” kies
grandon oni devas serĉi kaj solvi. Ĉe ambaŭ partoj de la egalaĵo troviĝas kutime nombroj, literoj kaj matematikaj signoj. Se iu elemento estas transmetita al la alia parto de la egalaĵo, oni nepre devas ŝanĝi ĝian karakteron: se pozitiva tie → estu ĝi negativa transe; se obliga (multiplika) tie → estu ĝi divida (oniga) transe.

Nekonatoj estas kutime skribitaj per la jenaj literoj kaj laŭ tiu ĉi ordo -kiam pli ol unu nekonato estos bezonata: x, y, z. 

Memoru ke la literoj x kaj y ne ekzistas en normala  esperanto, sed estas ili uzataj por -kaj pro- diversaj celoj kaj motivoj, kiel la matematikaj. 
Cetere, x estu prononcata /ikso/ kaj y /ipsilono/. 

Nun rekte al la solvo de la problemoj, la unua paŝo por malkovri la nekonaton estas kutime izoli la nekonaton en unu flanko, kaj meti la nombrojn kaj numeralojn en la inversan flankon. Tio farendas respektante la regulojn pri signoj kaj karakteroj ĵus supre viditaj. 

Ni vidu bazajn ekzemplojn kaj ties paŝojn: 

a) 12 + x - 5 = 25 - 5

x = 25 - 5 - 12 + 5;  x = 13


b) 4x = 8

 x = 8 / 4 ;  x = 2


c) x / 2 = 6

x = 6 · 2 ;  x = 12


d)  4 + 3x/2 − 2 = 12

3x/2 = 12 −4 + 2
3x/2 = 10
3x = 10 · 2
3x = 20  ;      x = 20/3


e) 3 + 4x = −8 + 6x −1

4x − 6x = −8 −1 −3
−2x = −12
x = −12/−2 ;       x = 6

 

Tiaj operacioj kun parentezoj

a)  3 (x+7) = 5 (x−1) −4x

Unue, oni solvu la parentezon. Do:

3x −21 = 5x −5 −4x
3x −5x +4x = −5 + 21
2x = 16
x= 16/2  ;    x= 8


b) 13 − (x +5) = 4x − (6x −5)

Unue, oni solvu la parentezon. Do:

13 −x −5 = 4x −6x +5
−x −4x +6x = 5 −13 +5
x = −3


c) 2 (3x +1) − x = 2 −3 (x −4)

Sama procezo kiel antaŭe:

6x +2 −x = 2 −3x + 12
6x −x + 3x = 2 +12 −2
8x = 12
x = 12/8 ;  x = 3/2



Noto 05/01/2022: Bedaŭrinde (aŭ feliĉe), aliaj pli gravaj projektoj alvenis al mia vivo. Mi estas, do, devigita tiun ĉi ĉesigi, almenaŭ dum iom da tempo. Mi ne forigas la artikolon ĉar almenaŭ la desegnoj (aŭ iu klarigo) eble utilos al iu ajn. Dankon.

              









domingo, 19 de diciembre de 2021

 Kiaj estus miaj flagoj pri...?


  Mi ne tro scias pri flagoj. Tamen, de antaŭ iom da tempo mi pensas pri tiu demando. Ni ĉiuj konas flagojn de landoj, sportaj kluboj, ĉiuspecaj asocioj... Sed: kiaj estus la flagoj de akvo, pluvo, arb(ar)o, luno, amikeco...? Cetere, mi ĵus rimarkis, ke temas pri universalaj estoj. Ĉu hazarde? 
   
 Hodiaŭ mi finfine sidiĝas, prenas desegnilojn kaj kolorilojn kaj, jen miaj unuaj rezultoj (verdire, iom buntaj kaj naivaj...). Eble aliaj flagoj venos baldaŭ; eble neniam plu. Sed, ĉiukaze, estis amuze tion krei.

  (Noto: Post iom da pripenso, mi decidis aldoni "blazonojn" al mia flagoj. La fina decido estas tiu, elekti la ideografiaĵojn uzatajn por tiuj bazaj konceptoj en la lingvoj de la landoj de Orienta Azio (t.e. en la ĉina -en siaj diversaj dialektoj-, en la japana -kanĝia skribsistemo-, kaj en la antikvaj korea kaj vjetnama skribsistemoj)

Bonvole, estu indulgaj... 




 Jen miaj proponaĵoj kunaj 




flago pri: arbo / arbaro / ligno




flago pri: akvo




Flago pri: amik(ec)o




Flago pri: justo-egaleco




Flago pri: kosmo



Aldonaĵoj kaj skizoj nefinitaj



 mateno, vespero, nokto... dormo-paco, nur skize...
 



Unua skizo pri "pluvo" (finota)




Jen "fajro". Sed me tro konvinkinta...




Unua projekto pri "akvo"




Unua skizo pri "kosmo" (unue intencita kiel "luno")



Jen tri blanka-nigraj versioj






Alia prezento -iom pli hela- de la baza bildo






















lunes, 13 de diciembre de 2021

 Vintre, ĉu sonĝeme...?

Kaj jen vintro revenas; mi promenas tra la kamparo; estas malvarme, la vento puŝas; kaj ekpluvetas, pluvas...

Dometo transe de la rojo: espereble, oni ŝirmos min. Sekiĝinte, mi alvenas la fenestron; tie, mi sidas kaj rigardas...

Memoraĵoj de mia infanaĝo alvenas, ja tre similaj sensacoj aperas. Tiom da tempo preterflugis... sed kiel ĉio similas al tiu tiamo!




viernes, 3 de diciembre de 2021

 Al la Zamenhofa tago



 Desegnita de mi por la okazo


Restu, la esper'

 
Jen denove via tago
esperanto, nia juvel’
ilo de paco kaj amo
restu ĉiama, la esper’

kaj vi, spirita trezoro
restu, neniam iru for
estu gvidata la koro 
de ĝojo, sed ne de plor’

aŭskultu, mondo senscia!
ne plu, moke, ignoru ĝin
ĉar la decid’ estas via
naskiĝu, frateca senlim’!

dume, ĉiu samidean’
ĝuu kulturon senĉese
havu libron en via man’
daŭre revu, se necese...




Ĉu vere Esperanto ne utilus...?