Omaĝe al la chanson
Kiel sciate, pro diversaj jam konataj kaŭzoj, la anglalingva popola muziko konkeris la mondon dum kelkaj jardekoj (ekde ĉirkaŭ 1965). Kaj tio okazis tiom profunde, ke ekzemple mi mem dum tiuj jaroj de la jardeko 1970-1980 tute pensis ke “internacia muziko” estas ekvivalento al “angla muziko”. Nur multajn jarojn poste (1990) mi decidas esplori la “nekonatan universon” de muzikaĵoj kreitaj en kelkaj aliaj regionoj de la mondo kaj kiuj, je mia surprizo, siamomente ankaŭ atingis ian ĝeneralan tutmondan sukceson kaj kiuj meritas mian atenton. Precipe, mi traserĉis la kreitaĵojn el Latinameriko (ĉefe Brazilo), Italio kaj Francio. Certe, tre ofte okazis ke kantoj devenentaj el tiuj landoj famiĝis en Hispanio, sed preskaŭ ĉiam tio okazis pere de hispanlingvaj versioj kaj do, por infano kiel mi, tio simple signifis ke temas pri “hispanaj kantoj”. La unua escepto estis L’oiseau et l’enfant (La birdo kaj la infano, Festivalo Eurovision, 1977), kaj iom poste alvenis Aline (1980).
1.- La mer (1946). Tiu ĉi kanzono estis kreita de Charles Trenet (1913-2001), famega komponisto, kantisto kaj aktoro. Kvankam la unua registraĵo estis farita en 1945, estas tiu farita de Trenet mem (1946) tiu, kiu vere populariĝis. Ĝis hodiaŭ ekzistas ĉirkaŭ 400 versioj tutmonde kaj, kune kun La vie en rose, temas pri la plej granda venda sukceso en la historio de la franca muziko. Tre baldaŭ aperas versioj en Anglalingvujo, kie La mer estas konata kiel Beyond the Sea (Preter la maro), kaj kie iĝas klasikaĵo ene de la sfero de ĵazuloj. Inter la multaj muzikistoj kiuj registris la delican mildan melodion de La mer estu cititaj la jenaj: Cliff Richard, Julio Iglesias, Dalida, Demis Roussos; inter la nur-instrumentaj versioj elstaras tiuj de Ray Conniff, Paul Mauriat, Richard Clayderman kaj la legenda ĵazisto Django Reinhardt.
2.- Les feuilles mortes (1949).La historio de tiu ĉi peco estas aparte komplikita kaj konfuza. Mi provu resume prezenti ĝin. 1946: en la filmo Les portes de la nuit (La pordoj de la nokto) aŭdeblas kelkaj strofoj de la kanto, foje per harmoniko kiu sonas fone de parolata teksto, foje kantata de Yves Montand. La teksto estis poemo de la scenaristo Jacques Prévert, kaj la muziko estis komponita de Joseph Kosma, juda hungaro kiu alvenis al Francio pro la milito. Tamen, certe la plej grava nomo rilate al Les feuilles mortes (La mortintaj folioj) estas tiu de Yves Montand (1921-1991), aktoro kaj kantisto el itala deveno, kies vivo meritus intensan romanon -li estis ama partnero de Édith Piaf, poste por-okaza amoranto de Marilyn Monroe, kvankam lia oficiala edzino estis la aktorino Simone Signoret.
La unua diska versio de Les feuilles mortes aperas en 1949 kaj estas ekde tiu jaro kiam la kanto ekfamiĝas. Tamen, tio kio vere igas ĝin famiĝi estas la traduko al la angla de la usonano Johnny Mercer, en registraĵo kie malaperas la enkonduka parolata parto. En la angla la peco nomiĝis (kaj daŭre nomiĝas) Autumn Leaves (Aŭtunaj folioj) kaj tre baldaŭ ĝi estas adaptita al ĵazo; okazas, ke ĵazistoj tre ŝatas ĝin pro ĝia ŝanĝiĝema enhavo de akordoj kaj tonaloj kaj, aldone, ĉiu muzikisto enmetis siajn proprajn instrumentajn solojn kaj ornamaĵojn, ludatajn de tre diversaj instrumentoj: trumpeto (kun aŭ sen dampilo), trombono, piano, gitaroj. Ekde Duke Ellington kaj Miles Davis ĝis Nat King Cole kaj Eric Clapton, Autumn Leaves aperos en centoj de versioj en Anglalingvujo. Revene al la eŭropa sfero, en la ital-franca filmo Parigi è sempre Parigi (Parizo estas ĉiam Parizo, 1951) videblas Yves Montand interpretante ĝin kompleta. En Francio, estu ankaŭ almenaŭ menciitaj la surbendigaĵoj faritaj de Serge Gainsbourg (1962) kaj Dalida (1976).
3.- La Bohème (1966). Tiu ĉi legendeca kanto estis unuacele komponita por la opereto Monsieur Carnaval, kie ĉefrolis la grek-devena aktoro kaj kantisto Georges Guétary. La aŭtoroj estas Jacques Plante kaj Charles Aznavour, kiuj multe kunlaboris dum tiuj jaroj. Pri la tre konata Aznavour (1924-2018) mi diru ke, kvankam naskiĝinta en Parizo, li apartenis al armenia familio. Kantisto, poeto, aktoro, diplomato (de Armenio en Svislando, 2009), li estas konata kiel “La franca Sinatra”. La teksto de La Bohème ĉefe ŝuldiĝas al Jacques Plante (1920-2003), fama komponisto de tekstoj por kanzonoj. La Bohème temas pri nostalgia omaĝo al juneco kaj al la vivo-stilo de la parizaj artistoj de la 20-a jarcento. La historio rakontas memoraĵojn de juna kaj malriĉa pentristo de Montmartre kiu, post multaj jaroj, revenas al la kvartalo, kie ŝajne ĉio estas ŝanĝiĝinta. Melankolia tono por idilia Parizo en revoj kie “iluzio kaj arto kompensas materiajn mankoj en tempoj kiam estis bele vivi senzorge kaj intense”.
4.- La France de mon enfance (1980). “La Francio de mia infanaĝo ne estis en teritorio de Francio. Perdiĝinta ĉe la suno de la Alĝera marbordo, jen tiu la Francio kie mi naskiĝis”. Jen la unua strofo de tiu kanzono komponita kaj registrita de Enrico Macias (1938), homo naskiĝinta en Alĝerio ene de judo-sefarda familio kun la nomo Gaston Ghrenassia. Junaĝe, li lernas ludi liuton kaj gitaron, kaj iĝas fakulo pri malouf (stilo muzika andalus-araba). La patro de Enrico estis violonisto en la Orkestro de Raymond Leyris, al kies filino -Suzy- Enrico edziĝis. En 1961, meze de la terura milito pri la sendependenco de Alĝerio, Raymond estas murdita de FLN; tuj poste la paro Suzy-Enrico forlasas la landon kaj fuĝas al Francio. Enrico Macias estas ĝisosta pacisto, ĉiam disdonanta mesaĝojn de paco kaj espero. Li kantis kaj registris en lingvoj franca, itala, hispana kaj dialekta araba.
5.- Comme d’habitude (1967). Claude François (1939-1978) naskiĝas en la urbo Ismailia (Egiptio, apud la Sueza kanalo), el itala patrino kaj franca patro. En 1956 lia familio revenas al Eŭropo, nome al Montekarlo. Kvankam li estas la aŭtoro nur de la duono kaj de la teksto kaj de la muziko, tiu ĉi kanzono estos ĉiam atribuata al li. Oni konis lin per la kromnomo Cloclo kaj malgraŭ lia kurta kariero li vendis pli ol 70 milionojn da diskoj. Kiel sciate, li mortis hejme pro akcidenta elektra malŝargo kiam li estis en banĉambro, novaĵo kiu ege ŝokis la tutan Francion en tiu fatala printempa mateno. Comme d’habitude (Kiel kutime) estas kanto kiu parolas pri la fino de am-rilato pro daŭra tediĝo. Ankaŭ ĉi tie anglalingva versio igas francan kanton tutmonde fama. Ĉi-foje estis la kanadano Paul Anka kiu, post akiri la aŭtoran permeson, adaptas la tekston (al tute alia senco!) kaj kreas la mitan My Way, kantatan de li mem kaj eternigitan de Frank Sinatra. Nenia plia nekonataĵo aldonindas...
6.- L’arbre d’amour (1976). Frida Boccara (1940-1996) naskiĝas en Kasablanka ene de itala familio. Ankoraŭ infano, ŝi ĉeestas koncerton de The Platters (fama nigrula usona voĉa ensemblo) kaj tiun saman tagon ŝi decidas ekstudi muzikon. Kiam dek kvin jaraĝa ŝi ekloĝas en Parizo, kie ŝi atingas diplomon pri klasika filologio samtempe al siaj streboj por iĝi lirika soprano. En la Festivalo Eurovision de 1969, Frida iĝas unu el la kvar gajnintoj de la konkurso, en viva momento kiam ŝi pli-kaj-plie atingas popularan sukceson. L’arbre d’amour (La arbo de l’amo) estas belega melodio kreita de Sylvain Lebel kun teksto de Jean Musy al kiu la kontralta voĉo de Frida adaptiĝas mirinde. Kvankam ĝi ne estas la plej fama el ŝiaj registraĵoj, al mi ĝi ŝajnas, el pura muzika vidpunkto, sen-egala emocia harstariga peco. La kanto elvokas “la forpasadon de tempo, la belecon de naturo, la senkondiĉan amon kaj la memoraĵojn gravuritajn tra generacioj”.
7.- Madame (1982). Claude Barzotti (1953-2023) estis italo naskiĝinta en Belgio. Li pasigis sian vivon inter ambaŭ landoj. Madame estas francalingva kanto kiu tute sonas kiel italaĵo -simile al kiam ekzemple Toto Cutugno kantas france... Madame (Sinjorino, kanto foje konata laŭ la nomo de la albumo “Ofte mi pensas pri vi, Sinjorino”) estas genia komponaĵo kun delicaj kontrastoj (strofo-ponto-refreno) kie la elektra orgeno lasas neforgeseblan impreson.
8.- Aline (1965/1980). Christophe (Daniel Bevilacqua, 1945-2020) estis muzikisto kiu naskiĝis en la Pariza regiono kaj mortis en Brest (Bretonio; pro kronviruso!). Junaĝe, li estas fano kaj sekvanto de Gilbert Bécaud kaj Édith Piaf, kvankam poste li brakumos aliajn pli rokajn stilojn. Tiel, en 1973 li publikigas la gravan albumon Les paradis perdus (La perditaj paradizoj) kie rimarkeblas influoj de Pink Floyd kaj Lou Reed. En 1974 aperas Les mots bleus (La bluaj vortoj), alia interesa, bela kaj sukcesa albumo. Dum tiuj jaroj la juna Jean Michel Jarre ege kunlaboras kun li, kio senteblas. Kvankam ne mankas tra lia kariero sukcesaj diskoj, tutcerte lia plej fama kreitaĵo estas Aline, unuopaĵo kiu kurioze estos eldonita en du malsamaj momentoj: en 1965 (kiam ĝi atingas unu milionon da ekzempleroj venditaj) kaj en 1980 (atinginte 3,5 milionojn!). El la vidpunkto de mia persona vivo, Aline forte markis la someron de 1980: sur plaĝo, pluvis, ŝi malaperis, ŝi ne revenis... ja okazintaĵoj kutimaj en someraj ferioj de junulo.
9.- À toi (1976). En miaj unuaj malnetoj por tiu ĉi artikolo mi pensis ke tre probable mi dediĉus al Joe Dassin la apartan ĉapitron. Tamen, kvankam finfine mi decidis doni tiun ĉefan rolon al Barbara, Joe Dassin (1938-1980) ricevu mian sinceran agnoskon pro lia enorma talento. Li naskiĝas en Nov-Jorko, mortas en Tahitio (Polinezio) kaj restas entombigita en Holivudo (Kalifornio). Li apartenis al ideologie liva familio, kialo pro kiu ili forlasis Usonon en 1950, dum la persekutadoj far McCarthy. Jam en Eŭropo, Joe studas en mez-lernejoj en Svislando, kaj daŭre vojaĝas tra diversaj landoj. Fine, li decidas uzi la francan kiel sian ĉefan lingvon (kvankam ne la nuran) por siaj komponaĵoj. Direndas, ke li ne nur estis grava kantisto kaj komponisto, sed ankaŭ montriĝis sufiĉe bona plur-instrumentisto (gitaro, piano, violono). Li komponis ankaŭ por aliaj artistoj, i.a. por Melina Mercouri, France Galle kaj Marie Laforêt. Tre eble, tiuj miaj plej ŝatataj kantoj registritaj de li estas Et si tu n’existais pas (Kaj se vi ne ekzistus) kaj L’été indien (La india somero), ambaŭ el 1975 kaj ambaŭ versioj de komponaĵoj faritaj de la itala grupo Albatros -kie Toto Cutugno ludis ĉefan rolon. Tamen, fine mi elektas la kanton À toi (Al vi, 1976), kiel stelan specimenon de la verkaro de la artisto; ĉefe pro tio, ke temas pri peco kies muziko kaj teksto estis faritaj de li mem, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estis la unua kanto lia kiun mi iam konis kaj zumis. Mia memoro situas nun en 1978, kun la hispanlingva versio, nomita A ti. Dankon pro ĉio kaj por ĉiam, majstro Joe Dassin.
10.- Barbara. Monique Serf (1930-1997) naskiĝis kaj mortis en la Pariza regiono. Ankoraŭ junaĝa ŝi decidas preni la artistan nomon Barbara. La motivo por tiu elekto ne estas ankoraŭ certa: dum kelkaj diras ke temas pri memora omaĝo al ŝia avino (la juda rusino Varvara Brodsky), aliaj asertas ke la kialo ŝuldiĝas al la fama “Kanto de Barbara”, de Juliette Gréco.
Inter 1950 kaj 1952 ŝi loĝas en Bruselo, kie ŝi ludas pianon kaj kantas pecojn de Georges Brassens kaj Jacques Brel (al kiu ŝi poste amikiĝos en Parizo). Barbara edziniĝas al advokato kaj komponisto Claude Sluys kaj dum tiuj jaroj ŝi forĝas sian propran personan artan aspekton antaŭ la publiko: dramecaj atmosferoj kun profunda -iom rompiĝinta- voĉa emocio. Ŝi estas populare kromnomita kiel “La Sinjorino en nigro” kaj “La Kantistino de la nokto-mezo”, epitetoj kiu sufiĉas por difini kia ŝi aperas sursceneje. Tamen, ŝi devas atendi ĝis la komenco de la jaroj 1960-aj por atingi iom da populara sukceso.
Barbara ĉiam asertis ke siaj grandaj muzikaj influoj venas el la kantistino kaj pianistino Mireille Hartuch (ne konfuzu tiun ĉi al Mireille Mathieu!) kaj el Charles Trenet. Aldone, dum ŝia vivo ŝi estis granda aktivulino, precipe favore al lukto kontraŭ aidoso. Ŝiaj nefinitaj memoraĵoj estos publikigitaj en 1998, baldaŭ post ŝia morto. Gérard Depardieu kaj Fréderic Miterrand (tiama franca ministro pri kulturo kaj nevo de la eksa prezidanto François) starigis la premion Barbara (2010-2020) por agnoski kaj premii la talenton de novaj artistoj. Ŝia morto (pro spiraj problemoj post longa malsano) vere haltigis la landon. Ŝi ludis en multaj el la plej gravaj scenejoj de Francio, ĉu humilaj, ĉu grandaj (L’Écluse, Teatro Bobino, L’Olympia, Zenith...); sed ankaŭ plurloke tra la mondo, eĉ en Japanio. Ŝi iĝis la simbolo de la Nova Chanson, kaj restos porĉiame en la Olimpo de la -de mi nomitaj-"neatenditaj genioj”.
Kelkaj famaj kreitaĵoj de Barbara
- Dis, quand reviendras tu? (Diru, kiam vi revenos?, 1963), dediĉita al Hubert Ballay, diplomato, komponisto, speco de ĉefo en la entrepreno Barclay disques, viro kun kiu ŝi rilatiĝis inter 1959 kaj 1962;
- Göttingen (1964), kanto kun pacema mesaĝo por reamikiĝi al Germanio post la teruraj spuroj de la milito;
- Une petite cantate (Eta kantato, 1965), omaĝe al Liliane Benelli, pianistino kiu mortis pro trafika akcidento en 1965;
- L’aigle noir (La nigra aglo, 1970), pri seksa perforto kiun ŝi suferadis de sia patro;
- Ma plus belle histoire d’amour (Mia plej bela am-historio, 1967), kie la amo pri kiu ŝi parolas estas la amo kiun ŝi ricevas el sia publiko kaj sekvantaro.
Konklude, mi diru ke miaopinie Barbara estis kaj restas ja unika kaj siaspeca plej originala artistino ene de la chanson. Mi elkore aplaŭdas... kaj amas ŝin.
No hay comentarios:
Publicar un comentario