monda lingvo

monda lingvo

jueves, 1 de octubre de 2026

 Facila legado CSIC 2027



Januaro - Infektaj malsanoj


La 1-an de januaro de 1956 naskiĝis Ogobara Doumbo.
Ogobara Doumbo estis kuracisto kaj pristudis malarion.
Malario estas infekta malsano.
Infektaj malsanoj estas kaŭzataj de mikroorganismoj kiel virusoj, bakterioj, fungoj aŭ parazitoj.
Malario estas transmisiita de kulo.

la 18-an de januaro de 1881 naskiĝis Ida Albertina Bengtson.
Ida Albertina Bengtson estis bakteriologino, t.e. ŝi studis bakteriojn.
Ŝi studis la bakterion Clostridium botulinum, kiu estigas malsanon nomitan botulismo.
Botulismo afekcias la nervan sistemon de homoj.
Ĝi povas okazigi problemojn por vidi, gluti, paroli aŭ piediri.

la 24-an de januaro de 1895 naskiĝis Giuseppe Brotzu.
Giuseppe Brotzu studis poluitajn akvojn.
En tiaj akvoj li eltrovis fungon kiu produktas antibiotikon.
Antibiotikoj estas medicinaĵoj kiuj helpas forigi la bakteriojn kiuj kaŭzas malsanojn.

La 30-an de januaro de 1907 naskiĝis Mavis Louisa Freeman.
Mavis Louisa Freeman kaj ŝia kolego Macfarlane Burnet eltrovis la bakterion kiu estigis la febron Q.
La febro Q estas tre kutima malsano okazigita de la bakterio Coxiella burnetti.

Februaro - Geologinoj

Maria Bakunin naskiĝis la 2-an de februaro de 1873.
Maria estis geologo.
Geologoj studas la Teron kaj ties historion pere de rokoj kaj mineraloj.
En 1909 Maria faris geologian mapon kun la tuta tereno de Italio.

La 9-an de februaro de 1940 naskiĝis María Luisa Tárraga Baldó.
Maria Luisa estas hispanino kaj ŝi studas pri la materialoj el kiuj skulptaĵoj estas faritaj.

Ida Helen Ogilvie naskiĝis la 12-an de februaro de 1874 en Usono.
Ida studis la karakterizaĵojn de vulkanaj lafoj.
Ŝi ankaŭ esploris pri la grunda erozio.
Erozio estas trivado estigata de vento aŭ akvo surgrunde.


Marto - Genetiko

Evelyn Maisel Witkin naskiĝis la 9-an de marto de 1921.
Ŝi estis genetikisto, kiuj estas tiuj homoj kiuj laboras por kompreni genetikon.
Genetiko estas la scienco kiu studas kiel oni transmisias la karakterizaĵojn de vivuloj de gepatroj al gefiloj.
Evelyn esploris mutaciojn kaj ŝanĝiĝojn ĉe DNA, kio estas tie, kie troviĝas nia genetika materialo.
Mutacioj estas ŝanĝiĝoj kiuj okazas en la DNA de vivuloj kaj kiuj kapablas estigi novajn karakterizaĵojn.

La 24-an de martode 1982 naskiĝis Fu Qiaomei en Ĉinio.
Fu Qiaomei estas paleogenetikisto.
Paleogenetikistoj esploras la genetikon de fosilioj.
Fosilioj estas la restaĵoj de vivuloj kiuj vivis antaŭ longa tempo.
Fu Qiaomei studas la genetikon de homaj fosilioj de Azio.

Lluís Quintana-Murci naskiĝis la 26-an de marto de 1970.
Ankaŭ li studas la genetikon de homaj populacioj.
Lluís volas kompreni la rilaton inter genetiko kaj imuneco.
Imuneco estas la kapablo kiun nia korpo havas por kontraŭbatali mikroorganismojn kiuj povas kaŭzi malsanojn al ni.


Aprilo - Malkovrante la universon

La 1-an de aprilo de 1948 estis publikigita la scienca artikolo La origino de kemiaj elementoj.
Ĝi estis verkita de tri sciencistoj: Ralph Alpher, Hans Bethe kaj George Gamow.
Ĝi estas tre grava artikolo ĉar ĝi klarigas kiel la univeso formiĝis.
La formiĝo de la universo komenciĝis per granda eksplodo nomiĝanta Big Bang.

La 17-an de aprilo de 1598 naskiĝis Giovanni Battista Riccioli.
Giovanni estis astronomo, tio estas, li studis la universon, la stelojn, la planedojn kaj aliajn astrojn de la kosmo. 
Li faris mapon de Luno nomitan Almagestum Novum, kaj en tiu mapo li donis nomojn al la partoj de Luno.

Pelageya Fedorovna Shajn naskiĝis je la 19-a de aprilo de 1894 en Rusio.
Ankaŭ ŝi estis astronomo kaj malkovris 140 stelojn, 19 planedojn kaj unu kometon.
Kometoj turniĝas ĉirkaŭ Suno kaj povas havi brilan voston se ili proksimiĝas al ĝi.


Majo - Pionirinoj ĉe scienco

Oni nomas pioniraj virinoj ĉe scienco tiujn virinojn kiuj estis la unuaj kiuj atingis ion gravan en scienco.

Florence Bell naskiĝis la 1-an de majo de 1913.
Ŝi estis kristalografino, kiu estas sciencisto kiu studas kiel kristaloj estas formataj kaj la strukturon de materialoj.
Ŝi esploris pri la strukturo de DNA.
La DNA estas ene de niaj ĉeloj kaj estas tie, kie troviĝas nia genetika materialo.
La genetika materialo estas la sciaĵo pri kia estas ĉiu el ni, kaj ĝi transiras el gepatroj al gefiloj.

La 2-an de majo de 1891 naskiĝis la inĝeniero Elisa Bachofen.
Elisa Bachofen estas la unua civila inĝenierino de Argentino kaj de la tuta Sudameriko.
Civilaj geinĝenieroj dezajnas kaj starigas konstruaĵojn, ŝoseojn, pontojn kaj aliajn laborojn en niaj vilaĝoj kaj urboj.

La 29-an de majo de 1990 naskiĝis Angela Tabiri en Ganao, Afriko.
Ŝi estas matematikisto kaj fondis reton de afrikaj inaj matematikistoj.
Angela estas ankaŭ direktisto de programo kiu helpas junajn matematikistinojn de Afriko.


Junio - Legi la pasintecon

La 3-an de junio de 1868 mortis Emilio Lafuente Alcántar.
Emilio estis arabisto, tio estas, li studis la lingvon, la kulturon, la historion kaj la literaturon de la arab-devenaj popoloj.
Li laboris kun multaj tekstoj el la Granada Alhambro, kiu estas antikva palaco kaj  fortreso konstruita de la araboj antaŭ multaj jarcentoj.

Emilia Fernández Tejero naskiĝis la 10-an de junio de 1942 kaj estas filologino.
Gefilologoj estas homoj kiuj studas lingvojn kaj tekstojn kaj kiamaniere vortoj kaj kulturoj ŝanĝiĝas tra la tempo-pasado. 
Emilia helpis kompreni kaj studi antikvajn hebreajn tekstojn.
Hebreoj estis antikva popolo kiu vivis antaŭ miloj da jaroj en Proksima Oriento.

Je la 20-a de junio de 1940 naskiĝis Ciriaca Morano Rodríguez.
Ankaŭ ŝi estas filologo kaj studis tekstojn en latino.
Latino estas antikva lingvo parolata de la romianoj. 
El latino devenas multaj nuntempaj lingvoj, kiaj la hispana, la franca aŭ la itala.


Julio - La oceanoj

La 5-an de julio de 1943 naskiĝis Aditi Pant en Barato.
Aditi estas oceanografo, tio estas, ŝi studas oceanojn.
Ŝi laboris en Antarkto, kiu estas glacia kontinento en la suda poluso.

Ankaŭ Carlos M. Duarte estas oceanografo kaj naskiĝis la 27-an de julio de 1960.
Li estris la unuan hispanan ekspedicion al la norda poluso.
Ekspedicio estas vojaĝo farita de sciencistoj por esplori, reserĉi aŭ malkovri novajn lokojn.

La 28-an de julio de 1922 naskiĝis en Svisio Jacques Piccard.
Jacques inventis veturilojn kiuj vojaĝadis tra maroj kaj oceanoj.
En 1960 li vojaĝis al la profundoj de la Oceano Pacifiko.


Aŭgusto - Homa evoluo

La 3-an de aŭgusto de 1908 oni eltrovis skeleton de Homo neanderthalensis.
La Homo neanderthalensis estis homa specio kiu vivis en Eŭropo kaj Azio antaŭ multaj jaroj.
La Homo neanderthalensis jam utiligis ilojn kaj fajron.

Berhane Asfaw naskiĝis la 22-an de aŭgustso de 1954.
Li malkovris tri novajn homedojn.
La homedoj estas besta familio kiu inkluzivas homajn estaĵojn, orangutanojn, gorilojn kaj ĉimpanzojn.


Septembro - Premioj kaj agnosko

Kamer Daron Acemoğlu naskiĝis la 3-an de septembro de 1967.
Kamer estas ekonomikisto, tio estas, li studas kiamaniere estas uzataj mono, resursoj kaj havaĵojn de landoj aŭ regionoj. 
En 2024 li ricevis premion pri ekonomiko pro sia laboro.
Li esploras kiaj estas la resursoj, la laboroj kaj la viv-kondiĉoj de iu lando.

La 28-an de septembro estas festata la Internacia tago de universala aliro al informado.
Tiu ĉi tago memorigas ke ĉiuj homoj havas la rajton serĉi, ricevi kaj kundividi informojn.
Tio helpas nin al tio, ke ni povas lerni novajn aĵojn sendepende de tio, en kiu lando ni loĝas.

La 30-an de septembro de 1951 naskiĝis Barry J. Marshall. 
Barry estas kuracisto de Aŭstralio.
Li kaj lia kunulo Robin Warren eltrovis la bakterion Helicobacter pylori.
Tiu ĉi bakterio kaŭzas ulcerojn en onia stomako.
Ulceroj estas vundoj kiuj povas preni longan tempon por resaniĝi kaj kiuj ege doloras.
Oni donis al ili Nobel-premion pro tiu ĉi eltrovaĵo.


Oktobro - Historio de medicino

La 4-an de oktobro de 1851 mortis Marie-Louise Lachapelle.
Marie- Louise estis akuŝistino, tio estas, ŝi helpis aliajn virinojn ĉe akuŝo. 
Ŝi estis direktisto de akuŝejo en hospitalo de Parizo.
Akuŝ-scienco (obstetriko) estas tiu parto de medicino kiu laboras pri la naskiĝo de beboj kaj la sano de patrino kaj ĵus-naskitoj.

César Milstein naskiĝis la 8-an de oktobro de 1927.
Oni donis al li Nobel-premion pro lia laboro.
César pristudis antikorpojn.
Antikorpoj estas la defendoj de nia korpo kiuj helpas nin lukti kontraŭ malsanoj.

María Isabel Fariñas Gómez naskiĝis la 28-an de oktobro de 1961 en Hispanio.
Ŝi studas nervoĉelojn kaj la cerbo.
Nervoĉeloj estas ĉeloj de la cerbo kaj de la nerva sistemo.
Nervoĉeloj sendas mesaĝojn tra la korpo kaj ili ebligas nin pensi, senti kaj moviĝi.


Novembro - Informadiko

La 6-an de novembro de 1932 naskiĝis Yang Fuqing en Ĉinio.
Ŝi estas tre grava informadikisto.
Ŝi kreis komputilajn programojn kaj ankaŭ provis plibonigi la teknologion por fabriki programaron.
Programaro (softvaro) estas la aro da programoj kaj instrukcioj kiuj ebligas ke komputilo funkciu.

Beatrice Worsley naskiĝis la 18-an de novembro de 1922.
Beatrice estis unu el la unuaj homoj kiuj laboris pri informadiko.
Ŝi elpensis kelkajn el la unuaj programoj por komercaj komputiloj.

Decembro - Scienco-lernado

La 5-an de decembro de 1944 naskiĝis Mary Jo Nye.
Tiu ĉi virino estas historiisto pri scienco.
Scienco-historiistino studas la sciencajn eltrovojn kaj la homojn kiuj esploradis tra la historio.

Antonia Candela naskiĝis la 7-an de decembro de 1945.
Antonia laboris pri la eltrovado de la plej bonaj manieroj instrui sciencon.

La 12-an de decembro de 1946 naskiĝis M. Carmen Simón Palmer. 
Ŝi estas esploristo kiu laboras cele konservi kaj studi gravajn librojn kaj dokumentojn de nia kulturo. 








No hay comentarios:

Publicar un comentario