monda lingvo

monda lingvo

miércoles, 30 de septiembre de 2026

 



Consuelo Velázquez: La Meksika Muzo
Ni ĉiuj havas difinitajn momentojn, specifajn tagojn, kiam io bele grava okazas kaj impresas nin; tiom, ke eĉ post jardekoj oni ofte intence revenas al tiuj epizodoj kaj frandeme oni revivas ilin. Rilate al muziko, unu el tiaj momentoj okazis al mi dum la somero de 1991. En tiu epoko, dum kelkaj monatoj, mi loĝis en domo de onklo mia. Feliĉe, en tiu domo oni povis, pere de kablo, ĝui la ricevadon de televidaj programoj elsenditaj el diversaj aliaj landoj, precipe el Okcidenta Eŭropo kaj Latinameriko. Iun vesperon, sidante sola en la doma sofo, mi spektas antaŭregistritan elsendon el Meksiko, el la tiutempa jam famega programo Siempre en domingo (Ĉiam je dimanĉo), prezentita de la legenda ĵurnalisto Raúl Velasco. Post kelkaj muzikaj numeroj faritaj de diversaj meksikaj artistoj, alvenis la momento prezenti la pianistinon kaj komponiston Consuelo Velázquez, kiu estis tutmonde konata pro tio, ke ŝi estas la aŭtoro de la muziko kaj teksto de Bésame mucho (Kisu min multe; eke nun, foje, BM). Tiutempe mi certe ne estis granda ŝatanto de stiloj venintaj el Centra Ameriko, kaj do mi iom dubis ĉu ŝanĝi la kanalon. Fine, iom skeptike kaj preskaŭ seninterese, mi decidas daŭre resti  ĉe la sama programo kaj aŭskulti la jam anoncitan interpretadon. Consuelo aperis side antaŭ piana klavaro, akompanata sursceneje de tri aliaj muzikistoj (drumo, bongo, basgitaro); sed ili tri apenaŭ ludis dua-rangan rolon, ĉar estis ŝi, sola ŝi, kiu gapigis min per sia verva talento, eĉ se en tiu momento ŝi jam estis 75 jaraĝa. (Direndas, ke estas ja danke al interreto ke mi povis -post multaj jaroj kaj post kelkaj serĉaj streboj- denove revidi kaj reĝui tiun lontanan programon, kaj povas nun rakonti tiun sperton kun tiom da detaloj). Dum ĉirkaŭ sep minutoj, Consuelo piane interpretis BM-n, enmetante tiom multe da sonaj detaloj kaj geniaĵoj, ke ankoraŭ hodiaŭ mia korpo sentas sinceran harstariĝon. Fakte, ŝia tiutaga ludado estis nura ekskuzo por prezenti sin antaŭ sia publiko, denove, kiel nekompareblan genion de la piano-interpretado: pasi-plene ŝi iris, vojaĝis kaj revenis tra diversaj stiloj, ritmoj, nuancoj, sonimpresoj. Proksime al la fina parto de la numero, Consuelo kantis la tekston, kion ŝi kutime tre malofte faris (ŝi ja tre bone sciis, ke ŝia talento por kantado estas nur meznivela, kvankam sufiĉe deca por sporadaj okazoj). Je la fino, la publiko aplaŭdis fervore; kaj mi impresite gapadis...

image.png

Pri ŝia vivo kaj kariero
Consuelo Velázquez Torres (Consuelito) naskiĝis en 1916 en la meksika subŝtato Ĥalisko. Ŝia patro, Isaak, estis militisto kaj poeto. Ekde nur sesjara ŝi ekstudis pianon en Guadalaĥara. Kiam deknaŭjara ŝi transloĝiĝis al Meksiko ĉefurbo, kie ŝi diplomiĝis kiel pianisto, koncertisto kaj muzik-magistro. Ŝi iĝis solisto en la Nacia Simfonia Orkestro de Meksiko, kaj en aliaj orkestroj. Do, unuavide, ŝia profesio tute ligiĝis al klasika “serioza” muziko. Tamen, iompostiome ŝi ankaŭ verkas kelkajn leĝerajn pecojn de popola muziko, kvankam tion ŝi ne volis agnoski publike. Ĉirkaŭ dudekjara, Consuelo ofte partoprenas en gravaj radiaj programoj de la ŝtata stacio XEQ, kie ŝi kutime piane akompanas elstarajn klasikajn kantistojn (i.a. la sopranon Irma González). Sed foje Consuelo ankaŭ aperas kantante siajn proprajn komponaĵojn, kiuj pli kaj pli populariĝis. Dum la unuaj tempoj ŝi simple diras ke tiuj kantoj estis komponitaj de amikino ŝia. Tamen, alvenis la tago kiam tute necese oni devis scii la verajn nomon kaj datumojn  de la kreinto, ĉar la aŭtoro-rajtoj tion postulis laŭleĝe. Tiam, iom honteme, ŝi fine konfesas: “Estas mi la verkisto de tiuj muzikaĵoj kaj tekstoj”.
Ekde tiam, Consuelo daŭre sekvas duoblan profesian vojon, samtempe laborante en ambaŭ kampoj, kaj klasika kaj popolkanta. En la specifa sfero de bolero (popola kaj populara Centramerika romantika stilo) mi diru ke ŝi komponis ĉirkaŭ 250 pecojn, kantatajn de multaj diversaj artistoj. Direndas, ke en ŝiaj propraj diskoj ŝi prezentis nur instrumentajn belegajn versiojn. Aldone al BM (kion sube oni pritraktos) almenaŭ menciendas la jenaj: No me pidas nunca (Neniam petu al mi), Que seas feliz (Estu feliĉa), Déjame quererte (Lasu min ami vin), Verdad amarga (Amara vero), k.a. La kanzonoj Cachito mío kaj Chiquichiqui estas dediĉitaj respektive al ŝiaj filoj Sergio kaj Mariano. 
Ĉe kinarto, Consuelo aktoris en tri filmoj (en du el ili nur kiel pianistino) kaj komponis la sonbendojn de 25 filmoj. En Holivudo ŝi konatiĝis al Walt Disney, Salvador Dalí, Rita Hayworth kaj kelkaj aliaj gravuloj. Tamen, malgraŭ la multaj petoj ricevitaj, ŝi decidas reveni al Meksiko kaj forgesi pri la usona filma industrio. Fakte, ŝi preferis edziniĝi al entreprenisto kaj direktisto de naciaj amaskomunikiloj Mariano Rivera Conde, kun kiu ŝi havis du filojn.
En 1949 ŝi estas kunfondinto kaj prezidantinoi (kaj poste dumviva prezidanto) de  Meksika Societo de komponistoj. Aldone, en 1974 ŝi iĝis prezidanto de la Internacia Federacio de Aŭtoroj kaj Komponistoj, kies sidejo troviĝas en Parizo. En 1977 Consuelo ricevas la Medalon de Paco de UN. Sed, entute, oni aljuĝis al ŝi kaj oni dediĉis al ŝi centojn da premioj, statuoj, raportoj, dokumentaj filmoj, ktp. Inter 1979 kaj 1982 ŝi estis membro de la Nacia Ĉambro de Deputitoj. Consuelo mortis komence de 2005, kaj ŝiaj cindroj restas enterigitaj en la Kerko de Sankta Tomaso (Meksiko-urbo), kie ŝi ofte ĉeestis di-servojn dum la lastaj jaroj de sia vivo. Se necesus doni adjektivojn al ŝia tuta vivo, mi dirus: grandioze genia kaj samtempe humila homo.

Bésame mucho
Oni povas sentime aserti, ke BM estas unu el la dek plej konataj kaj ludataj muzik-pecoj en la mondo. Ja temas pri la plej versiita hispanlingva kanto (ŝajne, entute 3000 versioj), en pli ol 20 lingvoj. En Esperanto ekzistas almenaŭ kvin iam registritaj, foje surdiske, foje per videoj (Jomo, Ĵomart kaj Nataŝa, Manuel Rovere, Amira Chun, Feri Flor).
Laŭ la propraj vortoj de Consuelo, la unuaj notoj de BM (inspiritaj de verko de Enrique Granados) alvenis al ŝi kiam nur 16-jara, kvankam la definitiva formo devis atendi ĝis 1938. La demando pri kiu artisto registris ĝin unue restas nesolvita. Tiel, kelkaj asertas ke temas pri la ensemblo Los Cadetes del Swing (1940), dum aliaj certigas ke temas pri Emilio Tuero (1941), hispandevena aktoro kaj kantisto. Tutcerte, la respondo dependus de tio, ke tre ofte io registrita povas estis publikigita post longa tempo, foje eĉ post jaroj. Ĉiukaze, estas fakto ke tre baldaŭ (1944) aperos en Usono du anglalingvaj versioj (far kaj la Orkestro de Jimmy Dorsey kaj Andy Russell), kaj ekde tiu momento la famo disvastiĝos preskaŭ tutmonde.
Dum la lastaj periodoj de  la Dua Mondmilito, BM estis uzata de soldatoj kaj ties paroj kaj familianoj por adiaŭi kiam alvenis la kruda momento rekrutiĝi kaj aliri la batal-frontoj. En 1960 Ray Conniff surbendigas la plej konatan instrumentan version; sed jam edke la 1950-aj la listo de kantistoj registrintaj ĝin estas longega: Lucho Gatica, Pedro Infante, Montserrat Caballé, Elvis Presley, Nat King Cole, Frank Sinatra, Antonio Machín, Lisa Ono, Andrea Bocelli... Specialan mencion volus mi fari pri la kazo de The Beatles. En 1961 ili decidas inkluzivi BM-n en ilia repertuaro (laŭ la angla versio de la usonanoj The Coasters), kaj en 1962 ili registras ĝin dufoje (en januaro por Decca kaj en junio por EMI), en ambaŭ kazoj kantataj de la voĉo de Paul McCartney kaj kun Pete Best kiel drumisto. Kaj eĉ en  la adiaŭa filmo Let it Be (1970) aperas The Beatles interpretantaj la kanton, en iom spontana, senĝena kaj hejmeca etoso. Kurioze, ĉu ne?
Resume, pro tiuj multaj historiaj elementoj, direblas ke BM eterniĝis. Gratulon, Consuelo.

image.png

No hay comentarios:

Publicar un comentario