monda lingvo

monda lingvo

martes, 15 de septiembre de 2026

 Kalendaro CSIC majo 2027



 

1.- 1913 Naskiĝas la kristalografo Florence Bell. Ŝi inventis metodon por plibonigi la fibrojn de DNA kaj ilin aranĝi kiel sekaj lamenoj el pura materialo; pere de tiu ĉi metodo, ŝi konfirmis la laŭregulan strukturon de DNA.

2.- 1891 Naskiĝas la inĝeniero Elisa Bachofen. En 1918 ŝi iĝis la unua civila inĝeniera virino en Argentino kaj en Sudameriko. Ŝi laboris, inter alie, en tekstila industrio kaj en projektado de pontoj.

3.- 2019 La inĝeniero Alexander Anim-Mensah estas agnoskita kiel distingita membro de la societo pri patentoj Illinois Tool Works (ITW) pro siaj kontribuoj ĉe la membranaj scienca kaj teknologia sferoj.

4.- 1922 Naskiĝas la organika ĥemiisto Odette Louise Shotwell. Ŝi malkovris du novajn antibiotikojn (duramicino kaj azakolutino) kaj kunlaboris en la malkovrado de aliaja du (hidroksiestreptomicino kaj cinamicino).

5.- 1892 Naskiĝas la arkeologo Dorothy Garrod, fakulo pri la paleolitika periodo. Ŝi ĉefgvidis arkeologiajn ekspediciojn en Eŭropo kaj Azio. Inter aliaj, ŝi eltrovis restaĵojn de Neandertaluloj en Ĝibraltaro.

6.- 1945 Naskiĝas la filologo Xosé Lluís García Arias. Li estas fakulo pri asturia etimilogio kaj loknomoj, prezidis la Akademion de la Astura Lingvo ekde ties fondado en 1980 ĝis 2001.

7.- 1930 Naskiĝas la priĉela biologo Arlette Nougarède. Ŝia fako estas la vegetaĵa disvolvo, ekde embriogenezo ĝis florado.

8.- 1808 Estas fondita la Reĝa Akademio de Artoj kaj Sciencoj de Nederlando. Inter ĝiaj funkcioj estas konsili la nederlandan registaron pri sciencaj aferoj kaj aljuĝi la Medalon Lorentz pri teoria fiziko.

9.- 1954 Naskiĝas la esploristo kaj verkisto Paloma Díaz-Mas. Fakulino pri sefardaj esploroj, ŝia diskurso de eniro en la Reĝa Hispania Akademio en 2022 temis pri “scienco en la sefarda lingvo”.

10.- 1860 La kemiisto Robert Bunsen kaj la fizikisto Gustal Robert Kirchhoff anoncas la eltrovon de nova kemia elemento: Cezio (atoma numero 55).

11.- 1914 Naskiĝas la vulkanologo kaj speleologo Haroun Tazieff. Li kontribuis al la disvolvado de vulkanologio, pri kio li defendadis plurfakan aliron, kaj famiĝis pri siaj registraĵoj de erupcioj.

12.- 2014 Forpasas la kuracisto kaj sciencisto Jacinto Convit. Li ricevis unu el la premioj Princo de Asturio pro sia laboro ĉe la antaŭzorgado kaj traktado de lepro, leiŝmaniazo kaj onkocerkozo.

13.- 1887 Forpasas la mikrobiologo Carl Friedländer. Li identigis la bakterion Klebsiella pneumoniae, estiganto de pneŭmonito. Tiu ĉi bakterio estas ankaŭ konata kiel la bacilo de Friedländer.

14.- 1904 Naskiĝas la inĝeniero Han Albert Einstein. Li esta konata pro siaj laboroj pri hidraŭlika inĝenierio (transporto de sedimentoj) kaj aldone pro esti filo de la fizikistoj Albert Einstein kaj Mileva Maric.

15.- 1926 Naskiĝas la matematikisto Chaohao Gu. Lia esploro fokusiĝis precipe al partaj diferencialaj ekvacioj, diferenciala geometrio, solitonoj kaj matematika fiziko.

16.- 1960 La fizikistoTheodore Maiman aktivigas la unuan optikan laseron per rubeno. Temis pri novigema aparato kiu enirigis veran sciencan revolucion ĉe medicino, komunikiloj kaj teknologio.

17.- 2004 La evoluisma ekologo Joan Roughgarden publikigas sian libron La ĉielarko de evoluo, kie ŝi proponas (unu) korektaĵon al la Darvina klarigado pri la mekanismo de natura selektado.

18.- 1048 Naskiĝas la matematikisto, astronomo kaj poeto Omar Jayam. Inter aliaj, li estas unu el la unuaj kiuj priskribis la disvolvon de la potenco de du-termo je natura eksponento kaj modifis la antikvan Zoroastran kalendaron.

19.- 1994 Forpasas la kirurgo Charles Odamtten Easmon. Li estis dekano de la medicina fakultato de Ganao kaj estas ofte memorata kiel la patro de la kora kirurgio en Okcidenta Afriko.

20.- 2027 Tutmonda tago de metrologio. En la sama tago, sed en 1875, oni starigis la Internacian Oficejon de Pesoj kaj Mezuroj, kiu tutmonde kunordigas metrologion aŭ sciencon pri mezuradoj.

21.- 1951 Naskiĝas la hematologo kaj molekula biologo Sijuan Chen. Ŝia esplorado fokusiĝis en la leŭkemia ĉelo-genetiko. Ŝi disvolvis terapiojn cele pritrakti la akutan promielocitan leŭkemion.

22.- 1927 Naskiĝas la kemiisto George A. Olah. Li ricevis la Nobel-premion pri kemio pro siaj esploroj pri karbokatjonoj, esencaj ĉe la produktado de sintezaj materialoj.

23.- 2002 Plenumiĝas la unua kondiĉo (ĝia ratifo far 55 landoj) por la ekvalideco de la Protokolo de Kioto pri la reduktado de gasoj de forceja efiko. Ĝi ekvalidiĝis en decembro de 2020.

24.- 1857 La censo de 1857 kalkule fiksas la hispanian populacion je 15.464.340 loĝantoj. Estante la unua censo farita per modernaj karakterizoj, ĝi ekigas la statistikan epokon en tiu ĉi lando.

25.- 1853 Naskiĝas María Elena Maseras Ribera. Ŝi estis la unua virino kiu matrikuliĝis en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Barcelono. Ŝi ne profesiis kiel kuracisto pro la malfacilaĵoj kiujn ŝi ricevis pro esti virino.

26.- 1964 Naskiĝas la virusologo Zhengli Shi. Ŝi faris pionirajn esplorojn pri la kronvirusoj ĉe vespertoj. kune al Kui Jie, ŝi identigis estaĵarojn rilatajn al la ekapero de SARS de 2002-2003, kaj priskribis viruson tre proksime parenciĝantan al tiu de la KOVIM-19.

27.- 1907 Naskiĝas la mara-biologo Rachel Carson. Ŝi estas internacie konata pro sia libro Silenta printempo, kie ŝi avertas pri la nocaj efikoj de pesticidoj por la medio.

28.- 1947 Naskiĝas la egiptologo Zahi Havas. Li estas laborinta kiel inspektisto de antikvaĵoj en pluraj arkeologiaj misioj kaj estas internacie konata pro siaj multnombraj publikaj aperoj.

29.- 1990 Naskiĝas la matematikisto Angele Tabiri. Ŝi estas la fondinto de Femafricmaths, reto de afrikaj matematikistinoj, kaj direktisto de programo de mentoraĵoj por afrikaj knabinoj kiuj estas talentaj por matematiko.

30.- 1901 Naskiĝas la juristo Victor d’Hondt. Li inventis metodon kiu ebligas kalkuli la nombron de elektitaj postenuloj proporcie al la balotoj atingitaj de la kandidataro, tiu konata kiel Sistemo D’Hondt.

31.- 1937 Naskiĝas la muzikologo Peter Ryom. Li esas internacie konata pro esti kreinta la katalogon kiu kompilas la muzikajn komponaĵojn de Antonio Vivaldi, la t.n. Ryom Verzeichnis aŭ RV (Ryoma kompilaĵo).




No hay comentarios:

Publicar un comentario