Keith Jarrett: ĉirkaŭ la koncerto de Kolonjo
Tra la jaro 2025 oni rememor(ig)is kaj festis la 50-jaran jubileon de sufiĉe multaj gravaj diskoj ene de la sfero de moderna muziko. Tamen, mi konfesas ke mi tute forgesis pri unu el ili: The Köln Concert. Estas danke al la diversaj artikoloj publikigitaj -kaj papere kaj rete- en diversaj revuoj, ke mi konsciis kaj ĝuis tiun gravan datrevenon. Ho, mia Dio, kia nepardonebla forgeso! Mi celas kompensi tion pere de tiu ĉi artikolo, dediĉita ĝenerale al la kariero de Keith Jarrett, kaj iom pli specife al tiu albumo, kiu tra la pasado de la tempo iĝis la plej vendo-sukcesa ĵaza viva albumo, je 3,5 milionoj da ekzempleroj venditaj.
Biografio kaj kariero
Keith Jarrett naskiĝas en eta urbo de Pensilvanio, meze de 1945. Li komencas ludi pianon kiam nur trijara. Kiam sepjara, li jam koncertadas interpretante pecojn de Mozart, Bach kaj Beethoven. Fine de la “formalaj” koncertoj li ofte ludas siajn proprajn kreitaĵojn. Kiam adoleskulo, li enamiĝas al ĵazo, admirante la verkaron de Dave Brubeck. En 1963 li transloĝiĝas al Bostono kaj baldaŭ poste al Nov-Jorko, kie li kelkfoje ludas en la legenda lokalo Village Vanguard (fondita en 1935, situanta en la fama kvartalo Greenwich Village). Baldaŭ li komencas ludi kun la ensemblo Jazz Messengers (vera lulilo de multaj geniuloj). Tra la dua duono de la jardeko, Jarrett konatiĝas kun la plej gravaj muzikistoj kaj lokaloj de Nov-Jorko. Li ankaŭ partoprenas en la registrado de kelkaj diskoj, kutime kiel membro de trio. En tiuj diskoj Jarrett eĉ ludas aliajn instrumentojn (saksofonon, perkutilojn) kaj iom kantas, en stiloj proksimaj al folko-roko. Ankaŭ dum jaroj li kunlaboras en la kvarteto de la saksofonisto Charles Lloyd.
Iom antaŭ 1970 li iĝas membro de la bando de Miles Davis, kaj eĉ partoprenas kun ĝi en la mita Festivalo de la insulo Wight (aŭgusto de 1970). En tiu ensemblo Jarrett konatiĝas kun Chick Corea kaj ludas iom da elektraj orgenoj (ĉefe tiuj Fender Rhodes), kion li ne tro ŝatis; fakte, tra sia vivo, Jarrett ĉiam provos eviti uzi elektrajn instrumentojn. La sperto apud Davis estis grava por la juna Jarrett, kiu ofte mencias Davis-n kiel muzikan kaj vivan grandan influon. Siaflanke, Miles Davis ĉiam admiris la talenton de Jarrett, ĉefe ĉe improvizaĵoj, asertante ke “Keith kapablas krei magion el nenio”.
Inter 1971 kaj 1976 Jarrett daŭre registras, ludas kaj turneas kun la t.n. “Amerika Kvarteto” (konsistanta el drumo, kontrabaso, saksofono kaj fortepiano). Sed dum tiu epoko la vervo de Jarrett estas tiel enorma, ke meze de la jardeko li aldone starigas la t.n. ensemblon “Eŭropa Kvarteto”, ankaŭ konatan kiel “Skandinava” pro la deveno de la muzikistoj kiuj akompanas lin. En Usono la diskoj de Keith Jarrett estas eldonitaj de la kompanioj Atlantic Records, Columbia Records kaj Impulse! Records, dum en Eŭropo li decidas subskribi kontrakton kun la disko-eldonejo ECM, fondita de la germana muzikisto kaj produktisto Manfred Eicher (al kiu ni poste revenos).
La listo de albumoj surbendigitaj (kaj studie kaj koncerte) kaj publikigitaj de Keith Jarrett (jen kiel sola artisto, jen kiel membro de ensemblo) estas ege, ege longa. Mi ne kalkulis ĝin detale, sed tutcerte la tuta kvanto preterpasas kvardekon, rimarkigante, ke kelkaj el tiuj publikaĵoj konsistas el kelkaj volumoj. Vidu, ke dum la 1970-a epoko, foje li registris kompletan diskon en unu sola diurno. Ekzemple, la grava albumo Facing You (1971) estis registrita en Oslo, en unu paŭza tago dum turneo tra Eŭropo de la bando de Miles Davis. Vidu ankaŭ, ke inter 1973 kaj 1993 li registras kaj eldonas dek albumojn de pura klasika muziko, ofte inkluzivante proprajn komponaĵojn. Kiom mi scias, la lasta disko el tiu serio estas Bridge of Light (Ponto de lumo, 1993, ECM).
Fine, estu almenaŭ menciita lia intensa laboro, ekde 1983, ene de la grupo The Standards Trio, kiu dum jaroj registras kaj turneas tra la mondo, prezentante siajn versiojn de ĵazaj klasikaj pecoj; kvankam foje oni inkluzivis originalajn komponaĵojn kaj longajn superbajn instrumentajn monologojn.
Post suferi du gravajn cerbajn elfluojn, ĉirkaŭ 2020 Keith Jarrett decidas definitive retiriĝi el scenejoj kaj studioj. Lia legaco estas impona.
La koncerto de Kolonjo
Kaj tutcerte la plej grava elemento de tiu legaco estas la serio de albumoj registritaj dum diversaj koncertoj tra la mondoj. En ili, Jarrett genie improvizas, foje dum la tuta daŭro de la spektaklo. Estu almenaŭ menciitaj la registraĵoj faritaj en Bremen-Lausano (1973), Kolonjo (1975), Japanio (kiuj konsistigas pli ol dek albumojn, inter 1976 kaj 2006), Parizo (1990), Vieno (nome Vienna Concert, 1992), Milano (nome La Scala, 1997) kaj Budapest (2016). Kvankam Jarrett mem kutime asertas ke sia plej ŝatata registraĵo estas tiu de Vieno, estas fakto ke la disko The Köln Concert estas tiu kiu vere atingis porĉiaman famon. La kialo kuŝas tre eble en la ĉirkaŭantaj cirkonstancoj de tiu koncerto. Ni vidu kio okazis.
Komence de 1975 Keith Jarrett turneas tra Eŭropo por unuopaj pianaj koncertoj, kie li kutime efektivigas siajn neegaligeblajn improvizajn ludadojn, kiuj tiom ravas la spektantojn. Okazas, ke en Kolonjo loĝas tre juna koncerto-organizanto, nome Vera Brandes (n. en 1956!), kiu revas ludigi Jarrett-n en speciala koncertejo: la Operejo de Kolonjo (Kölner Operhaus). Neatendite, post longa penado, Vera atingas permeson por okazigi tie ĵazan koncerton (je la unua fojo en tiu operejo). Rapide, ŝi kontaktas al Jarrett kaj petas ke li venu koncerti al Kolonjo la 24-an de januaro. Unuavide, Jarrett ne tro ŝatis la ideon, ĉar li iom lacas pro tiom da koncertoj kaj aldone li suferadas ioman doloron en sia dorso, kio devigas lin daŭre surhavi specon de ventro-zono sur la korpo, jam de kelkaj semajnoj. Sed ŝi insistas kaj petegas multfoje. Direndas, ke ŝi multe investis prie (ĉirkaŭ 10.000 tiuepokaj markoj) kaj ke temas pri persona iluzia revo ŝia. Fine, la artisto akceptas la proponon. Sed li postulas tion, ke la piano estu la Bösendorfer Imperia 290, tiu kutime uzata en la Kolonja operejo. Konsentite!
Ĉiukaze, Jarrett devas koncerti en Zuriko la antaŭan nokton. Post la koncerto -kaj post mallonga dormado- Keith ricevas la viziton de Manfred Eicher (n. 1943), kiu estas la direktoro de la juna disko-eldonejo ECM kaj samtempe persona amiko de la pianisto. Kvankam Vera Brandes pretigis bileton por aviadila vojaĝo, Manfred proponas ke ambaŭ iru al Kolonjo per sia propra aŭtomobilo (temas pri iom malnova kaj modesta Renault 4). La vojaĝo daŭras ses horojn, dum pluva, griza tago. Manfred stiras kaj Keith provas iom dormi. Tuj post kiam ili alvenas al Kolonjo, ili rekte direktiĝas al la koncertejo, kie ili renkontas la koncerto-manaĝistinon, kaj tie iom interparolas. Sed baldaŭ konstateblas ke la piano petita de Jarrett, pro iu nekonata motivo, ne estas en la operejo. Anstataŭe, troviĝas sam-marka duonvosta piano, kiu aperas esti iom difektiĝanta en la sonoj de tiuj klavoj de ambaŭ ekstremaj flankoj de la klavaro. Kaj piano kiu ankaŭ ŝajnas ne esti ĝuste agordita...Tiam, Jarrett daŭre kaj insiste postulas ke estu la modelo Imperial 290 alportita kaj disponigita; alie, li ne ludos... Dum la artisto retiriĝas al sia hotelo por iom ripozi kaj provi mildigi sian dorsan doloron, Vera Brandes klopodas dum horoj trovi la malaperintan operejan pianon aŭ disponigi alian similan por la koncerto. Manfred (la produktisto kaj por-okaza stiristo) akompanas al Vera tra la diversaj demarŝoj. La eblo disponigi novan pianon en la salonon finfine montriĝas tro malfacila kaj tro multekosta por la buĝeto kaj la mon-havo de Vera.
Ĉirkaŭ la 10-a horo de tiu vespero, Manfred kaj Keith decidas ion manĝi en proksima itala restoracio. La temperaturo tie estas tro varma kaj la manĝaĵo estas tre malfrue servita kaj aldone gustas tro ole-grasa. Ĉio ŝajnas iri en misordo por la protagonistoj de tiu ĉi historio. La koncerto devas komenci je 23:30, tuj post la finiĝo de opera spektaklo okazanta tiun saman vesperon. Oni timeme sciigas al Jarrett pri la fina neeblo havigi al li la deziratan fortepianon. Anstataŭe, oni nur disponas je la duonvosta Bösendorfer, iom difektiĝanta, iom tro malnova... sed kiu almenaŭ estis reagordita dum la unuaj horoj de la vespero, fare de profesiulo. Post longaj duboj, diskutoj kaj plor-petoj, Keith fine akceptas ludi. Celante iom kompensi la fuŝan aferon, Manfred diras ke li ĵuse pretigis registran ilaron por surbendigi la koncerton. La rezultantaj registraĵoj de tiu freneza (kaj historia) nokto estus, principe, nur uzataj je privata sfero.
La publiko jam sopire atendas la spektaklon. Entute 1400 homoj, kiuj plenigas la vicojn de la ejo. Keith eniras la scenejon, la publiko aplaŭdas, tute nescianta pri la multaj cirkonstancoj kiu estas antaŭoŭkazinta tiun momenton. La unuaj kvin notoj luditaj de la pianisto sonas iom kiel la reklama melodio de fama marko de perfumo de la urbo (ŝajne Jarrett aŭskultis tiun notojn surstrate en iu momento de la tago). La spektantaro leĝere ridetas, eĉ ete ridas... Tiam magio alvenas.
Kiel kutime en siaj unuopaj pianaj koncertoj, Jarrett efektivigas, livmane, ripetiĝantajn obstinajn basajn frazojn (itale: ostinato; angle: vamp), dum dekstremane li aperigas improvizatajn ravajn fantaziajn temojn, kiuj forkaptas la publikon kaj portas ĝin al muzika ekstazo. Tiuj klavoj plej basaj kaj plej altaj estas ne tro uzataj de la artisto, provante eviti stridajn sonojn. Tamen, la genio estas tiom granda, ke eĉ eksteragordaj notoj faros parton de la tuta magia etoso de la momento.
En la postaj tagoj, vojaĝante al aliaj urboj por novaj koncertoj, Manfred kaj Keith aŭskultadas la registraĵojn en la aŭtomobila kasedilo. Ĉu sufiĉe bona sono por ebla estonta publikaĵo...? Post longa pripensado, en novembro de 1975 aperas The Köln Concert, duobla albumo kiu enhavas la 66 minutojn de tiu speciala koncerto (kompreneble, en KD-aj eldonaĵoj ĉio estas enhavigita en unu sola volumo).
Finaj aldonaĵoj
En 2025 du filmoj estas produktitaj kaj ankaŭ prezentitaj (kaj eĉ premiitaj en kelkaj kino-festivaloj!). Temas pri Köln 75, reĝisorita de Ido Fluk, kiu montras la historion precipe el la vidpunkto de Vera Brandes, kiu persone ĉeestis la premieron; la alia verko estas la dokumenta filmo Lost in Köln, de Vincent Duceau, kiu i.a. celas respondi la demandon: Kie, do, diable, troviĝis/as tiu sakra neaperinta piano?
Keith Jarrett estas konsiderata esti homo pedanta, perfektema kaj ekstravaganca. Dum siaj ludadoj, estas kutime aŭdeblaj voĉaj sonoj, strangaj sed samtempe esprimemaj kaj signifoplenaj. Kaj permesu al mi unu finan anekdoton, pri la fakto ke li ne estas nigrulo (kvankam verdire li iom tiel aspektas). La saksofonisto Ornette Coleman, iun tagon, post spektaklo, en la kulisoj de la teatro alvenis al Jarrett kaj diris -dufoje: “Nu, kara amiko, kia talento! Vi devus esti nigrulo!” Jarrett respondis: “Jes, mi scias tion, kaj mi tion alstrebas ĉiutage... eble, iun tagon, mi nigruliĝos...”
No hay comentarios:
Publicar un comentario