monda lingvo

monda lingvo

martes, 9 de junio de 2026

 JRJ: la poeto, antonomazie...

(Facila kaj panorama enkonduko al la vivo, la verkaro kaj la epoko de la hispana poeto Juan Ramón Jiménez) 




Juan Ramón Jiménez Mantecón (1881-1958) naskiĝas en Mogero, vilaĝo de la provinco Onubo, sudokcidente de Hispanio. Li apartenas al ekonomie bonhava familio (lia patro estas komercisto de vinoj). Li faras siajn unuajn studojn en Mogero mem, en ĉefurbo Onubo kaj en Puerto de Santa María, urbeto kie li bakalaŭriĝas. 

En 1896 li vojaĝas al Sevilo kaj tie li ekloĝas kaj komencas studojn pri juro. Aliflanke, ŝajnas ke dum tiuj unuaj jaroj JRJ deziras iĝi pentristo. Tamen, en Sevilo li malkovras poezi-arton: Rubén Darío, Baudelaire, Rimbaud... kaj ĉefe Gustavo Adolfo Bécquer, kiun li unuamomente beletre sekvos.

1900: unuafoje li vojaĝas al Madrido; sed tiun saman jaron lia patro mortas. Ekde tiu momento, la poeto deprimiĝas, forte, profunde, daŭre. En Bordozo (Bordeaux, Francio) li eniras hospitalon psikiatran je la unua fojo. Kelkajn jarojn poste, li enhospitaliĝas ankaŭ en Madrido. Kaj estas en tiu ĉi urbo kie li konatiĝas al krausismo (tiutempa grava moderna didaktika skolo hispana), la Rezidejo de Studentoj, la ILE (Libera Institucio pri Instruado), ktp.

Tiun saman jaron 1900 li publikigas siajn unuajn poemarojn, nome Ninfeas (Nimfeoj) kaj Almas de Violeta (Animoj de violo), kie li kreas kaj sekvas poezian vojon difineblan kiel dekadencan modenismon. Baldaŭ poste aperas Rimas (Rimoj, 1902, titole memore al la fama libro de Bécquer), Arias tristes (Malgajaj arioj, 1903) kaj Jardines lejanos (Lontanaj ĝardenoj, 1904). En 1905 JRJ revenas al sia denaska vilaĝo, kvankam sufiĉe ofte li ripete vojaĝos kaj loĝos en Madrido.



Inter 1908 kaj 1913 li publikigas naŭ novajn poemarojn, ekde Elegías puras (Puraj elegioj) ĝis Laberinto (Labirinto), en intensa kreema kariero. Estas en tiu sama jaro 1913 kiam JRJ konatiĝas kun Zenobia Camprubí. Zenobia estas intelektulino kiu naskiĝis en Katalunio, kvankam havis fortan rilaton al Usono, kialo pro kiu ŝi estis amike konata kiel “La amerikanineto“; temas pri virino praktikema, rezoluta kaj aktiva, kontraste al la melankolia tendenco de JRJ.

Dum la postaj jaroj ekde ilia renkontiĝo, Zenobia tradukas 22 volumojn el Tagore (Barata poeto, premiita per la Nobel-premio en 1913. La tradukado -kies rezultaj tekstoj estos reviziitaj de JRJ- estis farita el la anglaj tekstoj kiujn la bangla aŭtoro mem faris de siaj propraj verkoj).



En 1914 aperas  la unua eldono de Platero y yo (Platero kaj mi, tradukita al Esperanto  de Liven Dek, kaj publikigita de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo en 2009) . Direndas, ke Platero y yo iĝis kaj restas la plej fama verko de JRJ, kaj Hispanie kaj tutmonde. Kurioze, ĝi ne konsistas el versoj, ĉar temas pri proza kolekto de kurtaj tekstoj, kie la aŭtoro rakontas historietojn kiuj okazis en sia vilaĝo, okazintaĵoj en kiuj partoprenas multaj el la lokaj loĝantoj, kaj ĉefe, la azeno, nome Platero. Entute, temas pri omaĝo al la freŝa naturo, al la besta regno kaj al la emocia valoro de simpla vivo.

 



Baldaŭ poste (1916) alvenas la geedziĝo de la paro JRJ-Zenobia, okazinta en Nov-Jorko. El tiu sama jaro menciendas Estío (Somero, 1916), libro kie la poeto decideme distanciĝas el modernismo; tiel, malaperas nostalgiaj etosoj -antaŭe daŭre elvokataj kaj revataj- favore al pli konkreta realo.

Dum la vojaĝoj (ire kaj revene) al Usono por la nupto, surŝipe, JRJ preparas la enhavon por Diario de un poeta recién casado (Taglibro de ĵus-edziniĝinta poeto, 1917), verko kie li serĉadas nudan poezi-arton, ekstere de “nebezonataj ornamaĵoj”; libro en kiu la maro iĝas simbolo de eterneco kaj absoluteco, kaj tra kiu ĉefrolas liberaj kaj senrimaj versoj. Direndas, ke Diario... estos republikigita en 1948 sub la titolo Diario de un poeta y mar (Taglibro de poeto kaj maro), tiel inkluzivante la duan famili-nomon de Zenobia (nome, Aymar).

Tiu epoko estas ja vera kirlo de eventoj por la poeto. Vidu, ke en tiu sama jaro 1917 aperas la definitiva versio de Platero y yo; kaj ankaŭ lia Primera antología poética (Unua poezia antologio). Kaj vidu, ke en la periodo 1917-1923 aperas ses novaj poemaroj, ekde Sonetos espirituales (Spiritaj sonetoj) ĝis Belleza (Beleco). Aldone, inter 1918 kaj 1930, serio de gravaj okazintaĵoj alvenas al iliaj vivoj, nome, i.a. la jenaj:

- Zenobia kaj JRJ vojaĝadas tra multaj regionoj de Hispanio. Kaj, ekde 1929, tion ili faros per aŭtomobilo. Kiel supozeble, la stiristo estos Zenobia, unu el la unuaj virinojn kiuj en Hispanio akiris la stir-licencon...

- Zenobia kutime tajpadas la poemojn kiujn li verkas; ŝi ankaŭ revizias ĉion (inkluzive ĉe la hejmaj aferoj) kaj pretigas la libro-eldonojn;

- Zenobia iĝas membro de la Lyceum Club Femenino  (Feminisma Liceo-Klubo) institucio fondita de la intelektulino María de Maeztu en 1926, kaj en kiu partoprenos ankaŭ aliaj gravaj tiutempaj virinoj: Victoria Kent, Clara Campoamor, Elena Fortún...

- Zenobia iĝos ankaŭ ano de aliaj por-virinaj asocioj; bedaŭrinde, ĉiuj ili malaperos dum la Enlanda Milito (1936-1939);

- 1919: JRJ konatiĝas kun Federico García Lorca, kiu estas ĵus alveninta al la Rezidejo de Studentoj en Madrido. Tiu rezidejo (1910-1939), fondita de Francisco Giner de los Ríos (pedagogo, eseisto), estas ja grava loko por la historio de la hispana progresema kulturo. Temis pri institucio kiu funkciis kiel loĝejo kaj samtempe kiel eduka komplemento al universitato. Tie, loĝis, vivis kaj verkis, aldone al Lorca kaj JRJ, homoj tiaj gravaj kiaj Salvador Dalí, Luis Buñuel, Miguel de Unamuno, Severo Ochoa... Marie Curie kaj Albert Einstein estas kelkaj el la gravaj vizitintoj al la Rezidejo.

Direndas ke, kvankam JRJ apartenis al la t.n. Generacio de 1914 (kune kun la filozofo Ortega y Gasset, la ĵurnalisto kaj politikisto Manuel Azaña, la historiisto Américo Castro, ktp), tamen, li sendube iĝis vera mentoro de la tuje naskiĝonta Generacio de 1927, al kiu apartenos la plej konataj poetoj hispanaj de tiuj jaroj: Lorca, Rafael Alberti, Pedro Salinas, Vicente Aleixandre...


Vizito al Granado. Somero de 1924. Alvenas al Granado JRJ kaj Zenobia (kvankam ŝi baldaŭ devos forlasi la urbon). Belegaj vivo-spertoj dum kelkaj semajnoj inter JRJ, Federico, Isabelita (juna fratino de Federico), Francisco (frato de Federico, siavice poeto kaj diplomato), Manuel de Falla (elstara komponisto)... Sekve de tiu vizito, JRJ verkos la poemon Generalife, dediĉita al la aminda Isabel. Kaj ankaŭ Federico dediĉos poemon al JRJ, ĉe sia Romancero gitano (verko esperantigita de Fernando de Diego, Cigana romancaro, 1972, eldonita de Stafeto). Post la morto de JRJ, en 1960 estos eldonita la libro Olvidos de Granada (Forgesoj pri Granado), bazita kaj inspirita de tiuj neforgesablaj historiaj tagoj.



Baldaŭ post la eldono de Canción (Kanto, 1935), komenciĝos la Enlanda Milito (1936-1939). Tiam JRJ interkonsentiĝas kun Manuel Azaña (tiutempa Prezidanto de la Hispana Respubliko) esti sendita al Usono kiel kultura ataŝeo (=adjunkto, asistanto). Tie, li prelegas en Usono, Kubo, Porto-Riko. Tra tiuj jaroj, Zenobia iĝas profesorino en la Universitato de Marilando, dum li restadas deprimiĝinta en hospitaloj. Tiam, JRJ komencas konsideri ke la vera kaj definitiva funkcio de poeto estas "vorte prezenti kelkajn eternaĵojn kaj konstantecaĵojn de la homa animo. Ja ideoj alvenas kaj malaperas; sed eterneco estas la celo..."

Inter 1945 kaj 1957 aperas sep novaj poemaroj, ekde Voces de mi copla (Voĉoj de mia koplo) ĝis Espacio (Spaco, 1954); tiu lasta, fakte, temas pri longa poemo kiu, en kelkaj eldonaĵoj, okupas ĉirkaŭ 100 paĝojn. Menciendas Romances de Coral Gables (1948) verko kiu enhavas kolekton da poemojn faritajn dum la kelkaj jaroj kiam la paro loĝis en la Florida urbo Coral Gables (1939-1942). Temas pri epoko plena je melankolio, sendube pro la katastrofo de la hispana milito kaj la devigo ekziliĝi kaj porĉiame vivi ekster ilia denaska lando. Direndas, ke de antaŭ kelkaj jaroj oni organizas jaran konkurson pri poezio, nome Internacia Premio pri Poezio Juan Ramón Jiménez Coral Gables, omaĝe al JRJ kaj ĝenerale al la poezia arto hispanlingva. 



Kaj estu almenaŭ citita Dios deseado y deseante (Dio-n dezirata kaj deziranta, 1949) kies titolo jam montras la ĉefan temon de la enhavo. Ja profundaj mistikaj sentoj aperas pli kaj pli ofte ĉe la spirito de la poeto...

1956. Nobel-premio. Kaj, tuj poste, morto de Zenobia. Post ŝia morto, JRJ iras preskaŭ ĉiutage al la tombejo por “paroli al ŝi”. Vidinte tion, kaj timante profundan depresion al la vidvo, la familia kuracisto fine preskribis al li maksimumon de unu fojo ĉiusemajne. 

1958: la poeto mortas. Baldaŭ komenciĝos la porĉiama atenta analizo de liaj vivo kaj verkaro. Puto kaj fonto por ŝatantoj de poezio, sentemo kaj beleco. El mia vidpunkto, JRJ estas La Poeto, antonomazie...

-----------------------

Aldonaĵoj

1.- Revizioj. JRJ tre ofte reviziis siajn poemojn, modifante specifajn detalojn, vortojn kaj esprimojn. Li konsideris tiun daŭran -preskaŭ senfinan- reviziadon esti lia “paŝanta verkaro”, ĉiam serĉe de la plej ĝusta, plej ekzakta vorto.

2.- Kompilaĵoj post-mortaj. Ekzistas almenaŭ kvar tiaj kompilaĵoj, ĉiuj sufiĉe gravaj. Eble tiu plej rimarkinda estas Leyenda (Legendo, 1978), eldonita de la fakulo Antonio Sánchez Romeralo, homo kiu ankaŭ rolis kiel testamenta administranto de la beletra heredaĵo de JRJ. Tiu kolekto havos reeldonon en 2006, kun reviziaĵoj far María Estela Arteche.




3.- Reformemulo pri ortografio. Dum la lasta etapo de sia vivo (precipe post Poesías escojidas, Vaŝingtono-urbo, 1949), JRJ daŭre uzas alternativajn ortografiajn regulojn por kelkaj literoj de la hispana lingvo:

- j anstataŭas ĉiam la fortan g. Ambaŭ havas la saman sonon /x/ (esperanta litero ĥ)
- kelkaj neprononcataj literoj malaperas en ilia tekstoj. Do, anstataŭ septiembre, obscuro, éxito, li skribos setiembre, oscuro, ésito. 

(Ni memoru ke kelkaj aliaj gravaj verkistoj provis efektivigi ortografiajn modifojn en iliaj lingvoj. Estu cititaj Gabriel García Márquez kaj Bernard Shaw. Malsukcesintaj proponoj...)

-----------------------------


Kelkaj tradukaĵoj miaj

-El El viaje definitivo (1910-1911)

“Kaj mi iros for. Kaj restos la birdoj kantantaj
kaj restos mia horto kun sia verda arbo kaj kun sia blanka puto
Je ĉiu vespero, la ĉielo estos blua kaj serena
kaj sonoros, kiel en tiu ĉi vespero sonoras, 
la sonoriloj de la kampanilo

Kaj mortos tiuj, kiuj min amis
kaj la vilaĝo iĝos nova ĉiujare...

Kaj mi iros for, kaj mi estos aliulo, sen hejmo
sen verda arbo, sen blanka puto
sen ĉielo blua kaj serena...
kaj restos la birdoj kantantaj...”


- El Espacio (1954, proza poemego)

“Kiu scias, plie ol mi, kiu, do?
kiu homo, aŭ kiu dio, povas, povis, povos diri al mi
kio, do, estas mia vivo kaj mia morto; kio, do, ili ne estas?

La dioj ne havis pli da substanco ol tio, kion mi mem havas;
mi havas, kiel ili, la substancon de ĉio jam vivita, kaj de ĉio vivota
mi ne estas nur nuntempo, sed torenta fuĝo, disde eko ĝis fino...

Kaj tio, kion mi vidas, je unu kaj alia flanko,
en tiu ĉi fuĝado, rozoj, restaĵoj de flugiloj
ombro kaj lumo, estas nur mia...”



- El Verbena francesa (Franca kermeso)

. Kvankam la vorto verbeno ekzistas ankaŭ en E-o, en la internacia lingvo ĝi aplikeblas nur al nomo de specifa planto -verbena officinalis. En la hispana, verbena iĝis uzata kutime por nomi vilaĝan aŭ popolan feston. Mi preferis elekti kermeson por traduki ĝin.

 . Verkita en 1900 en Bordozo, publikita en 1953. Uzata -kvankam kun kelkaj postaj modifoj- de la roka andaluza ensemblo Alameda, sub la titolo Bajo la sombra y el sueño (1983)



“Sub la ombro kaj la sonĝo
de la dorminta arbetaro
ĉio plenas je lumoj
je supiroj kaj esencoj...
Vi jam scias, ke miaj doloroj
volas serenajn kvietecojn...
Ĉio tiel plena je lumo!
kaj meze de la festa krio-bruo
ili ne vidas, ke mia animo kaj mia korpo
estas mortantaj pro malgajo...”

-----------------------------------------------------------

Etapoj en la poezio de JRJ

1.- Simbolisma aŭ sentema (1898-1916)
La ĉefaj influoj ricevitaj de JRJ estas Bécquer (romantikisma aŭtoro), parnasismo, simbolismo kaj modernismo.

2.- Intelekta (1916-1936)
Poezio sen la ornamaĵoj de modernismo. Liberaj versoj. Serĉado de sublimaj spertoj. Nura, pura, skemisma poezio.

3.- Sufiĉa aŭ vera (1937-1958)
La poeto serĉas dion, “senripoze kaj sentediĝe”. Temas pri ena dio, kiu ekzistas en la poeto mem, dio kiu estas kaŭzo kaj celo de beleco. Finpunkte, ni memor(ig)u ion jam diritan: “La tasko -funkcio- de poeto esta vorto-prezenti kelkajn verajn eternaĵojn kaj konstantecaĵojn de la homa animo...”

-------------------------------------------------

Specifaj Hispanaĵoj:

- Generación de 1914 = Novecentismo. Naŭcentismo. Kiel supre dirite, JRJ apartenas al tiu kultura movado.

- Institución Libre de Enseñanza (ILE) . Privata kaj laika eduka centro de la unuaj jardekoj de la pasinta jarcento. Post kelkaj jaroj, aldone al universitataj studoj, oni ankaŭ povis sekvi primaran kaj sekundaran edukajn kursojn.

- Residencia de Señoritas (1915-1939). Centro kun similia funkcio al tiu de la Rezidejo de Studentoj (1910-1939), kaj ankaŭ ligita al la Libera Institucio pri Instruado (ILE, supre menciita).







No hay comentarios:

Publicar un comentario